Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Carine Clément agresita en Rusio

FRANCA SOCISCIENCISTINO vivanta de dek-kvin jaroj en Rusio, esploristo kaj instruisto ĉe la Instituto pri Socisciencoj de la Akademio de Sciencoj, fondinto de la Instituto de Kolektiva Agado*, regula kunlaboranto de Le Monde diplomatique, Carine Clément suferis tri agresojn ene de du semajnoj, la lastan la 13-an de novembro. Dum ŝi iris al publika kunveno pri la ekonomia krizo en Rusio, du individuoj injektis en ŝian femuron per injektilo ne identigitan likvaĵon. Trans la impresa karaktero de tiu evento, necesas demandi sin pri la signifo de tiuj atakoj.

* Movado de subteno al kolektivaj iniciatoj kaj ĉefa informejo pri ili. Oni trovas en la retejo www.ikd.ru peticion koncerne la agresojn kontraŭ la membroj.

Carine Clément, aktivulino pri sociaj rajtoj, travojaĝas la landon de jaroj por defendi la rajton je loĝejo de la loĝantoj, la strikantajn laboristojn de Ford aŭ la migrajn laboristojn alfrontitajn al rasismo kaj al ekspluatado, pozicio pro kiu ŝi estis multfoje atakita de la ekstremdekstro. Fine de oktobro, La Unio de la Konsilantaroj de Kunordigado de Rusio, al kies fondado ŝi kontribuis por federigi la sindikatajn kaj civitanajn iniciatojn, partoprenis en Tago de la Kolero. Clément cetere ĵus finis programon de kolektiva esplorado pri la agantoj de la mobilizadoj kaj partoprenis en multaj internaciaj projektoj kiuj kondukis al publikaĵoj. Kun aliaj socisciencistoj kaj juristoj ŝi klopodas nun por enkonduki ŝanĝojn en la laborleĝaro en Rusio. Fine, ŝia longdata partnereco kun la asocio de solidareco kun Ĉeĉenio Sindikata ĉarvico ilustras tiun kapablon ligi la sociajn problemojn kun la ĉeĉena konflikto.

Tiu afero troviĝas en kunteksto de timigado kontraŭ aktivuloj kaj ĵurnalistoj. En la nokto de la 13-a al la 14-a de novembro, s-ro Aleksej Etmanov, prezidanto de sendependa sindikato de la fabriko Ford de la regiono de Sankt-Peterburgo, estis ene de semajno dufoje atakita, dum la juna ĉefredaktisto de la Ĥimkinskaja Pravda (de la nomo de urbo en la antaŭurbaro de Moskvo), aktivulo por konservado de la arbaro kaj kontraŭ la spekulaj konstruadoj, estis trovita la saman matenon severe batita en la korto de lia multloĝeja domo.

Le Monde diplomatique aliĝas al tiuj kiuj postulas ke kiom eble plej kompleta enketo estu farata por identigi la agresintojn.

Anne LE HUÉROU.