Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fone de politika paralizo

Alĝerio ne plu kredas je promesoj

S-ro Abdelaziz Bouteflika ĵus reformis la alĝerian konstitucion por forigi limigojn de la prezidanta mandato. Li intencas la trian fojon kandidatiĝi en aprilo 2009, malgraŭ la konfesita “malsukceso” de lia politiko.

La loĝantaro, zorgigita kaj senespera pro la malboniĝo de sia ĉiutaga vivo, tute ne interesiĝas pri la venonta baloto. Popolribeloj multiĝis en la lastaj jaroj, simptomoj de la malkontenteca etoso.

“POR IRI en Larbaa Nath Irathen (en Kabilujo), ĉiuj vojoj supreniras*, sinsekvo da vojkurboj ĉe mallarĝaj vojoj. Malkovriĝas kaskadoj de montetoj. Sub vigla lumo verdas fraksenoj, olivarboj kaj aliaj fruktarboj. Rubujoj hazarde dismetitaj, ve, malbeligas la pejzaĝon: boteloj, sakoj kaj aliaj rubaĵoj kuŝadas surgrunde. Ĉu enurbe aŭ surkampare, ĉie sur la alĝeria teritorio, detruo de pejzaĝo respegulas la mensostaton de la loĝantaro.

* Kabila proverbo, kiu inspiris la romanon Les Chemins qui montent de Mouloud Feraoun (Seuil, Parizo, 1957).

Antaŭe nomata de la francoj Fort National, la eta urbo Larbaa Nath Irathen ne evitas la konstruadan febron. Ĉie kreskas konstruaĵoj. Kutime riĉuloj kaj altaj ŝtatfunkciuloj arogas al si plurajn apartamentojn, tiel plu daŭrigante la loĝkrizon kaj devigante la aliajn civitanojn perforte manifestacii sian indignon.

Sur la trotuaroj de tiu urbo, kiu aspektas alitempa pro la ruiniĝantaj koloniaj domoj, amasiĝas senokupaj junuloj — hitistoj*. Tamen la sinsekvaj registaroj fanfarone asertas, de dek jaroj, ke la senlaboreco estas sub 12%.

* hitisto (el hitt, muro en araba lingvo): senlaborulo sin apoganta kontraŭ muro la tutan tagon.

“Veras, ke plinombriĝis dungofertoj de post alveno de Bouteflika”, asertas s-ro Omar Achour, 23-jara kaj senlabora. Sidante ŝirmita de suno, li tuttage prizorgas “tavla”, malnovan vitran prezentilon, kiu enhavas cigaredojn, flartabakon kaj dolĉaĵojn. Tio estas improvizita solvo por gajni iom da mono. Du viroj aĉetas 2 cigaredojn. S-ro Achour ekstaras por enkasigi la monerojn en verdan rustiĝintan kesteton. “Mia idealo?, li diras revenante, trovi laboron. Se ne, mi konsideros forlasi la landon”. Kiel plejmultaj junaj alĝerianoj, lia vizpeto al Francio estis rifuzita. Tial, ekestis nova fenomeno, “harragas”, tiuj “vojbrulantoj”, kiuj endanĝerigas sian vivon sur improvizitaj boatoj por iri en Eŭropon.

“Por foriri el Alĝerio, virinoj petas studvizon aŭ provas edziniĝi al “elmigrinto”.”, rakontas Sofia. Tiu 27-jarulino ne kredas je malkresko de senlaboreco. “Tute male, mi vidas pli kaj pli da senokupaj homoj. Vidu ĉiujn tiujn vagantajn junulojn. Eĉ la diplomitoj estas senlaboraj”. Laborante en “telefon-kiosko”, ŝi ne taksas sin bonŝanca. “Por virino, gravas ne resti fermita endome. Mi laboras de la 8-a ĝis la 16-a sen manĝopaŭzo, por gajni 5 000 dinarojn (50 €) monate*”.

* Meza salajro en Alĝerio estas 15.000 dinaroj.

Tia estas la kondiĉo de alĝeria virino, ekspluatata, kiel cetere la afrikaj migrintaj nigruloj. “Virino ne intertraktas sian salajron. La dungantoj preferas dunĝi ŝin, ol viron, kiu rifuzos labori samkondiĉe”. Sekretariino en sociala asocio, tiu tridekjarulino perlaboras 3 000 dinarojn monate. “Mia salajro nenion utilas al mi. Miaj gepatroj pagas miajn transportkostojn por iri labori”. Mirige, kvankam ŝi akuzas la regantojn “malŝpari la petrolan renton”, ŝi taksas pozitiva la prezidantecon de s-ro Abdelaziz Bouteflika. “Nenio ŝanĝiĝis por mi, sed mi aŭdis multajn homojn laŭdi lin. Li aparte estigis helpon por la senlaboraj junuloj kaj por ebligi al malriĉaj familioj akiri loĝejon...”

“La socia reto? Nur trompo!” Laŭ s-ro Hocine Lounis, urbestro de Labaa Nath Irathen, apartenanta al la Kunveniĝo por Kulturo kaj Demokratio (KKD), la Kompensaĵo por laboro de ĝenerala intereso (KLĜI), kiu ekzistas de 1994, kaj la Subvencio por aktivado kaj ensociiĝo (SAE), respektive 3 000 kaj 2 700 dinaroj dum ses monatoj, similas al “ekspluatado”. “Junan diplomiton aŭ kadrulon mi devas pagi 3 000 dinarojn monate! Estas kvazaŭ nenion fari kontraŭ senlaboreco... En mia urbodomo, 80% de la dungitoj estas sub reĝimo de la KLĜI. Tio signifas, ke ni devas ĉiun sesan monaton ŝanĝi ilin, dungi novajn!” Tio devigas la urbestrojn superruzi la leĝon: “Mi kompreneble nepre devas redungi la samajn. Kiel mi povus maldungi la vidvinojn, kiuj laboras en la lernejaj kuirejoj? Ili havas nur tiun ridindan salajron por vivteni siajn infanojn.”

“Rigardu tiujn vagantajn junulojn. Eĉ la diplomitoj estas senlaboraj”

SINJORO Lounis estis urbestro de 1997 ĝis 2002, kaj reelektiĝis en 2007. Li opinias, ke li ne plu povas plenumi siajn taskojn ĉar “Bouteflika reduktis la kampon de liberecoj. Li ne volas, ke urbestroj agu favore al loĝantaro. La projektoj pri konstruado, aŭ pri impostreformo, estas ekster lia agkampo... Urbestro fariĝis apendico de la centra administracio. Ĉio dependas de la kuratoroj.” La kuratorejo: la ministrejoj kaj prefektejoj, kiuj decidas pri la projektoj kaj ilia aplikado en lokoj pri kies bezonoj ili nenion scias. “Tio estas problemo, kiun denuncas ĉiuj urbestroj de Alĝerio, de ĉiuj partioj, diras la estro de Larbaa Nath Irathen. La registaro pravigas la rigidecon de la povcentrigo pro la urĝeco.”.

Efektive ne nur la registaro kulpas pri la malboniĝo de la urba administrado. Ankaŭ la urbestroj kaj iliaj helpantoj respondecas. En ĉiu administra servo regas korupto kaj “protektado”. La ordinara civitano daŭre suferas maljustajn trudpostulojn. Se iu urĝe bezonas administran dokumenton, aŭ se li estas kontrolata de tro insista ŝtatfunkciulo, li devas mobilizi siajn “konatojn” — siajn amikojn en altaj postenoj-, aŭ malfermi sian monujon. Dda Idir* ekssoldato, kiu “batalis por alia Alĝerio ol ĉi tiu”, konfesas, ke “maljusteco regas. Se vi konas neniun por protekti vin, vi ne ricevos viajn rajtojn. Se vi konas funkciulon en la urbodomo, vi povas alveni kiam ajn kaj akceptiĝos la unua. Kun la “konatoj” vi povas ĉion akiri. Mi vidas, ekzemple, homojn, kiuj ne eliris sian vilaĝon dum la milito, sed ricevas pension kiel eksmilitistoj.”

* Dda: respekta esprimo por pliaĝulo.

Tiu praktiko ege kostas al la ŝtatbuĝeto, aparte dum balotperiodo. La agnosko kiel eksmilitisto aŭ “filo de martiro”* valoras kvazaŭ privilegian karton de komerca centro: dumviva pensio, kelkaj senimpostigoj, rabatoj ĉe vojaĝagentejoj... La regantaj partioj — Nacia Liberiga Fronto (NLF) kaj la Demokratia Nacia Kunveniĝo (DNK) — disdonas ilin por gajni voĉdonantojn kaj fideligi ilin. Oni tiel povas renkonti “eksmilitistojn” kiuj ne estis sufiĉe aĝaj por militi inter 1954 kaj 1962. La nuna prezidanto, tra voĉo de la ministro pri eksmilitistoj, mem denuncis tiujn trompantojn. “Bouteflika diras multajn bonajn parolojn, komentas Dda Idir. Problemo estas, ke li ne plenumas siajn promesojn.” Oni divenas la malesperon de tiu maljunulo, kiu “preĝas Dion por ke la lando ŝanĝiĝu, almenaŭ por helpi ĉiujn tiujn deprimitajn junulojn, kiuj ne havas alian solvon ol drogkonsumadon.”

* Tiu esprimo, “martiroj”, estas uzata por la batalmortintoj. Oni taksas je du milionoj kaj duono la nombron de agnoskitaj batalintoj (eksaj “muĝahid”) aŭ ties rajtigitoj.

Alvenante al la registaro en aprilo 1999, s-ro Bouteflika levis esperon per siaj paroladoj. Parolante en alĝeria arabdialekto* kaj en la franca, referante malkaŝe al amaziga origino* de Nordafriko, listigante la sociajn ĉiutagajn malfacilaĵojn de simplaj civitanoj, skoldante siajn ne sufiĉe aktivajn ministrojn, li aperis antaŭ la popolo kiel providenca homo*.

* Liaj antaŭuloj uzis nur la literaturan araban: eĉ la arab-parolantaj alĝerianoj ne komprenas ĝin.
* El la nomo Amazigh, prapatro de la berbera popolo, laŭ la tradicio.
* Mohamed Benchicou faris ne allogan portreton de la prezidanto en Bouteflika: une imposture algérienne (Bouteflika, alĝeria trompado) (eld. Le Matin, Alĝero, 2003 kaj J.Picollec, Parizo, 2004). La ĵurnalisto kaj direktoro de ĵurnalo Le Matin estis kondamnita pro tio je du jaroj da malliberejo. Lia ĵurnalo estis malpermesita.
Politiko ne interesas min, nur pano zorgigas min

LA POPOLO tamen rapide seniluziiĝis, malkovrante, ke la ĉefo pasigis sian plejan tempon eksterlande. La protestmovado de la “nigra printempo” (aprilo-majo 2001) en Kabilujo, estis sange subpremata, kaŭzante 126 mortintojn per eksplodaj kugloj — el kiuj 5 en Larbaa Nath Irathen — kaj milojn da vunditoj*. Nuntempe popolribeloj ĉiutage eksplodas sur la tuta teritorio. Oni ne plu fidas la promesojn de la prezidanto; oni ne aŭskultas liajn paroladojn, nek tiujn de la aliaj politikaj reprezentantoj. “Politiko ne interesas min, nur pano nin zorgigas”, diras emerito ĉe tablo en kafejo de la urbocentro, kie 30-jaruloj kartludas kun 70-jaruloj. “Mia pensio ne sufiĉas por manĝigi miajn 5 senlaborajn filinojn, konfesas la viro. Foje ni manĝas, foje ni paciencas.”

* Vd Farid Alilat kaj Sheherazade Hadid Vous ne pouvez pas nous tuer, nous sommes déjà morts. L’Algérie embrasée, Edition 1, Parizo, 2002.

Paciencon ja devas havi plej granda parto de la loĝantaro. Prezaltiĝo estas senprecedenca. 800 dinaroj por 25 kg da semolo, 650 dinaroj por 5 litroj da oleo, 130 dinaroj por unu kg da laktuko, la bazaj nutraĵoj estas tro kostaj por aĉetpovo de meza salajrulo, precipe dum Ramadan-monato, kiam manĝaĵ-prezoj senhonte duobliĝas, foje eĉ triobliĝas. “En Alĝerio ĉio ŝanĝiĝas senaverte, krom nia mizero!”, plendas la pensiulo, kiu ne scias, ke reformo de la konstitucio estas planita delonge.

Alia emerito, ekslaboristo en Francio, trinkanta limonadon ĉe verŝtablo. Hezitinte, li ekparolas: “Mi havas nenion por diri al niaj regantoj, kiuj scias ĉion sed faras nenion por plibonigi niajn vivkondiĉojn. Sed mi volas demandi al la franca ŝtato, kial ĝi reduktis [en certaj kazoj] la krompension por la kunulo, kio malpliigas nian aĉetpovon.” Stranga situacio, kiam oni pensas esti aŭskultata de fremda ŝtato, sed ne de la propra. Nia kunparolanto rekonas tamen, ke la prisekureca situacio ŝanĝiĝis en dek jaroj. “Ni pli timas banditojn ol teroristojn. Ĉi tie oni povas mortigi vin por 10 dinaroj. El kio venas ĉio ĉi? Ni ne scias... Sed eble tio estas intenca?”

“Tio estas intenca!” Tiu esprimo, en la franca, aperis ĉi-lastajn jarojn ĉe la Kabiloj. Ili akuzas la ŝtaton, ke ĝi favorigis banditadon, drogvendadon, prostituon — tute subite aperintajn fenomenojn — kaj allogis la grupojn de Al-kajda en Magrebon por trudi al la loĝantaro la revenon de la Ĝendarmoj, kiuj retiriĝis de post la “nigra printempo” de 2001. Ĉu vero aŭ deliro? Malfacilas respondi, ĉar oni ne povas kontroli la cititajn bazojn de tiuj akuzoj.

Sed timo ja estas ĉie. Dum la 1990-aj jaroj eblis eliri kiam ajn en Kabilujo. “Nun, vintre mi ĉesas la laboron je la 18-a, por eviti la falsajn haltigejojn de banditoj, kiuj senigas preterpasantojn je aŭto aŭ riĉaĵo”, konfesas Karim. Krom banditadon*, kiu etendiĝis en la aliaj regionoj, tiu kondukisto de transport-kamioneto riskas ĉiutage sian vivon. Laŭ polickomisaro, “vojoj en Alĝerio kondukas rekte al tombejo.” Laŭ Karim la alta procentaĵo de la trafikakcidentoj devenas de “la malbona stato de la tro mallarĝaj vojoj, manko de signalaro kaj malobeo al la trafikkodo. Sed la ĉefa kialo estas, ke homoj ne timas morton. Ili atendas nenion de la vivo!” De 10 jaroj la alĝeria gazetaro preskaŭ ĉiutage raportas pri sinmortigoj. Ĝenerale estas junuloj, viroj aŭ inoj.

* Tiuj banditoj ŝtelas kaj malliberigas ankaŭ entreprenestrojn kaj komercistojn, kiujn ili liberigas kontraŭ pago.

Ne plu simpla kanalo disigas la alĝerian ŝtaton de la popolo, sed ja sekega dezerto. Neniu volas trairi ĝin por renkonti la alian. Dum la 10 jaroj de la Bouteflika-prezidanteco, burĝa elito, proksima de la ŝtat-mekanismo, fortikiĝis kiam malriĉeco etendiĝis en la loĝantaro. Je unua rigardo, islamistoj estas pli potencaj ol en la 1990-aj jaroj. La teroristoj, “pentintaj” aŭ elirintaj el malliberejo, ricevas postenojn aŭ kompensaĵon, dum neniu zorgas pri la viktimoj de la integrisma barbareco.

Tragiko rezultigis senraciecon: multaj junuloj kapitulacis, sin deklarinte “teroristoj”, nur por profiti helpon de la ŝtato post starigo de la “civila konkordo”*, poste fariĝinta “projekto por nacia repaciĝo”. Oni povas kompreni, ke la konstitucia reformo, kiu anoncas alian balotan farson en lando, kie estonto estos eble pli malbona ol la pasinto, neniel interesas la alĝerianojn. “Kion mi plej volus, tio estas paco, konkludas s-ro Achour. “Ĉe ni proverbo diras: paco valoras pli ol ĉiujn satojn.” Sed li ne havas iluziojn.

* La leĝo voĉdonita en 1999 planas ĉesigon de la juraj persekutoj kontraŭ teroristoj “pentintaj”, kiuj ne kulpas sangokrimon. Ili ricevas postenon kaj monkompenson. La ŝtato eĉ provizas al la eksemiroj, la regionaj ĉefoj de la islamistaj armitaj grupoj, polican eskorton por certigi ilian sekurecon. Vd Lahouari Addi, “En Algérie, du conflit armé à la violence sociale”, Le Monde diplomatique aprilo 2006.

Ali CHIBANI