Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiuj belaj domoj de Montano

RESPONDECA PRI la regulado de la energisektoro en Montano, s-ro Bob Raney observas la multiĝon de novaj konstruaĵoj ĉirkaŭ si: “Ĉi tie, la furoro de nemoveblaĵoj ankoraŭ ne finiĝis. Estas tridek-kvin milionoj da riĉuloj en ĉi lando. Ili daŭre povas aĉeti duajn domojn.” Multaj demokratoj ĝojas pro tiu alfluo de nove venintoj. Socie liberalaj, sentemaj pri la naturo, tiuj havus la efikon marĝenigi la respublikanojn, kiuj estas samtempe malamikaj al mediprotektado kaj submetitaj al la religia dekstro. La loĝantoj de la Okcidento, malpli entuziasmaj, suspektas ilin ke ili transformos la ĉefstratojn de iliaj urbetoj en “koridoron de Starbucks kaj de jogo-praktikejoj”*. Ĉefe, ili kaŭzas egan altiĝon de la teren-prezoj.

* David Sirota, The Uprising, Crown Publishers, Novjorko, 2008, p. 21.

Kun la alveno de Ted Turner, de Peter Fonda, de Mel Gibson, de Whoopi Goldberg, de Michael Keaton aŭ de Jeff Bridges, Montano fariĝis moda. La etaj kamparaj domoj de antaŭe najbaras okulfrapajn “trofeo-domojn”, protektatajn per bariloj kaj pikdratoj. Kaj la terenoj ĉirkaŭ ili jam ne estas ĉiam alireblaj; iuj proprietuloj ŝatus eĉ rezervi al si la uzadon de la riveroj.* Koncerne ekologion, tiuj grandaj vilaoj, eĉ malplenaj la plej multan tempon, konsumas multan energion. Certa temperatura efektive necesas por ke la akvotuboj rezistu al la frosto dum la vintro en la Roka Montaro.

* Vd Jackie Corr, “Montana’s public power movement”, Counterpunch, Petrolia (Kalifornio), 7-an de februaro 2006, www.counterpunch.org.

Kiam li pensas pri tiuj novaj escepto-loĝantoj, s-ro Brian Schweitzer, guberniestro de Montano, faras pri ili sobran bilancon, eĉ librotenan: “Ili dungas homojn por konstrui siajn domojn, poste por zorgi pri ili. Ili kontribuas al nia impost-enspezo. Iliaj infanoj ne uzas niajn lernejojn, ili mem nur malofte niajn ŝoseojn, ĉar ili ne estas ofte tie. Tio ne kostas multe al ni.”

Serge HALIMI.

Vidu la artikolon “La demokratoj konkerante la Okcidenton”