Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SAVI LA BANKOJN EL LA KATASTROFO

Katastrofo por la salajruloj

LA RAPORTO pri la dungo-perdoj en la grandaj financ-institucioj ne estas io kio plorigas la popolon. La ĝenerala bildo estas tiu de bankistoj grase pagataj, kiuj kontribuis al la aktuala krizo kaj kiuj havas nenian penon por daŭrigi aliloke.* En realo, la plej multaj salajruloj de la financa sektoro tute ne estas privilegiitaj, eĉ se ilia salajrosistemo (speciale la ĝenerala praktiko de la priakciaj opcioj kaj de gratifikoj) kaj iliaj pensio-planoj povus ŝajni avantaĝaj. Tiel, la dudek-kvin mil dungitoj de Lehman Brothers ricevis inter 40 kaj 60 elcentoj da sia pago en akcioj de sia entrepreno.*

* Vd “Primes et châtiments des “traders””, Le Monde diplomatique, majo 2008.
* Kp Kevin Crowley kaj Thomas Penny, “Lehman workers clear desks, weep after bankruptcy”, Bloomberg, 15-a de septembro 2008.

Antaŭ sia bankrotiĝo, Lehman Brothers perdis, en malpli ol jaro, 90% da sia borsa valoro. La salajruloj, kiuj ne supervivos la dispecigon de la firmao, estas do viktimoj de sistemo bazita sur malfacile plenumeblaj promesoj. La “stok-opcioj por ĉiuj”, la ideo povi mastrumi mem sian pensio-ŝparaĵon kaj samtempe vicigi sian intereson laŭ tiuj de sia entrepreno — estas principoj kiuj povas delogi en periodo de alta konjunkturo de la merkatoj, sed kiuj havas la malavantaĝon ke ili elmetas la salajrulojn al la malstabileco de la financo.

La financaj skandaloj periode remetas sur la tablon la demandon de la pensi-reĝimoj. Unue estis la afero Maxwell. Sekve al la forpaso, en 1991, en misteraj cirkonstancoj, de la brita gazetar-magnato Robert Maxwell, proksimume tridek-du mil homoj malkovris ke iliaj pensifondusoj estis preskaŭ komplete rabitaj de tiu aferisto. Dek jarojn poste, okazis la afero Enron, kies salajruloj decidis investi pli ol la duonon de siaj fondusoj en akciojn de la societo. La kolapso de la energigiganto estis katastrofo por la estontaj pensiuloj.*

* Kp “The trouble with pensions: Falling short”, The Economist, Londono, 12-a de junio 2008.

La masiva devaluto de la financaj entreprenoj starigas denove la problemon de la pensisistemoj dependaj de la borsaj kurzoj. Jen kroma kaprompilo por la publikaj potencoj.

Ibrahim WARDE.

Vidu Frédéric Lordon: La tago kiam Wall Street fariĝis socialisma