Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu usona kadukiĝo? Jam en 1952...

EN LA MOMENTO de absoluta supereco de Usono, en 1952, la generalo Douglas McArthur, heroo de la respublikana dekstrularo post kiam la prezidanto Harry Truman anstataŭigis lin je lia komando de la militaj operacioj en Koreio, avertas siajn kuncivitanojn kontraŭ “nia relativa kadukiĝo, nia nekapablo konservi niajn resursojn, la kreskanta pezo de niaj impostoj, la vertiĝodona kresko de nia publika ŝuldo kiu endanĝerigas la estontecon de niaj infanoj”*

* En la originalo: Our own relative decline, our inability to conserve resources, the rising burden of our fiscal commitments, an astronomically rising public debt mortgaging the future of our children.

Ok jarojn poste, dum la kampanjo kontraŭ la respublikana vicprezidanto Richard Nixon, la demokrato John F. Kennedy alarmiĝas pri la teĥnologia malfruo de Usono fronte al la USSR (la “missile gap”). Tuj post kiam Kennedy estis elektita, la “missile gap” malaperas kaj necesas atendi la skandalon de Watergate (1974) kaj la usonan fiaskon en Hindoĉinio por ke la superpotenco estu denove pridubata.

Dum la 1970-aj jaroj la relativa potenco de Usono spertas videblan erozion. La ŝtatoj kiuj, unu generacion antaŭe, estis detruitaj de la milito, forte restariĝis kaj fariĝis ekonomiaj konkurantoj. La “usona defio” de la 1960-aj jaroj fariĝis la “eŭropa defio”, la “japana defio”. La superpotenco ŝanceliĝas sub la pezo de siaj misoj: dolarkrizo, inflacio, komercaj deficitoj. De la islama revolucio en Irano ĝis la sovetia invado en Afganio tra la influperdo de Vaŝingtono ene de siaj internaciaj organizaĵoj, ĉio konspiras tiam por naski nokt-krepuskan pejzaĝon, el kiu aperas en 1980 la savanto, la kliŝa bildo — Ronald Reagan. Lia slogano? “Usono revenis!”*

* “America is back!”

Tre mallonga reveno... Dum Reagan finas sian duan mandaton, la eksplodo de la publikaj deficitoj kaj de la enŝuldiĝo (en 1985-1986 Usono fariĝas la neta ŝuldanto de la resto de la mondo) vekas la “kadukiĝajn” deprimiĝojn. En 1987, la libro de la historiisto Paul Kennedy, Naskiĝo kaj kadukiĝo de la grandaj potencoj enhavas lastan ĉapitron, haste aldonitan. Ĝi temas pri Usono. Post la dinastio Ming, la Francio de Ludoviko la 14-a, la brita imperio...

George Bush patro volas postsekvi al Ronald Reagan. En sia granda kampanjo-parolado, antaŭ la respublikana konvencio de Nov-Orleano (aŭgusto 1988), li respondas al Paul Kennedy kaj al sia demokrata konkuranto, s-ro Michael Dukakis: “Tiu ĉi elekto resumiĝas tiel. La mondrigardo de mia kontraŭulo estas tiu de longa kaj malrapida kadukiĝo por nia lando, neevitebla falo kaŭzita de la nepersonaj historiaj fortoj. Sed Usono ne estas kadukiĝanta. Usono estas grimpanta nacio. Mi vidas en Usono la gvidanton de la nacioj, unikan nacion pro ĝia speciala rolo en la mondo. Oni nomis tiun ĉi jarcenton la usonan jarcenton ĉar ni estis en ĝi la dominanta forto por la bono de la mondo. Ni savis Eŭropon, kuracis la poliomjeliton, malkovris la lunon kaj klerigis la mondon per nia kulturo. Nun ni estas ĉe la komenco de nova jarcento. Mi diras ke tio estos ankaŭ usona jarcento.”*

* En la originalo: What it all comes down to is this: my opponent’s view of the world sees a long slow decline for our country, an inevitable fall mandated by impersonal historic forces. But America is not in decline. America is a rising nation. I see America as the leader, a unique nation with a special role in the world. This has been called the American century because in it we were the dominant force for good in the world. We saved Europe, cured polio, went to the moon and lit the world with our culture. Now we are on the verge of a new century. I say it will be another American century.”

Post tio, ĉiu milita sukceso de Usono (Persa Golfo, Irako) aŭ financveziko relanĉas la rekantaĵon de superpotenco aŭ de hiperpotenco. Kaj ĉiu milita enkaĉiĝo (ree Irako) aŭ ekonomia aŭ socia krizo, anstataŭigas ĝin per la malgaja eldiro de MacArthur.

Serge HALIMI.