Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu André Glucksmann legis tion?

“PROTOKOLOJ, antaŭ nelonge alireblaj, de sendependaj internaciaj militistaj observistoj pri la komenco de la ĉi-somera milito inter Georgio kaj Rusio pridubigas la aserton de la georgianoj laŭ kiu ilia lando agis defende kontraŭ agreso de la separatistoj kaj Rusio. Anstataŭ tio, tiuj raportoj prezentas ke la sensperta armeo de Georgio atakis la separatistan ĉefurbon [de Sud-Osetio ] Cĥinvali, la 7-an de aŭgusto, per sendistingaj pafoj de la artilerio kaj de raketoj, riske de tuŝi civilulojn, la rusajn fortojn de packonservo kaj la ne armitajn observistojn. (...) La observistoj diris ankaŭ ke ili ne kapablis konfirmi ke vilaĝoj kun georgia loĝantaro estis peze bombitaj tiun tagon, kaj tiel kontestis la ĉefajn pravigojn [de la prezidanto Miĥail] Saakaŝvili por lia atako.”

Tiuj rivelaĵoj ne pretervideblis por la ĵurnalistoj specialiĝintaj pri la kaŭkazaj aferoj. Ili aperis efektive en la New York Times, reprenitaj de la International Herald Tribune, eĉ titolpaĝe, tri monatojn ĉiutage post la komenco de la lastsomera milito, la 7-an de novembro. Krome, ili devenis de sendependa internacia militista komisiono kiu dufoje restis surloke kaj pridemandis ĉiujn partioj. Kaj krome, la enketistoj agis laŭ mandato de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (OSKE, angle OSCE), kiu normale ne karakteriziĝas per kritika distanco al Usono kaj ties aliancanoj.

Nu, la francaj taggazetoj dediĉis eĉ ne unu linion — nek sekvatage ne en la postaj tagoj* — al tiu “bombo”. Estas vere ke kun ĝi eksplodis la tezo kiun defendis dum tri monatoj la plej multaj de ili. Strange, la deklaro de Human Rights Watch kiu akuzis la georgianojn, sed ankaŭ la rusojn, ke ili amase uzis fragmentigajn armilojn, kiujn la “internacia komunumo” estis ĵus kondamninta per traktato, estas ankaŭ neglektita*...

* Le Figaro atendis dek-unu tagojn por aludi ĝin, en artikolo titolita “Georgio en zorgo pro la malbonaj komentoj pri ĝi”, sed sen detale informi siajn legantojn pri la enhavo de la raporto de la OSKE.
* Vd www.hrw.org/en/node/73998.

Ĉu tiu brutala cenzuro estas ia misago? Pli ĝuste ĝi spegulas sintenon de la komunikiloj: de la Golf-milito (1991) ĝis tiu de Georgio (2008), tra tiu de Kosovo (1999), la franca ĵurnalismo kaj ĝiaj ĉefaj intelektuloj malhonoris sin per tio ke ili sisteme kaŝadis la veran naturon de tiuj konfliktoj. Post ĉiu operacio ili bezonis ses monatojn, eĉ jaron, por koncedi kelkajn erojn da vero, akompanate de ŝajna memkritiko. Tio ne malhelpis ilin krude mensogi denove pri la sekva. Kiel kantis la israelaj pacistoj en la epoko de la Intifado pri la israelaj soldatoj: “Ili pafas kaj ili ploras”...

Pri la OSKE: ĝia raporto venis tro frue. En tri monatoj eble, certe en ses, la majstroj pri manipulado estos maturaj por konfesi parton de la respondecoj de ilia kara amiko de Tbiliso en la alfrontiĝo de aŭgusto 2008. Bernard-Herni Lévy kaj André Glucksmann, siavice, anticipis tion. Jam la 14-an de aŭgusto, en Libération, ili skribis: “Kiu pafis unue? La demando estas malaktuala.”

Dominique VIDAL.