Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Prelego pri liberkomerco

Eltiraĵo el parolado antaŭ la Demokratia Asocio de Bruselo, la 7-an de januaro 1848

*

* La kompleta teksto de lia prelego kun ampleksa antaŭparolo de Frederiko Engelso estas nun havebla libroforme kaj mendebla ĉe la kutimaj libroservoj en Esperantujo, precipe ĉe tiuj de UEA kaj Flandra Esperanto-Ligo (FEL): Karlo Markso: Parolado pri la demando de liberkomerco, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, 52 paghoj, 7,50 euroj. -vl

La nuligo de la leĝoj [pri la) cerealoj en Anglio estas la plej granda triumfo kiun la liberkomerco rikoltis en la 19-a jarcento. En ĉiuj landoj kie la fabrikistoj parolas pri liberkomerco, ili celas ĉefe la liberkomercon de grenoj kaj de krudmaterialoj ĝenerale. Frapi per protektaj doganaĵoj la eksterlandajn grenojn, tio estas fia, tio estas spekuli pri la malsato de la popoloj. (...) Malmulte kosta pano, altaj salajroj, cheap food, high wages, jen la sola celo por kiu la free-traders, en Anglio, elspezis milionojn, kaj ilia entuziasmo infektis jam al iliaj fratoj de la kontinento.

Sed, strange! la popolo al kiu oni volas ĉiapreze havigi bonprezan panon, estas tre maldankema. (...) La popolo vidas en la sindediĉaj homoj, en [John] Bowring, [John] Bright kaj similaj, siajn plej grandajn malamikojn kaj la plej impertinentajn hipokritulojn. (...)

Por resumi: en la nuna stato de la socio, kio estas do la liberkomerco? Ĝi estas la libereco de la kapitalo. Kiam vi faligis la kelkajn naciajn haltigilojn kiuj ankoraŭ limigas la kapitalmerkaton, vi faris nenion alian ol komplete deĉenigi ties agadon. (...) Sinjoroj, ne lasu vin imponi per la abstrakta vorto libereco. Kies libereco? Tio ne estas la libereco de simpla individuo fronte al alia individuo. Tio estas la libereco kiun havas la kapitalo dispremi la laboriston. (...)

Ne kredu ke, kritikante la komercan liberecon, ni intencas defendi la protektisman sistemon. Oni povas kontraŭbatali la konstitucian reĝimon, sen pro tio esti amiko de la absolutismo*. (...)

* Absolutismo, la lasta fazo de la franca feŭdisma reĝimo). -vl

Sed ĝenerale, niatempe, la protektisma sistemo estas konservativa, dum la liberkomerca sistemo efikas detrue. Ĝi dissolvas la ĝisnunajn naciecojn kaj kulminigas la kontraŭdiron inter burĝaro kaj proletaro. Unuvorte, la sistemo de komerca libereco urĝas la socian revolucion. Kaj nur en tiu revolucia senco, sinjoroj, mi voĉdonas favore al la liberkomerco.