Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

BANKROTO DE LA MASTRUMAD-SCIENCO

S-ro George W. Bush, prezidanto MBA

Google donas jam pli ol dudek mil respondojn al tiu kiu serĉas en la angla pri la kombino de “George Bush” kaj “plej malbona prezidanto de la historio”. Jen io por malcertigi ĉiujn kiuj asertas ke la politiko fartus pli bone se la respondeculoj regus la mastrumadajn teĥnikojn. Ĉar s-ro Bush posedis Master of Business Administration (MBA). Oni nun komprenas ke la usonaj aferrondoj preferas kiom eble plej rapide turni la paĝon kaj saluti la “stilon Barack Obama” ...

LA UNUA PREZIDANTO de la usona historio kiu posedas la titolon de Master of Business Administration (MBA) — akiritan ĉe la prestiĝa Harvard Business School-, s-ro George W. Bush estis metinta sian prezidantecon sub la signon de efika mastrumado. Dudekon da jaroj post la revolucio de Reagan kaj Thatcher, la aliro al la potenco de “mastra prezidanto” signifis plian etapon en la malmuntado de la prizorgoŝtato. Oni revenis al la tempo dum kiu la aferrondoj estis ĉiopovaj — tiu kiam la prezidantoj William McKinley (1897-1901) aŭ Calvin Coolidge (1923-1929) deklaris respektive ke necesas “malpli da ŝtato” kaj ke “la granda afero de Usono estas la aferoj”.

Komence de la 1980-aj jaroj ekfloris pliaj formuloj. Tiu de Ronald Reagan, “la ŝtato ne estas la solvo; ĝi estas la problemo” trovis sian kompletigaĵon en la formulo ke la “magio de la merkato” solvus ĉiujn ekonomiajn kaj sociajn problemojn. Tiu de s-ino Margaret Thatcher, “la socio ne ekzistas”, politika versio de la “nevidebla mano” de Adam Smith, asimilis la kolektivan bonfarton al sumo de egoismaj interesoj; kaj eĉ al fientrepreno manipulata de politikaj respondeculoj ĉar, laŭ la Reagan-a ekonomikisto Milton Friedman, “tio kion oni nomas kompato estas nur la preteksto uzata de la politikistoj por elspezi nian monon”.*

* Kp Richard Farnetti kaj Ibrahim Warde, Le Modèle anglo-saxon en question, Economica, Parizo, 1997.

Paradokse estas la demokrato William Clinton (1993-2001) kiu submetis la ŝtaton al la plej rigora malgrasig-kuraco. Unu el liaj grandaj iniciatoj estis “reinventi la registaron” per tio ke li enkondukis en ĝin la metodojn de la privata sektoro. Lia strategio de “triangulado”, nome tenis sin je egala distanco de la respublikanaj ultradekstro (kiu triumfis dum la duonmandataj elektoj en 1994) kaj de la demokratoj, konkretiĝis per konservativaj politikoj (familio, polico, malliberejoj) akompanataj de rigora impost-disciplino. Lia registaro tamen prezidis la kompletigon de la financa malregulado.* Fine de lia dua mandato, la perspektivo de rapida elimino de la tuta publika ŝuldo ŝajnis atendebla ...

* Notindas aparte la Gramm-Leach-Bliley Financial Services Modernization Act de 1999 kaj la Commodity futures Modernization Act de 2000.

Dum la prezidant-elekto de 2000, gajnita elŝire de s-ro Bush, la ideologio de la “fino de la historio” estis ankrita. La komuna retoriko pri la bonvena tutmondiĝo kaj la “nova ekonomio” certigis ke la prezidanto de la sola superpotenco povas kontentiĝi esti bona mastrumanto de la prospero. La diplomo MBA estis tiam talismano. Lernejoj pri mastrumado svarmis en la tuta mondo; multaj institucioj de supera instruado (aparte en la la kampo de publika administrado) inspiriĝis de tiu modelo por rejuniĝi.

En la epoko de financigo de la ekonomio, regimentoj da inĝenieroj iris tien por kompletigi sian formiĝon. La “financ-teĥniko” promesis orvaloran rekrutiĝon. Wall Street signifis la netransireblan horizonton, kaj same manpleno da entreprenoj ĉe la pinto de la financa ennoviĝo. Ĉu unu el ili, Enron, teksasa energi-giganto kiu, pro sia inventemo, ŝovis ĉiam pli antaŭen la limojn de la virtuala ekonomio, ne estis ankaŭ investinta en la politikan karieron de s-ro Bush? Post sia elekto, tiu ĉirkaŭigis sin per kelkaj iliaj gvidantoj, interalie s-ro Thomas White, nomumita en la postenon de ŝtatsekretario pri armitaj fortoj. Li promesis “apliki la metodojn de la privata sektoro al la publika sektoro”.

Blindulo en salonego plena de surduloj”

ENRON KOLAPSIS malpli ol jaron poste, sed, en aktualeco superregata de la atencoj de la 11-a de septembro 2001, la politika-financa skandalo estis rapide forgesita. S-ro Bush, kiu estis promesinta “humilan eksteran politikon”, spertis “epifanion”: li estos militĉefo. Tiu dimensio eklipsis aliajn aspektojn de lia prezidanteco, nome la fortigon de lia ekzekutivo kaj la radikaligon de la ekonomia politiko. La novaj imperiaj ambicioj lanĉiĝis eĉ kontraŭflue al la principo de realeco. Kiel rakontis unu el la “precipaj konsilistoj” de la prezidanto (kiun oni divenas esti lia strategiisto Karl Rove) al la ĵurnalisto Ron Suskind: “La ludreguloj ŝanĝiĝis. Ni estas hodiaŭ imperio, kaj kiam ni agas, ni kreas nian propran realecon.”*

* Ron Suskind, “Without a doubt”, The New York Times Magazine, 17-a de oktobro 2004.

S-ro Bush, kiu ŝatis memorigi ke la “decidulo” estas li, konservis tamen la kredojn kaj la stilon de mastra prezidanto. La malaltigo de impostoj estis por li panaceo kaj la konsumado la sola motoro de la ekonomio. Post sia deklaro de la “milito al terorismo”, anstataŭ pensi pri la rimedoj por financi ĝin aŭ pri la oferoj kiuj ĝi trudos al liaj samcivitanoj, li kontentiĝis admoni tiujn daŭrigi siajn aĉetojn.* Kaj, kiam necesis dum la somero 2002 lanĉi propagand-kampanjon por konvinki la publikon pri la neceso ataki Irakon, la kabinet-ĉefo de la Blanka Domo Andrew Card, kiel sperta vendisto, klarigis ke estus pli bone atendi la komencon de septembro: “El merkatscienca vidpunkto oni ne enkondukas novan produkton en aŭgusto.” Cetere, la kunvenoj de la prezidanto kaj de la registaro similis al estraroj en kiuj oni aprobas jam faritajn decidojn. Kvankam, kontraste al sia antaŭulo, s-ro Bush montriĝis al siaj subuloj tre strikta pri akurateco aŭ pri vesta etiketo, li ŝajnis senhelpa ekde kiam oni diskutis pri konkretaj temoj. S-ro Paul O’Neill, lia ĉefsekretario pri Trezoro, raportis ke oni havis la senton pri “blindulo en salono plena de surduloj”.*

* Frank Pellegrini, “The Bush speech: How to rally a nation”, Time, Novjorko, 21-a de septembro 2001.
* Ron Suskind, The Price of Loyalty: George W. Bush, the White House, and the Education of Paul O’Neill, Simon & Schuster, Novjorko, 2004.

Ankaŭ la registaron akompanis la nekompetento. La kriterio por elekti la precipajn respondeculojn estis la ideologia kongrueco. La paroladoj kiujn tiuj faris povis esti tre malproksimaj de la realo, sed ili havis la meriton de certa kohero — la talking points (“parol-elementoj”) ellaboritaj de la politikistoj estis ĉianuance gurdataj kaj kun aŭtoritateco trudataj. En la momento de la fulma milita venko de la usonaj trupoj, s-ro Paul Bremer, ankaŭ diplomito de la Harvard Business School, estis nomumita, kvankam li neniam metis piedon en Irakon, kiel ĉefo de giganta paciga entrepreno, pri rekonstruado kaj demokratiigo.

Du semajnoj da intensaj kunvenoj en Vaŝingtono sufiĉis por eduki lin. Kiel studento de la business school kiu kredas scii ĉion ĉar li ĵus legis dudekpaĝan studaĵon pri la afero, li flugis al la komplika Oriento kun simplaj ideoj.* La vigla prokonsulo komencis tuj sturme neniigi la instituciojn (forpurigo de la baasistoj, malmuntado de la armeo ktp) antaŭ ol starigi — kun la konataj rezultoj — novan politikan sistemon.

* L. Paul Bremer III kaj Malcolm McConnell, My Year in Iraq: The Struggle to Build a Future of Hope, Threshold Editions, Novjorko, 2006.

Kvankam la bankroto de la ekstera politiko de la Bush-registaro estis antaŭvidebla, oni povus miri pri la ripetaj fiaskoj de MBA-prezidanto en la kampoj kiuj koncernas ekonomian mastrumadon, eĉ simplan loĝistikon. Nu, estas lia nekapablo mastrumi la sekvojn de la uragano Katrina en septembro 2005 kiu vekis la unuajn dubojn en la publika opinio pri lia kompetento. Malgraŭ la amplekso de la katastrofo la prezidanto trovis kialon por eldiri antaŭ la televid-filmiloj siajn varmajn gratulojn (“Heckuva job, Brownie!” — “Bonega laboro, Brownie!”) al s-ro Michael Brown, direktoro de la Federal Emergency Management Agency (FEMA) kaj ĉefa respondeculo de la katastrofo.

Kulmina punkto de la Bush-erao, la lasta jaro de la dua mandato de la kvardek-tria prezidanto estis stampita samtempe de ekonomia malkresko kaj disfalo de la financsistemo, kiu bezonis masivan intervenon de la registaro. Tamen, sed ne temas pri la sola kontraŭdiro, la elekto de s-ro Barack Obama kiel prezidanto vekis ĉe la fanatikuloj de la “ĉio-merkato” frenezan aktivecon — kun la tiel nomataj “noktomezaj dekretoj” — destinitan konservi, ofte neinversigeble, la stampon de la “buŝisma” ideologio en la kampoj kiel medio aŭ laborregulado, en momento en kiu tiu sama ideologio montris plej imprese siajn limojn.*

* Rosa Brooks, “Bush’s land mines for Obama: Last-minute rules and regulations by the Bush administration could take years to undo”, The Los Angeles Times, 20-a de novembro 2008.

Kiel eblis alveni tien? Du lastatempaj verkoj alportas komencon de klarigo. En la unua, la ekonomikisto James Galbraith priskribas la supreniron de la “Predoŝtato”* Ni estas malproksimaj de la “nova industri-ŝtato” analizita en la 1960-aj jaroj de John Kenneth Galbraith (patro de la aŭtoro), kiam la aferrondoj, certe potencaj, devis kompromisi kun kontraŭpotencoj kiel sindikatoj aŭ relative aŭtonomaj publikaj povoj. Ties malfortiĝo produktis perversajn efikojn; la retoriko de la Respublikana Partio pri impost-disciplino, merkato kaj malpli da ŝtato perdis ĉian substancon.*

* James K. Galbraith, The Predator State: How Conservatives Abandoned the Free Market and Why Liberals Should Too, Free Press, Novjorko, 2008.
* La prezidinto Bush heredigas al sia posteulo deficiton anoncitan por 2008-2009 de 1.200 miliardoj da dolaroj kaj ŝuldon kiu certe superos 10.000 miliardojn da dolaroj.

Eĉ antaŭ la savado de la tuta financsistemo de la publika potenco, la konturoj de laktbovina ŝtato kiu ebligas al la entreprenoj plej proksimaj de la politikaj rondoj grasiĝi, estis klare skizitaj. La nombro da funkciuloj malkreskis, sed la viclaboro de la ŝtataj funkcioj por privataj entreprenoj kiel Blackwater, proksima de la Blanka Domo, spertis konsiderindan kreskon, ĉefe en la kampoj de interna sekureco kaj de nacia defendo.* Koncerne la prezidinton mem, prezidintido kaj nepo de senatoro, senprofila ido de familio en kiu politiko kaj aferoj ĉiam intermiksiĝis* ĉu li ne dankis ĉion — sian akcepton en la grandaj universitatoj, sian MBA, sian riĉiĝon malgraŭ sinsekvaj malsukcesoj en la afermondo, kaj kompreneble sian politikan karieron — al siaj familiaj rilatoj?*

* Jeremy Scahill, Blackwater: The Rise of the World’s Most Powerful Mercenary Army, Nation Books, Novjorko, 2007.
* Kevin Phillips, American Dynasty: Aristocracy, Fortune, and the Politics of Deceit in the House of Bush, Penguin Books, Novjorko, 2004.
* Molly Ivins kaj Lou Dubose, Shrub: The Short But Happy Political Life of George W. Bush, Vintage, Novjorko, 2000.

La alia libro, tiu de la historiisto Thomas Frank titolita La detru-skipo, priskribas detale la sabotadon de la publika povo kaj de ĝia administracio fare de la radikalaj konservativuloj por kiuj la liberala ŝtato (en la progresema usona senco), starigita de la New Deal de Franklin Roosevelt kaj de la Great Society de Lyndon Johnson, signifis perversigon de la demokratia idealo.* En la centro de la verko troviĝas krucitaj biografioj de kelkaj “revoluciuloj” de la 1980-aj jaroj, motivataj de kontraŭregistara ideologio kaj kiuj ennestiĝis en Vaŝingtono. Unu el ili, s-ro Grover Norquist, prezidanto de la asocio Americans for Tax Reform (ankaŭ diplomito de MBA de Harvard), diras ke li volas redukti la amplekson de la socia ŝtato ĝis povi ĝin “dronigi en bankuvo”.

* Thomas Frank, The Wrecking Crew: Hob Conservatives Rule, Metropolitan Books, Novjorko, 2008.

Sekve al la “purigoj” faritaj sub diversaj pretekstoj, nova generacio de funkciuloj aperis, kun komplezemo al la entreprenoj kiujn ili devus reglamenti — kaj kun la deziro ke tiuj poste dungos ilin. Do, ekde kiam la nocio de publika intereso jam ne ekzistas, kial fari karieron en Vaŝingtono alie ol por melki la laktbovinon? Alia centra eminentulo, s-ro Jack Abramoff, gvidinto de la junaj respublikanoj (larĝanime financataj de la aferrondoj), fariĝinte koruptanto kaj koruptato, estas hodiaŭ malantaŭ la kradoj sekve al giganta politika kaj financa skandalo.

Frank elterigas citaĵoj el tempo dum kiu la aferrondoj ne embarasiĝis pro ĉirkaŭfrazoj por celebri la virtojn de la mezkvalito en politiko. Li citas la prezidinton de la usona komerca ĉambro Homer Ferguson, kiu deklaris en 1928: “La plej bona servisto de la ŝtato estas la plej malbona. Homo de plej unua klaso en publika servo estas acerba. Li detruas niajn liberecojn. Ju pli bona li estas kaj ju pli longe li restas en la potenco, des pli danĝera li estas.”* Laŭ tiu mastra mezuro de la lasta jarcento, Bush estis escepta prezidanto.

* Saml., p. 129.

Ibrahim WARDE.