Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kubo serĉanta novigitan modelon de socialismo

La 1-an de januaro 1959, la ribel-armeo eniris Havanon kaj ĉesigis la diktatorecon de Fulgenio Batista. Kvindek jarojn poste, s-ro Fidel Castro oficiale forlasis la povon, sed lia frato Raúl anstataŭis lin. Tiu ĉarnira periodo, tute ne stampita de senmoviĝo, aperigas fortan debaton pri la estonteco de la socialismo, ĉe ties kontraŭuloj same kiel ĉe tiuj kiuj defendas ĝin kaj samtempe deziras ĝian evoluon.

“ELIRI EL LA ĥaoso sen fali sub la jugon de la leĝo de la ĝangalo.” Jene resumas la socisciencisto Aurelio Alonso la kuban dilemon. Duonjarcenton post la enpotenciĝo de la ribel-armeo, la insulo troviĝas ree en ĉarnira momento de sia historio. “Provizore” malĉeesta ekde julio 2006 pro sanaj kialoj, s-ro Fidel Castro ne estas plu prezidanto ekde kiam li rezignis siajn respondecojn en 2008. Sed li restas la unua sekretario de la Kuba Komunista Partio (KKP) ĝis la venonta kongreso planita de lia frato Raúl Castro por la aŭtuno de 2009.

La politika scenaro estas senprecedenca. “Mi ne foriras. Mi deziras nur batali kiel soldato de la ideoj. Mi daŭre verkos sub la titolo de “pensadoj de kamarado Fidel”. Eble oni aŭdos min. Mi estos prudenta”*, precizigis la ĉefkomandanto, la 19-an de februaro 2008, anoncante ke li retiriĝos el la antaŭscenejo. Dum sia enoficiĝo, kvin tagojn poste, s-ro Raúl Castro petis al la Nacia Asembleo la permeson konsulti sian fraton pri la grandaj strategiaj demandoj: defendo, internacia politiko, soci-ekonomia disvolvado. La deputitoj konsentis la proponon unuanime per voĉdono per levita mano.

* “Mesaĝo de la ĉefkomandanto”, Granma, Havano, 19-a de februaro 2008.

Por iuj observantoj, tiu voĉdono donis al s-ro Fidel Castro ian vetorajton, kio klarigus la malrapidecon de la reformoj. De tiam, la prezidinto multigas siajn “pensadojn” en la komunikiloj. Por lia frato Raúl la heredaĵo estas delikata.

Apenaŭ komencita, lia regado stumblas sur neantaŭvidita interago de konjunkturaj malfacilaĵoj (prezaltiĝo de la terkulturaj krudmaterialoj, katastrofoj kaŭzitaj de tri sinsekvaj uraganoj*, monda financkrizo, malaltiĝo de la kuba kresko) kaj strukturaj obstakloj (forta dependo de importoj, malforta produktiveco, mona dueco*, burokrata hiperkoncentriĝeco). La financaj agospacoj por realigi la ŝanĝojn anoncitajn en 2007 por modernigi la produkt-aparaton estas limigitaj. En 2008, la terkulturaj kaj petrol-importoj ekvivalentas certe al almenaŭ 5 miliardoj da dolaroj (3,6 miliardoj da eŭroj), do la duono de la nuna eksportkapablo de Kubo, inkluzive de la vendoj de servoj al Venezuelo.

* En 2008, la uraganoj Gustav, Ike kaj Paloma damaĝis pli ol kvarcent mil loĝejojn, senhejmigis ducent mil homojn dum certa tempo kaj komplete detruis pli ol kvindek-kvin mil hektarojn de kultivaĵoj.
* La ordinara peso servas ĉefe por pagi salajrojn kaj aĉetojn de unua bezono. La konvertebla peso (kiu anstataŭis la dolaron en 2004) estas uzata de turistoj kaj necesa por akiro de multaj havaĵoj.

La malkoncentrado de la terkulturaj produktcirkvitoj, la uzrajton de teroj atribuitan al etaj terkulturistoj (pli ol 50% da ili ne estas kulturitaj), la politiko de substituado al importaĵoj bazita sur la privataj terkulturistoj, la nova salajropolitiko* estas parto de la gravaj disponoj jam faritaj de la nova registaro. Por iuj ekonomikistoj, necesas “liberigi ĉiujn produktivfortojn”, kiel Vjetnamio faris sukcese. La nuna sistemo ne povas, laŭ ili, esti elirpunkto por la disvolvado. La ekonomikisto Pedro Monreal elvokas la neceson de “ekonomia, socia kaj politika refondiĝo”*

* Ekde nun, la laboristoj estos pagataj laŭ siaj rezultoj; ilia baza salajro estos fiksita sen konsultado de la naciaj salajrotabeloj, kaj diversaj kompensosistemoj povos kunekzisti en la entreprenoj.
* Espacio Laical, Havano, februaro 2008.

Tamen, al subteno al privata aktiveco kaj la sekvoj de etendiĝo de la merkatekonomio povus akrigi la sociajn malegalecojn, jam tre kritikatajn, dum la salajroj estas nesufiĉaj, kiel publike rekonis s-ro Raúl Castro, kaj prosperas la neformala ekonomio kaj la nigra merkato.

Neniam la diferenco inter juna kaj maljuna revolucia generacio estis tiom granda

LA VAR-EKONOMIAJ reformoj de la 1990-aj jaroj malstabiligis la loĝantaron kaj kaŭzis novan socian tavoliĝon. La kuba socisciencistino Mayra Espina konstatas ke “La urba loĝantaro en situacio de malriĉeco kies bazaj bezonoj ne estas kontentigataj pasis de 6,3% en 1988 al 20% en 2000”.* “La urba kaj kampara etburĝaro restariĝis el la neformala ekonomio, la sendependa laboro kaj la etendiĝo de la merkatmeĥanismoj en la distribuado. En la neformala ekonomio observeblas certaj aktivecoj kiuj funkcias kiel malgrandaj entreprenoj, kie eblas klare distingi la ĉefon aŭ dunganton, la salajrulojn, la familiajn helpantojn kaj eĉ metilernantojn.”*

* Mayra Espina, Políticas de antención a la pobreza y la desigualdad, Clacso, Bonaero, 2008.
* Mayra Espina, “Viejas y nuevas desigualdades en Cuba”, Nueva Sociedad, n-ro 216, Havano, julio-aŭgusto 2008.

La socia homogeneco kaj egaleco konkeritaj komence de la revolucio recedis, dum ili restas valoroj enradikiĝintaj en la socio. Antaŭ la krizo, la universaligo de la sociaj rajtoj garantiis la bazan nutriĝon, la edukadon, la sanon, la socian sekurecon, la dungon kaj la aliron al la kulturaj havaĵoj. La socio atingis relative altajn nivelojn de egaleco, kaj la rasa integriĝo progresis.* La krizo subfosis tiujn atingojn, kaj la tensioj altiĝis.

* Alejandro de la Fuente, A Notion for All. Race, Inequality, and Politics in Twentieth-Century Cuba, The University of North Carolina Press, Chapel Hill, 2001.

Neniam la diferenco inter la junaj kaj maljunaj revoluciaj generacioj estis tiom granda. La novaj generacioj spertis nur la striktecon de la “speciala periodo” (kaŭzita, ekde 1991, de la disfalo de la sovetia bloko) kaj socion kiu havas nenion por fari kun tiu de iliaj antaŭuloj. Ili konsideras la diktatorecon de Fulgencio Batista malproksima historio instruata en la lernolibroj. La prospera periodo de la 1980-aj jaroj, kiu ofte ebligis al iliaj gepatroj socian altiĝon, estas kvazaŭ memoraĵo.

Dum la eduksistemo malboniĝis, la instruistoj forlasis sian postenon profite al privataj aktivecoj kun pli bona enspezo. Oni anstataŭigas ilin kelkfoje per maestros emergentes, instruistoj sen veraj spertoj, kiuj ricevis mallongan formadon. “La eduksistemo estas katastrofo” krias membro de la publiko dum debato organizita de la revuo Temas en la kadro de la kongreso de la Nacia Unuiĝo de Kubaj Verkistoj kaj Artistoj (UNEAC)*, kiel eĥo al la rimarkita interveno de la direktoro de la Festivalo de Latinamerika Kinarto Alfredo Guevara, kiu denuncis “la absurdajn kriteriojn kaj praktikojn kiuj regas la eduksistemon”.

* Sepa kongreso de la UNEAC, 1-an de aprilo 2008.

De kie venas la indiferenteco de multaj junuloj por la politiko? Ĉar “ĝi malsanigas min”, respondas unu el ili, naŭzita de la “admonoj” kaj la “orientadoj” esprimataj ĉiutage de la gvidantoj. La sento, ke ili ne havas profesian estontecon kiu respondu al la akirita kvalifikito, disvastiĝis, kaj multaj deziras forlasi la insulon. En februaro 2008, dum rekta interparolado tre disvastigita de la komunikiloj, studento sciigis siajn problemojn al la prezidanto de la Nacia Asembleo Ricardo Alarcon. Kial necesas permeson por vojaĝi? Kial la aliro al Interreto estas limigita?

Du demandoj okupas la debatojn: ekonomio kaj popola partopreno

EN ENKETO farita dum pluraj monatoj, Michelle Chase, usona historiistino, substrekas ke la la ĉefaj kriterioj temas pri la manko de debatoj kaj la kadukiĝo de la institucioj.* Kelkaj junaj studentoj kaj esploristoj substrekas la neceson “socialigi la povon”* Ili organizis en 2007 en la universitato de Havano publikan kunvenon de informado pri la oktobra revolucio 1917, en kiu partoprenis sescent personoj. Ili difinas sin kiel subtenantoj de socialismo, relegas la “klasikulojn” de la marksismo. Sed, signo de la tempo, neniu el ili difinas sin kiel “fidelisto”.

* Michelle Chase, “Cuba’s generation gap”, Nacla Report, Novjorko, novembro-decembro 2008.
* Julio César Guanche, “Todo lo que existe merece perecer”, Kaosenlared.net, 12-a de septembro 2008.

S-ro Raúl Castro, kiu publike rekonis ke la sistemo ne funkcias bone, ke la salajroj ne sufiĉas, ke necesas “strukturaj ŝanĝoj”, vekis multajn esperojn. Alvokante siajn samlandanojn partopreni en granda nacia debato, la nova prezidanto malfermis spacon por esprimiĝo de malsamaj opinioj. Kvankam neniu sintezo de la diskuto estis publikigita, oni scias ke la aktivuloj esprimis sin favore al pli partopreniga kaj pli demokratia socialismo. La loĝantaro siavice — kaj, unuavice la oponantoj-, postulas unue plibonigon de la ĉiutaga vivo. Necesas ŝanĝi. Sed kion, kiam, kiel?

“Kubo komencas moviĝi, la nuna modelo estas en krizo”, komentas la juna esploristo Ariel Dacal. De du jaroj, la kolektiva esprimiĝo de kritikoj al la nunaj misfunkcioj aŭ pri la antaŭaj bilancoj estas videbla. En januaro 2007, dum la resaniĝo de s-ro Fidel Castro, televid-elsendo kompleza pri iamaj cenzuristoj de la 1970-aj jaroj kaŭzis kolektivan peticion kaj “retmesaĝ-militon” kiu esprimiĝis unuafoje per interreto. Subskribita de multaj eminentuloj kulturaj aŭ politikaj (Alfredo Guevara, s-ino Mariela Castro, filino de Raúl Castro) kaj religiaj (s-ro Carlos Manuel de Céspedes), la teksto estis sekvata de ciklo de konferencoj kaj de libro kun kritika bilanco de la “plumbaj jaroj”*.

* La Política cultural del período revolucionario, memoria y reflexion, aktoj de la ciklo de konferencoj organizitaj de la Centro teoria-kultura Criterios, Havano, 2007.

Senprecedence, notas Desiderio Navarro, direktoro de la revuo Criterios, “publika spaco kreiĝis, kiu kompensas la mankojn de la grandaj komunikiloj”. La debatoj daŭris en aprilo 2008, dum la kongreso de la UNEAC, en la Libro-Foiro, en la kunvenoj organizitaj de la revuo Temas, aŭ en la formado-centroj kiel la Centro Martin Luther King. La ekzisto de la interretejo Kaosenlared kiu disvastigas kubajn tekstojn ebligas sekvi kaj plivastigi la interŝanĝojn kaj diskutojn je ĝis tiam nekonata skalo.

Pri kio oni diskutas? En kio konsistas la diferencoj? Aktivuloj, esploristoj, intelektuloj aŭ iaj studentaj rondoj serĉas alternativan socialismon. Tiu esplorado estas akompanata de kritika reveno al la “reala socialismo” kaj la bilanco de la falo de Sovetio, kies analizo, kiel memorigas la verkisto Ambrosio Fornet, estis ĉiam prokrastita “por ne endanĝerigi la unuecon kaj ne doni armilojn al la kontraŭulo”. Sed temas tie pri “ŝajnigo de unuanimeco”*. Alfredo Guevara denuncas “la transformadon de la ideoj en riton, en malplenajn vortojn, en ceremonion, io ofta en la historio de la burokratoj kaj oportunistoj”.

*El quinquenio gris: revisitando el término”, en La Política cultural..., verko cit.

Du grandaj demandoj okupas la koron de la debatoj. Unue la ekonomio. Poste la manko de popola partopreno.

Kial la ekonomio ne funkcias? Kiuj estas la rilatoj inter ŝtato kaj merkato en ekonomio de transiro al socialismo? Kiajn instruojn Kubo povas tiri el la ĉina kaj ĉefe vjetnamia eksperimentoj? Inter “raúlistas” kaj “fidelistas”, la respondoj malsamas. Kvankam nek la unuaj nek la duaj devigas nepre siaj respektivan mentoron, tio tamen montras opini-diferencojn ĉe la pinto de la ŝtato.

Ĝis kien povas kaj volas iri s-ro Raúl Castro? Pragmatike li metas la akcenton sur la neceso eligi la ekonomion el la vojsulkoj, plibonigi la rezultojn de la terkulturado, kaj samtempe li rekomendas pli organizitan kaj pli respekteman funkciadon de la institucia ordo kaj regule konsultas sian pli aĝan fraton. Per tiuj ekonomiaj reformoj li volas daŭrigi la politikan sistemon, sed sen malstabiligi ĝin, por prepari la postkastrismon. Pro tio la intereso pri la vjetnamia eksperimento, kiu ŝajnas konfirmi ke eblas prunti el la kapitalismo la merkatekonomion, sen pridubigi la politikan sistemon kaj la unusolan partion.

Sed ĉu tia eksperimento transpreneblas al Kubo? Kaj ĉu la kubanoj eltenus la socian koston post tiom da malfacilaj jaroj? Post ekskludi ĉian tenton de ŝok-terapio, la ideo de malrapida kaj laŭgrada estas la solvo. Tamen, s-ro Raúl Castro havas 77 jarojn; la tempo estas limigita.

“Por progresi, la revolucio devas proponi la neeblon”

INVERSE, TIUJ kiuj kontraŭas la merkatigajn reformojn, denuncas ke ili endanĝerigas la sistemon. S-ro Fidel Castro neniam kaŝis siajn rezervojn pri tiuj “kapitalismaj meĥanismoj” kies politikajn sekvojn li timas. Li ĉiam emfazis la volontismon kaj la sociajn mobiliziĝojn. La politiksciencisto Juan Valdés Paz resumas la diferencojn tiel: “Por iuj, la revolucio estas historia procezo kiu antaŭeniras per saltoj kaj kiu, por progresi, devas proponi la neeblon. Tio estas tre forta tendenco, eble la plej forta en la revolucio. Aliaj revoluciuloj montriĝas pli realismaj: ili komprenas ke ekzistas situacioj kiujn superi la revolucio ne havas la rimedojn. Jen interesa debato inter utopiistoj, ni nomu ilin tiel, subjektivaj marksistoj, kaj pli realismaj aktivuloj, zorgantaj pri konkretaj celoj, kiuj konsideras la cirkonstancojn.”

En signifa maniero, la teoria kaj politika revuo de la centra komitato de la KKP, Cuba Socialista, reaperigis du iamajn paroladojn de s-ro Fidel Castro. La unua*, farita en 1988 kaj “daŭre same aktuala” laŭ la eldonisto, emfazas la gravedon de la defendo de la lando kaj de la ideologia batalo: “Iuj kelkfoje demandas sin ĉu ne prefere dediĉi ĉiujn energiojn, ĉiujn klopodojn, ĉiujn resursojn al la konstruado de la socialismo, al la disvolvado de la lando... Sed tio estus grava iluzio, iluzio krima [ne fari ĝin], ĉar tio estas la prezo kiun nia popolo devas pagi por sia revolucio, por sia libereco, por sia sendependeco.” Tio estis antaŭ la krizo; la kuba ekonomio jam spertis malfacilaĵojn.

* “Defendernos en el terreno militar y en el terreno ideológico” (1988), Cuba Socialista, n-ro 47, Havano, aprilo-junio 2008.

Kiu gvidas en Kubo? Tiu provoka demando estas formulata duonvoĉe. S-ro Fidel Castro asertis ke li ne estas nek estos la ĉefo de ia ajn “frakcio”. Tamen, la elĉifrado de Granma, la 19-an de novembro, estas rivela. Alte en la ĉefpaĝo, ĉeftitolo en grandaj ruĝaj literoj proklamas “Fidel akceptas Hu Jintao”. Nur piede de la paĝo, en pli malgrandaj nigraj literoj, anonciĝis la interparolado inter la oficanta kuba prezidanto kaj la ĉina prezidanto: “Oficialaj konversacioj inter Raúl kaj Hu Jintao”. Malfacile penseblas ke temas pri simpla eraro de enpaĝigo se oni konas la kontroladon fare de la centra komitato de la KKP.

La riskoj de la ĉina modelo: malegala distribuado de la enspezoj

MALFACILAS IDENTIGI homogenajn sektorojn en la ŝtataparato. La Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR laŭ la hispana) restas neeviteblaj. S-ro Raúl Castro estis ilia ministro dum preskaŭ duonjarcento, kaj ili regas rekte aŭ nerekte du trionojn de la ekonomio. Iliaj entreprenoj estas la vektoro de multaj fransformadoj, kaj la militistoj kiuj gvidas ilin, eksperimentis metodojn de kapitalisma mastrumado. Penseblas ke ili pezos favore al reformoj, eĉ se necesas gardi sin kontraŭ ĉia ĝeneraligo. Iuj kadruloj de la partio, de la sindikato aŭ de la popolaj organizaĵoj esprimas siajn rezervojn. Iu sindikata gvidanto emfazas antaŭ ni la riskojn esence propraj de la fenomena disvolvado de Ĉinio, alfrontita al “malegala distribuado de la enspezoj, al mizero, al akra diferenco inter urboj kaj kamparoj, kaj al la malboniĝo de la medio”. Celia Hart, de politika tendenco favora al s-ro Fidel Castro, deklaris en aŭgusto 2008 ke ŝi timas ke “Kubo sekvos la direkton de Ĉinio”* Alta kuba oficisto citas la iaman polan ĉefministron Tadeusz Mazowiecki: “Neniu havis la sperton de transiro inter socialismo kaj kapitalismo. Se mi sciintus ke estos 18% da senlaboruloj, eble mi irintus malpli rapide.”

* Pagina 12, Bonaero, 25-a de aŭgusto 2008. Filino de du historiaj gvidantoj de la kuba revolucio, Armando Hart kaj Haydee Santamaria, Celia Hart estis suspendita de la KKP. Ŝi mortis en aŭtoakcidento la 9-an de septembro 2008.

Kvankam neniu el la gvidantoj proponas politikajn ŝanĝojn, la aspiro al partopreniga demokratio, al memmastruma socialismo senteblas, sub la influo de la latinamerika maldekstro. “La loĝantaro kritikas la tro burokratecajn instituciojn, ĝi postulas pli grandan partoprenon de la socia bazo”, komentas Valdés Paz. Tiu postulo, teoriumita de la intelektuloj, estas akompanata de kritiko al la rolo de la KKP. “La partio ne povas gvidi la ŝtaton, estas la popolo kiu devas fari tion”, deklaras unu el la membroj de la partio. “Mi kredas ke ni devas rekoni ke ni konstruis tro ŝtatecan projekton, tre burokratecan, kun tre limigita nivelo de popola partopreno en la decidsistemo”, precizigas Alonso.

Por la unua fojo, “program-proponoj” destinitaj al la 6-a kongreso de la KKP planita por fine de 2009, estis publikigitaj en la retejo Kaosenlared. Titolita “Kubo bezonas partoprenigan kaj demokratian socialismon”, tiu platformo estas prezentata de “kubaj komunistoj kaj revoluciuloj” kaj impulsata de s-ro Pedro Campos, eksa diplomato kiu, pasintece, servis en la ministrejo pri internaj aferoj. S-ro Campos vivas malriĉe kaj rifuzas intervjuojn, sed li akceptis renkonti nin. Tiuj kiuj ne havas aliron al Interreto povas akiri ĉe li la tekston de la dek-tri “proponoj” kiuj kondamnas ordoneman “ŝtatan socialismon”. Laŭ ĝiaj aŭtoroj, necesas krei laboristajn konsilantarojn kiuj kontrolas la decidojn en la laborcentroj, modifi la elektosistemon en la sencon de pli partopreniga demokratio, revizii la dispoziciojn de la punleĝo kiuj motivas kondamnojn pro politikaj kialoj, deklari kontraŭleĝa la “helpon” al eksterlandaj registaroj kun subfosaj celoj kaj samtempe leĝe proklami la liberecon de asociiĝo kaj de esprimiĝo.

La teksto esprimas sin fine favore al komunista partio kiu permesas la ekziston de tendencoj en si. Kelkaj tre popularaj postuloj kompletigas la tutaĵon, nome la forigo de la permeso eliri el la lando kaj la senliman aliron al Interreto. Kubaj eminentuloj esprimas sin en tiu debatejo, diskutante pri la rilatoj inter ŝtato kaj proprieto, memmastrumado kaj merkato, socialismo kaj demokratio, en momento en kiu la fino historia ciklo estas proksima.

Fronte al la epokŝanĝiĝo kiu skiziĝas — inkluzive de la alveno de s-ro Barack Obama en la Blanka Domo-, la kondutoj evoluas apenaŭ rimarkeble progresantaj, kaj politikaj diferencoj esprimiĝas. Rafael Hernández, direktoro de la revuo Temas, demandas sin: kiel “rekonstrui la interkonsenton?” Ĉia rompo ĉe la pinto endanĝerigus la tutan sistemon. Kiel anstataŭigi la arbitraciojn kiujn donis ĝis nun s-ro Fidel Castro, karisma gvidanto (“neanstataŭigebla”, laŭ sia frato Raúl)? Per pli kolegeca gvidado, respondas la nova prezidanto insistante pri la reguleco de la funkciado de la institucioj. Li jam flanken ŝovis la “talibanojn”, kromnomo donita al junaj obeemuloj per kiuj la prezidinto ĉirkaŭigis sin en la lastaj jaro.

Oni ne scias ĉu la historia generacio kiu okupas ankoraŭ la ŝlosilajn postenojn povas reformi tion kion ĝi mem konstruis aŭ ĉu, timigite de la ŝanĝoj, preferos ne moviĝi. Fakte, la nuna gvidantaro ne estas pli juna ol la antaŭa, ĝi estas eĉ... pli aĝa. Iuj pensas ke necesas novaj agantoj por ke la transformadoj estu kredindaj. Inter tiuj por kiuj la tempo jam malmultas kaj tiuj por kiuj la tempo urĝas, la historio ankoraŭ ne decidis.

Janette HABEL.