Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe LVMH, la giganto de la luks-industrio (Louis Vuitton — Moët Hennessy)

Nekutima vidalvido inter laboristinoj kaj akciuloj

La intertraktaĵoj enkadre de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) por plia liberaligo de la internaciaj interŝanĝoj ŝanĝos nenion al tio: la okcidenta ekonomio ŝajnas regresonta, kaj tio spite al la amasaj elspezoj de la usona registaro, kiu malgraŭ la postulato de memreguliĝo de la merkatoj, kuras helpi al privataj bankoj bankrotiĝantaj kaj al la falanta merkato de nemoveblaĵoj. Tiun krizon akompanas konstanta balanciĝo de la prezoj de nutraĵproduktoj kaj krudmaterialoj, kaj ĉefe petrolo, kiu igas eĉ pli malstabila la sorton de la plej malriĉaj, sed ankaŭ de la mezaj klasoj. En la sino mem de la gvidantaj rondoj leviĝas voĉoj, kiuj kontestas la faman neintervenismon (“lasu fari”) de la Reagan- kaj Thatcher-jaroj. La sistemo estas kontestata kaj la “socia interkonsento” fendetiĝas: ripetataj strikoj en Eburbordokaj Kameruno, popolribeloj pro malsato en Haitio kaj Egiptujo, manifestacio en la Borson de Karaĉio(Pakistano)fare de etaj akciuloj... En Francio, laboristinoj aŭdacis esprimi sian kontestadon en la sino mem de la akciulaj asembleoj.

“MI PETAS, ni aŭskultu unu la alian”. Estas ĥaosa bruado en la restoracio de la Eŭropa Entrepreno de Negoco kaj Konfekcio (EENK). Ĉe sonorado, ĉiuj kudristinoj eliris la laborejon, kun siaj fingringoj kaj mezuriloj ĉirkaŭ siaj ŝultroj, kiel skarpoj .

“Ni parolos pri la hieraŭa kunveno en Parizo, komencas s-ino Marie Hélène Bourlard; la CGT-sindikata delegitino. Do, ili donis al ni dokumenton; kaj nia fabriko en Poix-du-Nord estas tute eliminota. Tion ni ne akceptas. Por ili, ekde la 15-a de septembro [2007], oni ne plu parolos pri ni.

‣ Ha, Ha, krias la publiko, maltrankvila.

Nu, ĉu ni lasu ilin forigi nin sen protesti? , daŭrigas la parolantino.

Neeee!

‣ Do, kun la kamaradinoj, ni preparas ion, sed la planon ni ne povas nun malkaŝi. Tio devas resti sekreto”

En sia fabriko apud Valenciennes, Marie-Hélène kaj ties 146 koleginoj fabrikas, interalie, la virajn kostumojn Kenzo. Tiuj vendiĝas proksimume po 1000 eŭroj, la ekvivalento de ilia monata salajro. Sed tiu estas ankoraŭ tro alta salajro, ŝajne: Kenzo volas deloki sian produktadon en Polujon, por malaltigi la “laborkoston de 100 al 40 eŭroj en la finprodukto.”

Oni parkere konas tiun kanzonon. La sama estas kantata ĉe Goodyear, Moulinex, Airbus, Lee Cooper, ktp... de du jardekoj.

Sed Kenzo, tio estas LVMH (Louis Vuitton — Moët Hennessy).

Kaj LVMH, tio estas Bernard Arnault. Kaj Bernard Arnault estas tiam la plej granda posedaĵo en Francio.

Kia bonŝanco...

NI LUDIS tiun ludon, dum tagmeza paŭzo, en ilia sindikata ejo, dum ili manĝis sian tagmanĝon je “ĝusta prezo”.

“Ĉu vi scias kiom li enspezas, Bernard Arnault?

Ĉesu, vi naŭzos nin!, kelkaj respondas ĥore.

Tri milionojn da eŭroj, anoncas Marie-Hélène, bone informita.

Tri milionojn da eŭroj, ja, sed tio estas lia salajro. Sed ĉi-jare li ankaŭ ricevis 335 milionojn da eŭroj, kiel dividendojn.

Ah, mi forgesis la dividendojn. Estas vere ke ni, ni ne konas la dividendojn...

Nun, lia heredaĵo. Vi, ĉu vi posedas vian domon? Jes?

Ne, nu ne, ĝuste, mi disiĝis de mia edzo, atestas laboristino. Mi estis devigita vendi mian domon ĉar ni disiĝis, kaj la domo ne estis finpagita. Do estis malfacile, mi devis pagi du lupagojn...

Do, kion vi havas kiel heredaĵon? Ĉu aŭton?

Mi ja devas havi transportrimedon, ĉar buso ne venas ĉe mi. Malnova Renault 21, eĉ ne plu taksata ĉe Argus-gazeto.

Jen por vi. La havaĵo de Bernard Arnault, kiom vi taksas ĝin?

‣ Unue, ĉu ĉio estas ja deklarita?, demandas Marie-Hélène, suspektema.

Nu, ek! Diru nombron!

Cent milionoj da eŭroj, diras la sama.

Mi dirus miliardojn, ne milionojn, diras la sekretariino de la entrepreno-komitato.

Ni estas kun eŭroj, do estas milionoj, ne miliardoj, argumentas Marie-Hélène.

Tamen jes, mi konfirmas: temas ja pri miliardoj. 18 miliardoj da eŭroj. Kaj laŭ Forbes-magazino, lia posedaĵo kreskis ĉi-jare je 3 miliardoj...

Ni eĉ ne povas imagi tiajn sumojn, ni”.

Ĝuste, mi pruntedonas kalkulilon al la kasistino de la komitato. Ŝi registras la ĉi-jarajn enspezojn de la Ĝenerala Direktoro-Prezidanto (ĜDP): “Sed estas tro da nuloj en 3 miliardoj, ili ne eniras la ekranon.” Ŝi dividas per la jara salajro de laboristino, kaj ricevas: “230.769”.

Oni disvolvas la historian fadenon, oni retroiras al Johanino de Arko, Jesuo Kristo, la invento de skriboarto, ĝis la neolitika epoko. “230.769 jaroj, estas kvazaŭ ni kudrus de la kaverno-epoko!”

Kaj do laŭ Bernard Arnault, ja “ili” kostas tro multe.

“DELPHINE kaj Alessandro: granda franca edziĝfesto”, afiŝis unuapaĝe Paris-Match-gazeto en septembro 2005. “Por la feliĉo de sia filino, Bernard Arnault akceptas en la Yquem-kastelo princojn, stelulojn kaj financistojn” kaj li donacis al sia karulino robon el “165 metroj da silkajo, de koloroj blanka ĝis rozkolora, ornamitan de kristalo kaj arĝentaj fadenoj, kun puntaj malnovaj rozoj”, dum “la nova papo Benedikto la 16-a sendis sian papan benon kaj personan mesaĝon al la novaj geedzoj”, antaŭ ol la paro komencis “sian edziĝvojaĝon al Los-Anĝeleso, Havajo, Fiĝioj kaj Las Vegas, kie ili spektis koncerton de Elton John*.

* Paris Match, Parizo, 22-an de septembro 2005.

La saman jaron decidiĝis la delokado de EENK. Sed tiu kontrasto ne kolerigis, tiam, en Poix-du-Nord. Malmultaj dungitoj vidis ligon inter tiuj grandburĝoj triumfantaj kaj sia propra kondiĉo.

Kial?

Eble unue ĉar la subkontraktado kaŝis la aferon: ili ja bataladis kontraŭ Devaux, ilia dunganto, “Ekstermanto-Konspiranto kontraŭ la dungofertoj” kaj ne kontraŭ la ordonanto, LVMH. Due, ĉar estas geografia disiĝo. Riĉuloj kaj malriĉuloj ne plu loĝas samloke. La unuaj rezervas al si kvartalojn en la grandaj urboj, disponas pri feriaj domoj en protektataj zonoj: “belega domo en la Parko-Rezidejo” en Saint-Tropez por Bernard Arnault, lia “bela sinjordomo en la 7-a kvartalo” en Parizo, plena je artaĵoj, kaj kun naĝejo, lia “palaco ĉe la pinto, escepta rifuĝejo” en Courchevel “kie liaj infanoj lernis skii”, lia “belega 70-metrojn longa jaĥto, nomata Amadeus honore al Mozarto*. Dum la aliaj, modestuloj, laboristoj, estas forpuŝitaj ĉe la randoj, en la kamparo aŭ la ĉirkaŭurboj. Se ili ekvidas la riĉecon de la havuloj, estas nur kaŝe, tra amaskomunikiloj, tra la bildo de jaĥto en la maltaj akvoj, per ekstravagancaj sumoj en miliardoj. Novaĵo inter mil aliaj, kiun la venkitoj nur konfuze ligas al sia propra senhavo.

* Challenges, Parizo, 20-a de marto 2008.

La operacio “justa prezo” celis forigi tiun “konfuze”. Nomi la malamikon. Kaj nun necesas la batalo.

“MI PRENOS la mikrofonon de la ŝoforo”

Dum mateno leviĝis super ilia fabriko, la laboristinoj eliris buson kaj eniris alian. Nun ili veturas al nekonata celo. Sed Marie-Hélène nun eklevos la vualon de la mistero.

‣ “Nu, hodiaŭ, ni iras al la Louvre-palaco.

‣ Aaaah , ekkrias la koleginoj.

‣ Tio estas, hodiaŭ estas escepta tago ĉe LVMH. Estas la tago de akciuloj, do ili kunvenas en salono, kaj certe ĉeestos Bernard Arnault.

‣ Aaaah!

‣ Sekve ni manifestacios sen batali, ni montros al LVMH, ke ni, ni volas ke nia societo pluvivu. Ni, ni ne volas iri en Rumanujon... nek en Polujon... Ni ja laboris ĉi tie jarojn, do ĉi tie ni volas resti. Ni nepre devas esti aŭskultataj.”

Aplaŭdoj kaj krioj “Brave, Marie-Hélène”, sekvas la etan paroladon. La laboristinoj ekkantas “Le chiffon rouge” (La ruĝa tuko):

“Kamarado de koler’ Kamarado de batal’ Vi, kiun oni silentigis...”

Estas unuigita ĥoro hodiaŭ. Sed post ses monatoj, tiu kolektiva voĉo dissplitiĝos, ŝirata inter la fru-pensiuloj, la redungitoj ĉe la najbara fabriko en Prouvy, la “trejniĝantoj” (meti-relernantoj), la “sensolvulinoj” kaj tiuj, kiuj deprimas hejme. “Ili ĉion detruas, ĉiuokaze, konstatas Gloria, amara. Kiam vi vidas ke ili pasas antaŭ vin, por kolekti la maŝinojn destinitajn al delokado. Ili surmetas etikedon “konservenda”. Dum la laboristino ankoraŭ laboras. “Konservenda”, sed la maŝino, ja, ne la kudristino...”

AŬTOŜOSEON. Ringoŝoseo de Parizo.

Oni alproksimiĝas al Parizo, kaj Marie-Hélène maltrankviliĝas. Baldaŭ ŝi, la sindikatistino, la “ruĝulino”, estos en la leona faŭko. Sola inter la rentuloj, la posedantoj, la riĉeguloj . “Mia bankistino, ŝi rigardis min strange, ŝi amuze rakontas, unu akcion, ĉu vi ne volas pli ol unu? — Ne, nur unu. — Tio ne estas via stilo, ŝi rimarkigis. — Oni devas foje ŝanĝi dum la vivo, mi respondis. Nun, mi estos akciulino!”

La mensogoj de la “salajrata akciularo”, ŝi tute ne kredas ilin. Nur ke, eĉ se vi laboris 33 jarojn en entrepreno, en la momento de la strategiaj decidoj, kiuj determinas vian estontecon kaj iomete ankaŭ tiun de viaj infanoj, vi ne estos konsultita Aŭ nur por diskuti la “akompanajn agadojn”. Sed se vi posedas akcion, “nur unu”, vi povos voĉdoni, kaj esprimi vin en la ĝenerala asembleo.

Oni nomas tion la “akciulara demokratio”. Kvazaŭ “demokratio” estus forlasinta la balotujojn, politika gesto sen ekonomia sekvo, kiam la ĉefaj partioj interkonsentas pri la libermerkata Eŭropo, la konkurenco libera kaj seddifekta, la libera cirkulado de kapitaloj kaj varoj. Kvazaŭ “demokratio” tiom forlasis la balotujojn, ke do ĝi troviĝas nun tie, en la balotsistemo, tre dependa de la riĉaĵoj, de la akciulaj ĝeneralaj asembleoj.

ESTAS Louis, kiu donis al mi la ideon.

Louis estas eta akciulo aktivisto. Nu, mi volas diri: aktivulo por la etaj akciuloj.

Mi renkontis tiun emeritan inĝenieron en lia domo en Poitou-regiono, kie li arĥivigas la societo-raportojn. Dikaj dosieroj, kiujn li trastudas por kontroli, trans la rendimenteco, la faritajn investojn, la ŝuldokvanton, kaj ankaŭ la enspezojn de la GDP (altaj gvidantoj). Antaŭ glaso da cidro, li rakontis siajn batalojn: “Ĉe VIVENDI, dum la ĝenerala asembleo, en sia enkonduka parolado, s-ro Jean-René Fourtou diris, ke li ne havas aldonan diferencan pension (tiel nomatan “ĉapelpension”). Mi ekstaris, ĉar oni ne volis doni al mi la mikrofonon, mi levis la referencan dokumenton, dirante ke tio ne estas vero.

‣ Ĉu estis sonproblemoj pri la mikrofono?

‣ Mi povas diri al vi, ĉe Vivendi-Universal, mi havis “korpogardiston”, tre afablan viron, aziulon, kiu ne parolis, sed ĉiufoje kiam mi ekstaris por peti mikrofonon, li tiris mian jakon por sidigi min! Mi kutimas tiujn batalojn, mi sukcesis paroli...”

Sed la plej granda “salajro” de la CAC 40-indico, estis tiam por Lindsay Owen-Jones, ĉe l’Oréal. Tion Louis volonte akceptis: “Kiam mi aĉetis miajn L’Oréal-akciojn, kaj kiam mi rigardas la hodiaŭan prezon de miaj akcioj... mi ricevis ampleksan plivaloron. Do mi, eta akciulo, mi konsideras ke la plenumo de s-ro Owen-Jones, ĝi estis tre profitdona.

‣ Kiam vi parolas pri la plenumo, estas...

‣ Kresko de la akcio, dividendoj, kaj daŭreco de la sukceso.

‣ Kio min surprizas, en viaj diroj, estas la foresto de tio, kio laŭ mi estas la kerno de entrepreno: la dungitaro. Mi vizitis ekzemple en norda Francio subkontraktanton de LVMH. Nun la virkostuma produktado estas delokita en Pollando...

‣ Nu, tio, ĝi estas problemo de la tutmondiĝo. Estas alia problemo.”

Inter etaj akciuloj, bankistoj, mastrumantoj, pensi-fondusoj, la “diktatoreco de la kapitalo” devas solvi internajn problemojn. Oni havas en memoro la ribelon, longdaŭran, ĉe Eŭrotunelo. Oni memoras tiujn simplajn civitanojn, kiuj lastjare dum la Airbus-skandalo, invitis sin mem ĉe la European Aeronautic Defense and Space(EADS)-sidejo en Hago.

“S-ro Lagardère, la akciuloj ne povas voĉdoni por nekompetenta akciulo, tio ne eblas!, ekkriis unu el ili.

Sciu, ke mi cedos nenion, kaj ke mi memoros ĉion”, rebatis Arnaud Lagardère, kvazaŭ, krom siaj raketoj, siaj aviadiloj kaj siaj gazetoj, li ankaŭ disponus pri politika polico. Ekde nun, “La akciulara aktivismo profesiiĝas”, anoncas la ekonomia gazeto “Les Echos” (de Bernard Arnault): sed temas nur, ĉe tiuj aktivismo-fondusoj, pri “influi la regadon de la entreprenoj” por “pli bone valorigi siajn investojn” por “akiri plivalorojn kaj dividendojn”, unuvorte por “plibonigi la rezulton”*. En Usono ja ekzistas belvestitaj aktivistoj — la ekleziaj kasistoj, la filantropoj de la sistemo-, kiuj strebas agordi etikon kaj kapitalismon, profitojn kaj civitismon, kaj argumentas ĉe la ĜDP, ĝis ili foje ricevas etajn kontentigojn. “ExxonMobil: akciula batalo hodiaŭ en la ĝenerala asembleo. En Dallas, la akciuloj gvidataj de la familio Rockfeller postulos voĉdonon de pluraj rezolucioj, kiuj pli profunde engaĝos la petrolgrupon en la batalon kontraŭ la klimatvarmigo. Por tion atingi, ili postulas disiĝon inter la prezidanta funkcio chairman kaj tiu de Ĝenerala Direktoro Prezidanto chief executive officer. (laŭ “Les Echos”). Decida paŝo, sendube, al la protekto de la planedo (vd noton ĉi-sube pri libro de David Sirota).

* Les Echos, Parizo, 17-a de junio 2008.

Ne gravas tiuj rezervoj.

Louis helpis nin tra la klopodoj: kiel fariĝi akciujoj, Marie-Hélène kaj mi. Kiel esti invititaj al la ĝenerala asembleo, kiel aŭdigi nian demandon: “Plej bone estas veni kun jura konstatisto. Kaj se ili malhelpas vin paroli, tio nuligos la asembleon.”

“MI DEZIRAS substreki la escepte bonan rezulton de via grupo en 2006, kontentas Bernard Arnault. Kuranta operacia rezulto kreskinta je 12% en 2006, plibonigo de la operacia marĝeno kaj neta rezulto kreskinta je 30%. La grupo ankoraŭ plifortigis sian pozicion sur la monda lukso-merkato...”

Ĉirkaŭ Marie-Hélène, etendiĝas ondo da blankaj kranioj. Du mil akciuloj kunigitaj en salonego ĉe Carrousel de la Louvre. Plejparte prauloj alkutimiĝintaj al tiu ceremonio, kun rilataj vestaĵoj — oni divenas ĉi tie la kolosan transigon de riĉeco, de senstabiligita junularo, destinita al la “sociaj minimumoj” kaj etloĝejoj, al posedanta kaj rentula maljunularo, kiu akumulas senutilan riĉecon. Antaŭ ni veterano endormiĝas. Lia kapo falas. Li volas foriri: “Ne nun, riproĉas lia edzino, estos la donaco”. Jes ja ĉe la eliro, ĉiu akciulo ricevos etan ĉampanvinbotelon Moët et Chandon. Sed nur ĉe la fino. Kiam la organizantoj donis la donacon antaŭ, la homoj ne restis por aŭskulti la paroladon.

Li ja estas teda, Bernard Arnauld. Li anoncas, sur la gigantaj ekranoj, “dividendojn kreskintajn 30%”, lia monotona kaj malrapida voĉo ne levas entuziasmon. Kiel malbona kampara paroĥestro. Li ne havas la karismon de tiuj usonaj ĜDP, edukitaj en la lernejoj de la evangeliistaj pastroj, kiuj celebras ĉiujare la “Woodstock de kapitalismo”.

Finfine venas la tempo de la demandoj de la publiko. Marie-Hélène eksaltas al pedelino, en la aleo, kaj ricevas ŝildeton kun n°12. Estas unue elektita n°3, kaj 9, kaj poste 7. “Ni prenos nun la lastan demandon, la n°10”, anoncas Bernard Arnault. Marie-Hélène protestas ĉe la pedelino, ke ŝi veturis 200 km, ke 147 laboristinoj atendas la respondon, ke ŝi ne foriros sen respondo. “Oni ne povas preni ĉiujn demandojn”, bedaŭras la fraŭlino. Sed Marie-Hélène jam ekkuris antaŭen al la podio, kaj nia eta trupo de kaŝitaj magnetofonoj kaj timemaj subtenantoj sekvas ŝin.

“S-ro Bernard Arnault, oni rifuzis al mi la mikrofonon, sed mi estas sindikata delegitino ĉe EENK, laŭtkrias Marie-Hélène.

Aaaaahh! horora tremeto trakuras la asembleon.

Ĉu vi pretas, ŝi daŭrigas rigardante la ĜDP sur la podio, ĉu vi pretas fari malpli da profito, resubskribi kontrakton kun EENK por konservi la produktadon en Francio? Ĉar 147 dungitoj estos forigitaj”.

Bernard Arnault bedaŭras tiun “tonon”, tiun “dialektikon, adaptitan al via sindikata funkcio”...

Sed vi forigas 147 dungitojn!”, kaj Marie Hélène turnas sin al la publiko: “Ĉu la etaj akciuloj pretas gajni iomete malpli por ke 147 salajruloj pluvivu?

Mi vere bedaŭras la problemojn kaŭzitajn al homoj, senkulpiĝas Bernard Arnault, sed la funda problemo estas la diferenco de kosto por kelkaj metioj, interalie la konfekcio, inter Francio kaj niaj eŭropaj najbaroj.

Estas 147 salajruloj, kiuj atendas respondon ekstere!”

Unu kontraŭ unu, la granda ĉefo ŝancelas, perdas la ludon. Eĉ kun la mikrofono. Tiam li revokas la gluecajn diskursojn de la “socia dialogo”. Ni estas ĉirkaŭataj de profesiuloj de la komunikado. “Mi pensas, ke ni prefere diskutu ekstere, konsilas dika sinjoro kun kravato.

Ni jam skribis al vi, rebatas Marie-Hélène. Vi eĉ ne havas la ĝentilecon respondi!

Tiam, mi nun proponas al vi, ke enkadre de la “socia dialogo”, ni organizu kunvenon”.

Maniero, pere de “karoto”, puŝi nin eksteren.

Ankaŭ aliaj puŝas milde sed proprasence, ne figure: la gardistoj. “Mi estas deputito, mi, sinjoro!”, elĵetas Bertrand (tiom parlamentano kiom papo...) la gardistoj retroiras: eviti incidenton. Kaj Bertrand profitas sian avantaĝon: “Mi deziras la mikrofonon por meti proponon.

Ne en ĉi-kadro, diras la dikulo.

Sed kial? Kial oni ne povus proponi malpliigon de dividendo por solvi ĉi-problemon?

Ne estas la loko. Oni nun estas voĉdononta.

Kiel, ne estas la loko? Ĉu estas demokratio, ĉi tie? Ne? ne estas demokratio? Tiam, estas kio?”

Bertrand sincere nervoziĝas, kaj lia naiveco kortuŝas min: ĉar li vere kredas tion ebla, ke etaj kapitalistoj, tuŝitaj per graco, povas, en impeto de malavareco, rezigni pri siaj interesoj.

“Solidareco kun la kamaradoj! mi kriegas al la akciuloj (eta plezuro ĝuinda). Jes por malpliigo de la dividendoj!, mi daŭrigas, forta pro mia ĵurnalista objektiveco.

Ni ĝenas, ĉu? Marie-Hélène moketas la gvidantojn. Oni ĝenas ĉar estas 147 senlaboruloj!”

Strikte vestita kadrulino aldoniĝas al la kunkurantoj: “Ne en asembleo oni povas solvi tian socian konflikton...”

La dikulo aprobas: “Ni faru tuj kunvenon por religi la socian dialogon. Necesas reiri al la homoj, kiuj vin delegis...”

Marie-Hélène demandas nin: “Kion ni faru? Ĉu eliri?”

Jes, ni eliras, preskaŭ volonte. Ni tiom ĝenas. Kaj ĉar ĝenas nin ĝeni. “Ni revidos nin, s-ro Bernard Arnault, ankoraŭ fanfaronas Marie-Hélène. Sed oni forlasas la salonon, same kiel ŝi kaj ŝiaj kamaradoj devos forlasi sian fabrikon. Forigitaj de la aktiva vivo. Translokitaj al la funelo de la “trejnadoj”, metilernado, kaj de la “personaj servoj”. Oni atingas la halon, la voĉo de Bernard Arnault mallaŭtiĝas: “kreskokurboj, produkto-lanĉo...”

Parentezo fermiĝis.

UNU jaro pasis.

La Poix-du-Nord-fabriko fermiĝis.

La laboristinoj de la luksa konfekcio ricevis pli da redungadoj, da akompanaj helpoj. Ja tio ne malhelpis deprimiĝon kaj la malcertecon, kiu etendas nigran vualon sur la estontecon.

La plej batalemaj tamen tenas tiun rememoron kiel fieraĵon. Ĉar Bernard Arnault — kaj liaj similuloj — havas ĉion por sufoki iliajn kriojn: korpogardistojn kaj ekonomiajn gazetojn, direktor-asistantinojn kaj optimismo-komunikantojn, kolorvitrajn aŭtomobilojn kaj privatajn jetaviadilojn. Tiuj virinoj sukcesis unu momenton, nur momenton, krevigi la aŭtismo-vezikon, vezikon de lukso, kvieto kaj volupto: “Foje, meze de kunveno, informis nin publika TV-elsendo, Bernard Arnault haltas kaj iras ludi kelkajn notojn sur sia piano. De tempo al tempo, kiel ĉiu entreprenestro li havas zorgojn, kaj estas utile forigi ilin kaj pensi pri aliaj aferoj. La muziksalono troviĝas tuj proksime al lia oficejo*.”Tiuj laboristinoj produktis kelkajn missonojn en lia partituro. Ili havis venkon, en jam perdita milito.

* En tv-elsendo “Complément d’enquête”, France 2, 11-an de decembro 2006.

Milito, kiu ne estas farata.

Estis dum la elsendo “A vous de juger” (Faru vian opinion) en tv-kanalo France 2, dum la porprezidanta kampanjo. Marie-Hélène demandis s-inon Ségolène Royal [kandidato de la Socialista Partio]: “Morgaŭ mi perdos mian laboron, same kiel la 147 dungitoj de EENK perdos sian ĉi-jare; do se ne estos eŭropa regulo, nia fabriko estos delokita en la orientaj landoj. Praktike, kion vi faros?” La kandidatino de la socialista partio respondis al ŝi per la sama ŝablonlingvo, kiel la dika sinjoro, surbaze de: “Ĉar la “socia dialogo” estos bonkvalita, vi povos alerti sufiĉe frue, kaj la entreprenoj devos pravigi sin pri la kialoj de la delokado.” La sindikatistino relanĉis sian demandon per: “Sed praktike, kion vi faros pri Eŭropo?” Ŝi ricevis nur tiun nebulan respondon: “Mi diru al vi tion: la tagon kiam estos taŭga socia dialogo, kiam la entreprenoj devos konsideri la ĝeneralan intereson, kaj kiam la aŭtoritatuloj estos avertitaj sufiĉe frue, oni povos malhelpi aferojn.”

La sekva interparolanto estis pli bonŝanca.

Estis Geoffroy Roux de Bézieu: prezidanto de Croissance plus, ĝenerala direktoro de Virgin-Mobile-France, membro de la kontrolkonsilio de PSA Peugeot Citroen kaj ekde nun administranto de Unedic (kotizfonduso por senlaboreca subvencio en Francio), kie li reprezentas la Movadon de Entreprenoj de Francio (MEDEF). Kion planis fari la socialistino por “la riĉuloj, kiuj kreas dungofertojn en ĉi tiu lando? li demandis.

Vi havos la “saltotabulajn dungitojn”, ŝi promesis. Tiu junulo estos pagita 6 monatojn, kaj metita je dispono de entrepreno...

Kaj ĉu mi povos maldungi lin?

Ne estos bezonata maldungo” ĉar la portempa kontrakto finiĝas sen formalaĵoj. Kaj ĉar tio ne sufiĉis, s-ino Royal aldonis: “Due, kotiznuligoj eblos, kondiĉe de sukcesaj streboj krei novajn postenojn. Trie, mi pretas malaltigi la impostojn sur la profitoj se tiuj estas reinvestitaj en la entrepreno. Tiam, pli bone mi ne povas diri, jam estas sufiĉe bone...”

Estis ja “jam sufiĉe bone”: al tiu dunganto, la socialista kandidatino ofertis alion ol “bonkvalitan socian dialogon”. Ja “konkretaĵon”, kiu tintas kvazaŭ moneroj*.

* En tv-elsendo “A vous de juger”, France 2, 15-an de marto 2007.

Kun tiaj aliancanoj, kompreneblas, ke la herooj kaj heroinoj de la Laboro gvidas sian batalon kontraŭ la Kapitalo kiel gerilon.

François RUFFIN