Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Usono, kiel regajni kamparan kaj popolan elektantaron

La demokratoj konkerantaj la Okcidenton

EN LA MOMENTO en kiu la usona ŝtato sociigas la abismajn perdojn de siaj bankoj, kiel la Respublikana Partio povus pretendi la validecon de sia liberala filozofio aŭ de sia agado en la potenco? Grandega plimulto da usonanoj juĝas ilin des pli negativaj ĉar la prezaltiĝo de energio ronĝis ilian aĉetpovon kiu jam suferis pro la kariĝo de kredito kaj la stagnado de la salajroj.

Do, kun efikeco kiun la jaroj ne damaĝis, la respublikanoj parolas pri io alia: pri sia patriotismo, sia aŭtenteco, sia amo de la “tradiciaj valoroj“. Fronte al la biografio de s-ro Barack Obama, al la perspektivo de simbola ŝanĝo kun historia graveco kiu mobilizas kontraŭ ĝi same kiel favore al ĝi, ili disvastigas la rakonton pri s-ino Sarah Palin — patrino de kvin infanoj, guberniestro de Alasko kaj edzino de ĉampiono de glitveturilaj konkursoj — kaj tiun de s-ro John McCain, “usona heroo“ ekde kiam li bombis Vjetnamion antaŭ ol suferi kvin jarojn da miltikaptiteco. Ilia slogano: “Country first“ (“la lando unue“). En tiu ĉi momento, la lando estas en zorgo, kaj la elektokampanjo estas perturbita de la financa skandalo.

Antaŭ kvar jaroj jam, la prezidanto George W. Bush prezentis malbonan bilancon ekonomian (severa malkresko inter 2001 kaj 2003) kaj diplomatian (la Irak-milito evoluis katastrofe). Li tamen akiris sian duan mandaton per insistado pri sia kredo, sia simpleco, kaj per svingado de timigiloj miksitaj de terorismo, de abortigo kaj de samseksemula edziĝo. S-ro Bush ankaŭ neniam forgesis reaktivigi la daŭre viglan — kaj ne ĉiam malpravan — sintenon de la publika opinio kontraŭ la intelekta, arta kaj teĥnokrata elito. Tiu subtenas prefere la demokratojn.*

* Vd la artikolojn de la ĉapitro “Voyage dans l’Amérique de droite [Vojaĝo en la dekstran Usonon]“ en Manière de voir, n-ro 101, “Demain l’Amérique...“, oktobro-novembro 2008, vendata kioske.

Ĉi-jare, eĉ se s-ro McCain ŝajnigas konduti afable, liaj partizanoj de la National Review aldonis al la respublikana recepto la pikaĵon de malnova spico kiu, esperas ili, ankoraŭ sufokas: “Post siaj universitataj studoj, Obama havas blankan kaj riĉan fianĉinon kiu amas lin kaj volas lin edzigi. Ŝi enkondukas lin en sian familion, kiu varme akceptas lin. Obama amas la knabinon kaj respektas la kulturan heredaĵon de ŝia familio, sed, finfine, li forlasas ŝin, ĉar ŝi ne estas nigra. Li pensas ke se li edziĝas al ŝi, li estas asimilota de fremda blanka kulturo, sorto kiun li ne povus akcepti.“* Eĉ en tempo de ekonomia katastrofo ne certas ke tiaj aludoj estos senefikaj. Lastan aŭguston, dum la demokrata konvencio en Denvero, la kasisto de la sindikata konfederacio AFL-CIO konfesis al siaj delegitoj de Miĉigano: “Multaj blankaj elektontoj — kaj, por diri tion rekte, certa nombro da sindikatanoj — pensas ke li [s-ro Obama] ne estas de bona raso.“*

* Michel Gledhill, “Who is Barack Obama?“, National Review, Novjorko, 1-a de septembro 2008.
* Citita de la Casper Star-Tribune (Vajomingo), 28-a de aŭgusto 2008.

RESUME, LA senatoro de Ilinojso estus tro malvarma, tro intelekta, tro fremda (kaj tro populara eksterlande), tro maldekstra, tro sensperta, tro nigra. Demandite de ĵurnalisto pri sia nivelo en la sondaĵoj, tiam nur mezbonaj konsidere la fiaskon de s-ro Bush kaj tiun de lia partio, s-ro Obama klarigis: “La respublikanoj ne regas bone, sed ili scias kampanji.“* Prefere ol ĝemi, li ŝajnas esti decidita repafi. La financa krizo estus bona pafangulo. S-ro McCain pledis favore al la malreguladoj; lastan monaton lia partio ankoraŭ rekomendis ke la federaciaj pensioj estu privatigotaj kaj borse negocotaj.

* Elsendo “Sixty Minutes“, CBS, 31-a de aŭgusto 2008.

La demokrata rebato estos samtempe pli taktika kaj pli celata. La prezidantelekto gajneblas en la unuopaj ŝtatoj; multaj da ili, inkluzive de la plej gravaj, ŝajnas jam esti klare favoraj al unu aŭ la alia tendaro (Kalifornio, Novjorko, Ilinojso, Teksaso ktp). Sed la respublikana Okcidento ŝajnas ŝanceliĝi. Jen kie s-ro Obama batalas.

Tiu batalo ne estas facile gajnebla... Sur la ŝoseo de Kansaso, antaŭ Koloradio, ŝildoj ornamas la asfalton: “Abortigo ĉesigas batantan koron“; “Akceptu Jesuon Kriston kiel savanton kaj vi estos savita, alie vi bedaŭros eterne“. Certe, Kansaso estas konata pro la arda fervoro de siaj religiaj aktivuloj kiuj batalas kontraŭ la instruado de Darvino en la lernejoj. Kaj Kansaso estas ankoraŭ ne tute la Okcidento.* Tamen, kiam oni atingas Bozeman, en Montano, novnaskito petegas ankoraŭ la veturantojn sur blufona afiŝo: “Prenu mian manon, ne mian vivon“.

* La difinoj varias laŭ tio ĉu oni inkludas en tiun kategorion ĉiujn dudek-kvin ŝtatojn situantajn okcidente de la Misisipo, inkluzive de Alasko kaj Havajo, aŭ ĉu oni tenas sin je la dek-tri situantaj okcidente de la Kolorado (Montano, Vajomingo, Koloradio, Nov-Meksiko, Idaho, Utaho, Arizono, Nevado, Vaŝingtonio, Oregono, Kalifornio kaj Havajo).

Ekde 2005, s-ro Brian Schweitzer estas la guberniestro de Montano, kampkultura kaj mineja ŝtato kun malpli ol miliono da loĝantoj, sed preskaŭ same vasta kiel Kalifornio. Proprietulo de bieno, specialisto pri akvumado kaj pasia pri novaj energioj, li troviĝas inter la esperoj de la Demokrata Partio. Li estas “ciklono en ĝinzo“, resumis la New York Times. En aŭgusto, dum la demokrata konvencio en Denvero, s-ro Obama petis lin prelegi pri energio. Tion li faris — en ĝinzoj — dum horo de altaj enŝaltkvotoj.

Ni ŝatas pafilojn — etajn, grandajn-, ni ŝatas ĉiujn

LA RECEPTO de la populareco de la guberniestro de Montano estas sufiĉe simpla. La respublikanoj, por amasigi siajn trupojn kaj obstrukci siajn kontraŭulojn per sloganoj de ateismo, fremdeco kaj anĝelismo, ne ĉesas paroli pri la tri “G“: “God, gays and guns“ (“Dio, samseksemuloj kaj pafiloj“). Nu, taksas s-ro Schweitzer, la demokratoj devus eviti batali sur tiu tereno. Kiel? Montrante sin same piaj kiel iu ajn, rezervitaj pri samseksemula edziĝo, ne tre ema reguligi la armilvendadon. Sed fari ĉion ĉi lerte, kvazaŭ tiuj demandoj ne vere gravus — aŭ kvazaŭ la respondo estus evidenta. Por poste transŝovi la batalon al temoj malpli favoraj al la respublikanoj: ekonomio, energio, medio. Evito ĉe unu fronto, atako ĉe la alia.

Klare, s-ro Schweitzer ne estas radikalulo. Sed, en ŝtato kie esti guberniestro ofte signifis esti la “gardhundo de la industrio“ — pri kio fanfaronis en tiuj ĉi precizaj vortoj lia respublikana antaŭulo s-ino Judy Martz-, li montras sian sendependecon de la grandaj ekonomiaj premgrupoj. Ekzemple denuncante la riĉaĵojn multobligitajn pro la malregulado de energio, la fraŭdojn, la impost-rabatojn por la riĉuloj kaj por la grandaj entreprenoj, la prezon de medikamentoj, nete pli altan en Montano ol en la najbara Kanado. Protestante ankaŭ kontraŭ la atencoj al la publikaj liberecoj, ligitaj kun la leĝo Patriot. Fine, s-ro Schweitzer kontraŭis la Irak-militon, argumentante per sia kono de regiono kie li laboris dum sep jaroj, en Saud-Arabio, kiel specialisto pri akvumado.

Jes sed, “God, gays and guns“? “Mi estas katoliko, respondas li en sia oficejo en Heleno, kaj ekzistas nur malgranda proporcio de fundamentistoj en Montano. Ĉi tie, la demandoj de socio ne estas decidaj.“ Fakte, la kazinoj svarmas en la regiono, kaj la urbetoj de la ŝtato havas ĝenerale pli da drinkejoj ol da preĝejoj. Kaj krome, sufiĉus, ĉu ne, rebati al la respublikanoj kiuj parolas pri “tradiciaj familiaj valoroj“ ke la plej bona rimedo defendi ilin ne estas konstante oferti al la novvenintoj en la labormerkato salajrojn tiom malaltajn ke ili estas devigataj serĉi pli bonan vivon aliie — malproksime de siaj familioj, ĝuste. “Ni havas ekonomion de salmo, resumas s-ro Schweitzer, ĉiuj niaj junuloj forlasas la ŝtaton kaj revenas nur por morti.“

Bone, kaj la armiloj? Ho! Jen io tute alia! La temo gravas kaj ne eblas ĉirkaŭiri ĝin. Necesas do... senarmigi la demandon de armiloj. En la kampara Okcidento, pretendi reguligi ilin signifas urban kapricon, do politikan memmortigon. Por tion kompreni, oni legu nur la Casper Star-Tribune de la 28-a de aŭgusto. Sub la titolo “Ĉio eblas“, tiu taggazeto de Vajomingo donis la esencan parton de sia rubriko “Libertempo kaj spacoj“ al asocio de handikapuloj dezirantaj daŭre ĉasi sovaĝajn bestojn post akcidento kiu kondamnis ilin al rulseĝo. S-ro Corez McGregor, paraplegie lama kaj kunfondinto de tiu Wyoming Disabled Hunters (“Kriplaj Ĉasistoj de Vajomingo“), pozis, kun morta cervo ĉe siaj piedoj.

Membro de la potenca National Rifle Association (NRA), kiu donis al li sian plej bonan noton (“A“), dum s-ro Obama ricevis la plej malbonan (“F“) kaj s-ro McCain mezan (“C“), s-ro Schweitzer parolas tre rekte kiam li elvokas tiun temon antaŭ ni: “En Montano, la kontrolado de pafiloj, tio signifas scii pafi tion kion oni celas. Ni ŝatas pafilojn — etajn, grandajn-, ni ŝatas ĉiujn! Kaj la virinoj ankaŭ aprezas ilin. La pafiloj estas tio kio estas ni.“ S-ro Bob Raney, elektita de la loĝantoj de la ŝtato por zorgi pri produktado kaj prezo de energio, konfirmas la analizon de sia guberniestro: “Se vi aŭdigas al la homoj ke vi volas preni iliajn armilojn, vi certas perdi. Neniu akceptus cedi milimetron pri tiu demando. La problemoj estas certe aliaj en la sudo de Ĉikago [kie loĝas s-ro Obama], sed la homoj ĉi tie ne rezignos siajn armilojn por solvi la problemojn de la sudo de Ĉikago.“ S-ro John Tester, terkulturisto kaj senatoro (demokrata) de Montano ekde 2007, informis la Billings Gazette ke li demandis s-ron Obama pri tiu tikla temo. “Li respondis al mi senhezite: ‘Mi ne prenos viajn armilojn. Lasu neniun aserti la malon’.“*

* Jennifer McKee, “Tester endorses Obama on gun ownership issue”, Billings Gazette, 29-a de aŭgusto 2008.

Billings ne estas Ĉikago, vere. En la ĉefa urbo de la “Ĉielega ŝtato” (“Big Sky State“), sen la plej eta ĉarmo pro la invado de komercejoj sur kiuj oni stumblas jam ĉie aliie (Wal-Mart, Starbucks, Barnes & Noble ktp), ok policistoj estis jam mortigitaj ekde ... 1882. La du lastaj en 1946 kaj en 1989. La tagon de nia alveno en Billings, la notico pri kiu oni plej parolis koncernis specon de perforto ŝajne pli ordinaran: tiun kiu, en Yellowstone (la fama nacia parko situas je proksimume 200 kilometroj sudokcidente de Billings), okazis inter malsategaj luparoj kaj grupoj de bizonoj. Ĉar la predo estis multe pli granda ol la predisto, tiu devas lacigi ĝin kaj, por tio, peli ĝin al la neĝo, kie ĝia pezo ensinkigas ĝin.

Tridek mil petrolputoj en Vajomingo

TRANKVILA TERITORIO (por la homoj) — tiom trankvila, ke la matematikisto kaj seri-murdisto Theodore Kaczynski (“Unabomber“) rifuĝis tien-, Montano ŝuldas al tiu izoliteco parton de sia ĉarmo kiun sentas la usonanoj serĉantaj sendifektajn kaj pacajn spacojn (vidu “Tiuj belaj domoj de Montano“). “Ili ŝatas la sekurajn komunumojn, diras la guberniestro Schweitzer. Ĉi tie vi povas diri: ‘Miaj infanoj, mi ne scias kie ili estas, certe ili ludas ie.’ Se vi vivas en Los-Anĝeleso, en Hartford aŭ en Ĉikago, vi ne estas tiom senzorga.“

Sed en regiono de montaroj kaj ebenaĵoj trablovataj de la vento, kiun iuj iomete troige kvalifikas usona Siberio, la klimato ankaŭ ne estas tiu de Los-Anĝeleso... En plena aŭgusto, la seka varmego de la Okcidento samtempas kun hajloŝtormoj kaj kun neĝaj pejzaĝoj apud la ĉefurbo. La resto ankaŭ malsamas disde Suda Kalifornio. Aŭtomobilisto povas veturi tra senfinaj teritorioj de western, samtempe liberigita el la signalo de sia poŝtelefono kaj timante nenion alian ol dormemon antaŭ la stirilo aŭ kolizion kun cervo. Ie kaj tie, malgrandaj aktivaj petrolputoj, karbotrajnoj du kilometrojn longaj, kelkaj bovinoj. Montano similas iomete al miksaĵo el Far West kaj Svislando, kun indianaj rezervejoj.

Ĝuste, Little Big Horn situas je sesdeko da kilometroj de Billings. Tie, la 25-an de junio 1876, pereis la generalo George Custer kaj la ducent dek homoj de lia bataliono sub la atako de koalicio el ĉejenaj, lakotaj kaj siuksaj triboj kiujn oni ĵus antaŭe refoje prirabis. Tiu estis la lasta venko de la ruĝhaŭtuloj; Crazy Horse kapitulacis la sekvan jaron. Malantaŭ la motivo argumentita de la generalo-prezidanto Ulysses Grant (1822-1885) — “kristanigi kaj civilizi la indianon por ke li lernu la arton de la paco“-, troviĝis la deziro povi fine ekspluati la regiono sen okupiĝi pri tiuj kiuj priloĝas ĝin.

Do, situacio sufiĉe ordinara en la ŝtatoj de la Okcidento, kiujn la multnaciaj konzernoj senĉese prirabis je iliaj mineralaj resursoj (kupro, karbo), antaŭ ol lasi post si detruitajn pejzaĝojn, venenajn rubaĵojn (vidu “Urbo mineja, urbo minita“), profesiajn malsanojn: en Libby, en la oriento de Montano, 92% de la dungitoj de la entrepreno WR Grace mortis pro pulmaj problemoj ligitaj kun asbesto fine de dudek jaroj da laboro.* “Montano, memorigas al ni s-ro Raney, estis ĉiam traktata kiel kolonio. Ili eltiris ĉiujn krudmaterialojn kaj lasis al ni la putojn kaj detruitajn komunumojn. Ili forfuĝis post preni la petrolon.“ Profitoj privatigitaj, detruoj sociigitaj; kiel ĉe Wall Street...

* Vd Andrea Peacock, Libby, Montana. Asbestos & the Deadly Silence of an American Corporation, Johnson Books, Boulder (Koloradio), 2003.

Sed de kelkaj jaroj, dum la resto de la lando survojas al malkresko kaj suferas la altajn energiprezojn, la Okcidento renaskiĝas. Tio okazas aparte tie kie la eltiraj industrioj ritmigas la ekonomian vivon. En la Alasko de s-ino Palin, kompreneble, kiu, dopita per triobliĝo de siaj impostenspezoj el petrolo, disponas pri sumo de 5 miliardoj da dolaroj.

Vajomingo ankaŭ ne fartas malbone. Kiel ĉefa karbo-provizanto de la lando kaj ankaŭ granda gasproduktanto, ĝi stakigas la plusojn preskaŭ samrapide kiel ĝi malfermas novajn teritoriojn por energi-esplorado. La demokrata guberniestro, s-ro Dave Freudenthal, elvokas eĉ la nombron de tridek mil putoj, do unu por dek-ses loĝantoj... Pro tio ke ĝi ne denove malaltigas la impostojn — la ŝtato jam ne impostigas individuajn enspezojn nek konsumadon-, Vajomingo parolas pri starigo de totala senpageco de la supera instruado.

La 4-an de novembro, Vajomingo tamen voĉdonos respublikane, tio certas; ĝiaj najbaroj de Idaho kaj de Utaho ankaŭ. En tiuj tri ŝtatoj, s-ro George W. Bush efektive gajnis en 2004 per preskaŭ kvardek poentoj da diferenco... Sed ĉi-foje la resto de la regiono ŝajnas esti pli malfermita. Do ne estas hazardo ke la demokrata konvencio kunvenis en Denvero, aŭ ke s-ro Obama venis kvin fojojn al Montano inter aprilo kaj aŭgusto. En junio li gajnis facile la primaran elekton kontraŭ s-ino Hillary Clinton. La ŝtato estas tamen la malplej “nigra“ de Usono (0,43% de la loĝantoj, kontraŭ proksimume 13% naciskale).

Por la demokratoj, dediĉi tempon kaj monon por la konkero de la Okcidento ne evidentas. Multaj de ili pensas ke temas tie pri vana klopodo kaj oni prefere vetu ĉion pri Ohio, Pensilvanio aŭ Miĉigano. S-ro Obama estas malpli kategoria. La vesperon de la prezidantelekto, li esperas efektive povi kompensi eventualan elreviĝon en la industria Mezokcidento per bona surprizo en Koloradio kaj en unu aŭ du malgrandaj respublikanaj bastionoj de la kampara Okcidento. “Oni ne scias kie la fulmo frapos“, indikas s-ro Howard Dean, administra prezidanto de la Demokrata Partio kaj inspirinto de tiu “strategio de kvindek ŝtatoj“ (alivorte, konsideri neniun).

Jen riska ludo. En 1975, Ronald Reagan malfermis la vojon al dudek-kvin jaroj da respublikana dominado en la profunda Okcidento.* Li povis fari tion ĉar li riproĉis al la demokratoj “obstrukci nian ekonomion per kreskanta ŝarĝo de kontroloj kaj reguladoj“ kiuj respondecas pri “la detruado de dungoj kaj pri la ĉesigo de nia vivnepra energi-provizado“. Prefere ol protekti la arbarajn vivejojn de strigoj aŭ la supervivadon de lupoj kaj bizonoj por trankviligi la “ekstremismajn ekologiistojn“, oni zorgu, klarigis li, pri la estonteco de la arbohakistoj kaj de la brutaro de la bredistoj.

* En la ŝtatoj de la Pacifika bordo (Kalifornio, Oregono, Vaŝingtonio), tiu dominado ĉesis en 1992. S-ro Obama devus venki tie senprobleme.

“La Respublikana Partio venkis ĉar ĝi asociis demokratojn kaj medion, memorigas al ni Andrea Peacock, ĵurnalistino kaj verkisto kiu loĝas en Livingston, ne malproksime de Yellowstone. Nu, en la menso de la arbohakistoj kaj bien-proprietuloj, voĉdoni respublikane signifis konservi sian dungon. La medio estis la malamiko. La protektado de lupoj kaj ursoj simbolis por ili do la entrudiĝon de la federacia registaro en ilian ekzistadon.“ La komercaj ĉambroj, la minej-industrioj, la nemoveblaĵ-agentejoj subtenis tiun popolan senton per gurdado ke necesas ekspluati la terojn kaj ne “konservi“ ilin. Ĉe la sama okazo ili aldonis ke necesas ĉesi sengrumble suferi la regulojn dekretitajn en Vaŝingtono sen konsidero al la lokaj apartecoj, inkluzive de rapidec-limigo kaj armil-regulado. Jen fajne farite. La popolismo ŝanĝis sian direkton kaj ankaŭ la identecon de la malamiko. Naskiĝis koalicio de malgrandaj farmistoj kaj grandaj entreprenoj.

S-ro James Watt, amiko de s-ro Richard Cheney, devena kiel li el Vajomingo, fundamentista kristano, estis nomumita en 1981 de Reagan al la pinto de la ministrejo pri medio. Lia celo: “Tribunale persekuti tiujn burokratojn kaj tiujn advokatojn de nulkresko kiuj defias la individuan liberecon kaj la ekonomiajn liberecojn.“ Same estus konfidi la kokinejon al la vulpo! Kaj Watt promesis: “Ni malfermos novajn minejojn, petrolputojn, ekspluatos pli da arbaroj, por utiligi niajn resursojn prefere ol konservi ilin ŝlosite.“*

* Citita de Lou Cannon, Ronald Reagan, Perigee Books, Novjorko, 1984, p. 358-359.
Klimatvarmiĝo — “Alarmisma scenaro“

LA ELDIROJ de la respublikanoj ne estas plu tiel karikaturecaj, sed, kuraĝigite de la altaj energiprezoj, ili ĵus adoptis dum sia konvencio platformon kiu reprenas ankoraŭ jenan rekomendon: “Ni devas eltiri pli da usona petrolo el usona grundo.“ Tio estus des pli urĝa, laŭ s-ro McCain, ĉar “ni sendas 700 miliardojn jare al landoj kiuj ne amas nin, kaj ĉar parto de tiu mono atingas la manojn de teroristaj organizaĵoj.“* Cetere, asertas liaj politikaj amikoj, la “alarmismaj scenaroj pri klimatŝanĝiĝo“ estas “kolportataj de ardaj fervorantoj de centrigita ŝtato kiu aspiras ordoni ĉion kaj ĉion kontroli“. Kaj, en Koloradio, grupo de instigistoj, la Free Market Alliance, dissendas de monatoj reklamfilmetojn kiuj riproĉas al la demokrata senat-kandidato, s-ro Mark Udall, kontraŭi novajn petrolborojn en la ŝtato: “Kiom ni devos pagi por plenigi la benzinujon? Udall naskiĝis en bonstata familio, li ne povas kompreni kiom la altaj prezoj suferigas la familiojn kiuj laboras“...

* Citita de U.S. News & World Report, Vaŝingtono, 1-a de septembro 2008.

Tamen, en la mezuro laŭ kiu graviĝas la ekologiaj demandoj, laŭ kiu la putoj detruas la pejzaĝon, laŭ kiu riĉuloj, pensiuloj aŭ naturamantoj elmigras al Okcidento, la dungoj en la mineja industrio perdas sian logon, kaj oni zorgas pli pri parkoj sen bariloj nek borturoj, pri puraj riveroj plenaj de trutoj. “Pluraj temoj proksimigis al la Demokrata Partio la tutan ĉi regionon de Okcidento, resumas al ni s-ro Williams. Se mi devus elekti iun, mi elektus la medion. La respublikanoj estis tro malproksimaj, la predemo fariĝis tro kruda, la detruoj tro videblaj. Kaj krome, ekde 1980, ni spertis la alfluon de novaj loĝantoj, de kiuj certaj venis ĉi tien pro la pejzaĝoj kaj la sereneco de la lokoj.“

Tiujn naturriĉaĵojn minacas la alta konjukturo de energio kaj la vendo de komunumaj teroj al privatuloj. Vajomingaj regionoj antaŭ nelonge priloĝataj de antilopoj, de leporoj, kovritaj de paŝtejoj, estas nun trasemitaj per borturoj. Novaj privataj proprietoj minacas la aliron al riveroj, al arbaroj. Nu, la respublikanaj elektantoj de la regiono aprezas same kiel la aliaj havi tion, kion s-ro Walton Gasson, direktoro de la Wyoming Wildlife Federation, nomas “spacojn en kiuj oni povas ĉasi, fiŝkapti, parki sian karavanon, munti sian tendon, venigi siajn ĉevalojn. Spacojn kie oni malpurigas al si la botojn kaj kie oni konservas sian animon pura“.

Kiel la kontraŭimposta koalicio disfalis

SE ONI KONTENTIĜAS voĉdoni por tiu “kiu faras malpli da damaĝoj“, esprimo plurfoje aŭdata en la Okcidento, demokrata kandidato ne nepre suferas timindan handikapon. Ĉiukaze el la vidpunkto de bredisto kiu bezonas akvon, de fiŝkaptisto kiu timas ke la trutoj pereos pro la klimatvarmiĝo, de ĉasisto kiu deziras teritoriojn kaj sovaĝajn bestojn. Iliaj interesoj renkontiĝas do pli ofte ol ili konfesas kun tiuj de la ekologiistoj kaj progresemuloj.* En sia supre menciita interparolado kun Billings Gazette, la senatoro Tester eldiris tiun formulon: Obama garantios la liberan aliron al la teroj kaj al la ĉasaj zonoj. McCain siavice parolas pri ilia vendado.“

* Vd Christina Larson, “The end of hunting?“, Washington Monthly, januaro-februaro 2006.

Ke la respublikanaj temoj jam ne havas la saman efikon kiel antaŭe, tion sufiĉe atestas la ĵusa elekto de kvin demokrataj guberniestroj en ok ŝtatoj de la Okcidento. En 2001, ĉiuj estis respublikanaj. S-ro Schweitzer, rimarkata speco de tiu ŝanĝego, faras rebatojn kiuj skuos eĉ la Blankan Domon: “Ni estas demokratoj kiuj reduktas la impostojn, kiuj altiras la entreprenojn, kiuj protektas la medion, kaj la homoj ŝatas tion. Do, se vi aprezas tion kio okazas en Montano, kaj se tio kio fariĝas en Vaŝingtono ne plaĉas al vi, tio devus helpi la nacian demokratan ‘bileton’.“ Tamen, tiu “helpo“ devus esti konsiderinda kaj la respublikana malkredito katastrofa: en 2004, s-ro Bush venkis en la “Big Sky State“ per 59% de la voĉoj.

La komento de s-ro Schweitzer ne diras tion, sed estas ankaŭ pluraj manieroj “redukti la impostojn“. Kaj ankaŭ tie, anstataŭ fronte kontraŭi la kontraŭimpostan demagogion — kun la risko forĝi kontraŭ si etulojn kaj grandulojn kuj dividas la saman malamon al la ŝtata impostkolektisto-, la guberniestro de Montano deturnis la respublikanan projekton de ties origina celo. En Vaŝingtono, kun s-ro Bush, la impost-malaltigo estis proporcia al la pagota sumo. Do, ĝi favoris precipe, kaj intence, la riĉulojn. En Heleno, male, la alteco de rabato estis la sama por ĉiuj: 400 dolaroj, kiom ajn estis la enspezo aŭ la valoro de la konsiderataj grundaj aŭ nemoveblaĵaj aktivoj. Kaj la dispono estis akompanata de pli bona impostkolekto ĉe la grandaj entreprenoj, kiuj ĉiam sukcesis eviti ĝin. Al tio, la malnova kontraŭimposta koalicio ne rezistis. “La homoj komprenis nian mesaĝon, povis ĝoji s-ro Schweitzer. Ili scias ke se ni lasas la riĉulojn ne pagi, tiam altiĝos iliaj propraj impostoj.“*

* Citita de David Sirota, kiu dediĉas ĉapitron al tiu afero en sia libro The Uprising, Crown Publishers, Novjorko, 2008.

La sperto de imposta “popolismo“ kiu profitigas la riĉulojn kaj de freneza “disvolvado“ kiu postlasas tiom da detruoj, donas trian instruon. Tiun pri la efikoj de la malregulado de energio. Tiu malregulado, gvidata ekde 1997 de respublikana guberniestro, s-ro Mark Racicot, proksima de la nuna prezidanto, estis spertata kiel katastrofo. La historio de la tarifaltiĝoj en Kalifornio, de la spekuladoj laŭ Enron, de la bankroto de granda entrepreno sekvata de tiu de ses mil etaj akciuloj kiuj estis en ĝi investintaj sian pension, efektive ripetiĝis en Montano, kun implikitaj financistoj de Goldman Sachs. “Niaj publikaj servoj estis tranĉitaj en etajn pecojn, kaj ĉe tio okazis enormaj profitoj, rakontas al ni s-ro Steve Doherty, kiu gvidas la komisionon pri fiŝkaptado, pri naturo kaj parkoj de la ŝtato. Tio estis, laŭ li, “la komenco de la fino por la respublikanoj“.

Ne por ĉiuj... S-ro Racicot poste elektis tre profitigan karieron de premgrupisto, pagata de la grandaj entreprenoj al kiuj li montris sin atentema en la tempo dum kiu li estis guberniestro. Jen kroma leciono: la indigno kaŭzita de tiaj manovroj ebligis alidirekti la popolan malkontenton. Tie, kie la respublikanoj daŭre mallaŭdas la ekologiistojn kiel “ekstremistojn“, kies maltusianismo elmetos Usonon al la eksterordinaraj prezoj de importita petrolo, kelkaj demokratoj kuraĝas kritiki la politikajn amikojn de la spekulistoj kiuj manipulas la prezon de la krudmaterialoj. Kiu kredas vere ke, se la energio (kies prezoj ne estus plu reguligataj) estus pli multe produktata en Usono, ĝi estus pli malmultekosta? Antaŭ la privatigoj, la elektro de Montano estis la plej malmultekosta de la regiono; poste, ĝi fariĝis unu el la plej multekostaj.

Individuaj ventelektrigiloj, lasta ŝiko de la riĉuloj

INDUSTRIULO, TEKSASANO, respublikano, s-ro M.T. Boone Pickens, riĉiĝis per petrolo. Li estas certe ne la sola en tiu okazo, sen lin oni rimarkas! Efektive ne eblas aŭdi radion aŭ rigardi televidon sen ke li aperas kun, en siaj kartonoj, nova energipolitiko. “La granda debato en Vaŝingtono koncernas la demandon: bori aŭ ne bori? Mi diras ‘boru, boru, boru!’ Sed tiu demando ne estas la bona. Ĉar, kion ajn ni faras, ni restas dependaj de la importita petrolo, kaj senpovaj atestantoj de la plej granda transigo de riĉaĵo de la historio de la homaro.“ Lia konkludo: “Necesas anstataŭigi la petrolon kiun ni importas per gaso produktata en Usono. Kaj ĝuste por tio mi pagis tiun ĉi mesaĝon.“ Li pagis ĝin mem per 58 milionoj da dolaroj. Sed post kiam lia spekula fonduso investis en naturgason, tiu mono ja ne estas tute perdita...

La “mesaĝo“ de s-ro Pickens indikas retejon.* Tiu elvokas ion alian: “Norda Dakoto kaj la ŝtatoj de la Grandaj Ebenaĵoj [kiuj kune kovras dek ŝtatojn, interalie Teksason, Kansason, Koloradion, Vajomingon kaj Montanon] disponas pri la plej granda ventpotencialo de la mondo.“ Nu, rekomendante pli uzi gason por aŭtomobiloj, s-ro Pickens esperas ke la vento liveros 20% de la usona elektro en dek jaroj. Kontraŭ... 1% hodiaŭ.

* www.pickensplan.com/media/?bcpid=16....

La produktado, tre marĝena, tamen progresis je 45% lastan jaron, kaj firmaoj kiel JP Morgan investis 4,4 miliardojn da dolaroj en la sektoron. Sola problemo, kiu memorigas al la fi-ŝercemuloj tiujn de la usona financo: la ventelektrigila industrio dependas de la ŝtata subteno tiom ke, ekde kiam ĝiaj impostaj avantaĝoj ĉesas, ĝi kolapsas.*

* Kp Kent Garber, “A mighty gust from Texas“, U.S. News & World Report, 1-a de septembro 2008.

La eta ventturbino, individua, ne havas la samajn problemojn. Artistoj kaj politikistoj raviĝas pri ĝi kaj diras tion. La televid-stelulo Jay Leno, kiu serĉas “verdajn solvojn por siaj parkad-problemoj“ instalis unu de ili super la ejo kie li vicigis siajn cent kvin aŭtojn kaj siajn okdek motorciklojn, kiujn li “ĉiujn uzas“. Tiaj malgrandaj ventmueliloj kostas multe kaj apenaŭ produktas elektron, sed ili estas ŝikaj kaj plaĉas al la riĉuloj. La dizajnisto Philippe Starck promesis lanĉi modelon en Eŭropo. El plasto kaj “eleganta“.

En Heleno, sur sia guberniestra oficejo kiu iomete similas al demonstra platformo pri novaj energioj, s-ro Schweitzer montras al ni plurajn miniaturajn ventelektrigilojn.

Kaj, kelkajn kilometrojn de tie, ĉe la ŝoseo, veraj maŝinoj atendas ke leviĝu la vento.

Serge HALIMI.