Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Balkanio ĉiam pli fragmentita

Bosnio-Hercegovino sufokiĝas sub la Dayton-jugo

Sarajevo festis pro la aresto kaj transsendo al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (IPTEJ) de la eksa estro de la bosniaj serboj, Radovan Karadzic. Bosnio tamen estas deprimita, ĝi ne kapablas reformi instituciojn, kiuj malhelpas ĝian funkciadon. La sendependeco-deklaro de Kosovo, la 17-an de februaro revekis timojn de secesio de la “serba ento”, kaj la lando aspektas forgesita en la nova balkana ordo.

FINE de septembro 2006, kelkajn tagojn antaŭ la lastaj ĝeneralaj balotoj, manpleno da aktivuloj el nekonata asocio de Kakajn, urbeto de Centra Bosnio, kunvenis en Sarajevo. Sub mira rigardo de peterpasantoj, ili ĵetis farbobombojn al la fasado de la ŝtatprezidejo, ĝis polico kun severa perforto mastris ilin. Tiu senespera ago, ŝajne celanta denunci la senmovecon kaj blokadon de la bosniaj institucioj*, vekis etan simpati-ondon en la demokrataj medioj de Sarajevo. En la sekvaj tagoj, manifestacioj denuncis la perfortan reagon de la polico. Sed estis nur kelkaj centoj da homoj.

* Laŭ la nuna terminologio, Bosnjak signifas islaman bosnianon, kaj Bosanac signifas bosnianon. Oni kutimas en la franca traduki tiujn vortojn jene: “Bosniaque” kaj “Bosnien” (en esperanto: bosnjako kaj bosniano — J.M.Cash). La adjektivo “bosnien” (en esperanto: bosnia) do aplikiĝas al ĉio, kio rilatas al la komunaj institucioj de la ŝtato Bosnio-Hercegovino.

La demokratoj de Sarajevo tamen neniam mistrafas okazon surstratiĝi — vintre kaj printempe 2008, sovaĝa murdo de adoleskulo en tramo estigis longan serion de manifestacioj. Tia tragika incidento prezentis novan okazon denunci la senpreparecon kaj senrespondecon de la urbaj gvidantoj. Tiuj iniciatoj kunvenigas ĉefe junulojn kaj pensiulojn, el kiuj kelkaj levas portretojn de Marŝalo Josip Broz Tito... Timema vekiĝo de publika opinio, kiu kontrastas la letargion (dormemon) de la politika medio.

La ĝeneralaj elektoj de la 1-a de oktobro 2006 tamen signifas turnopunkton en la nuna historio de la lando. Naskiĝintaj en 1990, sekve de la jugoslavia “dissplitiĝo”, la malnovaj naciismaj politikaj partioj — la Partio de Demokratia Agado (SDA), la Serba Demokratia Partio (SDS) kaj la Kroata Demokratia Komunumo (HSZ) — forlasas unuafoje la scenejon, sen tamen estigi plibonigon de la politika debatkvalito.

Kia statuso por la Republika Srpska?

LA SDA, ĉefa “islama-bosniaka” partio, tamen perdis la prezidant-elekton favore al la karisma Haris Silajdzic. Ĉefministro dum la milito, li estas kontraŭ la SDA. Lia propra partio por Bosnio-Hercegovino (SBiH) postulas “sen-etnoentan Bosnion”, tio estas reorganizitan laŭ unueca maniero. Tiu diskurso longe allogis simpation al s-ro Silajdzic en la demokratiaj kaj kontraŭnaciismaj medioj. Lian venkon ankaŭ klarigas la publika subteno de la reis-ul-ulema Mustafa Efendi Ceric, la plej alta islama aŭtoritatulo en Bosnio-Hercegovino. (vd sube)

En la serba tendaro, la SDS estis forbalaita de s-ro Milorad Dodik kaj lia partio de la sendependaj socialdemokratoj (SNSD). Deputito ĉe la Serba Parlamento de Bosnio dum la milito, li neniam rekte partoprenis la regpovon starigitan de la SDS de s-ro Radovan Karadzic, arestita en julio 2008 post dek tri eskapaj jaroj, kaj transsendita al la Internacia Puntribunalo por Eksa Jugoslavio. La relativa “virgeco” de s-ro Dodik, igis lin, post kiam paco revenis, tre prezentebla “demokrato”, rapide “selektita” kaj subtenata de la okcidentanoj, aparte Usono, kiuj volis vidi en li serban alternativon.

En la tujpostmilitaj jaroj, s-ro Dodik ja alproksimiĝis al la demokrataj opozicioj. Post unua regoperiodo inter 1998 kaj 2001, li estis senpostena. Kaj, okaze de la balotkampanjo de 2006, li ne hezitis fari siaj ĉiujn klasikajn postulojn de la serba naciismo de Bosnio, postulante interalie la rajton de la Republika Srpska memdecidi pri si, kaj promesis referendumon tiuteman.

Tiu strategio efikis. La SNSD koncentrigis povojn kiel neniam antaŭe. La partio havas absolutan plimulton en la Parlamento de la Republika Srpska, kies registaron gvidas s-ro Dodik. Sed ĝi ankaŭ estas la unua forto en la parlamento de la ŝtato Bosnio, kaj gvidas tial la bosnian registaron.

Nova potenculo de Bosnio, s-ro Dodik tamen ne ofte venas al Sarajevo, preferante resti en Banja Luka, lia ĉefurbo de la Republika Srpska. La politika vivo eksimilis al vidalvido inter s-roj Silajdzic kaj Dodik, kies pozicioj montriĝas tute kontraŭaj. Dum la unua postulas forigon de la entoj, la dua postulas por ili pli da povoj, eventuale eĉ secesion de la Republika Srpska.

Tiu danĝera alfrontiĝo havas kiel konsekvencon la marĝenigon de la aliaj partioj, aparte la socialdemokratoj, kiuj serĉas politikan projekton, sed ankaŭ la kroata komunumo, kiu ne plu havas grandan demografian pezon, nek politikan influon. Oni ja taksas la nombron de kroatoj je 10 aŭ 11% de la loĝantaro, kontraŭ 17,5% antaŭ la milito.

La allogeco de Kroatujo, kompare multe pli prospera, estos eĉ pli granda kiam tiu lando estos en la Eŭropunio, post kelkaj jaroj. Samtempe, la politika kroata gvidantaro estis malfortigita de tiaj korupto-aferoj, kiaj rezultigis eksigon de multaj kadruloj de la HDZ, kiu finfine dividis sin en du frakcioj. En tiuj cirkonstancoj, la kroataj partioj de Bosnio fariĝis, ĉe la ŝtata nivelo, nur marĝenaj agantoj, eĉ se ili plu regas plurajn kantonojn de la Federacio.

“S-roj Silajdzic kaj Dodik uzas la bone konatan ilon de la timo por mobilizi ambaŭ komunumojn. Tiu paro funkcias same kiel funkciis Franjo Tudjman kaj Slobodan Milosevic”, klarigas s-ro Srdjan Dizdarevic, prezidanto de la Helsinko-komitato de Bosnio-Hercegovino.

Ĉu la unueco de Bosnio-Hercegovino estas vere minacata? Dum monatoj la beogradaj gvidantoj, aparte s-ro Vojislav Kostunica, tiama ĉefministro, minacis: se Kosovo iĝas sendependa, la Republika Srpska sekvos saman vojon. S-ro Dodik faris sia la argumenton, demandante je la nomo de kio oni malpermesus al serboj de Bosnio tion, kion oni permesas al albanoj de Kosovo? Tamen, post la sendependiĝa deklaro la 17-an de februaro 2008, nenio okazis, krom kelkaj ne tre ampleksaj manifestacioj, en Banja Luka kaj en kelkaj aliaj serbaj urboj de Bosnio-Hercegovino.

La minaco estis ĉefe teoria. Vere s-ro Dodik neniel intencas deklari sendependecon de la serba etno-ento. Li ja scias, ke sen internacia agnosko, ĝi kondukus al sakstrato. Krome, alligiĝo al Serbio tute ne plaĉus al li: en tiu hipotezo, li, kiu havas komplikajn rilatojn kun Beogrado, estiĝus nur provinca ĉefeto*.

* Aktuale li tamen havas sufiĉe bonajn rilatojn kun la serba prezidanto Boris Tadic.

Sendependiĝo de Kosovo tamen estis bona novaĵo por s-ro Dodik: ĝi plipezigis lian secesian minacon. Eldirante perfortajn paroladojn, la ĉefministro scipovas samtempe trankviligi la okcidentanojn, promesante ke kun li “nenio moviĝos” dum aliaj serbaj gvidantoj ja povus survojiĝi al senelireja aventuro. Duobla profito: s-ro Dodik plifortigis sian pozicion en la intertraktadoj, samtempe konvinkante la eŭropanojn, ke li restas ne malhavebla stabiliga faktoro, kaj ke prefere oni ne tro ĝenu lin pri la koruptoaferoj, en kiuj lia nomo estas citita. S-ro Dodik plene profitas el sia politika hegemonio kaj el foresto de kredinda opozicio.

La “sistemo” starigita de s-ro Dodik montriĝas ankaŭ tre profita. Ene de du jaroj li sukcesis plene elprofiti el la Republika Srpska. La privatigoj, aparte tiu de la telekomunikadoj* kaj tiu de la rafinejo de Brod, estis laŭdire kondukataj laŭ tre dubinda maniero, ebligante rektan riĉiĝon de s-ro Dodik, de lia partio kaj liaj amikoj. Samperiode la ĉefministro plietendigis sian regadon al la amaskomunikiloj: krom la publikajn televidkanalojn, li ekde nun regas la du ĉefajn ĵurnalojn de la ento, la taggazetojn Glas Srpske kaj Nezavishe Novine, antaŭe sendependajn.

* En Bonio-Hercegovino ĉiuj publikaj servoj estas administrataj je nivelo de la entoj. Koncerne telekomunikadon, estis eĉ tri retoj: la bosniaka, la serba kaj la kroata.

En Banja Luka, pli kaj pli malofte aŭdiĝas kritikaj voĉoj, kiel tiu de ĵurnalisto Slobodan Vaskovic. Laŭ tiu, “La Dodik-sistemo estas eĉ pli malbona ol tiu de Radovan Karadzic. El ŝtelo kaj timigado li faris metodojn de regado.” Tiu sistemo baziĝas sur grupeto de deko da homoj rekte ligitaj al s-ro Dodik, kaj originaj, kiel li, el urbeto Laktasi, je dek kilometroj de Banja Luka. Iliaj nomoj ĉie aperas en la kompleksa organizskemo de la entreprenoj regataj de la societo Integral Inzenjering, fondita de s-ro Dodik je la komenco de la 1990-aj jaroj, kiu nun ricevas ĉiujn publikajn adjudikojn. “La Internacia Komunumo kreis Dodik, daŭrigas Vaskovic, kaj ĝi ekkonscias, tro malfrue, ke ĝi kreis novan Milosevic. La sola diferenco estas ke ne plu temas pri ideologio nek naciismo, nur gravas povo kaj mono.”

“Malnovaj urbanoj” kaj lastalvenintoj

DUM negoco s-ro Dodik ankaŭ scipovas interkonsenti kun siaj politikaj kontraŭuloj el la aliaj komunumoj, aparte kun s-ro Silajdzic. Oni ja trovas ambaŭ nomojn, foje asocianoj, foje kiel kontraŭuloj, en la gravega energi-dosiero. Bosnio estas kvazaŭ natura akvo-rezervujo, prezentante bonajn eblojn por konstrui hidraŭlikajn centralojn. En regiono kun kronika energideficito, oni emus multigi baraĵojn. Ĝis nun, ankoraŭ neniam vidita granda civitana mobilizado malsukcesigis la baroprojektojn ĉe la rivero Vrbas, almonte de Banja Luka, kaj ĉe rivero Tara, en Montenegro, tute proksime de la bosnia limo. Sed aliajn lokojn oni priesploras.

Denunci tiujn projektojn, kiuj havus timigajn primediajn konsekvencojn, ŝajnas des pli malfacile, ke la ekonomio de la lando estas senmova. La nura grava investo en la lastaj jaroj estas aĉeto de la ŝtalfabrikoj de Zenica, en la kroato-bosna federacio, fare de Arcelor-Mittal. Oni taksas la senlaborecon je pli ol 40% de la laborkapabla loĝantaro. La sindikatoj, ankaŭ dividitaj laŭ etnaj linioj, ne kapablas fari proponojn aŭ defendi la dungitojn. Dum la lastaj jaroj, nur malesperaj manifestacioj kunvenigis agrokulturistojn, aŭ pensiulojn: ambaŭ tendumis semajnojn antaŭ la ŝtatparlamentejo en Sarajevo.

Tiu parazita sistemo kontentiĝas pri la politika blokado de la lando. Oni tion povis vidi dum la “reformo” de la polico. De 1995, polico dependas ja de la entoj, kio plifortigas la dividon de la lando, kaj igas ofte hazarda la kondukon de ĉiu krimenketado. La reformo — kaj unuiĝo — de la polico estas “marserpento” kiu ŝiras la bosnian politikon dum jaroj.

Finfine, en aprilo 2008, s-ro Dodik konsentis pri reformo kvazaŭ senenhava; la policoj restos dividitaj, sed “kunordigaj” strukturoj estos kreitaj. La SDA kaj la socialdemokratoj, kiuj rifuzis voĉdoni por tiu pseŭdoreformo, estis akuzitaj pri “radikalismo”, dum la internacia alta reprezentanto kaj la eŭropaj gvidantoj montris ĝojon pro la granda “progreso” plenumita de Bosnio, kiun “rekompencis” la Interkonsento pri Stabiliĝo kaj Asocio, subskribita la 16-an de junio.

Estas evidente, ke neniu en Bruselo estas trompita de la falseco de tiu lastminuta kompromiso. Sed, manke de srategio, la internacia politiko en Bosnio resumiĝas nun al unu vorto: stabileco. La fragilaj konstruaĵoj, kiujn la diplomatoj provas konstrui en Balkanio de post la Kosovo-sendependiĝo postulas ja, ke Bosnio ne moviĝu. El tiu vidpunkto, s-ro Dodik estas ideala homo, ĉar li sukcesis “neŭtraligi” la serban naciismon.

Dum la subskribo de la Dayton-interkonsentoj en decembro 1995, la plej optimistaj opiniis, ke la tempo, iom post iom, ebligus cikatri la vundojn ankoraŭ freŝajn kaj transpasi la politikajn blokaĵojn. Neniel tio okazis. Pro foresto de noviga projekto, Bosnio nur plu enprofundiĝos en marasmon. Cetere la eŭropa strategio, kiu skize aperas, privilegias la promesitan tre baldaŭan integriĝon de Kroatio, kaj tiun de Serbio, kiu povus akceliĝi, ĉar konsiderata kiel apogilo de la regionaj ekvilibroj, kaj neglektas la “oferitajn marĝenojn”, Bosnion, Kosovon kaj Makedonion, kvankam tiu lasta lando havas de 2005 oficialan statuson de kandidato.

Malgraŭ tiu malĝoja pentraĵo, vizitanto tra la sarajevaj stratoj apenaŭ trovos videblajn spurojn de la milito* kaj de la terura sieĝo suferita de la bosnia ĉefurbo. Necesas tamen transiri tiun trompan bildon de “normaleco”. La ĉefurbo enhavas ĉirkaŭ 500.000 loĝantojn, same kiel antaŭ la milito, sed ĝia demografia strukturo profunde ŝanĝiĝis: restas nur 20.000 serboj (kontraŭ 150.000 antaŭmilite) kaj ankaŭ multaj bosnjakaj urbanoj forlasis la urbon dum aŭ post la milito. Ilin anstataŭis loĝantoj venintaj el kamparo aŭ el etaj urboj, forpelitaj el Republika Srpska, aŭ de la natura alurba movado. Kelkaj venis de Sandĵako, regiono kun bosniaka plimulto, dividita inter Serbio kaj Montenegro. Dum estis antaŭe tre forta urba identeco, nun latenta konflikto ekzistas inter “malnovaj urbanoj” kaj novalvenintoj.

* Laŭ la lastaj donitaĵoj publikigitaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado de Sarajevo (IDC) la nombro de identigitaj militviktimoj (1992-1995) estas ĉirkaŭ cent mil, el tuta loĝantaro de kvar milionoj cent mil.

Antaŭ tri jaroj, la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la U.N. (AKRUN) triumfe anoncis nombron de unu miliono da revenintaj rifuĝintoj aŭ delokitoj. Ve, tiuj revenoj ŝajnas ofte iluziaj. Ja plej ofte la rifuĝintoj retrovas siajn domojn en urbo aŭ regiono kie ilia komunumo estas nun malplimulto, kaj tuj vendas ilin. Ankaŭ posedaĵo-interŝanĝoj estis ofte raportitaj de la Helsinko-komitato de Bosnio-Hercegovino, kiu parolas pri “fina fazo de etna purigado.”. Ekzemple en la urbeto Donji Vakuf, en centra Bosnio, tiuj interŝanĝoj fincementis la teritorian dividon de la urbo inter kroatoj kaj bosnjakoj*.

* vd Nidzara Ahmetasevic, “Bosnie: la plase finale du nettoyage ethnique”, Le Courrier des Balkans (http://balkans.courrier.info), 6-a de septembro 2006.

La naciismaj partioj plu regas en ĉiu el la unuetnaj mikroteritorioj, kiuj nun formas Bosnio-Hercegovinon. Tiuj etaj naciismaj oligarkioj, kiuj prosperis dum la postmilita periodo, oficiale kundividas la celon de eŭropa integrado, sed nur kondiĉe ke tiu perspektivo ne minacu iliajn riĉaĵojn, povojn kaj privilegiojn. En tiuj kondiĉoj, Bosnio-Hercegovino ŝajnas kondamnita je senmoveco, kaj tiuj, kiuj ŝatus antaŭenigi la landon, je malespero.

Siaflanke, la okcidentaj diplomatoj plu serĉas strategion: Bosnio pli kaj pli similas nereformeblan “nigran truon”. Sammaniere, la perversaj efikoj de la internacia kuratorado — kiu senhavigas la bosniajn respondeculojn je veraj respondecoj kaj permesas al ili la dubindajn plezurojn de demagogio-, estas ja bone konataj* sed ĉiu nova krizo kvazaŭ elmontras la neceson de tiu kuratorado.

* Kelkaj “ide-skatoloj”, kiel la Center for European Integration Strategies, denuncas la efikojn de tiu kuratorado jam de pluraj jaroj, kaj konsilas “alproprigon” de demokratio, kiu devigus la lokajn respondeculojn teni sian respondecon kaj ekiri sur la vojo de veraj reformoj. www.ceis-eu.org/index.htm.

La junuloj de Bosnio-Hercegovino ne interesiĝas pri la politika vivo: apenaŭ pli ol 10% da sub-25-jaruloj voĉdonas. Neniu povas antaŭvidi mobilizan streĉiĝon okaze de la venontaj urbaj elektoj, planitaj por oktobro. Plejmulto de la junaj diplomitoj precipe revas forlasi la landon. Unu el ili esprimas sian vizion pri Bosnio: lando ankoraŭ tro premata de la lastmilita traŭmo por ĵeti sin al novaj perfortaj aventuroj, sed tro elĉerpita por ke la civitanoj havu forton trudi verajn ŝanĝojn.

Jean-Arnault DÉRENS