Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fenomeno sistemece subtaksata

La glacio de Antarkto degelas

La UN-pintokunveno pri klimata ŝanĝiĝo okazis en Poznano, Pollando, de la 1-a ĝis la 12-a de decembro 2008. Samtempe, la Monda Meteorologia Organizaĵo alarmas: la ĉefa forceja gaso, la fonto de tutmonda varmiĝo, atingis novan rekordon de koncentriĝo en 2007. Tiu ne estas averto teoria, kiel atestas la zorgo de sciencistoj pri eventuala disfalo de la antarkta glacio.

“Dinamikaj procezoj ligitaj al glacifluo, ne inkluzivitaj en aktualaj modeloj sed sugestitaj de lastatempaj observoj, povus pliigi la senŝirmecon de la glacikovraĵoj je varmiĝo, kaj tiel pliigi estontan altiĝon de la marnivelo”*. Eltiraĵo el la kvara raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC), eldonita je la 2-a de februaro 2007, ĉi tiu linio ricevis multe malpli da atento ol tio, kion ĝi meritas. Kvankam la amaskomunikiloj menciis projektitan pli grandan altiĝon de la marnivelo de inter 18 ĝis 59 centimetroj ne pli malfrue ol la fino de la jarcento, ili tamen ne ekzamenis la limojn de la klimataj modeloj.

* ’The Physical Science Basis, contribution of Working Group 1 (WG1) in the fourth assessment report of the IPCC (2007), Summary for Policymakers; www.ipcc.ch/pdf/assessment-r... .

Sed multaj klimatologoj timas, ke laŭpaŝan degelon de la glacio anstataŭas grandskala disfalo kiu kaŭzos rapidan kaj multe pli gravan altiĝon de la marnivelo. Zorgiga scenaro, kiu profundigas la disiĝon inter la urĝa bezono “savi” la klimaton kaj la intertraktadoj por nova “post-kiota” traktato por esti proponita al la UN-konferenco en Poznano, Pollando, en decembro 2008, kaj en Kopenhago en decembro 2009. Temas pri la vivo de milionoj da homoj, plejparte en la landoj de la Sudo.

En la polusa somero, sur la surfaco de la glacikovraĵo formiĝas vastaj rezervujoj da degelakvo kiuj elfosas dolinojn* malsupren tra la glacio. En Groenlando, lastatempe, unu tia “lago”, kun larĝo de tri kilometroj, malpleniĝis kiel banujo en nur naŭdek minutoj. Kiam tiom da akvo impetas malsupren ĝis la roka fundo de la glaciejoj, ĝi povus kontribui al la derompiĝo de masivaj glacimontoj kiuj, glitante en la maron, povus kaŭzi subitan ekaltiĝon de la marnivelo. Jen la koŝmaro de la glacisciencistoj.

* “Dolino” estas elfosaĵo en kiu rivereto malaperas subteren.
Ne unu momento por malŝpari

Oni observas ĉi tiujn “dinamikajn procezojn” jam de kelkaj jaroj en la nordaj polusaj regionoj kie la groenlanda glacikovraĵo enhavas sufiĉe da akvo por altigi la oceanojn je ses metroj. Sed hodiaŭ la suda regiono — Antarkto — laŭvice fariĝis zorgo. Ĝiaj glacikampoj konsistas el kvar elementoj: la orienta kaj okcidenta glacikovraĵoj, la glaciejoj de la duoninsulo, kaj la bankizoj kiuj flosas sur la oceano.

Se la orienta glacikovraĵo malaperus, la oceanoj leviĝus je kvindek metroj*. Intertempe, bonŝance, ili restas stabilaj. Aliflanke, glacio estas rapide degelanta sur la okcidenta marbordo de la duoninsulo kie la altiĝo de la temperaturo — 3 gradoj C en kvindek jaroj — estas pli granda ol aliloke sur la planedo. En la nordoriento, kie la mezuma somera temperaturo atingas 2,2 gradojn C, oni atendas ke ĝi altiĝos je 0,5 grado C ĉiujardeke.

* Raporto de laborgrupo 1, IPCC, 2007, ĉapitro II, p. 18.

Kaj la antarkta duoninsulo kaj la okcidenta antarkta glacikovraĵo enhavas sufiĉe da akvo por altigi la marnivelon je kvin metroj. Du faktoroj pliigas la danĝeron. Unue, la montvaloj de la duoninsulo estas malpli mallarĝaj kaj serpentumaj ol tiuj de Groenlando tiel, ke glaciejoj povus gliti pli rapide en la maron*. Efektive, la rapido de iuj glacifluoj triobliĝis en lastaj jaroj. Due, la roka fundo sub la okcidenta glacikovraĵo plejparte situas sub la marnivelo kaj, en multaj lokoj, ĝi deklivas malsupren al la libera maro*. Fakuloj estas en zorgo pro tio, ke la ĉirkaŭpolusa marfluo, kiu pli kaj pli varmiĝas kaj prokisimiĝas al la marbordo, povus degeligi la submaran ankron de la glacikovraĵo.

* ’Escalating ice loss found in Antarctica’, The Washington Post, la 14-an de januaro 2008.
* United Nations Environment Program (UNEP), ‘New concerns on the stability of the west Atlantic ice sheet’, Environment Times, 2004; www.grida.no/publications/et.... aspx

La danĝero estas pli proksima ol ni kredas, laŭ James Hansen, direktoro de la Goddard Institute for Space Studies ĉe NASA, la usona kosma agentejo, kaj ok aliaj fakuloj kiuj subskribis artikolon en la revuo Science*.

* ’Target atmospheric CO2: Where should humanity aim?’ Www.arxiv.org/abs/0804.1126

Tion ili konkludis per studado pri paleoklimatoj. Antaŭ sesdek kvin milionoj da jaroj, la Tero havis preskaŭ neniun glacion. Antarkto glacikovriĝis antaŭ proksimume tridek kvin milionoj da jaroj kiam kombinaĵo de sunradiado, la albedo* kaj la atmosfera koncentriĝo de forcejaj gasoj atingis punkton de nereiro, kreante la kondiĉojn por malvarmiĝo. Marniveloj falis, kaj pluvokvantoj en la formo de neĝo pliiĝis ĉe la polusoj. La aŭtoroj diras, ke ni baldaŭ atingos tiun saman punkton de nereiro, sed retroe.

* La albedo de la sistemo tero-atmosfero estas tiu frakcio de la sunenergio kiu estas reflektata reen en la kosmon. Ĝia valoro estas inter 0 kaj 1. Ju pli reflekta estas surfaco, des pli alta ĝia albedo.

Ĉi tiun averton oni devas taksi tre serioza. La ciferoj pri la eventuala altiĝo de la marniveloj estas, efektive, la malplej precizaj el la prognozoj de la IPCC: inter 1990 kaj 2006, la pliiĝo estis 3,3 milimetroj ĉiujare, kontraste kun la antaŭviditaj 2 milimetroj*. La diferenco — 60% — eble rezultas el tio, ke estas malfacile modeli la konduton de glaciejoj.

* Artikolo en Science, citita en Le Monde la 2-an de februaro 2007.

Se la temperatura altiĝo stabiliĝus je 2° C super tiu de la jaro 1780 (fine de la antaŭindustria epoko), la modeloj prognozas marnivelan altiĝon de inter 0,4 kaj 1,4 metroj post kelkaj jarcentoj. Sed la diferenco de 60% estus sufiĉa por levi ĝin ĝis inter 0,6 kaj 2,2 metroj (verŝajne subtakso, ĉar la glacikovraĵoj ne disrompiĝas laŭ regula maniero). Tio tute ŝanĝas la tempodaŭron. Se Hansen kaj kolegoj pravas, jam absolute ne estas unu momento por malŝpari se ni volas eviti nehaltigeblan katastrofon, eble post nur kelkaj jardekoj.

Altiĝo je unu metro de la marnivelo endanĝerigus dekojn de milionoj da homoj. Dek milionoj da egiptoj, tridek milionoj da bangladeŝanoj kaj kvarono de la loĝantaro de Vjetnamio devos forlasi siajn hejmojn*; Londono kaj Nov-Jorko estus minacataj. Nomante la situacion “alarma”, la prezidanto de la IPCC, Rajendra Pachauri, lastatempe esprimis la esperon ke “la sekvonta raporto povos doni pli bonajn informojn pri la ebla degelo de ĉi tiuj du gravaj glacimasoj [Groenlando kaj okcidenta Antarkto]”*. Bedaŭrinde, ĉi tiu raporto ne aperos ĝis 2013, kio estos tro malfrua por influi la internaciajn konferencojn en decembro 2008 kaj 2009 pri postkiota strategio.

* Norman Myers, ‘Environmental refugees in a globally warmed world’, BioScience, Vol.43, No. 11, Vaŝingtono, D.K., decembro 1993.
* ’UN climate chief to visit Antarctica’, ABC News, la 8-an de januaro 2008.

Estas des pli bedaŭrinde ke la IPCC subtaksis la altiĝon de la marnivelo ĉar ĝiaj aktualaj prognozoj, aprobitaj de registaroj, servis kiel la bazo de la klimatoŝanĝa interkonsento en Balio en decembro 2007. Eĉ pli malbone, politikistoj ĉiam malgravigas ĉi tiajn prognozojn.

Laŭ la IPCC, limigi la temperaturan altiĝon al inter 2 kaj 2,4° C kompare kun la antaŭindustria epoko implicus komenci redukti tutmondajn emanaĵojn de forcejaj gasoj ne pli malfrue ol en 2015, por redukti ilin inter nun kaj 2050 je inter 50% kaj 85% kompare kun 2000. Tiuokaze, la observo de la principo “poluanto, paganto” necesigus treege gravan specifan penadon fare de la evoluintaj landoj, nome redukti siajn emanaĵojn de 80% al 95% ĝis 2050 pere de meztempa redukto de inter 25% kaj 40% ĝis 2020. Samtempe, kaj denove laŭ la IPCC, emanaĵoj de evolulandoj devus multe devojiĝi disde la etalona scenaro, tio estas, ili malpliiĝu. Malpli rigoraj ol tiuj de Hansen kaj liaj kolegoj, ĉi tiuj rekomendoj estas tutsame ignoritaj de la politikaj respondeculoj. Jean-Pascal Van Ypersele, profesoro pri klimatologio ĉe la Katolika Universitato de Loveno, kaj membro de la estraro de la IPCC, regule rimarkas ke la G8 alvokas al redukto de emanaĵoj je 50% ... dum ĝi silentas pri la 85% kiuj konsistigas la supran parton de la tutmonda gamo*. La G8 estas egale silenta pri la specifaj celoj por evoluintaj landoj kiuj devenas de ilia grava respondeco pri klimata ŝanĝiĝo. La tendenco aktivas ĉie.

* Kp. www.climate.be/vanyp

La klimata-energia rimedaro proponita de la Eŭropa Komisiono por la periodo 2013-2020, ekzemple, estas neakordigebla kun la decido, farita de la Konsilio en 1996, limigi la altiĝon de la temperaturo al maksimumo 2°C kompare kun 1780. Se temas pri Barack Obama, kvankam lia energia-klimata plano inkluzivas redukton de usonaj emanaĵoj je 80% en 2050, lia celo por 2020 nur konsistas el reveno al la nivelo de emanaĵoj en ... 1990*.

*Barack Obama’s plan to make America a global energy leader”, elŝutebla ĉe: www.barackobama.com

Resume, dum sciencistoj pli kaj pli maltrankviliĝas, registaroj pliigas sian retorikon sed limigas siajn celojn al la plej konservativaj prognozoj kaj dependas de “flekseblaj mekanismoj” por ke la evoluintaj landoj povu limigi siajn penojn al “libervolaj” reduktoj. La logiko de tiu elekto estis klarigita de la eksa ĉef-ekonomikisto de la Monda Banko, Nicholas Stern. En lia raporto al la brita registaro en oktobro 2006, li rekomendis “eviti fari tro multe, tro rapide”, ĉar “konsiderinda necerteco restas pri la kosto de reduktoj de inter 60% kaj 80% ĉe industriaj procezoj, aviado kaj kelkaj aliaj kampoj*. Oni timas, ke klimataj intertraktadoj — se ili sukcesos — starigos celojn determinitajn de zorgoj pri profitoj kaj ne de la bezono protekti homojn kaj savi la klimaton.

* Nicholas Stern, ‘Stern review on the economics of climate change’ (raporto preparita laŭ la peto de Gordon Brown, la tiama ministro pri financo ), 2006, p.247; www.hm-treasury.gov.uk/stern...

Daniel TANURO.