Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Juĝi la krimulojn

Militkrimoj. La statutoj de la internaciaj milittribunaloj de Nurnbergo kaj de Tokio difinas por la unua fojo en 1945 kaj en 1946 la militkrimojn kiel “rompoj de la militaj leĝoj kaj kutimoj” kaj nombras ilin jene: “Tiuj rompoj entenas, sen esti al tio limigitaj, murdon, malbonan traktadon kaj deportadon, por trudlaboroj aŭ por ĉia alia celo, de civilaj loĝantaroj en la okupataj teritorioj, murdon aŭ malbonan traktadon de militkaptitoj aŭ de homoj en maro, ekzekutadon de ostaĝoj, rabadon de publikaj aŭ privataj havaĵoj, senmotivan detruadon de urboj kaj de vilaĝoj aŭ ruinigon kiun la militaj postuloj ne pravigas.”

La konvencioj de Ĝenevo, kiuj kodigas ekde 1949 la internacian homhelpan juron (IHJ), entenas la devon de la ŝtatoj persekuti la akuzatojn pro gravaj malobeoj aŭ liveri ilin al ŝtato kiu deziras fari tion. La aldona protokolo I de 1977 etendas la protekton de la Ĝenevaj Konvencioj al internaciaj konfliktoj, aldonante nome al la listo de “gravaj leĝrompoj” la fakton transformi civilulojn kaj ne defendatajn lokojn en celojn aŭ antaŭvideblajn viktimojn de atakoj, transigon fare de okupanta potenco de parto de ĝia loĝantaro en la teritorio kiun ĝi okupas, la rasdisigon aŭ ankaŭ la rifuzon de justa proceso al protektataj personoj. La statutoj de la Internacia Pun-Kortumo, deciditaj en julio 1998, donas la plej kompletan liston de punendaj krimoj en la internacia ordo.

Krimoj kontraŭ la homaro. La kvalifiko de krimo kontraŭ la homaro kovras ĉian agon faritan, kun scio pri la afero, grandskale kontraŭ civila loĝantaro. Ĝi aplikiĝas same en tempo de milito kiel en tempo de paco.

Universala kompetento. Principo de la internacia juro kiu ebligas al ŝtato persekuti la farintojn de certaj krimoj, kiu ajn estas la loko en kiu la krimo fariĝis, kaj senkonsidere la ŝtatanecon de la farintoj aŭ de la viktimoj. La Ĝenevaj Konvencioj de 1949 disponis ke certaj krimoj estas tiom gravaj ke ili tuŝas la tutan homaron kaj ke, sekve, ĉiuj ŝtatoj havas la rajton, se ne la devon, “serĉi la personojn avizitajn esti farintaj, aŭ esti ordonintaj fari, unu aŭ alian de tiuj gravaj leĝrompoj, kaj ĝi devas prezentigi ilin al siaj propraj tribunaloj, kia ajn estas ilia ŝtataneco”. (Vd la artikolojn 49, 50, 129 kaj 146 de la Ĝenevaj Konvencioj, kompletigitaj de la artikolo 85 de la protokolo I.)

Françoise FEUGAS.

(Pli ampleksa versio de tiu ĉi artikolo legeblas, en la franca, en la retejo de Le Monde diplomatique: www.monde-diplomatique.fr/2009/03/F...)