Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nova geopolitiko de la kapitaloj

LA ANEKDOTO kuris inter bankoj kaj financaj institucioj antaŭ ol alveni en la gazetaraj redaktejoj de la tuta mondo: Fanny Mae kaj Freddy Mac, la du specialistoj pri hipoteka kredito, estis savita el bankroto, en septembro 2008, pro telefonalvoko de la ĉina prezidanto Hu Jintao al lia usona kolego George W. Bush: la ĉinaj instancoj minacis, alie, ne plu aĉeti promeskambiojn de la usona fisko. Usono, laŭ tio, cedis. Flanke de Vaŝingtono oni malkonfirmas. Flanke de Pekino oni limiĝas al rideto... kaj resendas al la faktoj: Fanny Mae kaj Freddy Mac evitis la fiaskon kaj la ĉinajn perdojn — 595,9 miliardojn da dolaroj — estis garantiitaj. Ĉu aŭtenta aŭ ne, tiu historio ne estas malpli simbola pri la okazantaj ŝanĝiĝoj en la geopolitiko de la kapitaloj.

Usono jam ne kapablas decidi sola pri la financaj aferoj de la mondo. Ĝi troviĝas sur la akuzo-benko. Dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la sesdektria, la 24-an de septembro, s-ro Bush devis aŭdi, rekte, la riproĉojn de pluraj ŝtatestroj kiuj rimarkigis ke iam estis tempo en kiu lia registaro “donis lecionojn al la aliaj nacioj pri la avantaĝoj de la senbridaj merkatoj”, dum hodiaŭ “ĝi forneas sian propran medicinon proponante helpadon al la financaj institucioj”.*

* Neil MacFarquhar, “Upheaval on Wall Street stirs anger in UN” (la perturbo ĉe Wall Street kolerigas la UN), International Herald Tribune, Parizo, 24-a de septembro 2008.

Kelkajn tagojn poste, dum la “Ĉina Davoso”, kiu kunvenigas la “kremon” de la monda financo en Tianjin, en Ĉinio, la lokaj ekonomikistoj kaj gvidantoj memorigis ke ili pravis ne cedi al la premo por plena liberigo de ilia financsistemo. “Kiam ni vidis la usonajn regulistojn malaltigi la nivelon de persona kontribuaĵo al nulo, ni diris al ni: ‘Tio estas ridinda’”*, diris s-ro Liu Mingkang, prezidanto de la Komisiono pri Banka Regulado.

* Tiuj vortoj kiel la sekvaj estas raportitaj de Yann Rousseau, “Quand Pékin donne des leçons de capitalisme à l’Amérique [Kiam Pekino donas lecionojn pri kapitalismo al Usono]”, Les Echos, Parizo, 29-a de septembro 2008.

En la lastaj jaroj, s-ro Liu remetis (iomete) da ordo en tiu sektoro tre malbonstata, zorgante konservi la ŝtatan manon super la merkatoj, sen iluzio pri tiu — nevidebla — de la merkatoj. Kaj s-ro Liu aldonis: “Fine ni komprenis ke multaj aferoj kiujn ni lernis de niaj profesoroj estis malĝustaj.” La ironion ja komprenis la ĉeestantaj bankistoj kiuj juĝis la usonajn instancojn kulpaj — io senprecedenca sur la financa planedo. “Ni faris grandegajn erarojn pri monpolitiko”, klarigis s-ro Stephen Roach, prezidanto de la Morgan Stanley en Azio, fingromontrante la politikon de la usona centra banko, la FED, kiu puŝis la landon en “konsum-orgion”.

Parenteze, la menciita “orgio” koncernas nur etan malplimulton de la loĝantaro. Dum la 1% da plej riĉaj usonanoj dividas inter si kvinonon de la enspezoj de la lando — historia rekordo-, la mezuma salajro proksimume stagnis inter la jaroj 2000 kaj 2007 (+ 0,1% jare)... Ne la konsumo kreskis tro alten, sed la salajroj malkreskis tro malalten, devigante prunti por loĝi, eduki la infanojn aŭ viziti kuraciston (la tarifoj de san-asekuro, ekzemple, grimpis je 68% dum la sama periodo). Krome, la grandaj riĉaĵoj kaj la grandaj grupoj decidis investi aliloke, malfavore al la industria kapacito de la lando, devigante tiun importi pli kaj eksporti malpli — kio kaŭzis la deficitojn.

Fakte, la alta Usono riĉiĝas kaj ŝovas la malaltan al la kreditinstitucioj anstataŭ pagi decajn salajrojn. Kaj estas la Sudo kiu pagas la ŝuldojn.* Tiel, anstataŭ iri de la Nordaj landoj al la Sudaj — kio okazis ĝis meze de la 1980-aj jaroj-, la kapitaloj iras la kontraŭan vojon. Estas ĉefe la sojlolandoj kiuj pagas la usonajn deficitojn, aĉetante promeskambiojn de la fisko, tiujn pruntojn eldonatajn de Vaŝingtono kaj aĉetatajn je 80 aŭ 90% de eksterlando. (vidu la mapon)

* Ĝi pagas ankaŭ la fakturon de la altege kreskintaj elspezoj por la armeo: pli ol 600 miliardoj da dolaroj en 2007.

Kompreneble, Japanio, tre evoluinta, restas la plej fidela aĉetanto de tiuj valorpaperoj (1.197 miliardoj da dolaroj).* Sed Pekino situas en dua pozicio (922 miliardoj da dolaroj). Ĉinio estas ne nur “la laborejo de la mondo”, ĝi fariĝis ankaŭ la bankisto de Usono. Kaj se oni inkluzivas la aliajn grandajn kreditorojn de la regiono (Honkongon, Sud-Koreion, Singapuron), Azio sorbas pli ol la duonon de la usona publika ŝuldo akumulita eksterlande. Aldoniĝas la petroleksportaj landoj, grandaj financistoj (tamen duoble malpli ol la ĉinoj) kaj la sojlolandoj kiel Meksikio aŭ Brazilo ... Rusio, tiom fifamigita de la prezidanto Bush, troviĝas inter la dudek plej grandaj alpruntantoj de la mondo. Do, oni povas interŝanĝi venĝdeklarojn kaj grande malfermi la pagokason.

* “Foreign holdings of US Securities”, departemento de la publikaj aferoj de la usona fisko, Vaŝingtono, 29-a de februaro 2008.

Restas tamen ke, laŭ la diro, “kiu pagas la balon gvidas la dancon”, aŭ almenaŭ esperas gvidi ĝin iam. Imagu la emocion de Wall Street se, nur hipotezo, Ĉinio reduktus siajn financadojn aŭ konsiderus suspendi siajn aĉetadojn de promeskambioj de la fisko. Sed tio ne estas kion Pekino emus fari. “Ni devas unuiĝi”, eĉ klarigis la ĉina ĉefministro Wen Jiabao dum interparolado kun la usona magazino Newsweek: “Dum tiuj malfacilaj tempoj, precizigis li, Ĉinio iris kun Usono. Kaj ni pensas ke tia helpo devos helpi stabiligi la mondajn ekonomion kaj financon, kaj malebligi gravan ĥaoson. Mi kredas ke kunlaborado estas nepra.”* Oni povas, kiel iuj komentistoj, vidi en tio la pruvon de ideologia alianco inter regantoj de la kapitalismo. Pli proze, Pekino provas defendi siajn interesojn. “Se aferoj fartus malbone ĉe la usona financ-sektoro, asertas la ĉefministro, “ni estus en zorgo pri la sekureco de la ĉinaj kapitaloj.” Tio validas por la ekstero — la borsa falo ne evitis la ĉinajn bonhavojn eksterlande — kiel por la interno de la lando.

* Interparolado kun Fareed Zakaria, “We should join Hands”, Newsweek, Novjorko, 6-a de oktobro 2008.

Efektive, la aĉetoj de promeskambioj de la fisko, kiuj ebligis financi la usonan deficiton kaj prunti al Usono por ke ĝi aĉetu la malmultekostajn ĉinajn produktojn, estas nur la videbla parto de la glacimonto. Pekino posedas la plej grandan rezervon de dolaroj en la mondo (proksimume 2.000 miliardoj).* Tio estas pli ol du trionoj de jaro da ĉina produktado. Se la financa cunamo forglutus la usonan financsistemon, kuntrenante la verdan bileton, la ĉina dolarmonto kolapsus. Jen kio malhelpas Ĉinion haltigi la maŝinon, ignori la venontajn promeskambiojn de la fisko aŭ imprese malpliigi siajn dolarrezervojn. Ĉia falo de la verda bileto sekvigus altiĝon de la juano kaj, ĉefe, kondukus al devaluto de ĝiaj rezervoj, iel kvazaŭ en la lastaj jardekoj Ĉinio estus pagita per ludmono. Jen kio povas mildigi multajn ardajn dezirojn.

* “The World Factbook”, Central Intelligence Agency (CIA), Vaŝingtono.

Efektive, Usono jam ne povas rezigni la financadojn de Ĉinio, kiel Pekino ne povas ne interesiĝi pri la usona giganto. En tia interplektiĝo troviĝas ankaŭ Tokio, kiu posedas la duajn plej grandajn dolarrezervojn de la mondo, kaj eĉ Rusio, kiu okupas la trian rangon. Tia estas la kosto de la specifa rolo de la dolaro en la mondaj interŝanĝoj, heredita de la Dua Mondmilito.

Tiam Usono estis la sola lando kiu eliris pli riĉa el la konflikto. Anglio, enŝuldiĝinta, estis malfortigita; Francio elĉerpita; Sovetunio elsangigita. La interkonsentoj de Bretton Woods — laŭ la nomo de la urbo en Nov-Hampŝiro kie oni difinis la novajn financ-regulojn en julio 1944 — konfirmis tiun potencon. Ili asertis la pivotan rolon de la dolaro (anstataŭ la angla pundo) kaj kreis la du instituciojn kiuj poste fariĝis la armita brako de Vaŝingtono: la Bankon Internacian por Rekonstruado kaj Disvolvado (BIRD, la estontan Mondan Bankon) kaj la Internacian Mon-Fonduson ([?IMF). La Marshall-plano por Eŭropo estis financata per dolaroj, por garantii la pezon de la verda bileto kaj certigi vendojn de usonaj produktoj.

Unu el la tiutempaj famaj intertraktistoj, John Maynard Keynes, ja provis kontraŭi tiun akaparon proponante monsistemon bazitan sur kont-monunuo, mono vere internacia, la bankoro.* La fortrilato ne permesis tion. La dolaro trudiĝis kaj, kun ĝi, la hegemonio de Usono super la okcidenta mondo. La usonaj gvidantoj povas fari kion ili volas, pagas la aliaj. Kiam la situacio fariĝas tro malfacila, ili ŝanĝas unuflanke la ludregulojn. Laŭ la tre fama esprimo de la usona sekretario pri fisko John Conally: “La dolaro estas nia mono, sed via problemo.”

* Keynes proponis tutan internacian arĥitekturon, organizaĵon por komerco, centran bankon — la Internacian Kompensad-Union. Vd Susan George, “Alia organizaĵo de komerco eblis”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2007.

Tiel, la 15-an de aŭgusto 1971, la prezidanto Richard Nixon dekretis ke la usona mono ne estos plu konvertebla en oro. Ĝi estis ekde tiam nur papero, fluktuante laŭ la kapricoj de la merkatoj kaj de la usonaj politikoj. “La eksterordinara privilegio de la dolaro”, denuncis jam meze de la 1960-aj jaroj la generalo de Gaulle, fortiĝas. La registaroj cedas, la komercaj transakcioj fariĝas precipe en verda bileto, la centraj bankoj enstakas ĝin (apud la markoj, jenoj, poste eŭroj...). Ankoraŭ nuntempe tiu dolarsistemo dominas la mondan scenejon. Usono povas ne nur akumuli la ŝuldojn kaj pagigi siajn “partnerojn”, ĝi povas samtempe altiri la kapitalojn al sia teritorio (por la industrio la esplorado aŭ por savi societojn...) kaj eksporti kapitalon por faciligi la enradikiĝon de la multnaciaj konzernoj eksterlande. Se oni konsideras la tutaĵon de la rektaj eksterlandaj investoj (REI) faritaj en la mondo en 2007, Usono restas la unuaranga ricevanto; ĝi estas samtempe la plej granda investanto en eksterlando.* Tiel ĝi ĝuas eksterordinaran povon de geopolitika elektado de kapitaloj.

* Fine de 2007, la REI ricevitaj de Usono estis je 237,5 miliardoj da dolaroj kaj tiuj kiujn ĝi faris eksterlande atingis 333,3 miliardojn da dolaroj. Kp “World Investment Report”, Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), Novjorko, 24-a de septembro 2008.

Kvankam ĝi estas daŭre valida, la sistemo tremas sur siaj bazoj. La ŝtatoj kiuj akumulis rezervojn jam ne kontentiĝas meti la monon en bankoj kiel faris la petroleksportaj landoj en la 1970-aj jaroj; ili kreis tion kion oni nomas “suverenajn fondusojn” (4.000 miliardoj da dolaroj minimume) kiuj servas por investi en disvolvo-projektojn pli aŭ malpli faraonecajn kiel en la landoj de la Persa Golfo, aŭ por aĉeti eksterlandajn societojn.* Temas pri armilo por sin trudi, kiun multaj okcidentaj landoj timas.

* Vd Ibrahim Warde, “Suverenaj fondusoj, ĉu predistoj, savantoj aŭ trompataj?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, majo 2008 kaj Akram Belkaïd, “Derrière la vitrine écologique du Golfe [Malantaŭ la ekologia montrofenestro de la Persa Golfo]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2008.

Krome, la pezo de la dolaro en la mondaj ŝanĝrezervoj malaltiĝis je proksimume dek poentoj en malpli ol dek jaroj: ĝi estas 62,4% de la ŝanĝebla mono en la centraj bankoj fine de la unua duonjaro 2008, kontraŭ 71,2% fine de 2000. Dum la sama periodo, la parto de la eŭro pasis de 18,3% al 27%.* Ankaŭ la jeno, simbolo de la japana potenco en la jaroj 1970-1990 — kiu igis iujn antaŭdiri (jam) la “usonan kadukiĝon”-, malkreskis de 6,1% al 3,4%. Tamen, nek la eŭro nek kompreneble la jeno kapablas, en la momento, anstataŭi la dolaron. Nur la kombino de firma ekonomia potenco kaj de forta originala politika koncepto povas ŝanceli la sistemon aŭ almenaŭ ebligi intertrakti inter egaluloj.

* “Currency Composition of Foreign Exchanges Reserves (COFER)”, Internacia Mon-Fonduso, Vaŝingtono, septembro 2008; www.imf.org.

La Eŭropa Unio, kiu ĝisfunde enkaĉiĝis en la ĝuon de la usoneca malregulado, ne povas esperi levi tiun defion. Nun la plej bonintencaj fakuloj esperas mezan kreskon proksiman de nulo por la venonta jaro, do eksponencialan kreskon de senlaboreco kaj de entrepren-bankrotoj. Sur politika nivelo la Eŭropa Unio restas neekzista kaj, male al la komunikila fabelo, ĝi restis ekster la ago en la krizo. Kelkaj ĝiaj principoj, prezentitaj kiel netuŝeblaj, estis eĉ urĝe forĵetitaj — pri kio neniu plendos. Adiaŭ la kriterioj de Mastriĥto kiuj devis limigi la publikajn deficitojn. For la rifuzo de publikaj helpoj al naciaj grupoj. Nenia komuna agprogramo. Ĉiu ŝtato adoptis, pli aŭ malpli, la planon de bank-ŝtatigo komence difinita de la laborpartia ĉefministro Gordon Brown, la malplej eŭropa inter ĉiuj, gvidanto de lando kiu estas eĉ ne membro de la eŭrozono!

Kaj Ĉinio? “Ankoraŭ ne estas la tempo kiam [ĝi] estos en egaleco kun Usono, sed la relativa ŝanĝiĝo de la gravitcentro devas doni al ĝi konfidon”*, rimarkigas Dingli Shen, direktoro de la Instituto pri Internaciaj Studoj ĉe la universitato Fudan de Ŝanhajo. Tria ekonomia mondpotenco (Vidu Philip Golub: “Survoje al malcentra monda sistemo”), tre implikita en la financa kirlo, ĝi certe ne estas ŝirmata kontraŭ ties sekvoj. La ĉinaj ekonomikistoj taksas jam ke “ĉiuj grandaj investoj faritaj ekster Ĉinio lastan jaron estas en la ruĝo”.* Tiel la partoprenoj en la bankoj Morgan Stanley (kvin miliardoj da dolaroj) kaj Blackstone (tri miliardoj da dolaroj), kiuj simbolis la eniron de Ĉinio en la financaferoj, grave malplivaloriĝis.

* David Pillingn, “America’s chance to end its Asian addiction”, Financial Times, Londono, 2-a de oktobro 2008.
* Jamil Anderlini; “Prudences guides China’s outlook”, Financial Times, 24-a de septembro 2008.

Pro tio, ene de la gvidaj skipoj de la Komunista Partio kaj en Interreto, la debato evoluas pri la praveco de tiu politiko. La ĉina registaro cetere rifuzis helpi la usonan bankon Lehman Brothers. Des pli, klarigas banka kadrulo, ke la ĉinaj partoprenoj “ne devas plu esti konsiderataj kiel mono por dubaj aktivoj (dump money) nek kiel sleeping partners [“dormantaj partneroj”], do sen interven-rajto. Kaj li citis kiel ekzemplon la aĉeton de Morgan Stanley fare de la japana banko Mitsubishi JC, kiu disponos pri seĝo en la estraro.

Ĝis nun la azia giganto restis relative ekster la plej frenezaj moninvestoj. Lastatempe oni volonte rakontas en Pekino historion tre bone resumitan de la Financial Times.*. Kiam li estis ĉefministro, komence de la jaroj 2000, s-ro Zhu Rongji kunvenigis tutan eminentularon de ekonomikistoj , de oficistoj, de financ-specialistoj por malkovri la novajn instrumentojn de monda moninvestado. Tiuj estis prezentitaj kiel “spegulo kiun oni metas fronte al alia spegulo kaj tiel plu ĝis senfine”. Tio estas efektive sufiĉe bona difino de tio kion oni nomas “derivitaj produktoj” (produktoj de spekulado kiuj servas al spekulado), kies akcioj mondskale estas hodiaŭ pli ol miliono da miliardoj da dolaroj, do la ekvivalento de dudek jaroj da monda produktado baziĝanta sur sablo, io virtuala...

* Vd “Prudences guides...”, verko cit.

Certigita de tiu klarigo kaj konvinkita ke “oni ne ŝercu per aferoj kiujn oni ne komprenas”, laŭ la malnova ĉina proverbo, s-ro Zhu ne grande malfermis la kluzojn; liaj posteuloj ankaŭ ne. Eĉ se “ni ne scias precize kiom da kadavroj estas en la ŝranko”, la engaĝiĝoj de la ĉinaj bankoj pri tiaj moninvestoj ŝajnas limigitaj, asertas al ni ekonomikisto de la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio (Industrial and Commercial Bank of China, ICBC) de Ŝanhajo. Oni povas tamen demandi sin pri la ĵusa decido permesi la tempolimajn vendojn en la ĉinaj borsoj, dum certaj okcidentaj landoj limigis tion pro la spekula spiralo.

Alia malforteco: la nemoveblaĵ-veziko restas granda, kvankam ĝi iomete malpufiĝis en la lastaj du jaroj. Ĉiukaze, kiel indikas nia ekonomikisto, kiam temas pri publikaj konstruaĵoj, la postulo de profitdoneco estas malpli forta, ĉar “la ĉina ŝtato havas tempon”...

Entute, Ĉinio konservis sekurilojn. Laŭ la profesoro Yang Baoyun de la Lernejo pri Internaciaj Studoj de la universitato de Pekino, “la financsistemo estas ankoraŭ sub kontrolo”. Malgraŭ la internaciaj premoj, Pekino posedas larĝe ŝtatan banksektoron kaj konservas sian kontrolon de la ŝanĝoj kaj prudentan mastrumadon de sia mono.* Ironio de la historio, la IMF preparis por oktobro akuzon kontraŭ tiuj reguladoj... kiun ĝi devis prokrasti atende de pli bonaj tempoj: “La malekvilibro de Ĉinio [akuzita manipuli sian monon al malalta nivelo kaj ne malreguligi siajn financojn] estas longtempa problemo kaj povas atendi monaton”, komentis s-ro Dominique Strauss-Kahn*, kiu videble ne rimarkis la ridindecon de la afero.*

* Vd Chine, Inde, la course du dragon et de l’éléphant [Ĉinio, Hindio, la vetkuro inter drako kaj elefanto], Fayard, Parizo, 2008.
* Li estas direktoro de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). -vl
* “IMF delays China report” (la IMF prokrastas la raporton pri Ĉinio), South China Morning Post, Honkongo, 1-a de oktobro 2008.

Pekino ne nur konservis instrumentojn de publika interveno, sed ĝia kresko estas ligita kun produktado kaj esplorado, kio ne estas malgrava afero. Efektive, la sistema krizo kiu frapas Usonon kaj la eŭropajn landojn montras ke oni ne povas por longa tempo malkupli la servojn kaj la financon de la materia produktado.

Kompreneble, la ĉina disvolvomodelo estas tirata de la eksportado; la antaŭvidebla falo de la konsumado ĉe ĝiaj du precipaj klientoj (Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio) povas do sekvigi malaltiĝon de la vendoj kaj do de la produktataj kvantoj.* Komence de la jaro 2008, multaj specialistoj kalkulis kun “malkupliĝo”, per kiu Ĉinio daŭrigos sian progresadon malgraŭ la kolapso de la evoluintaj landoj: 60% de la komercaj interŝanĝoj okazas kun la aliaj aziaj landoj. Krom ke tiuj ne estas ŝirmataj kontraŭ malrapidiĝo (Japanio estas ĉe la rando de recesio, Sud-Koreio suferas, Hindio ne fartas pli bone...), inter duono kaj du trionoj de tiu inter-azia komerco “finas sian vojon sur le merkatoj de la G3 (Usono, Eŭropa Unio kaj Japanio)”, taksas s-ro Sopanha Sa, ekonomikisto ĉe la franca Société Générale. Se tiuj vendeblecoj fermiĝas, la konsekvencoj sekvos tuj. Oni jam parolas pri maldungoj, de du milionoj ĝis du milionoj kaj duono da laboristoj, en la delto de la perlo-rivero (la regiono plej fokusita al eksportado).

* 19% de la ĉinaj eksportoj iras al Usono, 20% al la landoj de la Eŭropa Unio, laŭ la ĉinaj statistikoj. www.stats.gov.cn.

Ĉefartikolo — ne subskribita — de la tre oficiala Taggazeto de la Popolo perfekte resumas la situacion: “La mito de Wall Street disfalas”, estas tie skribite, kaj la monda komerco estas rekte minacata. Sed antaŭ ĉio, “je longa tempospaco, la relativaj avantaĝoj de la “made in China” povus reduktiĝi kaj la konkurencivo de Ĉinio ĉe eksportado povas malfortiĝi. Krome, la monda geopolitiko fariĝos pli kaj pli kompleksa, la novprotektismo alvenos kaj en la estonteco, la komercaj baroj tendencos pli altiĝi ol malaltiĝi.”*

* “Wall Street turnmoil tests China’s foreign trade” (La perturbo de Wall Street testas la eksteran komercon de Ĉinio), People’s Daily, Pekino, 6-a de oktobro 2008.

Resume, la ĉinaj aŭtoritatuloj konscias ke malfermiĝas nova fazo, kaj ili serĉas aliajn relajsojn por la kresko. La profesoro Yang esprimas tion senpere: “Ne estas alia rimedo ol disvolvi la internan merkaton. Necesas nun fari serioze kion oni anoncas de longa tempo.” Kaj nome redukti la malegalecojn inter urboj kaj kamparoj. Jam la prezaltiĝo de la nutraĵoj ebligis altigi la enspezojn de la kamparanoj je 17,9% en la unua duonjaro de 2008.* Sed ne sufiĉas altigi la aĉetpovon por impulsi la konsumadon: hodiaŭ parto de la gajnito estas ŝparata (la ĉina ŝparo havas la plej altan kvoton de la mondo), ĉar la familioj apartigas monon por alfronti malsanojn aŭ la pensiiĝon... Necesas do samtempe daŭrigi la konstruadon de efika sistemo de kolektiva socia sekureco, ankoraŭ embria, kaj altigi la enspezojn.

* Ŝtata Oficejo pri Statistiko, oktobro 2008; www.stats.gov.cn; Sed la prezaltiĝo trafis la aĉetpovon de la urbanoj.

La internaj movfortoj de la kresko tamen komencis jam moviĝi. El la 11,4% de kresko en 2007, “4,4% venis el la elspezoj por konsumado, 4,3% el investoj kaj 2,7% el netaj eksportoj”, klarigas la proparolanto de la ŝtata oficejo pri statistiko Li Xiaochao.* Tiu tendenco certe daŭros ĉi-jare kun kvoto de 10%. Por 2009 la specialistoj kalkulas kun kresko ĉirkaŭ 7 ĝis 8% — kio revigus ĉiun ajn okcidentan gvidanton. Sed konsidere al la levotaj internaj defioj (malriĉeco, kampula malkontento, politika malstabileco de la mezaj tavoloj), malsupriĝi sub tio signifus tutcerte la komencon de problemoj. Tio ne ekskludas la nun esencan demandon pri nova maniero de kresko, pli zorganta pri la medio.

* People’s daily, 30-a de januaro 2008.

Ekstere, Ĉinio provas malstriktigi la premon de la dolaro. Tiel ĝi recikligis parton de la kromaĵoj en Afriko kaj pruntedonis fondusojn, ekster la kondiĉoj kiujn hieraŭ trudis la Monda Banko kaj la IMF. Ĝi multigas la duflankajn komercajn interkonsentojn por samtempe certigi sian energi-provizon (kun Venezuelo, Rusio, Irako, Irano) kaj novajn vendeblecojn (Japanio, Hindio...). Ĝi subtenis la starigon de la Azia Mon-Fonduso, lanĉita en majo 2007 kun Japanio kaj Sud-Koreio. Tiu fonduso, dotita je 80 miliardoj da dolaroj, garantias financan solidarecon inter la dek landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN — en la angla: ASEAN), sen pasi tra la IMF, fifamiĝinta en la regiono.

Similaj iniciatoj estas faritaj en aliaj mondpartoj, kiuj ĉiuj deziras emancipiĝi el la dolaro. En Latinameriko, Suda Banko, kiu kunigas Argentinon, Bolivion, Brazilon, Ekvadoron, Paragvajon, Urugvajon kaj Venezuelon, celas helpi la financadon de infrastrukturoj, ekster la instancoj de Bretton Woods. Argentino kaj Brazilo decidis pagi siajn reciprokajn aĉetojn en lokaj monoj, kaj tiel forigis la verdan bileton el siaj interŝanĝoj (vidu Maurice Lemoine,.)

Kvazaŭ-instituciaj ligoj fariĝas inter Brazilo kaj Rusio, Hindio kaj Ĉinio (oni nomas ilin la BRIC, laŭ la landnomoj en multaj lingvoj). Rusio firmiĝas en Eŭropo — kaj ne nur ĉar ĝi disponas pri krudmaterialoj. Brazilo gravas en Latinameriko, eĉ se ĝi povas suferi pro la usona recesio. La komerco Sudo-Sudo evoluas vigle. Ni estas ankoraŭ malproksimaj de unueca fronto kapabla trudi novajn internaciajn regulojn kiuj detronigus la verdan bileton kaj ties instituciajn lambastonojn, la IMF kaj la Mondan Bankon. Tamen videbliĝas vojetoj, kiel tiu de la profesoro Arvind Subramanian*, kiu en la Financial Times imagas Ĉinion pruntedonanta fondusojn al Usono laŭ la modelo de la “kondiĉoj” iam truditaj de la IMF: la kriterioj estus ĉi-foje publikaj (kontrolo de la bankoj) kaj sociaj (kreado de “retoj de socia sekureco”). Ĉinio, skribas li, “metiĝus en pozicio de superpotenco”. En la momento, Pekino havas por tio nek la emon nek la rimedojn. Sed morgaŭ?

* Esploristo ĉe la Peterson Institute for International Economic en Vaŝingtono. VdA master plan for China to bail out America”, Financial Times, 7-a de oktobro 2008.

Martine Bulard.