Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Elie Cohen, Nicolas Baverez, Jaques Attali

La elkonkursigitoj

Post la borsa kolapso, la intelekta bankroto: inter la nombro da flankaj viktimoj de la financa rompiĝo troviĝas la manpleno da ekonomikistoj kiuj dissendas la bonan parolon en la komunikiloj. Liberaligo, malregulado, privatigo: ilia kredo resumiĝis per tri vortoj. Dum eĉ haltigita horloĝo donas la ĝustan horon dufoje tage, tiuj “specialistoj” montris konstantan eraron. Rigardante la detalojn evitas ke ilia ŝuldotabulo estos subite viŝita, kiel tiu de la bankistoj.

[...] En la televido, en la radio, en la gazetaro, kiu komentas la kolapson de la financa kapitalismo? La samaj, kompreneble! Ĉiuj, fakuloj, ĉefartikolistoj, politikistoj, kiuj tedis nin dum jardekoj per siaj laŭdoj de la nun kolapsanta sistemo: ili estas tie, fidelaj sur posteno, kaj ilia gaja danco donas nenian signon de spirmanko. Ili nur dividis sin en tiuj kiuj, sen la plej eta skrupulo, returnis sian jakon kaj tiuj kiuj, iomete konsternitaj de la ŝoko, provas tamen daŭrigi, kiom ili povas, defendi la nedefendeblon meze de la ruinoj.

Inter ili, Nicolas Baverez estas videble freneza kaj serĉas sian vojon inter la ŝtonrubaĵoj. La eksplodo estis certe fortega, ĉar la paroloj sonas laŭ iom dispremiteco: “La tutmondiĝo konservas pozitivajn aspektojn”*, asertas li kontraŭ ĉio, ne sen pensigi pri Georges Marchais. Tamen, ellasas li samspire, estas ja la “tutmondiĝinta kapitalismo kiu eniris krizon”* kaj “la memregulado de la merkatoj estas mito”*. Tamen: “La liberalismo estas la rimedo kontraŭ la krizo.”* Nu, kio estas la liberalismo alia ol la ekonomia organizado deduktita el la postulato de la memregulado de la merkatoj? Eble, sed Baverez decidas ke li ne cedos plu eĉ colon pri tio kaj ke necesos adaptiĝi al la komplikeco de lia pensado: “La liberalismo do ne estas la kaŭzo de la krizo”, kvankam per intermetita memregulado ĝi estas la problemo... de kiu ĝi estas tamen “la solvo”* — komprenu tion kiu volas.

* Marianne, Parizo, 4-a ĝis 10-a de oktobro 2008.
* Saml.
* Le Monde, 15-a de oktobro 2008.
* Saml.
* Saml.

Aliaj estas malpli konfuzitaj kaj sciigas pli facile ke, se la tempoj ŝanĝiĝis, ankaŭ ili pretas tion. “Tiu ideologia veziko, la religio de la ĉiopova merkato, havas grandajn similojn kun tio kio estis la ideologio de komunismo (...). La liberala ideologia cunamo forbalais ĉion sur sia vojo. Granda nombro da entrepren-ĉefoj, da universitatanoj, da ĉefartikolistoj, da politikaj respondeculoj fanatike admiris la suverenon merkato.”*

* Les Echos, Parizo, 7-a de oktobro 2008.

Tiu kiu, kiel la Dormanta Belulino, estus endormiĝinta antaŭ la somero kaj nun vekiĝus kaj legus tiujn ĉi liniojn, certe kredus ke temas ree pri la kutimaj teduloj de ATTAC aŭ pri L’Humanité. Tamen estas Favilla, la maskita ĉefartikolisto de Les Echos, kiu fine liberigas sian tutan koleron retenitan dum tiom da jaroj. Ĉar oni ne sufiĉe scias, Les Echos estas en batalo: tro da maljustaĵoj, tro da cenzuro, tro da intelektaj hipokriteco. Ĉu oni ne sufokis la “veron” mem: “Ĉia malsamopinia voĉo, eĉ se timeme socialdemokrata, kiu memorigis pri la virtoj de minimuma publika regulado, estis konsiderata kiel eskapintoj el Jurassic Park. Kaj jen subite aperas la vero. La memregulado de la merkatoj estas ideologia mito.” Se daŭras tiuj tendencoj, oni povas jam nun antaŭvidi ke tondra “Tio eksplodu!” fariĝos la titolo de venonta ĉefartikolo de furioza Favilla.

Diplomitaj profetoj

ESTAS KLARE ke Neĝulino malfacile rekonus siajn nanojn. Laurent Joffrin, kiu antaŭ nur kelkaj monatoj helpis al Bertrand Delanoë elkrii sian amon por la liberalismo kaj draŝi la “stultul-maldekstron”*, tiun kiu ne komprenis la bonfarojn de la merkato, videble manĝis malbonan pomon — faras same kiel Favilla: “De pli ol jardeko, la talibanoj de la dia financmerkato rifuzis ĉiajn avertojn, malestimis ĉiujn kontraŭdirantojn kaj malakceptis ĉiajn provojn de regulado.”* Ni pensis ke la talibanoj dividis la kritikon al la tutmondigo. Ĉu eblas ke tiuj turbanuloj tiel brutale ŝanĝis la tendaron, kaj fakte jam delonge, kaj sen ke ni rimarkis tion?

* Laurent Joffrin, [La Gauche Bécassine [La stultulmaldekstro], Robert Laffont, Parizo, 2007.
* Libération, Parizo, 24-a de septembro 2008.

Je ilia senkulpigo, tiuj kompatindaj ĉefartikolistoj nur azene ripetis tion kion dum tiom da jaroj iliaj fakulaj lernhelpantoj enkapigis al ili. Nu, ankaŭ tiuflanke la amasbuĉado estas impresa. Elie Cohen, kiu ege klopodis por averti kontraŭ la terura absurdaĵo en kiu konsistas la publika interveno kaj subtenis la privatigon de ĉio privatigebla, nun opinias ke necesas ŝtatigi — imagu lian mienon se oni proponintus tion antaŭ du monatoj. Kiom fora ŝajnas la epoko en kiu li konsilis ankoraŭ al la socialistoj rompi kun la “diskurso de ultramaldekstro bazita sur neado de la realo”* kaj ege bedaŭris ke ili “fariĝis alimondistoj pro timo antaŭ tutmondiĝo kiun ili ne komprenis kaj en kiu ili vidis nur la manifestiĝojn de profitavidaj multnaciaj konzernoj, la devojiĝojn de senbrida financo kaj la malegalecojn de regulado en la servo de la plej potencaj”.

* “Lettre ouverte aux socialistes [Malferma letero al la socialistoj]”, L’Hebdo des socialistes, Parizo, 12-a de septembro 2007; http://hebdo.parti-socialiste.fr/20....

Estas ne unu vorto de tiu adreso kiu ne impresas per sia klarvido ĉar, kiel ĉiu scias, la Socialista Partio estas ne nur bastiono de la alimondistoj, sed oni devas efektive nenion kompreni pri ĝi por doni tian portreton kiun la realo malvalidigas ĉiutage pli. Estas vere ke pri “realo” Cohen estas fakulo: “En kelkaj semajnoj la merkato re-formiĝos kaj la aferoj rekomencos kiel antaŭe”, skribis li la 17-an de aŭgusto 2007*, antaŭ ol liveri sian (preskaŭ) definitivan filozofion pri financaj krizoj: “Necesas kutimiĝi al la ideo ke ili ne estas katastrofoj sed metodoj de regulado de monda ekonomio kiun oni ankoraŭ ne sukcesas vere enkadrigi per leĝoj aŭ per politikoj.”*

* Le Monde, 17-a de aŭgusto 2007.
* Nouvelobs.com, 13-a de aŭgusto 2007.

Maliculoj sendube proponus la ideon ke Cohen ne estas vere la tipo de akademia ekonomikisto kaj ke, kun la tempo kiun li pasas en televido, oni demandas sin ĉu li iam povis fari eĉ la plej etan progreson en scienco alia ol en tiu de sia propra konateco. Sen eĉ esplori detale tiun tiklan demandon, ni diru tuj ke estas io tre maljusta en tiu duondiraĵo: la plej bone diplomitaj ekonomikistoj estas siavice en precize la sama situacio kiel li en la temo kiu interesas nin. David Thesmar kaj Augustin Landier estis sen dubo, jam en aŭgusto 2007: sub la profeta titolo “La bankrotego ne okazos”*, la plej bona juna ekonomikisto de Francio (Premio 2007 de la Rondo de Ekonomikistoj, kiu scias rekoni la siajn) kaj lia helpanto estas sen dubo: “Ni diru tion tute klare: [la korekto] estos limigita kaj antaŭ ĉio sen efiko por la reala ekonomio.” Fakte tio estas dirita sufiĉe “klare” kaj, cetere, same konkludita: “La danĝero de financa eksplodo, kaj do la bezono de regulado, estas eble ne tiom granda kiom oni pensas.”

* Les Echos, 27-a de julio 2007.

Ekzistas tamen io pli bona ol la klarvidantoj; ekzistas la profetoj. “En sia raporto mendita de la prezidantejo, la ekonomikisto avertis jam pri la danĝeroj de la financa spekulado.” Per tiu omaĝo al la ekster-klarvidaj kapabloj de Jacques Attali kaj de ties fama raporto komencas la duobla paĝo subskribita de Renaud Dély kaj transdonita (ĉu erare?) de la gazeto Marianne al unu el la plej famaj komunikiloj de Francio. Sed ĉu Dély, kiu kolektas la orakolojn de Attali, legis eĉ nur unu linion de la raporto kiun li laŭdegas? La demando stariĝas, ĉar — ĉu necesas diri tion? — la raporto Attali ne enhavas eĉ nur la plej etan seriozan rimarkon pri la danĝeroj de la financa malregulado, sed ĝi estas nur longa odo al la heroaĵoj de la kapitalmerkato — kaj admono ankoraŭ pli komplete aliĝi al ĝi.

En la sepa paĝo oni indikas la sukcesan modelon kiun Francio sekvu: estas Britio kiu “aliris por la daŭro la valorigon de sia financa industrio” — ĉu tie ne estas ideo kiun lia moŝto klasas evidente en la kategorion de profetado? Estas do “revolucioj ne maltrafendaj”, tiuj de la “portantaj sektoroj” (p. 54); inter ili, “la financo” (saml.). Pro tio, “fari Parizon grava financejo” estas la celo kiu ĉefas ĉe la traktado de la proponoj 96 ĝis 104.

Decido 97: “Harmoniigi la financajn kaj borsajn reguladojn kun tiuj aplikendaj en Britio por ne handikapigi la eŭropajn agantojn rilate iliajn internaciajn konkurantojn.” Decido 101: “Multigi la komunajn iniciatojn inter la superaj instrusistemoj kaj la financaj institucioj por la financado de la katedroj pri esploradoj de financa modeligo”, ĉar se la universitato estas paralizota pro la mizerigo de la publikaj buĝetoj, nenio estas tro bela por la grupoj de estontaj elitoj de la parazita klaso. Por la fino, la plej bona, la decido 103: “Modifi la konsiston de la komisionoj kaj de la kolegioj de reguligantoj, por ke la ĉampionoj de la financo povu esprimiĝi kaj influi la pozicion de la alta komitato de la financejo.”

En la nuna stadio, oni revus intervjui la intervjuinton: “La 10-an de oktobro 2008, kian efikon faras al vi la esprimo “ĉampionoj de la financo” kaj eĉ pli la ideo konfidi al ili la reguladon de la merkatoj? Ĉu vi pensas ke la aŭtoro de tiaj proponoj, tamen formulitaj post pli ol ses monatoj da malferma financa krizo*, apartenas pli al la kategorio de la profetoj aŭ en tiu de la pretendemaj ĉiosciuloj? Ĉu vi intencas daŭrigi kiel ĵurnalisto aŭ ĉu vi konsideras transiri al la mikrokredito?”

* La krizo estas malferma ekde aprilo 2007, kaj la raporto Attali estis publikigita en januaro 2008.

Necesas sendube lasi al Dély iom da tempo por maturigi lian respondon kaj ankaŭ por ĝui la finon de la raporto, kiu ne estas malpli suka ol la komenco, ĉar la decido 305 fine ellasas la konfeson proponante “masive aliorienti la impostreĝimon de la viv-asekuro kaj de la ŝparado per akcioj al la longa ŝparado investita en akcioj (kuplenda kun la pensi-fondusoj)”.

Jen. Oni ja ne scias ĉu Attali antaŭvidis ĉion de la krizo alie ol laŭ la maniero de retrovida halucinado, sed, en januaro 2008 ĉiukaze, li proponas direkti la tutan ŝparaĵon de la francoj al la financmerkatoj — ĉu tiuj estas eble la samaj merkatoj kiujn li tiel bone nomas “cunamo” en la televido?

La raporto Attali pledas do malkaŝe por la transiro al kapitaligo — “la granda evoluo de la individua aŭ kolektiva ŝpar-pensio estas do necesa” (p. 213) — en precize la sama momento kiam la usonaj familioj, pro la krizo, vidas siajn pensiojn dissolviĝi en fumon kaj kiam la ekstrema urĝo, en kiu ili troviĝas, ne jam devigis ilin ĉerpi el siaj pensio-kontoj. Kia bela sento pri la historio, instigi al kapitaligo en periodo kie oni baldaŭ vidos aperi la unuajn maljunajn mizerulojn sur la trotuaroj de la usonaj urboj!

Kaj, ĉar la mesaĝo de tiu raporto estas submeti la tutan francan socion al la logiko de la financo, kiu tiel imprese montras siajn virtojn, oni ne forgesu mencii la decidon 22, kiu celas ege kreskigi la rolon de la privataj fondusoj en la financado de la universitatoj kun, kompreneble, ekvivalenta retiro de la publikaj financadoj. Sed kiel do funkcias tiuj fondaĵoj? Ili metas sian kapitalon sur la merkatoj kaj vivas dum la jaro per “la idoj” (la interezoj). En la kondiĉoj de kolapso de ĉiuj sektoroj de la financo, kiun la profeto anticipis de longa tempo, eblus do ke la usonaj universitatoj preparas sin al kelkaj jaroj da seka pano kaj akvo. Ĉu ne jen la modelo kiun ni devas absolute imiti?

Sed kiu atentas pri ĉio ĉi? La ŝanĝemuloj turniĝas amase sed malhelpate de nenio. Kun maloftegaj esceptoj, ĉiuj kiujn Favilla, en sia strange klarvida ĉefartikolo, nomas “entrepren-ĉefoj, universitatanoj, ĉefartikolistoj, politikaj respondeculoj” organizis siajn debatojn inter si kaj sen ke enmiksiĝu la plej eta serioza kontraŭdiro. Oni bezonas multe da naiveco, en tiuj kondiĉoj, por miri ke nenie en la sistemo aperas eĉ la plej eta forto de reprudentigo, eĉ nur komenco de regulado de la deco, la plej eta ebleco de sankcio por tiom eksterordinaraj kontraŭdiroj, aŭ ridigo pri tiom gigantaj burleskaĵoj, ekkiam ĉiuj estas konvinkitaj pri ili kaj logike decidas kolektive absolvi sin.

Kaj tamen kontraŭdire, dirinte tion kion la klarvido ĉiumaniere trudas, oni bezonas grandan moderecon por ne mirstultiĝi pri la stato de tiu afero tiom ruinigita kiun ili persistas, per certe kontraŭvola ironio, nomi “la demokratio”, kaj por rezisti al la forta impulso postuli de ili tion kion la digno ordonus al ili, se ili havus nur iomete da ĝi: ekferii. Kaj eble eĉ malaperi.

Frédéric LORDON.