Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontaĝa malobeemo

Malofte la anarĥiismo ne partoprenas, kun aliaj, en la sociaj bataloj. Sed, de la laborborsoj ĝis la libera amo kaj de la revolucia sindikatismo ĝis la ribelo, ili estas ankaŭ la fontoj de novaj formoj de subfosado de la establita ordo.

NE ESTAS LA plej eta el la paradoksoj de la anarĥiismo ke ĝi estas samtempe modesta socia movado kaj neordinara vektor de imago. Ĉiu, almenaŭ en Francio, konas tiun kanton de Léo Ferré kiu diras pri la anarĥiistoj: “Ili estas eĉ ne unu el cent, kaj tamen ili ekzistas.”*

* Originale: “Y en a pas un sur cent et, pourtant, ils existent.” -vl

Surstrate, unue, ĉar ili ne ofte maltrafas okazon de bataloj. Pli malrekte poste, per tio kion la socisciencisto Alain Pessin kvalifikas “imaga potenco de la anarĥiismo”*, kiu helpas ĝian socian forton.

* Alain Pessin, L’Imaginaire utopique aujourd’hui [La utopia imago hodiaŭ], Presses universitaires de France, Parizo, 2001.

La anarĥiismo estas kritika analizo formulita unuafoje en 1793 de la brita pensisto William Godwin en sia eseo pri la politika justeco*, konstante riĉigata dum la tuta 19-a jarcento per diversaj pensistoj, kiel Charles Fourier, Pierre-Joseph Proudhon (vidu Edward Castleton: La nefrekventebla Pierre-Joseph Proudhon) aŭ Miĥail Aleksandroviĉ Bakunin.

* William Godwin, Enquête sur la justice politique. Et son influence sur la morale et le bonheur d’aujourd’hui [Enketo pri la politika justeco. Kaj (pri) ĝia influo al la moralo kaj la feliĉo de hodiaŭ], tradukita de Denise Berthaud kaj Alain Thévenet, Atelier de création libertaire, Liono, 2005.

La ekzemplo de Godwin sufiĉe klare montras la manieron per kiu la liberecana pensado etendiĝas en la socio de lia epoko. Eziĝinta kun la inisma verkistino Mary Wollstonecraft — de kiu li havis filinon, Mary Wollstonecraft Godwin, pli konata sub la nomo de Mary Shelley (aŭtorino de Frankenstein)-, proksima de Lord Byron kaj de liaj amikoj, kiel de la romantika poeto Percy Bysshe Shelley, li inventis kaj dividis kun ili subfosan aventuron, ene de kaj ekster la kadroj politika, sociala kaj privata.* Tiu kolektiva sperto stampis la anglan socian pensadon de sia tempo kaj donis konsiderindan disradiadon al la anarĥiisma pensado.

* Percy Bysse Shelley, Lyrics and Shorter Poems, J.M.Dent — E.P. Dutton, Londono — Novjorko, 1935.

Sed oni datigas ĝenerale ĝian kreadon, kiel organizitan politikan movadon, kun la internacia kontraŭaŭtoritata kongreso de Saint-Imier, en Svislando, kiu kunigis, la 15-an kaj 16-an de septembro 1872, italajn, francajn, hispanajn, usonajn kaj jurasajn federacioj kaj sekciojn kiuj malkonsentis kun la orientiĝoj de la ĝenerala konsilantaro de Londono de la Internacia Asocio de Laboristoj (IAL). Tiu kongreso deklaras, interalie: “Detruado de ĉia politika potenco estas la unua devo de la proletaro.”

En Francio evoluis sur tiu tereno la influo de Proudhon, kiu aperas kiel unu el la fondintoj de la mutualismo, teorie kiel politike. Tiu movado havis ĝis du mil kasojn de mutuala helpo en 1848 kaj spertis fervoron kiu ne malvigliĝis ĝis ĝia instituciiĝo kun la Socia Sekureco aŭ la Mutualeco.*

* La forgeso de la anarĥiismaj devenoj de tiuj institucioj ŝuldiĝas grandparte al la fakto ke la sistemo de ekonomia analizo de Proudhon troviĝis en la ombro de la marksismo post la dua mondmilito.

La anarĥiistoj okupas ankaŭ gravan lokon en la sindikatismo, kun la kreado de laborborsoj kaj de la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca mallongigo) en 1895. Animataj de Fernand Pelloutier (1867-1901), la unuaj donas subtenon al malsanaj aŭ senlaboraj laboristoj; al tiuj kiuj estas batalantaj (speciale per la organizado de strikkasoj); ili partoprenas ankaŭ en la laborista edukado, per profesiaj aŭ ĝeneralaj kursoj kaj disvolvado de bibliotekoj.* La rolo de la anarĥiistoj en la CGT montriĝas ĉefe per la alpreno, en 1906, de la ĉarto de Amieno asertante ke la “sindikatismo sufiĉas al si mem” kaj organizante funkciajn principojn kiel la laŭvicigo de taskoj kaj la rifuzo de sindikataj salajrataj deĵorantoj. Tiu demando de sendependeco fronte al la politikaj organizaĵoj estis unu el la gravaj romplinioj inter komunistoj kaj anarĥiistoj en la tuta 20-a jarcento.

* Fernand Pelloutier, Histoire des Bourses du travail [Historio de la laborborsoj], Phénix, Villiers-sur-Marne, 2001.

Sed tiu movado subtenas ankaŭ sociajn mobiliziĝojn kiel la ribelon de la silklaboristoj de Liono en 1831. Oni longtempe serĉis inspirinton de la insurekto, ĥarisman ĉefon, antaŭ ol konstati ke ĝi baziĝis praktike sur la mutualismaj strukturoj kiujn estis kreintaj la ĉeflaboristoj kaj iliaj teksistoj.* Same okazis ĉe la Pariza Komunumo en 1871, en kiu partoprenis multaj heredantoj de Proudhon, de kiuj Eugène Varlin kaj Elisée Reclus estis la plej konataj reprezentantoj.

* Fernand Rude, Les Révoltes des canuts (1831-1834)[La ribeloj de la silkteksistoj (1831-1834)], La Découverte, Parizo, 2007.
De la Pariza Komunumo (1871) ĝis tiu de Oaŝako en Meksikio (en 2006)

EN TIU REGISTRO la ekzemploj multas: la anarĥiistoj estas malofte solaj ĉe la estiĝo de socia movado, sed ili kontribuas al radikaligo de la bataloj kaj de la instrukcioj. Tiel oni facile trovas en la diversaj formoj de sovaĝaj strikoj, de nekontrolataj ekstrikoj de laboristaj sektoroj, la ombron de anarĥiismo kiu donas la superrangecon al la produktisto, senpere, inkluzive pri la senco de lia batalo kaj ĝiaj orientiĝoj. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento kaj ĉefe la 1970-aj jaroj, ne nombreblas tiuj agoj kiuj eskapas la kontroladon de la sindikataj respondeculoj, kiel la striko de la liverpulaj dokistoj, filmita de Ken Loach.* Sed oni devas honeste koncedi ke multaj protestantoj ne volas aŭdi pri anarĥiismo nek pri ajna alia estiĝinta ideologio kiu memorigas al ili, de proksime aŭ male, devigon ekster alia atingeblo.

* Ken Loach, Les Dockers de Liverpool [La liverpulaj dokistoj], AMIP, Parallax Pictures, BBC, La Sept-Arte, 1996.

“Komandi obeante!” Tiu instrukcio de la subkomandanto Markos, ribelulo en Ĉiapo ekde 1994 kun la zapatistaj indianoj, resonas en la koro de la solidarec-movadoj en kiuj la liberecanoj sufiĉe amplekse engaĝiĝas. En Meksiko mem, kun iom da distanciĝo disde la subkomandanto, kiu el ilia vidpunkto estas ankoraŭ tro trempita en la perspektivo de Ĉe Gevaro kaj de Lenino, la anarĥiistoj kontribuis silente ekde deko da jaroj al la ribelado ĉe la fronto de la ŝtatoj Gerero kaj Oaŝako. Ĝis la tago dum kiu floris la barikadoj en ĝojplena urbo, dum la “Komunumo” de Oaŝako, en oktobro kaj novembro 2006! Kun tri- ĝis kvar-cent grupoj, kiuj ĉiutage reinventis la radikalan demokration, la Popola Asembleo de la Popoloj de Oaŝako (PAPO) ribelis kontraŭ la guberniestro Ulises Ruiz, starigis barikadojn, proklamis sin sola plenrajta potenco, sed kovris la murojn per la belega slogano: “Ili volas nin devigi regi, ni ne cedu al la provoko.”

Tamen, pleje percepteblas la influo de la anarĥiisto en la kampo de la moroj, kie ili estis antaŭuloj. La anarĥiisma individuismo*, eĉ pli ol la liberecana komunismo, antaŭrangigas la integrecon de la individuo en ĝiaj sociaj rilatoj, ĝiaj personaj elektoj kaj ĝiaj politikaj decidoj. La individuo estas necedebla.

* Kiun oni ne konfuzu kun la dekstra aŭ maldekstra kontraŭkonformismo, aŭ kun la liberecana movado, proksima de la ekstremdekstro kaj kiu rekomendas en Usono la forigon de la ŝtato. Kiel indikis Errico Malatesta: “Ĉiuj anarĥiistoj, egale al kiu tendenco ili apartenas, estas iel individuistoj. Sed la reciproko estas neniel vera: ĉiuj individuistoj tute ne estas anarĥiistoj” (deklaro en la anarĥiista kongreso de Amsterdamo, aŭgusto 1907).

El tiuj konceptoj naskiĝis la precipaj bataloj por subfosi la sociajn rilatojn: edukado en liberecanaj lernejoj, virina kontraŭkoncipo, vira steriligo, abortigo, libera amo kaj ama kamaradeco, kritiko de la pareco, de la familio kaj de senigaj spacoj, vegetaranismo, naturismo, komunumoj, neperforto, ekologio kun Henry David Thoreau kaj lia Walden aŭ la arbara vivo*: ĉio destinita ŝanĝi la vivon tuj, sen atendi la “grandan tagon”, kaj kio spertis gravan sukceson en la okcidentaj socioj de la 20-a jarcento.

* Originale: Walden ou La Vie dans les bois. -vl

La anarĥiisma individuismo tiel rezistis pli bone ol aliaj al la tempa eluziĝo kaj al la historiaj malsukcesoj. Ĉar ĝi ne metis la ekonomion en la centron de ĉia analizo, ĝi ne spertis la saman pridubadon de siaj principoj kiel la komunistaj pensofluoj.

Ŝanĝi la vivon tuj sen atendi la “grandan tagon”

LA ANARĤIISTO NE estas funkciulo de la spririto, asertas li, kaj Alberto Kamus, mokante la membrojn de la Franca Komunista Partio kiu “ĉiam pravas”, vidis sin prefere kiel duba akompananto* de la anarĥiistoj. Ilia respekto al la individuo kaj al la libereco ŝajnas tiel malfacile kongruebla kun la obeado, ĉefe kiam la trudata ordo estas neakceptebla. En tiu registro necesas elvoki la statuson de rifuzanto de militservo. Tiu rifuzo de militservo (en Francio deviga ĝis 2001) estis elluktita en decembro 1963 de Louis Lecoin ĉe Charles de Gaulle, tiam prezidanto de la Franca Respubliko, fine de batalo komencita en 1958 kaj malsatstriko kiun li faris 74-jara. Lecoin cetere insistis pri la fakto ke la plej multaj rifuzantoj de militservo, kiujn li tiam defendis, ne estis liberecanoj sed Atestantoj de Jehovo.

* Vortludo en la franca: “compagnon de route” (vojaĝakompananto) de la komunista partio, kontraŭ “compagnon de doute” (akompananto de dubo). -vl. Albert Camus et les libertaires (1948-1960) [Alberto Kamus kaj la liberecanoj (1948-1960), skribaĵoj kolektitaj kaj prezentataj de Lou Marin, Egrégores, Marsejlo, 2008.

Kiel movado de batalo, la anarĥiismo ĉeestas hodiaŭ kiel hieraŭ ĉe multaj frontoj, de la kontraŭtutmondigo ĝis la batalo de la “senpaperuloj”*, de la kontraŭpintkunvenoj, dum la kunvenoj de la reprezentantoj de la plej riĉaj landoj de la planedo, ĝis la ekologia kaj la kontraŭatoma movado, sen forgesi la sindikatajn batalojn, ĉu en organizaĵoj kiel la CGT, Force ouvrière (FO), Solidaraj, Unuecaj, Demokratiaj (SUD) — aŭ en la Nacia Konfederacio de Laboro (CNT laŭ la franca mallongigo).

* Kontraŭleĝe enmigrintaj loĝantoj sen restadpermeso kaj konstante minacataj de malliberejo kaj de elpelo el la lando. -vl

Claire AUZIAS.