Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Epokŝanĝiĝo

METANTE LA sekretarion pri Trezoro (finacministron) Henry Paulson en la krucfajron de demandoj (tre ĝentilaj), post la ŝtatigo de Fannie Mae kaj Freddie Mac, Business Week* demandas lin pri la nombro da “telefonalvokoj de la registaro aŭ de la centra banko de Ĉinio (...) dum la lastaj monatoj”. Aŭ ankaŭ pri la fakto ke la ĉina registaro diris al li, laŭdire: “Ni aĉetos de vi plu nenion se vi ne garantias” la fondusojn investitajn en tiuj du gigantoj. Kompreneble, s-ro Paulson dementis ĉian ĉinan intervenon. Sed tiuj demandoj signas epokŝanĝon. La estonteco de Usono ludiĝas en Pekino, en Tokio kaj eĉ en Moskvo... Ĉinio efektive engaĝiĝis per 395,9 miliardoj da dolaroj en Fannie Mae kaj Freddy Mac; Japanio per 228,2 miliardoj da dolaroj; Rusio per 75,3 miliardoj; Sud-Koreio per 63 miliardoj; Tajvano per 54,9 miliardoj.

* Maria Bartiromo, “The Fannie/Freddie bailout: What’s next”, Business Week, Novjorko, 22-a de septembro 2008.

Martine BULARD.