Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ankaŭ en Orient-Azio

FINE DE LA 19-a jarcento, la anarĥiismo aperas en orienta Azio. Unue ĝi miksiĝas kun la rusa nihilismo, sed ekokupas rapide specifan lokon sine de la socialista movado kiu evoluas en tiu epoko. Kvankam la azianoj alte taksas la novecon de ideologio disvolvita en Eŭropo, ili klopodas por enigi ĝin en siajn proprajn naciajn tradiciojn.

La liberecana komunismo de Petro Aleksejeviĉ Kropotkin fariĝis la ĉefa referenco same kiel la principo de ĝenerala striko, kiu evoluas ekde 1907, speciale en Japanio. Ĉiuj reprezentaj figuroj de la anarĥiismo en orienta Azio apartenas al tiu tendenco: Kotoku Shusui (1871-1911), Osugi Sakae (1885-1923) kaj Ishikawa Sanshiro (1876-1956) en Japanio; Li Shizeng (1881-1973), Liu Shifu (1884-1915 kaj Pa Kin (1904-2005) en Ĉinio; Shin Chae-ho (1880-1936) kaj Ryu Cha-myong (1891-1985) en Koreio. La kropotkina teorio de reciproka helpo havas efektive komunajn punktojn kun la orient-azia kulturo: ĝia morala filozofio estas proksima de konfuceismo, kaj ĝiaj principoj de internacia solidareco ebligas kontraŭi imperiismon kaj militismon.

Malpli tradukitaj, la skribaĵoj de Pierre-Joseph Proudhon, de Miĥail Aleksandroviĉ Bakunin aŭ de Errico Malatesta havas pli malgrandan influon. La anarĥiismo evoluis en la sindikata mondo ekde la 1920-aj jaroj, kun la formiĝo de industria laborista klaso en Ĉinio kaj Japanio. Simbolizante formon de moderneco, ĝi eniras multajn kampojn: arton (ĉefe poezio, literaturo, teatro), inismon, liberigon de la parioj (la burakumin en Japanio), pacismon, instigo al Esperanto aŭ kampkultura scienco.

Ĝi alprenas malsamajn formojn en la diversaj landoj. En Japanio la anarĥiismo evoluas kun rapideco kaj maniero tre proksimaj de okcidenta Eŭropo. La japana socio pasas rapide de feŭdismo al kapitalismo, kio favorigas la aperon de konfliktoj kaj konsciiĝon kiu kunigas kontraŭimperiismon kaj kontraŭkapitalismon. La revoluciuloj rekomendas ne nur la faligon de la monarĥio sed ankaŭ tiun de la burĝaro. En 1911, pretekstante projekton de komploto kontraŭ la imperiestro, la registaro lanĉas ciklon da subpremoj kontraŭ la anarĥiistoj.

En Ĉinio, la socia batalo kuniĝas kun tiu kontraŭ la imperia sistemo. Kvankam la revolucio de 1911 faligas ĝin, la sekvanta militisma politiko elrevigas la anarĥiistojn. Tiuj turnas sin tiam al kultura revolucio partoprenante aktive en la Movado de la Nova Kulturo.

En Koreio, pro la brutala japana koloniigo, la anarĥiismo agas en la perspektivo de nacia liberigo. Pro tio, ekde la komenco, tiu movado estas dense ligita kun la naciismaj pensofluoj. En Tajvano la situacio estas senteble sama, ĉar la lando estas ankaŭ koloniita de Japanio, sed la tajvanaj anarĥiistoj preferas kulturajn movadojn sen uzado de perforto.

KVANKAM LA ANARĤIISMO havas ligojn kun la naciismo en certaj landoj de orienta Azio, ĝi baze strebis ĉie al internaciismo. Tio aperas en Ĉinio kun la Asocio de Azia Interkompreniĝo aŭ la Instituto de Socialismo. En Japanio, ekde 1907, Kotoku Shusui havas kontaktojn en Ĉinio kaj en Hindio, kaj la eksterlandaj anarĥiistoj loĝantaj en Tokio agas kun li. Unu el la rezultoj estis la kreado de la Asocio de Azia Interkompreniĝo, kiu akceptas ankaŭ koreiajn, vjetnamajn, filipinajn kaj malajajn revoluciulojn. En Ĉinio, la movado de Liu Shifu taksas tiam ligojn kun multaj anarĥiismaj organizaĵoj en Japanio, Usono, en diversaj landaj de Eŭropo kaj en Rusio.

La rusa revolucio kaŭzas kontraŭstarojn kaj dividojn ene de la socialismaj movadoj de Azio, kaj vekas debatojn inter anarĥiismo kaj bolŝevismo. En Japanio, la anarĥi-tendenca sindikato (la Zenjiren) atingas dek-kvin mil membrojn en 1927, dum la bolŝevist-tendenca sindikato (la Hyogikai) ne sukcesas pli bone, kun dek-du mil kvincent membroj. Malfacilas imputi perdon de anarĥiisma influo al la disputoj ene de la socialismo, sed konstateblas ke ekde la fino de la 1920-aj jaroj ilia movado malfortiĝas.

TAMEN, KOMENCE DE la 1920-aj jaroj, la internaciaj agadoj de la japanaj kaj ĉinaj anarĥiistoj disvolviĝas. En oktobro, Osugi Sakae vojaĝas sekrete al Ŝanhajo por diskuti pri starigo de Unio de Anarĥiistoj de Orienta Azio kaj partopreni en la Konferenco de la Socialistoj de Ekstrem-Oriento. Li vojaĝas poste al Eŭropo, tra Ĉinio, por partopreni en la Internacia Anarĥiista Konferenco planita en Berlino en 1923. Sed, en 1923, Osugi Sakae estas murdita de la militaj instancoj, kaj ankaŭ lia anarĥiista kaj inista kunulino Ito Noe. La projekto de la Unio ne realiĝis.

La agadoj de la anarĥiistoj tamen persistis. Nur en Sanhajo, dum la dua duono de la 1920-aj jaroj, citeblas, interalie, la organizado de la Universitato de Laboristoj, la Instituto de Trejnado de la Popolaj Grupoj de Quanzhou kaj la Orienta Federacio de la Kontraŭŝtatuloj.

La invado de Ĉinio fare de la japanoj ekde 1931 ĉesigas la evoluon de la anarĥiisma movado. La fortiĝo de la imperia reĝimo kaj de la militismo en Japanio estas unue akompanata de sistema subpremado de la kontestaj movadoj, en la metropolo (likvidado de la ribela kaj liberecana movado de la Kampara Junularo en la Nagano, en 1934-1935, kaj de la Anarĥi-komunista Partio en 1935) kiel en la dominata lando. Koreio kaj Tajvano spertas ankaŭ akran truddevigadon, kaj ĉiaj ribeladoj estis tie senkompate sufokitaj.

En Ĉinio, du partioj, la Guomindango kaj la Komunista Partio, alfrontas malfacile la japanan invadon, kio lasas apenaŭ spacon al la anarĥiisma movado. Tamen, en 1931, aperas komuna ligo inter koreaj kaj ĉinaj anarĥiistoj: la Konfederacio de Savado de la Lando kontraŭ la Japanoj. Japanoj kaj tajvananoj partoprenis ankaŭ en ĝi. La tensioj inter naciismo kaj internaciismo estis tiam tre viglaj. En tiu momento, la ĉinaj kaj koreaj anarĥiistoj havis la plej grandajn malfacilojn pacigi sian idealon kaj sian implikiĝon en la bataloj de liberigo, dum la komunistoj regis la laboristan movadon per fera mano.

Cho SE-HYUN.