Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La grandaj datoj de la homhelpo

1967-1970: Milito de Biafro. La amaskomunikila informado pri la malsato sekvigas impeton de internacia solidareco. Aperas la ideo de homhelpa enmiksiĝo.

1971: Naskiĝo en Francio de Médecins sans frontières (Kuracistoj Sen Limoj, MSF) fare de kuracistoj kiuj kontraŭis la devon de rezervo formulitan de la Ruĝa Kruco dum la Biafra milito. Apero de la “senlimismo”.

1979: La “French doctors” de MSF helpas al “boat people”, homoj fuĝantaj de Vjetnamio per boatoj. Aperas malkonsentoj ene de la asocio: s-ro Bernard Kouchner defendas la ideon ke necesas lui ŝipon kun kuracistoj kaj ĵurnalistoj sur ĝi, dum aliaj juĝas tian operacion tro amaskomunik-tendenca. S-ro Kouchner kaj dekkvino da kromaj respondeculoj forlasas la MSF kaj fondas, en 1980, Médecins du monde (Kuracistoj de la Mondo, MDM).

1979: La filozofo kaj verkisto Jean-François Revel elvokas “enmiksiĝo-devon” pri la reĝimoj uganda de Idi Amin Dada kaj centrafrika de Jean-Bedel Bokassa.

1980: La “French doctors” trairas kaŝe la pakistanan landlimon por helpi la afganan loĝantaron post la sovetia invado de 1979.

1981: La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elvokas novan internacian homhelpan ordon (rezolucio 14/136 de la 14-a de decembro).

1984: La Oficejo pri Kunordigado de la Unuiĝintaj Nacioj por Helpo kaj Katastrofoj (UNDRO) fiaskas en sia provo ellabori konvencion pri la alsendado de urĝaj helpoj.

1984-1985: La malsato en Etiopio kaŭzas homhelpan internacian mobiliziĝon. Subten-koncertoj por la viktimoj estas organizataj (spektakloj Band aid).

Januaro 1987: Okaze de konferenco pri la temo “Juro kaj homhelpa moralo” organizita en Parizo, s-ro Kouchner kaj la profesoro pri juro Mario Bettati uzas la esprimon “rajto je homhelpa enmiksiĝo”.

Majo 1988: S-ro Kouchner estas la ŝtata ĉefsekretario pri homhelpa agado en Francio.

Decembro 1988: La Ĝenerala Asembleo de la UN reasertas “la suverenecon, la teritorian integrecon” de la ŝtatoj, sed invitas tiujn, en kazo de bezono, “faciligi la realigon” de la homhelpado, “nome la alportadon de nutraĵo, de medikamentoj kaj de kuracaj prizorgadoj, por kiuj la aliro al la viktimoj estas nepra” (rezolucio 43/131 de la 8-a de decembro).

1988: Sekve al la tertremo en Armenio, la USSR malfermas siajn landlimojn por la helpistoj.

Decembro 1990: La Ĝenerala Asembleo de la UN elvokas la eblecon krei urĝeco-koridorojn por ebligi la alsendon de homa helpo.

Aprilo 1991: Lanĉiĝo de la operacio Provide comfort de Usono por alporti homhelpon al la irakaj kurdoj fuĝantaj de la subpremo fare de Saddam Hussein. Usono, Francio kaj Britio trudas sekureco-zonon por akcepti ilin. La Konsilantaro pri Sekureco petas Irakon permesi tujan aliron de la internaciaj homhelpaj organizaĵoj al la personoj bezonantaj helpon.

Junio 1992: Aerponto estas funkciigita en Sarajevo. La Protektoforto de la Unuiĝintaj Nacioj (PROTEUN) havas la taskon certigi la sekurecon de la flughaveno de Sarajevo, certigi ĝian funkciadon kaj ebligi la alsendon de homhelpo.

Aŭgusto 1992: La Konsilantaro pri Sekureco admonas “la ŝtatojn fari (...) ĉiujn disponojn necesajn por faciligi (...) la alsendon (...) de homhelpo” ĉie kie ĝi estas necesa en Bosnio-Hercegovino.

Aŭgusto 1992: En Somalio, la Forto de la Unuiĝintaj Nacioj (UNSOM 1) estas taskita protekti la homhelpajn veturilvicojn kaj la centrojn de helpodisdonado en la tuta lando.

Decembro 1992: La Konsilio pri Sekureco permesas al la ŝtatoj “uzi ĉiujn necesajn disponojn por starigi (...) kondiĉojn de sekureco por la operacio de homhelpado en Somalio”. Sur tiu bazo estas starigita la Unuiĝinta Interven-Forto (UNITAF) por la operacio Restore hope, sub usona komando.

Decembro 1992: Forta informado per la amaskomunikiloj pri la operacio “Rizon por Somalio”, lanĉita en la francaj lernejon de s-ro Kouchner, tiam ministro pri sano kaj de la homhelpa agado.

1993: Starigo de sekureczono, fare de la Konsilantaro pri Sekureco, en Bosnio-Hercegovino surbaze de la ĉapitro 7 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Aprilo 1994: Komenco de la popolekstermo de la tucioj de Rŭando malgraŭ la ĉeesto de la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Helpo al Rŭando (MINUAR). Paralizo de la Konsilantaro pri Sekureco.

Junio 1994: Lanĉiĝas en Rŭando la operacio Turka. La Multnacia Forto sub franca komando estas taskita de la Konsilantaro pri Sekureco certigi nome la sekurecon kaj la apogon de la distribuado de la helpoj kaj de la homhelpaj operacioj. Observantoj akuzas ĝin esti permesinta elŝovi respondeculojn pri la popolekstermo.

Junio 1999: La Forto por Kosovo (KFOR) sub kontrolo de la NATO estas taskita de la Konsilantaro pri Sekureco starigi interalie “sekuran ĉirkaŭaĵon” kiu ebligu la alsendon de la homhelpo.

Decembro 2004: La sekvoj de la cunamo en la Hindia Oceano kaj la Bengala Golfo vekas eksterordinaran impeton de solidareco kaj ... kelkajn polemikojn.

Junio 2005: Haitia kunlaboranto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK), Joël Cauvin, estas forkondukita kaj retrovita morta.

Aprilo 2007: Dek-sep membroj de la Agado Kontraŭ Malsato estas mortigitaj en Srilanko.

Julio 2007: La Konsilantaro pri Sekureco kreas la Mision de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Afrika Unio en Darfuro (MINUAD). Ĝi povas fari “ĉiajn necesajn disponojn” por certigi la sekurecon kaj la liberan cirkuladon de la homhelpaj agantoj.

2007-2008: Membroj de la asocio Arche de Zoé estas akuzitaj pri provo forkonduki infanojn en Ĉadlando. Kondamnitaj tribunale en Nĝameno, ili estas ekstradiciitaj al Francio.

Junio-julio 2008: Svedo kaj dano sub kontrakto kun la Kontraŭminaj Servoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj somalia homhelpanto, estas mallonge forkondukitaj en Somalio. Du francaj elpatrujiĝintoj de la Agado Kontraŭ Malsato (AKM) estas kaptitaj en Afganio de armita grupo postulanta la retiron de la francaj trupoj. Ili estas sane metitaj en liberecon.

2-a de julio 2008: Kontraŭ la Ĝenevaj Konvencioj, membroj de la kolombia armeo uzas “misuze kaj intence” la emblemon de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) dum la operacio de savado de pluraj ostaĝoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC), inter kiuj s-ino Ingrid Betancourt. La IKRK esprimas sian zorgon.

16-a de julio 2008: La svisa federacia tribunalo kondamnas MSF [Kuracistoj Sen Limoj] repagi al la nederlanda registaro parton de la elaĉetmono (270.000 eŭroj) pagitaj por la liberigo de unue el ses dungitoj, Arjan Erkel, ostaĝigita dum pli ol dudek monatoj en Dagestano, rusa respubliko de Kaŭkazio. En aprilo 2004, Hago pagis unu milionon da eŭroj al mistera asocio de veteranoj de la rusaj sekretaj servoj, interŝanĝe kun la liberigo.