Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam televido elektas la viktimojn

Kelkajn horojn post la atencoj de la 18-a de novembro 2008, la tamula verkisto Gnani Sankaran skribis longan tekston, indigniĝante pro la maniero laŭ kiu la televidoj raportis la eventojn, aparte la anglalingvaj kanaloj. Jen kelkaj eltiraĵoj:

Mia spirito kaj koro estas agresitaj kaj min terurigas la kameraoj, la retorikaĵoj de politikistoj laŭdire trafaj, kaj la senĉesa babilado. Tiuj televidkanaloj provis konsentigi min kun ega mensogo, tiu de Taj-hotelo, sankta bildo de Barato.

Ili ignoris — vere hontinde-, la alian trafitan celon: la stacidomo Chhatrapathi Shivaji Terminus (SCT). Oni ankaŭ nomas ĝin “VT” (Victoria Terminus). Jen la vera sankta bildo de Mumbajo. En tiu stacidomo miloj da baratanoj — de Utar Pradeŝo, de Biharo, Raĝastano, Okcidenta Bengalo kaj de Tamil Nadu — envenis jarojn post jaroj; ili fariĝis mumbajanoj (“Mumbajkar”), kaj konstruis la hodiaŭan urbon kun la Marathis kaj la Koli*.

* Respektive, loĝantaro de Maharaŝtro-ŝtato, de kiu Mumbajo estas la ĉefurbo, kaj triboj vivantaj apud Mumbajo.

Sed la amaskumunikiloj rifuzas agnoski tion kaj rekoni la tridekon da kadavroj disigitaj en la stacidomo. Barkha Dutt (unu el la plej famaj ĵurnalistinoj de la lando) ne iris ĝis tie. Sed male ŝi konstante troviĝis ĉe Taj Mahal-hotelo; ŝi montradis la frakasitajn meblojn kaj la dungitaron de la akceptejo. La televid-kameraoj ankaŭ ne iris al la publika hospitalo JJ por scii la nomojn de la 26 ne identigitaj viktimoj. Ili reesploris en Taj-hotelo por serĉi — vane — foton de kadavro, kiu povus publikiĝi en la rubriko “famuloj”.

La ne-identigitaj kadavroj verŝajne estis tiuj de laboristoj el Biharo kaj Utar-Pradeŝo, migrantaj al Mumbajo, kiuj alvenis al la stacidomo sen poŝtelefonoj nek legitimiloj. Sesdek horojn post la amasmurdoj de la stacidomo, la televidkanaloj ankoraŭ ne zorgis detale raporti pri la okazintaĵoj.

La televidkanaloj ne opiniis necese memorigi, ke la aam aadmi (ordinaraj homoj en la hindia lingvo), kiuj pretervivas en Mumbajo, ne estis ĝenataj de la fermo de la kvinstelaj hoteloj Taj, Oberoi kaj Trident. Ili certe pli suferis pro la halto de busoj kaj trajnoj, eĉ dum unu horo. En la plej bonaj kazoj, tiaj informoj aperis kiel pasantaj bendoj malsupre de la tv-ekranoj, dum la kameraoj nur filmis la okazantajn ekscitajn eventojn en la Taj-hotelo aŭ konstruaĵo Narinam Bhavan.

(...) La Taj Mahal-hotelo, kiu kunigas riĉulojn kaj potenculojn de Barato kaj de la planedo ja estas simbolo: tiu de potenco, mono kaj politiko, ne tiu de Barato. La simbolo de financistoj kaj friponoj de Barato.

(...) Ja tial ĝi estis la celo de la teroristoj. Ili scias, ke ordinaruloj ne kolapsas, eĉ kiam bomboj eksplodas en iliaj trajnoj aŭ bazaroj. Ili ĉiam rebonfartas post elprovaĵoj. Estas por ili la nura maniero pretervivi. (...) Tiu fama eltenemo, pri kiu ni ofte aŭdas. Ĉi-foje tiu esprimo incitis la fakulojn de la inform-televidkanaloj kaj ties direktorojn. (...) Ili tamen laŭdis la kapablon rezisti sortobaton de la baratanoj post la eksplodoj en trajnoj kaj bazaroj, kiuj mortigis kaj kripligis tiom da aam aadmi. La eltenemo de la ordinara laboristo ne ĝenis la riĉan negoc-klason en Mumbajo dum estis laboro, produktado kaj filmadoj. Sed kiam venis ilia vico, la riĉuloj senhonte montris sian nervozecon kaj rifuzis esti mem eltenemaj. Hodiaŭ ili petegas la registaron protekti ilian vivon, iliajn naĝejojn, drinkejojn kaj restoraciojn, same kiel la Citibank, General Motors kaj similaj, kiuj almozpetas publikajn helpojn ĉar iliajn monujojn malplenigis ilia propra ideologio. (...)

Gnani SANKARAN