Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la dekoracio

Protokoloj de ellandigo

DE JAROJ oni nutris nin per trompaj konstatoj kaj falsaj debatoj celantaj difini kiel probleman la ĉeeston de enmigrintoj en Francio. Dume televidaj ĵurnaloj ilustris la temon per virinoj tradicie vestitaj (bubu-vestitaj) kun grapoloj da infanoj, nigrulaj kaj magrebaj adoleskoj ĉe la piedo de altaj loĝdomoj, ruinigitaj tendaroj de la vojaĝ-homoj (romaoj). Oni trudis al ni tiun enmigradon, nun venis la tempo elekti kun kiu ni volas vivi. Jes ja, ni estis bone preparitaj al la nuna politiko de enmigradregado. Tiel, “la senlegitimilaj eksterlandanoj estas vokataj reiri en sian landon”. Kaj, vere ni faras karitatan agon forprenante tiujn homojn el la manoj de iliaj ekspluatantoj por elĵeti ilin. Tiel dece kiel eble, laŭ la franca maniero, kun multe da administrado. Kaj ni devus eĉ senti nin honorataj aparteni al tiu lando, kiu, en Eŭropo, malplej malalte taksas la homajn valorojn.

Hodiaŭ aperis en nia morala kaj politika pejzaĝo dekoracioj ĝis nun ne imageblaj: centroj, ejoj, kie estas enfermitaj homoj, familioj. Ekzilitoj, rifuĝintoj, kiuj, en la prefektejo juĝitaj kulpaj ne plu plenumi la pli kaj pli multnombrajn kriteriojn de nia gastamo, estas elŝiritaj el sia vivo kaj el la niaj, atendante la ellandiĝon korpe, psikologie kaj morale trudatan. Kaj nova eŭropa leĝo ĵus permesis daŭrigi ilian enfermon maksimume dek ok monatojn.

Niaj samcivitanoj rakontas kion ili vidis kaj travivis surstrate, en metroo, aŭ aviadilo. Tiujn konsternajn aresto- aŭ forkonduko-scenojn , faritajn el la samaj elementoj: kaptado kaj malmildo. Kaj tiuj apenaŭ ekviditaj vizaĝoj, misformitaj pro angoro aŭ honto — ĉu kontraŭleĝaj?

Ellandigo havas siajn apartajn protokolojn, procedurojn, ellaboritajn laŭ la lingvo kaj la logiko de nura teknika racieco. La streĉo de la sekurecprofesiuloj, la ambaŭflankaj emocioj, krioj, kraĉoj, ploroj, insultoj, timo, kompato, estas transformitaj en bremso-faktorojn, riskojn de malbona rezulto. Ĉar se la tasko malsukcesas, la “kontraŭleĝulo” eliras la aviadilon, reiras nian grundon. Kaj ĉio estas refarota. Oni povas facile imagi la streĉostaton de la profesiuloj, kiuj estas taskitaj pri la DEPA (Deported Accompanied) (akompanata forkondukato), la premojn praktikatajn sur ilin, por ke la nombroj atingitaj respondu al tiuj de la anoncataj celoj, konstante altiĝantaj.

Tial oni pli bone ekipas niajn eskortantojn kaj oni prikonsideras ĉiujn praktikajn aspektojn. Dikaj gantoj protektas kontraŭ mordoj kaj infektiĝoj. Brakoj de policanino estas pli efikaj por somalia bebo ol tiuj de mankatenita patrino, kiu lasas sin fali teren, rifuzante foriri. Oni antaŭmalhelpas la plej danĝeran riskon, tiun de kunsentemo, kiu minacas ĉiun policiston, ĉiun gepatro-civitano-policiston, sed precipe la spektantojn, kiuj troviĝas sur la vojo de la forkondukato — juĝistojn, kuracistojn, flegistojn, homhelpajn aktivulojn.

Ja por personoj malbonfartaj aŭ mistraktitaj, pli taŭgas trapasi la antaŭ-enaviadiliĝan tempon en la policveturilo, sur la flug-tereno, ol en la kuracoservo de la flughaveno, kie laboras eblaj nedeziratoj. Oni observis, ke malespero dekobligas la homan forton, kaj ankaŭ kiel tiuj homoj scias deturni objekton de ĝia funkcio por vundi sin, provi sinmortigi, por malhelpi la ellandiĝon. Oni eltiris lecionojn. Oni scias bridi la vanan kreskon de espero, proporcia al la risko ke la policistoj transiros la limojn de profesia moralo. Oni kompilis utilajn sciojn pri la sinteno de DEPA (niĝerianino estas perfortema, ĉino estas danĝera nervozulo). Necesas atente sekvi ilian psikan evoluon ĝis la momento de ekflugo, prizorgi ŝajnan dialogon, eviti reziston per firma kaj trankvila tono: Restu kvieta, kaj vi povos reveni laŭleĝe, se vi ribelas, vi neniam plu povos reeniri Francion.

Oni pripensis ilian enaviadiliĝon: ĝi okazas antaŭ tiu de aliaj pasaĝeroj, tra malantaŭa pordo. Tie estas kupeo kun seĝoj. Unu el la profesiuloj estas taskita intertrakti kun la aviadilestro eventuale ofendota ne plu esti la sola aviadilmastro. Alia estas taskita paroli al la pasaĝeroj, mirantaj aŭ ŝokitaj, eblaj ribelontoj. Oni nun pli bone taksas la streĉajn situaciojn: laŭ la profilo de la vojaĝanto-civitano kiu venas informiĝi ĉe la eskortantoj, la respondoj laŭgrade varias. De informado:“Ni aplikas leĝon” ĝis timigo kaj minaco. Se kreskas la nombro de la ĝenantoj, oni uzas la fortorilaton, kun elaviadiligo de la perturbintoj, gardado ĉe la policejo kaj jura persekuto pro malhelpo al aviadilflugo aŭ instigo al ribelo.

De kvin jaroj oni donis al la sekurecdungitaro specifan formadon bazitan sur fakto-observado. Danke al kameraoj oni povas senfine revidi rekondukon. Oni rimarkigas sur la bildo la evitendajn erarojn. Kvazaŭ reale, jen tiu nigra viro, kiu kriis, alvokis sian patrinon kaj la Bonan Dion. Kiel enirigi lin en aviadilon? La instruanto montras la precizajn korpopunktojn, la teknikajn profesiajn gestojn rekomendatajn. Jen kiel senmovigi brakojn, krurojn, per tiuj alteniĝaj bendoj. En du minutoj, oni tiel havas transporteblan mumion.

Ja ne plu estas permesita haste faldi la ribelantojn sur la aviadilseĝo por kaŝi ilin de la aliaj pasaĝeroj, mantenate la buŝon fermita, ankaŭ ne sidiĝi sur la dorso de la ellandigito ĝis la ekflugo de la aviadilo. Du viroj pro tio mortis, ilia koro ĉesis bati, sur nia teritorio. Ili nomiĝis Ricardo Barrientos kaj Mariame Getu Hagos.

SED RESTAS problemo: tiu de “sonor-ĝenado”. Kiel eviti, ke la rekondukato, per siaj krioj helpvoku la aviadilstabon, la vojaĝantojn? Solvon oni trovis ĉe la batal-artoj: oni instruas premi sur precizan lokon de la kolo. Tio haltigas la spiron, la cerbo ne plu ricevas sangon, la rekondukato ne plu havas voĉon. La nomo estas iom poezia: “son-modulado”, aŭ kiel malhelpi malfeliĉegan homon alvoki helpon. De la prefekteja faksletero ĝis la aviadilseĝo, de la administra decido ĝis la korpoligado, la nehoma logiko de la ellandigo disvolviĝas, ĝis la fina indignindaĵo, kiun oni taskigas al policistoj. La esenca perforto de la ellandigo estis ekde la komenco enskribita: la persono pezas neniom. Kaj, ĉe la fino, oni ŝarĝas senmovajn homojn, horizontale, kiel aĵojn.

Ŝtata kulturo de mensogo, de embusko, de konscia ĉirkaŭiro de la leĝoj kaj helpproceduroj ekzistantaj en niaj demokratiaj landoj por la plej malfortaj... Kaj jen, nun la Intermovada Komitato ĉe la Delokitoj (CIMADE en la franca), engaĝita je la servo de la migruloj, azilpetantoj kaj ellandigitoj, estas minacata sur sia tereno*. Ĝiaj volontuloj vidas alveni en la malliberejaj centroj homojn, kies vivo ŝanĝiĝis en kelkaj horoj, trenantajn la kelkajn aĵojn, kiujn ili povis kunporti, lernejajn tekojn, kaj foje bebon en korbo.

* Nur la CIMADE havas rajton, de 1985, interveni ĉe la ellandigotaj eksterlandanoj, ene de la administraj malliberejaj centroj. La ministrejo pri enmigrado intencis pecigi tiun mision per konkurenco. Post la suspendo de la adjudiko decidita de la pariza administra tribunalo, la decido estis prokrastita ĝis maksimume la 31-a de oktobro 2008.

Ĉeesto de la CIMADE en tiuj lokoj, estas kio restas el nia ĉeesto, el nia rigardo. Homhelpa organizaĵo foje devas indiki al la administracio, al la polico, al la politikaj respondeculoj, al la civitanoj, pere de siaj publikigitaj raportoj, la neakcepteblajn pekojn. Ankaŭ tiun voĉon oni ŝatus “moduli”.

La registaro volas malfermi al konkurenco la homhelpan agadon, por rompi la akumulitan spertiĝon, pecigi la teritorion en “pecoj” por malhelpi la tutecan panoraman vidon . Ĝi postulas neŭtralecon kaj sekreton. La homhelpa agado ne estus sufiĉe neŭtrala; kun homeco, ankaŭ ja venas rajtoj, kaj digno de homoj. Kiel sekreto kaj arbitro bone taŭgas al fermitaj ejoj... tiu favora grundo por misuzo kaj perforto en niaj prizonoj. Nu, kion ni diru nun? Ĉu ni ankoraŭ apartenas al tiuj, kiuj volas plu paroli nian lingvon: “rajto”, “libereco”, “digno” de la homo? Al tiuj, kiuj pensas, ke “por ili” validas niaj tekstoj kaj nia kredo pri la ĉiama universaleco de valoroj? Ĉar la maniero laŭ kiu estas traktataj hodiaŭ ĉe ni tiuj eksterlandanoj, la plej malfortaj kaj vundeblaj, diras ion gravan pri Francio kaj eksterlandanoj, kaj pri Eŭropo, al la cetera mondo. Pri tio, kio ni estis, kaj pri tio, kio ni riskas esti morgaŭ. Ĉu fremdiĝantaj al ni mem?

Tassadit IMACHE.