Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Doni al la publiko “kion ĝi postulas”

La brutigo-maŝino

ĜIS NUN, la kvalito de la aŭdvidaj komunikiloj, publikaj kaj privataj, ne estis vere temo. Nun la prezidanto de la Franca Respubliko malkovras ke la televido estas malbona. Li postulas kulturon. Atendante ke la kulturo venu, la diskut-gvidanto Patrick Sabatier revenas sur la scenejon. Kompense, literaturaj elsendoj malaperas. La kulturo certe kontentas pri tio.

Kun la alibio de kelkaj kulturprogramoj aŭ de kelkaj “kreaj” fikcioj, la defendantoj de la publika servo trovis ĝin bona. Ili ne estas pretendemaj. Kvazaŭ, same kiel vulgara komerca televido, oni ne fikse rigardus la enŝalto-kvotojn. Kvazaŭ la demagogio estus tie malpli abunda ol aliloke.

La komunikiloj sciis doni monstran dimension al la universala deziro je stulteco kiu dormetas eĉ funde de la plej elitisma intelektulo. Tiu fenomeno kapablas detrui socion, ridindigi ĉian politikan klopodon. Pro kio klopodi por reformi la lernejon kaj la universitaton? La eduklaboro estas ruinigata de la komunikila stultaĵo, la burleskado altigita al esprimrimedo, ĉie aperas la valoroj de la mono, de la ŝajno kaj de mensbarita individuismo disvastigataj de la reklamo, kiu estas la lasta ekzistokialo de la grandaj komunikilaj grupoj. Bouygues sendas Jules Ferry en la forgesejon de la historio.

Kiam oni atakas ilin pro la sensenceco de iliaj programoj, la komercistoj de vulgareco rebatas ĝenerale per du aferoj: unue, oni donas al la publiko nur kion ĝi postulas; due, tiuj kiuj kritikas ilin estas elitistoj nekapablaj koncedi la simplan bezonon de distriĝo. Ne estas nepre elitisme postuli ĝuste nur iomete malpli da stultaĵo. Ekzistas veraj kaj bonkvalitaj popolaj spektakloj. La publiko postulas kion oni mens-trudas al ĝi postuli. Oni preskaŭ forlasis la ideon de iom-post-ioma aliro al la kulturo per la popola spektaklo. Viktoro Hugo, Charli Chaplin, Moliero, René Clair, Jacques Prévert, Jean Vilar, Gérard Philippe estis grandaj artistoj, kaj ili estis popularaj. Ili sukcesis pensigi kaj distri. La komunika industrio ne lacigas siajn fortojn: ĝi rampas sur la plej malalta nivelo.

Ĉiu rajtas distriĝi antaŭ facila spektaklo. Sed, tie kie alvenis la elsendoj nomataj “distraj”, jam ne temas pri simpla distrado. Tiuj bildoj, tiuj vortoj fleksas la spiriton al certaj formoj de prezentado, pravigas ilin, kutimigas kredi ke estas normale tiel paroli, pensi kaj agi. Malbeleco, agresemo, rigardavido pri intimaĵoj, narcismo, vulgareco, malkulturo, stulteco invitas la rigardanton bonfarti per infanisma kaj reduktita bildo pri si mem, de sia persono, de sia ĉirkaŭaĵo, de sia grupo, de siaj “elektoj”. La produktistoj de real-televido -“Loft story”, “Koh-Lanta”,”La insulo de tento”-, la gvidantoj de la privataj televidĉenoj ne estas ĉiam aŭ ne nur stultuloj. Ili estas ankaŭ banditoj. Estas interkonsentite ke poluita nutraĵo aŭ aero estas malbonaj por la korpo. Ekzistas prezentadoj kiuj poluas la menson.

Se la komunikiloj de la totalismaj reĝimoj sukcesas, en certa mezuro, kateni la pensojn, tiuj de la triumfanta kapitalismo draŝe venkas ilin. Kaj tion, kompreneble, danke al la libereco. Ĝuste por oferti homajn cerbojn al Coca-Cola, ni konkeris la esprimliberecon, la maldekstro “liberigis” la komunikilojn. Ni, kiuj trovas nin tiom inteligentaj, fruktoj de jarmiloj da “progreso”, ni juĝas la roman plebon tre barbara ĉar ĝi ĝuadis la cirkajn ludojn. Sed la enhavo de niaj televidaj distraĵoj estus tutcerte temo de naŭziĝo kaj prirido por la estontaj generacioj.

Ĉu ni havas elekton? Tre malmulte, kaj por kiom da tempo? La kapitalisma koncentrado metas en la samajn manojn la eldonejojn, la gazetojn, la televidojn, la telefonretojn kaj la armilvendadon. La nuna prezidanto de la respubliko estas ligita kun pluraj grandaj mastroj de privataj aŭdvidaj grupoj, la ministrino pri kulturo atakas la leĝojn kiuj limigas la koncentradon de la komunikiloj, la brutiga maŝino ricevas la benon de la ŝtato* La ĵusaj afablaj deklaroj pri la intereso de la klasikaj studaĵoj pezas tre malmulte apud tio.

* Vd Marie Bénilde, “M.Sarkozy déjà couronné par les oligarques des médias? [Ĉu s-ro Sarkozy jam kronita de la oligarĥoj de la komunikiloj?]” kaj Pierre Rimbert, “TF1 ou la parabole de Frankenstein [TF1 (ŝtata televidkanalo) aŭ la parabolo de Frankenstein]”, Le Monde diplomatique, septembro 2006 kaj julio 2008 respektive.

KIA LIBERECO? La komunikila stultado universaliĝas. La stumpita menso poluas eĉ la plej seriozajn taggazetojn. La publikaj komunikiloj postkuras la demagogion de la privataj komunikiloj. La malpleno de la informoj kompletigas la stultecon de la distraĵoj. Ĉar ĝi ŝajnigas ke krom esti distrataj ni estas ankaŭ informataj. Informataj pri kio? Kiel oni vivas en Etiopio? Sub kiu reĝimo? Kiel statas la indianoj de Ĉiapo? Kiuj estas la problemoj de la malgranda montara bredisto? Kiu informas nin kaj kiu mastras la informadon? Oni fajfas pri tio. Ni estas informataj pri kio estis en la televido hieraŭ, pri la amaferoj de la prezidanto, la vestaĵoj aŭ la lasta disko de la prezidantedzino, la aŭtoakcidentoj de Britney Spears. La plej multaj civitanoj konas nek la leĝon nek la funkciadon de la jursistemo, de la institucioj, de siaj universitatoj, nek la konstitucion de sia ŝtato, nek la geografion de la mondo kiu ĉirkaŭas ilin, nek la pasintecon de sia lando, krom kelkajn kliŝojn.

Unu el la plej grandaj orkestro-ĉefoj de la mondo direktas la Don Giovanni de Mozarto. La ĵurnalisto dediĉas sian intervjuon al demandi lin ĉu li ne forgesis sian pluvombrelon, kaze de pluvo. Kantistoj, aktoroj, sportistoj balbutas la tutan tagon, en malpreciza lingvaĵo, kliŝojn. Militoj forbalaas el la mapo tutajn popolojn en malmulte konataj landoj. Sed la francoj ekscias, danke al la televido, ke skolto suferis astmo-krizon.

Plej grave, la uloj kiuj frapas pilkojn aŭ kiuj moviĝas sur kurejoj. Post la Franca Pokalo de Piedpilko, la teniso de Ronand Garros, kaj poste la biciklado de la Tour de France, kaj poste la Eŭropa Ĉampioneco de Piedpilko kaj poste... Estas ĉiam ia pokalo de io. “Ni volas ĉiujn”, titolas la gazetoj kaj ne imagas ke oni povas pensi alia. La anonco de la neelekto de iu aŭ de iu alia, nacia vetaĵo, pasas maŝe ĉe France Info. Jen kio estas informado. La tuta Francio spirhaltas. Oni elsendas la tutan jaron intervjuojn de ludantoj. Oni demandas al ili ĉu ili pensas ke ili venkos. Ili respondas nevarie ke ili faros ĉion eblan; ili aldonas: “Estas nia vico nun por konkretigi.” Jen, tio estas informado.

Oni pridemandas la infanojn de la lernejoj por scii ĉu ili trovas ke Ikso bone frapis la pilkon, ĉu tio estas “cool”. Por animi la politikan debaton, la ĵurnalistoj demandas al si ĉu s-ro Ipsilono intencas esti kandidato, ĉu li pensas intenci, ĉu li ne rezignas revi pri tio, ĉu li eble aŭdigis ke la pensas pri tio. Oni alparolas la civitanojn en la trafikŝtopejoj por diveni ĉu ili trovas tion longa. Dum la varmegaj tagoj por scii ĉu ili trovas tion varma. Dum la ferioj por scii ĉu ili estas kontentaj ferii. Jen kio estas informado. Antaŭ la bakalaŭra ekzameno oni demandas apotekistinon por scii kian magian pulvoron vendi al la lernejanoj por ke ili pensu pli forte. Ĵurnalistoj de publika servo pasigas duonhoron demandante al “blogisto”, kiu estas laŭdire la unua kiu anoncis ke s-ro Ajno diris ke li serioze pensas prezenti sin al la prezidanteco de iu afero. Necesas scii kiel li eksciis tion antaŭ la aliaj. Jen, tio estas informado. Kiam okazas manifestacio, striko, socia movado, kun kia ajn motivo, la realaj problemoj, fiŝkaptistoj, instruistoj, transportistoj, tio estas “grumblo”. Francio grumblas. Jen. Tio estas informado.

ONI DEMANDAS al la unue veninto kion li pensa pri io ajn, kaj tiu penso estas konsiderata inda je la plej granda intereso. Post tio oni informas la civitanojn pri tio kion ili pensis. Tiel la francoj rigardas sin. La ĵurnalistoj, konvinkitaj rilati kun stultuloj, donas al ili malplenon. Ĉu la publiko glutas tion? La ĵurnalistoj vidas en tio la pruvon ke ĝuste tion ĝi postulas.

Tio estas 95% de la informado, eĉ en la publikaj ĉenoj. La restantaj 5% permesas al la dungitoj de komunika industrio kiu vendas aŭtojn kaj telefonojn kredi ke ili praktikas ankoraŭ la metion de ĵurnalisto. Kio estas gurdata en televido kaj radio, invadas la Interret-servilojn, la gazetojn, la aĵojn, la vestaĵojn, ĉion kio ĉirkaŭas nin. La kinejo fariĝas anekso de la reklamo. La literaturo kapitulacas siavice. La triumfo de la memfikcio estas nur flanka fenomeno de la ĝeneraligita “personigo”, do de la neniigo de la kritika pensado fare de la absolutismo de la: “Estas mi, estas mia elekto, do tio estas interesa, respektinda.”

La komunikila stultado ne estas flanka fenomeno. Ĝi kondukas al neniiga milito kontraŭ la kulturo. Estas multaj farendaj bataloj. Sed, se la komunika industrio gajnas sian militon kontraŭ la spirito, ĉiuj estos perditaj.

Pierre JOURDE.