Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Renoviĝanta islamo

ONI multe parolis, dum la milito, pri eksterlandaj Muĝahidin venintaj por militi en Bosnio-Hercegovino. Ĝis la fino de la 1990-aj jaroj ili povis teni tre malgrandajn “emirlandojn” en foraj regionoj de la lando*. La eventoj de septembro 2001 praktike signifis la finon de tiu fenomeno, eĉ se kelkaj radikalaj organizoj plu aktivas kaj nombro da islamistaj aktivuloj el eksterlanda origino ankoraŭ vivas en Bosnio.

* Vd Esad Hecimovic, Garibi: Mudzahedini u BidH,1992-1999, Fondacija Sina, Zenica 2006.

Sed la ĉefa problemo por la regantoj de Sarajevo koncernas la eksterlandajn volontulojn rekompencitajn pro siaj militistaj servoj per transdono de bosnia ŝtataneco. Iuj islamistoj tiel iĝintaj bosnianoj fariĝis malliberuloj en Guantanamo. Tial fortaj internaciaj premoj okazas, celantaj rekonsideri tiujn ŝtatanigojn. Tamen, la islamisma “grefto” ne profunde enradikiĝis en la socio, eĉ se la religia praktikado ŝajnas iom pli intensa ol antaŭ la milito.

Pli ĝenerale, la videbleco kaj socia graveco de islamo daŭre kreskas, des pli ke bosniakoj (islamaj bosnianoj) estas nun iom pli ol 50% de la loĝantoj de Bosnio-Hercegovino, anstataŭ 43,5% antaŭ la milito.

La islama komunumo, mastrumata de la vigla reis-ul-ulema Mustafa Efendi Ceric, akiris redonon de grandaj bienoj posedataj kiel wakuf (termino venanta de la la araba vorto waqf*), konstruado de moskeoj iras laŭ bona ritmo, dum dinamika sistemo por religia instruado estis starigita, tegmentota de la islama teologia fakultato en Sarajevo. La konsilio de la islama komunumo iĝis unu el la plej potencaj institucioj de la lando. La malkaŝa subteno de la reis kaj de la islama komunumo al s-ro Haris Silajdzic certe ludis decidan rolon en la venko de tiu en la prezidanto-elekto de 2006.

* Etimologie la vorto waqf signifas la senmovebligon de havaĵo por produkti renton cele al bonfaraj projektoj. Estas ekvivalento de la nealiproprigeblaj havaĵoj de la religiaj komunumoj en Okcidento.

SOMERE 2006, la reis Ceric laŭtlegis dum prelego en Istanbulo “deklaracion de la eŭropa islamo”, eksplicite agnoskantan la religi-diversecon, kaj eĉ la rajton al nekredo*. Originala pozicio en la hodiaŭa islama mondo. Homo de povo kaj organizado, ĉu s-ro Ceric estos inicianto de signifa malfermiĝo de la islama penso? Lia vizio ŝajnas ĉefe strategia.

* Vd pri tio la dosieron “Sarajevo. L’islam d’Europe” kompilita de la revuo Cités, n-ro 32, Parizo, decembro 2007.

Dum vivis la socialisma Jugoslavio, estis ununura islama komunumo en la federacio, gvidata de la reis-ul-ulema de Sarajevo. Tiu strukturo disfalis kun la disfalo de la komuna ŝtato. En 1993 s-ro Ceric rekonstruis islaman komunumon de Bosnio-Hercegovino, kies gvidanto li fariĝis, dum renaskiĝis ankaŭ islamaj komunumoj de Makedonio kaj de Montenegro. En Serbio la situacio estas pli konfuza: du rivalaj strukturoj pretendas gvidi islamon en Sanĝako de Novi Pazar, dum la islama komunumo de Kosovo siaflanke sendependiĝis.

De du jaroj, nova strategia linio ŝajnas kunligi la islamajn komunumojn de Makedonio, de Kosovo kaj de Bosnio-Hercegovino, dum la ĉefa el la du rivalaj strukturoj en Serbio agnoskas la spiritan aŭtoritaton de la reis Ceric.

LA INTELEKTA supereco de la islama komunumo de Bosnio-Hercegovino ŝajnas nekontestebla je la nivelo de eksa Jugoslavio, eble eĉ de tuta Balkanio; ĝi disponas pri la plej grandaj financaj rimedoj, pri la plej solida reto de kadruloj, pri la plej bone establitaj eldonaj kaj instruadaj institucioj. S-ro Ceric ambicias kunigi sub sia aŭtoritato ĉiujn islamajn strukturojn de regiono vokata aliĝi al la Eŭropunio, kio igus lin unu el la ĉefaj religiaj moŝtuloj de la Dudek Sep.

La nocion “Eŭropa Islamo” tamen malfacilas establi. S-ro Ceric referas sin al glora pasinteco, kia tiu de islamaj Hispanujo kaj Sicilio; li donas esencan lokon al la Srebrenica-amasmurdado en julio 1995, kiu okupas, en simbola diskurso, la lokon de “Aŭŝvico de la eŭropaj islamanoj”. Ĉu tamen oni povas kunigi la indiĝenan islamon de Balkanio, kies rito estas hanafisma kaj tradicio otomana, al la tre heterogena islamo de la diversaj enmigrinto-komunumoj en okcidenta Eŭropo?

La reis lanĉis, antaŭ kelkaj jaroj, projekton de eŭropa islama universitato en Mostar, en Hercegovino, sed la necesaj kadruloj por tiel ampleksa projekto povus veni nur el la islam-arabaj landoj. Vere estas, ke s-ro Ceric estas devigita praktiki duoblan diskurson, kiu defendas, laŭ la celata publiko, “la unuecon de Islamo” aŭ la “specifecon de eŭropa islamo”*.

* Vd “Les islams des Balkans” Cahier du Courrier des Balkans n-ro 6, Arcueil, majo 2007.

Jean-Arnault DERENS