Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La gazetaro buŝumita de la ekonomia povo

La nova amaskomunikila cenzuro

Dum kvindek jaroj la cenzuro ŝanĝiĝis. Antaŭe ĉefe la politika povo, la registaro, plej admonis kaj skurĝis. Ne plu. Kvankam kelkafoje ĝi ankoraŭ provas fari tion, la socio ne konsentas, kaj denuncas tion kiel arkaikan subprem-manieron, foran, netolereblan. Nun ja la ekonomia povo, la estroj de la grandaj grupoj posedantaj la ĉefajn amaskomunikilojn, uzas la rajton buŝoŝtopi. Tion konfirmas, ekzemplige, ĉi tiu atesto de ĵurnalisto kaj verkisto plej engaĝiĝinta kaj plej prestiĝa en Hispanujo.

Ĉar mi ne estas fakulo pri informadaj teĥnikoj, por trakti la cenzuron mi limiĝos al mia persona spertado, bazita sur ĉirkaŭ duona jarcento praktiki ĵurnalismon, kaj en Francujo kaj en Hispanujo. La leciono kiun mi eltiras de tiu retrorigardo estas, ke nia profesio adaptiĝis al la kapitalisma evoluo, se ĝi ne instigis ĝin. Resume, kiam en 1960 mi komencis skribi en gazetaro, la cenzuron praktikis la registaroj; poste la justico, je la servo de tiuj; kaj nun ĝi estas en la manoj de la firmaestroj.

Jam antaŭ sep aŭ ok jaroj, la franca ĉefministro tiama, Lionel Jospin (socialisto), deklaris, en sincerec-eksplodo kiun oni tre multe riproĉis, ke la registaroj “povis fari nenion kontraŭ la transregnaj firmaoj”; kaj tiun takson oni apliku ankaŭ al la grandaj amaskomunikilaj grupoj, hodiaŭ en la manoj de la granda kapitalo.

Mi komencis la ĵurnalan oficon en 1960, en la Sekcio en la hispana de Radio France, nomata nun Radio France Internationale en la hispana. En la skipo troviĝis ankaŭ Mario Benedetti, Mario Vargas Llosa, Severo Sarduy, Fernando del Paso kaj aliaj famaj verkistoj, sed tio estas anekdota. La cenzuron, preparan, plenumis la Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj, la “Quai d’Orsay”, kiu pretigis en la franca la informajn bultenojn al ni, la komentojn en la franca... kaj la monon. Ĉiu sekcio (angla, germana, hispana, ktp...) limiĝis traduki tiun bultenon, sen transiri la limon. Tion same faris la BBC. La meksika verkisto Fernando del Paso, kiu unue laboris en tiu angla institucio, kaj poste venis al nin, rakontis al mi ke tie oni faris same. Oni al li prezentis administracian admonon pro esti aldoninta “la elektita prezidanto Salvador Allende”, dum tiu “elektita” ne troviĝis en la oficiala teksto de la Foreign Office.

Kelkafoje, malofte, la kontrolo eskapis el la manoj de la povo. En iu okazo, ĉirkaŭ 1966, venis nin vidi kunlaboranto de Radio La Habana, nomata Claude Hacquin. Li proponis al ni ke ni partoprenu en internacia radiofonia konkurso organizita de lia radiostacio. Ni faris ĝin kaŝe per “De la Bastilla al Moncada”. Rezultis ke ni gajnis la unuan premion, eble ne pro la esenca kvalito de la programo, sed pro reprezenti elstaran kapitalisman landon: la estraro malpermesis nin iri al Havano preni ĝin. Al nia tiama direktoro, André Camp, ĝi kostis la postenon. Al mi okazis nenio, ĉar tuj okazis la Majo 1968 kaj la registaro devis engluti multajn aferojn. Kaj mi profitis tion por iri al Kubo preni la premion; malfrue, sed pli bone ol neniam.

Tiu tempo de rekta kaj senhonta interveno de la registaroj daŭris ĝis 1981, kiam atingis la povon la Socialista Partio de François Mitterrand. Post tiam, ĉiu redaktejo ĝuas liberecon por redakti siajn proprajn informajn bultenojn. Je tiu dato oni nomumis min direktoro de la Servo por Hispanujo kaj Latin-Ameriko, kaj mi povas certigi ke estis neniu registara interveno. Mi havis ununuran problemon kun ĵurnalisto — rekomendita de la prezidantedzino de Francujo — kiun oni volis trudi al mi, kion mi rifuzis firme, krom se tiu ĵurnalisto submetiĝu al la kutimaj ekzamenoj, li sukcesu kaj oni plilongigu mian buĝeton. Mi diru ke oni parolis neniom plu pri la afero. Mi aldonu ke la nun prezidintvidvino — progresema ŝi —, ne sentis rankoron al mi, ĉar antaŭ kelkaj jaroj ŝi proponis min por partopreni en la konsilantaro de ŝia Fondaĵo.

En tiuj jaroj mi estis ankaŭ taskita pri la elsendoj en la galega de Radio France. Mi direktis kaj reĝisoris ilin dum plena frankismo dum tri aŭ kvar jaroj. En la elsendoj pasis homoj kiel Celso Emilio Ferreiro, José Emilio Ferreiro, José Luis Méndez Ferrín, Manuel María kaj aliaj galegaj intelektuloj, preskaŭ ĉiuj engaĝiĝintaj en la kontraŭfaŝisma lukto. Estis ambasadoro de Hispanujo tiam José María de Areilza, frankisma liberalulo kaj grafo de Motrico, kiu intervenis antaŭ la franca registaro kaj sukcesis elimini la elsendojn en la galega, kaj samtempe ankaŭ tiujn faritajn en la eŭska kaj en la kataluna.

Ĉar ni estas sur la temo pri la radio, mi diru ke tiam mi profesiis kiel anstataŭa korespondanto de Radio Nacional de España. Tio signifas ke mi anstataŭis Ángel Roselló, la tenanton, kiam li malsanis aŭ feriis. Okazis ke mi devis fari ĝin en julio de 1969. La diktatoro ĵus proponis Juan Carlos de Borbón kiel sian posteulon kun titolo de reĝo. Tiun tagon ni estis farontaj “multipleksoran”, kun la korespondantoj de Parizo, Romo, Londono kaj Novjorko. Direktis la programeron, el Madrido, la fama falangisto Victoriano Fernández de Asís. Je la antaŭtago li ĉiam sciigis al ni la temon de la sekva tago, kaj ni devis pretigi gazetarresumon pri tio kion oni komentis pri la evento en ĉiu lando. Je la sekva tago, dum rekta dissendo, sinjoro Asís estis demandante al ĉiuj. La temo estis, kiel mi diris, la eĥo de la arbitra decido de Franco. La estro komencis per la aliaj. “Nu en Italujo... tion kaj tion, Il Corriere della Sera diras...”; “en Anglujo...”; “Kaj en Parizo kion oni diras, Chao?”“Nu, ĉi tie mi trovis neniun komenton”; — “Homo, io devas esti, ĉu ne?”; — “Nu, ne; oni parolas neniom pri tio”. Neniam plu oni refoje vokis min por anstataŭi Roselló. Kaj mi ne povis plendi, ĉar mi havis nenian ajn kontrakton.

Antaŭe, ĉirkaŭ 1967, mi estis korespondanto de la ĵurnalo El Alcázar. Mi klarigu ke ne temis pri la posta Alcázar nov-faŝisma, sed pri dekstrulara matenĵurnalo, kiel ĉiuj, sed apartenanta al kompromis-politika Opus Dei, deziranta eniri Eŭropon kaj ludanta la liberalan karton. Kial ili dungis min? Pro influo de la galega verkisto José María Castroviejo, kiu admiris min de kiam mi estis bubo, ĉar mi ludis piane, oni diras ke mirinde, kiĉan kaj superfacilan peceton titolitan “La lago Komo”*. La bonulo Castroviejo, patro de eminentaj biologo kaj ambasadoro, ne sciis ke post dekjara restado en Parizo mi jam rafiniĝis.

*El Lago de Como”. Laŭ Vikipedio: Lago﹍de﹍Como.

En 1968, mi konis la bandestrojn de tiu movado, Cohn Bendit, Sauvageot kaj aliajn, kaj publikigis intervjuojn en El Alcázar kiuj multe babiligis. Tiom, ke la tiama falangisto kaj ministro pri Informado, Manuel Fraga Iribarne, decidis demeti la ĵurnalon de la manoj de Opus Dei por doni ĝin al la “Frataro de la Defendintoj* de la Alkazaro de Toledo”, kvankam jam neniu memoras pri Morcardó nek pri “El Alcázar” de Toledo. Tuj mi demisiis, kaj mi faris ĝustatempe, ĉarĉiuokaze oni estus maldungonta min.

*Defensores”.

Mi ne scias kiel taksi tian cenzuron. Ĉiuokaze registara, sed ĝi jam spegulis internan lukton en la reganta politiko: Falange kontraŭ OpusDei.

Post mia demisio mi komencis skibri en La Voz de Galicia, ĵurnalo de Korunjo kiun direktis Francisco Pillado, honesta kaj progresema homo, simpatianto de la Partido Socialista Popular kreita tiam de Enrique Tierno Galván, estonta urbestro de Madrido. Subtenis mi semajnan kronikon tre ampleksan titolitan “Parizo sub la kvar ventoj”. Tien ankaŭ atingis la politikaj luktoj kaj la brako de la ministro Manuel Fraga Iribarne. Oni preparis komploton kontraŭ la direktoron, manipulitan de Fraga, kaj direktitan de María Victoria Armesto, ĵurnalistino de la ĵurnalo, membro de la familio de la proprietuloj, kaj ŝia edzo, la tre konata Augusto Assía, dekstrisma ĵurnalisto, sin alivestinta tiam en liberalulon. Solaj Fraga kaj la paro anstataŭigis la direktoron Pillado, kiu emeritiĝis kaj havis la kuraĝon komenci studi pianon aĝante sesdek jarojn. Mi foriris pro solidareco kun li. Je tiu okazo la politika cenzuro kuniĝis al la dungista.

Mi suferis alian cenzuron, je tiu fojo pro vanteco. Post reveni de Kubo, post preni la premion de Radio La Habana, mi skribis kvin artikolojn pri mia vizito al la Insuloj. Mi diras ĝin plurale ĉar unu el ili temis pri Insulo Pinoj*, tiam ĵus transformita en Insulon Juneco*. Kie publikigi ilin? Mi havis plurajn elektojn en Hispanujo, kaj decidis oferti ilin al la ĵurnalo Pueblo, de la vertikalaj (falasgismaj) sindikatoj. Kial? Ĉar mi memoris pri Jean-Paul Sartre, ne malpli: li, anstataŭ publikigi siajn artikolojn pri Kubo en sia revuo por inicitoj kaj konvinkitoj, “Les Temps Modernes”, li faris ĝin en France-Soir, populara ĵurnalo kiu eldonis unu milionon da ekzempleroj. Sed ne ĉiu estas Jean Paul Sartre, kaj en “Pueblo” — tiu kun plej granda eldono en Hispanujo tiam — oni publikigis miajn du unuajn artikolojn, ĉar jam Emilio Romero estis ŝanĝanta la kurson. Komence de la tria (ĝuste pri la Insulo de Juneco), intervenis la cenzuro, kaj disfalis mia ekzistisma iluzio. Poste mi sciis ke okazis, refoje, rekta interveno de la ministro pri Informado, sinjoro Manuel Fraga Iribarne, pri kiu mi diros kelkajn vortojn, ĉar li aperas tro ofte en ĉi tiu artikolo.

* Isla de Pinos.
* Isla de la Juventud.

Sinjoron Manuel mi konas ekde infano. Ni estas de la sama vilaĝo, de Villalba (de tie estas ankaŭ Rouco Varela!), kaj lia domo estis je kvindek metroj de la nia. Okazis ke mi, jam mi diris, laŭ la atingo de mia memoro, estis “mir-infano” pri piano. Aĝante ses jarojn mia famo etendiĝis tra la distrikto, kaj aĝante dek mi prezentis la unuan koncerton en la Arta Rondo de Lugo. Manuelĉjo Fraga, jam promesplena advokato, iris aŭskulti min ludi al la galerio de mia domo, kaj ĉar li jam estis influa gravulo, havigis al mi stipendiojn por plivastigi studadon, unue en Madrido, kaj poste en Parizo. Tuj post kiam mi alvenis la francan ĉefurbon, niaj politikaj pozicioj komencis diverĝi, sen ke iam malfortiĝis niaj personaj rilatoj. Kaj tial mi povas aserti ke Fraga Iribarne estis la homo kiu plej multe helpis min en mia piana kariero, kaj kiu plej malhelpis min en la ĵurnalisma.

Por ekzemplo, pri la semajna gazeto Triunfo. Li faris malutilon al mi, la la revuo, al la legantoj kaj al la demokratio. Eble jam vi scias ke Triunfo estis la plej grava kontraŭfrankisma publikigaĵo de Hispanujo, pro ĝia eldonkvanto kaj ĝia enhavo.

Nu, estis momento, en 1966, kiam Fraga sin vestis en demokrata kostumo kaj diris ke li forigas la cenzuron. La monda gazetaro laŭdis tiun progresisman rimedon. Efektive ĝi estis pli malbone: oni forigis la registaran cenzuron, kiu estis tro kruda kaj malklera, kaj oni turniĝis al la kriminala cenzuro. La leĝon redaktis la subtila galego (jen pleonasmo!) Pío Cabanillas, kaj la direktoro de Triunfo, José Ángel Ezcurra, siatempe helpis sin per la parabolo pri la drat-barilo por klarigi ĝin. Ĉiu ĵurnala direktoro, ĉiu ĵurnalisto havis liberon por skribi kaj publikigi laŭvole, sed iu ajn homo rajtis denunci lin ĉe la justico. Tio estas, ekzistis min-kampo protektata de drat-bariloj, kaj la registaro forigis la drat-barilojn. Per tiu simpla leĝa lertaĵo oni eliminis Triunfon. Du sinsekvajn fojojn oni aplikis al ĝi kondamnojn je kvar monatoj da enfermado kaj la kutiman monpunon pro du artikoloj, unu la 24-an de aprilo de 1971 titolita “La geedzeco en Hispanujo”, pro samnoma artikolo de José Aumente, kaj la alia unu simpla demando: “Ĉu ni estas pretaj por la ŝanĝo?”. Je du tagoj antaŭe, la koncerna Emilio Romero rekomendis “fortranĉi kelkajn langojn”: la sankcio, decidita en Ministrara Kunveno (kvazaŭ ili lanĉus la atombombon!), signifis aliajn kvar monatojn da suspendo kaj kvaronan milionon da pesetoj monpunaj al José Ángel Ezcurra kaj ankaŭ la komencon de proceso en la Kortumo por Publika Ordo. Do, de la diktatora cenzuro, ni pasis al la klana cenzuro, por nun alveni al justica cenzuro.

Sed la evoluo daŭras, kaj antaŭ proksimume du jaroj, Ignacio Ramonet kaj mi estis viktimoj de la nova firmaa cenzuro. Ambaŭ dum sufiĉa tempo estis skribintaj po unu semajnan artikolon en La Voz de Galicia (Galeguja Voĉo). Subite, la proprietulo de la ĵurnalo devigas la demision de la direktoro, Bieito Rubido. Tuj, je la sama semajno, oni ĉesas publikigi nin du, sen klarigoj, nek al Ignacio, nek al mi, nek ankaŭ al la legantoj. Kio ne pravigas, kompreneble, ke nun tiun ĵurnalon oni nomu “La Coz de Galicia” (Galeguja Kalcitro).

Ĉar oni agnosku ke tiu ĵurnalo montris sin standardisto en Hispanujo de tendenco jam komuna en Francujo: Serge July, fama iniciatinto de la francuja Majo 1968, fondinto kaj direktoro de la ĵurnalo Libération, estis maldungita pro ideologiaj malkonsentoj kun la multmilionulo Édouard de Rothschild, plimulta akciulo de lia ĵurnalo ekde aprilo de 2005. Sammaniere estis katapultita Alain Genestar, direktoro de Paris-Match, pro esti publikiginta sur fronta kovrilo de tiu grandeldona semajna revuo foton de Cecilia Sarkozy akompanata de ŝia tiama amanto kaj nuna edzo. Cecilia estas nepino de la komponisto Isaac Albéniz, pro kio ŝi estas simpatia al mi. Aliflanke, ŝi agis dum tre malmultaj tagoj kiel edzino de la nuna Prezidanto de la Respubliko, Nicolas Sarkozy, intima amiko de Arnaud Lagardère, mastro de Paris-Match, kaj oni scias que la efemera prezidantedzino ne balotis por la splenda Sarkozy.

Tiel, samtempe kun la “antaŭeniro” de la kapitalismo al la novliberalismo, tiu granda retrosalto, ni ĉeestas simultanan, paralelan regreson de la gazetaro, kiu en sia granda plimulto troviĝas en manoj de la grandaj kapitaloj kaj de grandaj grupoj. Ĉion, kio iras kontraŭ la interesojn de la akciuloj, oni cenzuras aŭ satanigas: politikajn sistemojn kaj homojn, humanajn aŭ sindikatajn organizojn. La moralinstruo kiun mi eltiras el mia spertado estas: la amaskomunikila monstro voras siajn lakeojn.

Tiu ĉi artikolo estas tradukita el la hispanlingva eldono de “Le Monde diplomatique” de Hispanio, 2008-08