Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mono

EN LA MOMENTO, en kiu la temo “reveno al la ŝtato” regas la diskutojn preskaŭ ĉie, indus demandi, kies interesojn tiu servas. La politika korupto alprenas ankaŭ formojn, kiujn la leĝo ne punas.

Antaŭ jaro, en januaro 2008, la brita eksa ĉefministro Anthony Blair estis rekrutita de la usona banko JPMorgan Chase kiel partotempa konsilisto. Partotempo bone pagata: 1 miliono da sterlingaj pundoj jare (1,06 milionoj da eŭroj). Ĉu imageblas ke JPMorgan donintus tian orpluvon al s-ro Blair, se tiu, kiam li oficis en 10 Downing Street*, farintus disponojn kiujn la bankoj abomenas, por, ekzemple, antaŭmalhelpi financan kolapson? Kaj ĉu estas tute hazarde ke s-ro Gerhard Schröder fariĝis en marto 2006, pagata je 250.000 eŭroj jare, konsilisto de gasodukta entrepreno, filio de Gasprom, kiun li mem kunfondis kiam li estis ĉefministro de Germanio? Iu el liaj socialdemokrataj kamaradoj juĝis acide: “Mi ne povas min malhelpi trovi iom malinde ke ŝtatisto estas tiom obsedata de mono.”

* Do, kiel ĉefministro. -vl

Estas nun la vico de s-ro George W. Bush prepari sian venontan karieron. Oni povas havi etan ideon pri kia ĝi estos: “Mi faros kelkajn paroladojn, nur por plenigi miajn malnovajn monkestojn. Mi ne scias kiom postulas mia patro — estas de 50.000 ĝis 70.000 [dolaroj por ĉiu prelego] —, kaj ankaŭ Clinton gajnas multan monon.”* Tiom cetere, ke la demokrata prezidinto devos submeti al etika komitato de la ŝtatdepartemento* la liston de tiuj kiuj pagas liajn prelegojn. Tiel, neniu povas suspekti ke s-ino Hillary Clinton kondukos la eksterlandan politikon de Usono tiel ke ĝi riĉigas la klientojn de ŝia edzo...

* Jim Rutenberg, “In book, Bush peeks ahead to his legacy”, New York Times, 2-a de septembro 2007.
* Usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj. -vl

En julio 2008, la magazino Le Point, kiu vere ne elstaras per malamikeco kontraŭ s-ro Nicolas Sarkozy, aperigis certan nombron da ties ŝtatpintaj eldiroj. Laŭ ĝi, la franca prezidanto detaligis siajn projektojn jene: “Do mi, en 2012, mi estos 57-jara, mi ne rekandidatiĝos. Kaj kiam mi vidas la miliardojn kiujn gajnas Clinton, mi plenŝtopos miajn poŝojn! Mi faros tion* dum kvin jaroj, kaj poste mi iros fari monon, kiel Clinton. Po cent kvindek mil eŭrojn por ĉiu prelego!”* Post la vetaĵo “prezidanto”, la vetaĵo “prelegoj”.

* do, nun, kiel prezidanto de Francio. -vl
* “Sarko off”, Le Point, Parizo, 3-a de julio 2008. Laŭ ĵurnalisto de Le Monde, s-ro Sarkozy anoncis tri jarojn antaŭe: “Mi povas fariĝi advokato, mi povas gajni monon. (...) Unue mi laboros kiel prezidanto, poste mi laboros kiel advokato.” (Philippe Ridet, Le Président et moi, Albin Michel, Parizo, 2008, p. 149.)

ĈU VENDI KONSILOJN, monigi prelegojn? Oni povas ankaŭ fariĝi ĉefo de entreprenego. Estinte ministro pri financo ne estas la plej malbona rimedo por atingi tion. Kaj poste suĉi la mamon de la “ŝtata mamma” kiam tiu sensoifigas per publika mono la bankrotajn privatajn bankojn. Influhava ekonomia konsilisto de s-ro Barack Obama, s-ro Robert Rubin scias tion tre bone. ĉar li pasis de la prezidanteco de Goldman Sachs al la financministrejo, poste de la financministrejo al la direktejo de Citygroup.

La franca ministro pri ekonomio, financo kaj industrio de 2005 ĝis 2007, s-ro Thierry Breton, tiam klopodegis por ke la imposto pri altaj enspezoj fariĝu pli “alloga”. La avantaĝojn de tio li povas rekte aprezi, ĉar nun kiel prezidanto de la societo pri informadikaj servoj Atos, post jaro pasigita en la servoj de la banko Rothschild — kie li retrovis s-ron Schröder ... — li ricevos laŭ sia propra konfeso “fiksan jarsalajron de 1,2 milionoj da eŭroj, kaj varian parton kiu povas atingi ĝis 120% de la fikso por atingitaj celoj, kiun mi deziris limigi al 100%. Al tio aldoniĝas la atribuado de ducent tridek-tri mil akci-opcioj fine de 2009, fine de 2010 kaj fine de 2011”. S-ro Breton precizigas: mi petis ne profiti oran paraŝuton en kazo de ĉesigo de miaj funkcioj.”* Al ĉiuj, la krizo trudas oferojn.

* Les Echos, Parizo, 16-a de decembro 2008.

Kiam la potenco estas aŭ necesa etapo de profitiga kariero en la aferoj, aŭ rifuĝejo de monuloj serĉantaj duan spiron, ĉu eblas ankoraŭ esperi ke la ĉefaj respondeculoj de la krizo faros tion kion ili devas en la regulado de ĝiaj detruoj?

Serge HALIMI.