Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La veraj vetaĵoj de la usona elekto

Ĉu lasta kampanjo-filmo aŭ unuaj laborejoj de la prezidonto?

LA 29-AN DE OKTOBRO 2008, fine de longa tridekminuta reklamaĵo kiu alvokis voĉdoni por li, s-ro Barack Obama eldiris: “Usono, la tempo por ŝanĝi venis. [...] Ni povas elekti investi en la sanon de niaj familioj, en la edukadon de niaj infanoj kaj en la renovigeblan energion de nia estonteco. Ni povas elekti la esperon prefere ol la timon, la kuniĝon prefere ol la dividiĝon, la promeson de ŝanĝo prefere ol la ĝisnunan staton. [...] Jen la vetaĵo, jen por kio ni batalas. [...] Kaj se vi voĉdonos por mi, ni gajnos ne nur tiun elekton, sed kune ni ŝanĝos tiun ĉi landon kaj ni ŝanĝos la mondon.”

Paroloj, jes kompreneble. Sed aŭdi ilin post vidi la ceteran filmon ebligis mezuri samtempe la urĝan neceson de la ŝanĝo kaj ties naturon. Urĝo kaj naturo estas ekonomiaj kaj sociaj. La internacia dimensio de la elekta “vetaĵo” estis traktita, aŭ pli ĝuste evakuita, per kelkaj vortoj same militemaj kiel ĝeneralaj. Malfacilas do kompreni kiel la usonanoj ŝanĝos “la mondon” kaj per kiaj helpoj. En neniu momento temis pri la simboleco de la eventuala elekto al la Blanka Domo de la unua afrikdevena usonano. Oni kontraŭargumentus ke estus senutile memorigi tion se ĝi tiom saltas en la okulojn. Tiom ke aliaj nigrulaj kandidatoj, kiel s-ro Jesse Jackson, sen kiuj multaj aferoj ne eblintus, ankaŭ por s-ro Obama*, faris el tiu dimensio kaj el la historio de la nigrula movado, en kies kadro ĝi okazis, grava elemento de iliaj kampanjoj.

* S-ro Jesse Jackson estis dufoje kandidato por la demokrata kandidatigo al la prezidantelekto. En 1984 li atingis la duan lokon (malantaŭ s-ro [Michael Dukakis]. Dum ambaŭ liaj kampanjoj li akiris plurajn milionojn da voĉoj, ankaŭ en la ŝtatoj kun tre forta blankula plimulto. Vd ĉi-teme la artikolon de Cornel West, “En 1984, Jesse Jackson prokuroro de la ‘reaganismo’”, en la ĉapitro de Manière de Voir n-ro 101, “Demain l’Amérique”, dediĉita “Al la lando de Barack Obama”.

La esenco de la kelkaj vortoj dediĉitaj, la 29-an de oktobro 2008, al la internacia situacio, resumeblas tiel: “Miaj geavoj instruis al mi kiam mi estis tre juna, kiom gravas defendi la liberecon, kaj kiel armeĉefo mi neniam hezitos protekti nian landon. Kiel prezidanto mi rekonstruos nian militan potencialon por alfronti la defiojn de la 21-a jarcento. Mi renovigos la firman, rektan diplomation kiu malebligos Iranon akiri atomarmilon kaj kiu ĉirkaŭbaros la agresemajn kondutojn de Rusio. Kaj mi aliorientos niajn klopodojn por fini la laboron komencitan kontraŭ Al-Kaido kaj la talibanoj en Afganio.

Tamen mi neniam forgesos ke, kiam mi sendas soldatojn al batalo, estas filoj kaj filinoj, patroj kaj patrinoj kiuj foriras.” Jen kio estas apenaŭ preciza, kio povas ŝajni stranga (la urĝeco “rekonstrui” la militan potencialon de Usono estas relativa kiam tiu lando dediĉas jam al sia armeo preskaŭ tiom kiom ĉiuj aliaj ŝtatoj de la mondo kune), kaj lasas flanke la esencan aferon.

Ekzemple Irakon. En sia (longa) reklamaĵo, kies dissendo kostis pli ol 3 miliardojn da dolaroj, s-ro Obama parolas pri la lando kiun Usono invadis kaj detruis, sed preskaŭ nur el vidpunkto de kuŝejo de ŝparaĵoj dediĉenda al aliaj prioritatoj, ekonomiaj kaj sociaj: “Unu el la plej grandaj ŝparadoj kiun mi povas fari estos ŝanĝi nian politikon en Irako. Ni elspezas tie 10 miliardojn da dolaroj monate. Se ni volas esti same fortaj interne kiom ni estas ekstere, ni devas rigardi kiel fini tiun militon. [...] Kiom da lernejoj ni povus konstrui per tia sumo? Kiom da malsanulejoj? Kiom da homoj ricevus malsan-asekuron? Kiom da stipendioj ni povus doni al niaj junuloj? Estas urĝa tempo ke ni investu parton de tiu mono ĉi tie en Usono mem.” Nenia preciza dato por hejmenigi la usonajn trupojn estis indikita en la reklamaĵo, nenia promeso pri la retiro de la militbazoj en Irako. Kiam li komencis sian kampanjon, antaŭ proksimume du jaroj, la senatoro de Ilinojso tamen riproĉis al s-ino Hillary Clinton ne fiksi “precizan daton” por la reveno al Usono de ĉiuj usonaj trupoj. Jen ŝajnas ke, se s-ro Obama estos elektita, tiuj kiuj forlasos Irakon (kiom kaj kiam?) estos sufiĉe rapide senditaj al Afganio.

Restas do la esenco de la mesaĝo, kiu okupas preskaŭ la tutajn tridek minutojn: Usono unue. Kaj kurso al la “mezaj klasoj”* — blankulojn, nigrulojn, hispandevenulojn — viktimoj de la krizo. Ĉar unuavice ties sorto interesas s-ron Obama, al ĝi li ŝuldas la esencan parton de sia venko, kaj al ĝi necesos morgaŭ respondi unuavice. La “historioj” kiujn rakontis al ni la demokrata kandidato, per kiuj li reprenis malnovan trukon de la usona politika retoriko, uzata sinsekve de Ronald Reagan, William Clinton, George W. Bush*, estis tiuj de “Rebecca”, de “Brian”, de “Dave”, de “Juanita”, de “Larry”, de “Eric”, de “Mark”, de “Juliana”. “Iliaj historioj estas usonaj historioj. Historioj kiuj spegulas la staton de nia Unio kaj mi ŝatus prezenti ilin al vi.” Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, nekonatoj; fakuloj, ĵurnalistoj, intelektuloj, socisciencistoj, Nobel-premiitoj, kantistoj, sportistoj, estis efektive evititaj de la reklamaĵo, kio montras la mezuron de ilia supozata pezo en la elekto... Tamen jen escepto, tiu de “Eric”. Temas pri s-ro Eric Schmiet, ĝeneraldirektoro de Google, sendube taskita simboli la aliĝon de multaj ekonomiaj gvidantoj al la demokrata kandidato samtempe kun la intereso de s-ro Obama por la sektoroj de la pinto, de la estonteco, de la espero (Interreto, sed ankaŭ la novaj energioj, la malmulte poluaj veturiloj).

* Termino kiu, en la usonaj politikaj esprimmanieroj, entenas preskaŭ ĉiujn — laboristojn, dungitojn, mezajn kaj superajn kadrulojn — kaj ekskludas nur la malriĉegulojn kaj riĉegulojn.
* Vd la artikolon de Christian Salmon, “Shéhérazade à la Maison Blanche”, en Manière de Voir “Demain l’Amérique...”, verko cit.

Espero, jen kio necesas! “Rebecca”, ekzemple (s-ino Rebecca Johnson), “aĉetis domon ekstere de la urbo por povi sendi siajn infanojn al bona lernejo”, kio sugestas samtempe la kvaliton de la instruado en certaj malriĉaj urbocentroj kaj, sendube, la volon de “Rebecca”, kiu estas blankulino, ne meti siajn idojn en publikajn lernejojn kun tre alta nigrula aŭ hispanlingva plimulto. Sed, por ŝi, “kun la kreskantaj vivkostoj, tio estas pli kaj pli malfacila.” Ŝia edzo, kiu devas vivteni sin la tutan tagon en la fabriko de renovigo de pneŭmatikoj, ricevis muskolmalsanon, li devus esti operaciita. Malfeliĉe por la familio, “ni ne povas permesi al ni ke li prenu malsan-ferion.” La senatoro Obama klarigas tiam: “Ili prokrastis la operacion por zorgi pri siaj aliaj aferoj”. La familio Johnson pli modestiĝas: en la fridujo, po unu etaĝo estas rezervita por ĉiu infano por ke ĝi ne ataku la porciojn destinitajn por la gefratoj. Reveno al la demokrata kandidato: “De unu flanko al alia de la lando mi renkontis familiojn kiaj tiu de Rebecca kiuj akompanas siajn infanojn al la lernejo, kiuj repagas siajn hipotekajn pruntojn, kiuj luktas por siaj familioj. Ni ne mezuru la potencon de ekonomio laŭ la nombro da miliarduloj kiujn ĝi produktas aŭ laŭ la profitoj de la 500 plej gravaj entreprenoj. Kio gravas, estas ke iu, kiu havas bonan ideon, povu riski ion kaj lanĉi aferon aŭ ke la servistino kiu vivas per sia trinkmono povu preni ferian tagon por okupiĝi pri unu el siaj malsanaj infanoj sen tamen perdi sian laboron. Ekonomio kiu honoras la dignon de la laboro.”

La historio de Dave estas apenaŭ pli gaja ol la vivo de Rebecca. “La entrepreno, por kiu mi laboris, bankrotis. Antaŭ ol ĝi pereis, ĝi uzis la 19 milionojn da dolaroj de de la pensifonduso kiun ĝi mastrumis. Kaj kiam ĝi fermiĝis, dum mi devintus ricevi 1.500 dolarojn monate kiel pensio, mi ricevis nur 379 dolarojn monate.” S-ro Obama: “Vian pension vi ja meritis! Vi meritis ĝin! Tio ne estis donaco. Vi rezignis parton de via salajro por ke sumo estu flanken metita por via pensio. Nu, oni ne ĉesas vidi entreprenojn kiuj ŝuldas al siaj laboristoj pensiojn kaj asekurojn kaj forlasas siajn devojn. Se vi engaĝiĝas rilate al viaj laboristoj, tio ne estas promesoj en la aeron. Tio estas promesoj kiuj devus havi forton de leĝo.”

En la kampanjo-filmo de la demokrata kandidato estas pliaj “historioj” tiaj: tiu de “Juanita” frapita de malsano kaj malbone asekurita, kiu devas hipoteki sian domon; tiu de “Larry”, 72-jara, kiu devis relabori; tiu de “Mark”, laboristo ĉe Ford, metita en teĥnika senlaboreco je unu semajno el du, dum lia edzino siavice simple perdis sian laboron. Ĉiuj “subskribas la verdikton de ok jaroj da erara ekonomia politiko”. Estas ankaŭ kelkaj moralaj admonoj — “Nenia publika politiko, rimarkigas s-ro Obama, povas turni la butonon de televidilo, ordometi la videoludilojn de la infanoj aŭ postuli al iliaj gepatroj ke ili instigu siajn infanojn al legado.” Fine, la kandidato eldiras promesojn. Tiun “rekruti armeon de novaj instruistoj kaj pagi ilin bone”, tiun, ĉefe, reformi malindan sansistemon: “Mi estas kandidato ĉar mi estas laca ripetadi kiom estas malinde havi 47 milionojn da homoj sen malsan-asekuro. Mi volas fari ion.”

Se li ricevas la okazon, la defio de s-ro Obama estos laŭ la esperoj de la dekoj da milionoj da usonanoj kiuj volas, vere, turni la paĝon de la “reagan-ismo”. Tiu promesis, antaŭ dudek-kvin jaroj, “Morning in America”. Nu, kun la helpo de multaj demokratoj, inter kiuj la prezidinto Clinton, tiu liberalismo lasis nur dezertan, maltrankvilan, noktiĝan pejzaĝon. Tiun de disrompita socio. La filmo de la kandidato atestis tion. Ĉu lia eventuala prezidanteco riparos tion?

Serge HALIMI.

La priparolata reklamaĵo: “American Stories, American Solutions