Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SAVI LA BANKOJN EL LA KATASTROFO

Kio okazus en Eŭropo se...?

ĈION KONSIDERINTE, estas pli bone ke la aktualaj eventoj okazas en Usono prefere ol en Eŭropo, kaj ne nur ĉar “tio estas pli malproksima”, sed ĉar tie, kie oni povas kalkuli pri la usonaj gvidantoj ke ili faros ĉion necesan kaj transiros ĉiujn necesajn limojn, oni povus maltrankivliĝi pri la reago de iliaj eŭropaj kolegoj, se io komparebla okazus en la Eŭropa Unio. Nek la pasinteco de la Komisiono nek la nuno de la traktatoj estas aparte trankviliga tiurilate.

1. La Eŭropa Centra Banko (ECP). Certe, ĝi montris ke ĝi pretas liveri monon en kvantoj kompareblaj al tiu de la usona Federacia Rezervo. Sed kiu povas imagi ke ĝi farus operacion kiel la revigligon kaj ŝtatigon de AIG? Oni male vidas ke ĝi multe pli facile kritikas la plipeziĝon de la publika ŝuldo kiu sekvus al starigo de strukturo de giganta izolado tia kia ĝi estos kreita en Usono...

2. La Eŭropa Komisiono. De la tuta eŭropa jungitaro, tiu estas la plej zorgiga ĉenero, ĉar oni jam vidis ĝin agi. Persistante en la eraro, la Lisbona traktato daŭre malpermesas helpojn de la ŝtato (art. 107)... do la solan rimedon por ĉirkaŭbari kolapson kiun la privataj agantoj ne kapablas haltigi mem! La absurdaĵo komencis en 1994, kiam la Komisiono vidis en la dosiero Crédit Lyonnais la okazon por submeti la financan sektoron al la komuna juro de konkurenco koncerne entreprenojn en krizo kaj ŝtatajn helpojn, kun malrespekto al la absoluta specifeco de la bankaj bankrotoj kaj de la sistema risko.

Necesis kvardek jaroj da konflikto por validigi la savplanon por la Crédit Lyonnais kaj la alpreno de 145 miliardoj da frankoj (22 miliardoj da eŭroj) da aktivoj fare de la Konsorcio de Realigo (KDR), la strukturo de izolado). Bonŝance por ili — kaj ankaŭ por ni! — Usono kaj ĝia strukturo de izolado je 1.000 miliardoj da dolaroj ne havas Komisionon super si. Nek ties ideologian trudjakon. Ĉar la vera estonta konstruejo ne estas la senasbestigo de la Berlaymont (la sidejo de la Komisiono), sed la ideologia senvenenigo de la mensoj kiuj loĝas tie.

Frédéric LORDON.

Vidu la artikolon “La tago kiam Wall Street fariĝis socialismo”