Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Je la feliĉo de la akciuloj

La religio de la dek-kvin elcento

La forigo de dungoj multiĝas kaj la akciuloj de la kvardek plej grandaj francaj entreprenoj notataj en la borso (CAC 40) ricevis 54,2 miliardojn da eŭroj da dividendoj en 2008. Antaŭ tia riĉaĵo disdonita en plena krizo, la prezidanto de la Franca Respubliko ŝajnigas eventualan dividon de la profitoj. Tiuj estas des pli abundaj ju pli la salajroj estas malaltigitaj kaj la dungoj forigitaj.

ĈE LA FINO de la 1980-aj jaroj komencis trudiĝi la diktato de la kreado de valoro por la akciulo , aŭ shareholder value (komence shareholder value creation). Tiu koncepto ne nur komplete ŝanĝis la tradiciajn organiziĝon kaj funkciadon de la entreprenoj, sed ankaŭ la socian kunteniĝon de preskaŭ ĉiuj industrilandoj. Devenaj el la departementoj “kunfandiĝoj kaj akiroj” de la anglaj kaj usonaj aferbankoj, la shareholder value celis komence determini por la akciulo la gajnon de operacio de kunfandiĝo kaj aĉeto inter du entreprenoj. Iom post iom ĝi fariĝis la mezurilo por la financaj sukcesoj de la entreprenoj, koste de ĉia ekonomia kaj industria logiko.

La entreprenoj, ĝis tiam devigataj grandiĝi, kunfandiĝi, forvori aŭ malaperi nome de ŝparado per pli alta produktiveco kaj de vetkurado al la kriza grandeco, nun faris tion nur por servi maksimuman profiton al siaj akciuloj. Tiu profito cetere jam ne dependis nur de distribuado de dividendoj (ĝenerala kalkulataj surbaze de la profito), sed pli kaj pli de la alteco de la kurzo de la akcio de la societo.

Kun la tutmondiĝo, danke al la evoluo de la novaj teĥnologioj de informado kaj de komunikado, al ĉiam pli granda movkapablo de la kapitaloj kaj al ĝeneraligitaj normoj de la informad-sistemoj, la internaciaj strategi-kabinetoj levis la shareholder value el ties origina lulilo — la aferbankoj — por disvastigi ĝin, tra la ĝeneralaj direktorejoj, al ĉiuj decidniveloj de la societoj borse notataj.*

* Kabinetoj kiaj McKinsey, Boston Consulting Group (BCG), Arthur D. Little kaj la forpasinta Andersen Consulting kontribuis disvastigi la instrumentojn (programojn, kriteriojn de strategia analizo ...) ene de la entreprenoj.

“Ekde nun vi laboros nur por la akciulo!” Tiu komerca kadrulino de multnacia entrepreno de la farmacia industrio memoras kiel siaj gvidantoj prezentis la koncepton de valorkreado al ĉiuj kunvenigitaj salajruloj por tiu okazo: “Tio donis al mi ŝokon! Poste oni klarigis al ni ke ankaŭ ni profitos de tio ĉar, se oni riĉigas la akciulon, oni havos premiojn, salajraltigojn...” Charles C., siaflanke vicprezidanto de unu el la konsili-kabinetoj kiuj kontribuis disvastigi la ideon, memoras: “Mi emis daŭrigi labori pri la ligo inter strategio kaj nova financteorio, kion oni nomis tiam la akcia valoro de la entrepreno. Temis pri tre mikroekonomia kaj financa metodo de la strategio de entrepreno; konvenis elekti strategiojn laŭ ilia povo krei valoron por la akciulo.”

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, la shareholder value servis do kiel unuigilo, eĉ “raciigilo”, ĉar ĝi aplikiĝas nun al ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj sektoroj. Entrepreno kvotata en borso devas kiom eble plej bone servi siajn akciulojn per rendimentoj, do per gajnoj laŭ la investo, kiuj povas atingi — kaj kelkfoje transiri — 15% jare. En jardeko, tiu koncepto fariĝis funkcipova kaj eĉ centra por la societoj enskribitaj ĉe la borso. “La eniro [de la franca aŭtomobil-ekipisto ] Valeo en la CAC-40-indekson* en 1997-1998 kreis novan ritmon: avertojn pri rezultoj (profit warning), reporting, oni sentis pli grandan streĉitecon pri la trimonataj rezultoj”, memoras Didier C., ĝenerala direktoro de societo de aŭtomobila viclaboro aĉetita en 2005 de japana grupo.

* La akci-indekso ĉe la pariza borso de la 40 plej grandaj francaj entreprenoj. -vl
Kribrilo kun akvo ene

LA DEVO SERVI la intereson de la akciulo estis nun ankaŭ normita per la esprimo corporate governance, la (bona) entrepren-regado, kies natura kaj implicita principo estas respondi al unu sola kaj sama demando, antaŭ ĉia decido: ĉu tio kreos riĉaĵon por la akciulo? Por Didier C., la ĉeborsa entrepreno “devas realigi borsajn efikojn, sed tiu metodo malutilas ennoviĝon kies gajno por investo okazos nur post mezlonga aŭ longa tempo. Ni jam tute ne troviĝas en la industria strategio: le entrepreno ekzistas por “elkraĉi” rezultojn en la servo de la financ-institucioj”. Ĉar, paralele, “en dudek jaroj, la financa perado eksplodis”.

Gvidaj kadruloj, kies kompensaĵo per akcioj [stock options] (kiuj dependas do de la akci-kurzoj) vicigis iliajn interesojn laŭ tiuj de la akciuloj) ne havas alian elekton ol elekti la scenaron pri kiu ili pensas ke ĝi pleje kapablas altigi plej rapide kaj plej alten la borsan kurzon. Ekzistanta agado supozata generi “nur” 6%, 7% aŭ 8% de jara gajno por investita kapitalo — do apriore rentiga — estas forlasita aŭ forvendata favore al tiu kiu generas kvoton superan al 10%, eĉ al 15%. Por preni la ekzemplon de la farmacia industrio — kie la esploradaj cikloj estas tre longaj-, tiu financa logiko sekvigas ke oni antaŭe identigas la plej promesplenajn klientojn por ĉia invest-decido koncernanta la aplikad-esploradon pri nova molekulo. Inter paludismo (malario), kiu tuŝas milionojn da homoj en malriĉaj landoj, kaj trodikeco, kiu tuŝas riĉajn landojn, la elekto de esplorado fariĝas por la dua, juĝata pli favora al la evoluo de la borsa kurzo.

Laŭ Didier C., la neceso produkti rapidajn profitojn, multe pli prema ol antaŭe, kreas ekstreme malfacilan ritmon por la entreprenoj. La tutmondiĝo kaj la delokado venas de tio. Por la aŭtomobil-ekipistoj, la devo esti ĉiam pli profitigaj je mallonga tempo montriĝas per reduktado de la laborkostoj. “En nia sektoro, se oni devigas min altigi miajn rezultojn je 10% aŭ je 15%, mi maldungas ankoraŭ personaron kaj mi dungas en miaj fabrikoj en Ĉinio aŭ Barato. Sed farante tion, mi mortigas la entreprenon, ĉar mia far-scio estas ankoraŭ ĉi tie [en Francio]; kaj necesas batali por konservi ĝin.” Por Gérard S., mastrumanto de pensi-fondusoj post esti analizisto kaj poste strategi-konsilisto en granda banko, “en naŭ kazoj el dek, entrepreno kiu anoncas ke ĝi delokas 10% da siaj produktadcentroj el Francio al Azio vidos ke ĝia borsa kurzo altiĝas samtage”.

El tio naskiĝas la kontraŭdiro, por ne diri la perverseco, de la valorkreado: ĉar ĝi baziĝas sur mallonga tempo, ĝi kontraŭas la nocion mem de entrepreno, kiu estas dinamika kaj mezurita veto pri la estonteco. Tiu kontraŭdiro akriĝas per la kredo, lerte flegata, ke la batalo pri la mallonga tempo samrangas kun senbrida kaj konstanta konkurenco. “Necesas senti sin en danĝero, adaptiĝi, investi”, pensas Jean-Marc P., kapital-riskisto. La konsilisto Charles C. siaflanke koncedas tiun surprizan konfeson: “Mi laboras por la malhumanigo de la organizaĵo kaj de la entreprenregado, en la senco de forigi ĉion kio estas ene de la homo.” Kaj Jean-Michel L., rekrutisto, pensas ke la entreprenestroj aparte deturnis faman eldiron de la ekonomikisto de Kejnzo (John Maynard Keynes): “‘Je longa tempo, ni estos ĉiuj mortintaj’, do gravas nur la ĉiutagaĵo.”

Alia el la fremdiĝoj kaŭzitaj de la valorkreado estas ke ĝi profitigas unue akciulojn kiuj ne similas al la tradicia akciulo. Efektive la borsa societo estas antaŭ ĉio ŝulda al instituciaj investistoj (pensifondusoj, bankoj, asekuroj) aŭ al privataj fondusoj. Kiel klarigas Didier C.: “Tiu perado, ĉe kiu la akciulo estas fonduso kiu siavice estas la produkto de miloj da homoj, kreas kurtenon inter la ekonomia realeco de entrepreno kaj la baza akciulo. Ni jam ne troviĝas en kapitalismo de proksimeco, kie la homoj scias kien ili metas sian monon; ni troviĝas en perado kiu kreas atendojn ĉar tiuj fondusoj havas mem produkton por vendi. Ni estas malproksimaj de la kapitalisma skemo ĉe kiu individuo kun ideo povas alvoki akciulojn por realigi projekton.” Charles C. asertas siaflanke: “Mi ne vidas kiel eblas reteni la valoron en Francio, kiam ĝi kreiĝas aliie. Estas kvazaŭ kribrilo kun akvo ene.”

Pro tio, la disfalo de la daŭremaj dungoj en la “riĉaj” socioj generas por la mezaj kaj popolaj klasoj konstantan socialan kaj ekonomian malsekurecon. Laŭ Aline T., financa analizistino en ĉeborsa societo, “estas la ĝenerala organiziĝo de la kapitalisma sistemo tra la borso kiu kreas la senlaborecon”. Tio ĝustas ankaŭ kiam la entrepreno ne estas ĉeborsa kaj kiam parto de ĝia kapitalo troviĝas en la manoj de privataj investfondusoj (private equity). “Tiuj fondusoj aĉetas grandajn entreprenojn kun la celo revendi ilin post tri aŭ kvar jaroj, avertas Gérard S. Ilia celo estas realigi kiom eble plej altajn plusvalorojn. Necesas “kraĉigi” la entreprenon. En la plej malbona kazo ili haltigas la esploradon, nuligi la longtempajn investojn, maldungi kiom eble plej da homoj por atingi ke la profitoj estu rapide la plej altaj kaj por poste revendi.”

La devo krei valoron kondukis do al enpotenciĝo kaj kontrolado de la akciuloj kaj de la gvidaj kadruloj de la entrepreno — pagataj per akcioj (stock options) — super la bazaj salajruloj, sed tiu procezo tute ne finiĝis. Fronte al la premoj de la unuaj, la duaj disvolvis individuajn strategiojn de “transvivado” kiuj inkludas novajn praktikojn de deturnado de materialo aŭ de varoj, de retenado de informoj, de neoficialaj interkonsentoj kiuj kontraŭas la strategion de la unua grupo kaj de la maksimuma pago al la akciulo. Sisteme kaj antaŭece, la propagando, la preterlaso, la mensogo fariĝis kutimaj metodoj de entreprena regado; oni parolas eĉ pri “mastrumado per teroro” (vidu la artikolon [Noëlle Burgi: Akrobataj salajruloj por laboro sen reto [p. 26-27]->art])

Metioj kun aŭtoritatecaj ĝermoj

SE ONI VIVAS en medio de intence akrigita konkurenco, tiu kiu ne sufiĉe rapide adoptas la normon estas ekskludita. Laŭ Didier C., “la sindikato ludis, antaŭe, peran rolon inter la individuaj sortoj kaj la politiko de la entrepreno, sed jen oni sentas ke, eĉ se neniam estis kriterio konservi aŭ ne la homojn, tiuj kiuj restas estas tiuj kies individuaj aspiroj fine kuniĝas kun la bezonoj de la entrepreno, sen bezono de kies ajn perado.” Samtempe la integradon de la normo sekvigas alĝustigojn per anticipado aŭ per adaptiĝo, kiel emfazas la analizistoj de la kvotadagentejo Fitch: “Transloki la produktadon al landoj de malaltaj salajroj ne donas nepre konkurencan avantaĝon, sed ĝi estas verŝajne nova normo.” S-ro Rémi Skoutelsky, historiisto laŭ formiĝo, konsultisto por la kabineto Syndex — kiu laboras por la sindikataj entrepren-konsilantaroj-, konstatas evoluon en la kolektivaj maldungoj: “Tio estas ĉapitro kiel alia, perioda praktiko de la CAC-40-entreprenoj. Por subteni la kurzon de la akcio, necesas montri ke oni alikonstruas.”

Kaj ĝuste en tiu devojiĝo kuŝas la danĝero por la demokratioj, en kiuj evoluas du specoj de dungoj kun aŭtoritatecaj ĝermoj. La unu koncernas la propagandan komunikadon, praktikatan interne aŭ ekstere de la entrepreno. La dua, siavice, temas pri kontrolado kaj pri sekureco ene de la entrepreno, sed ankaŭ ekstere. Kontraste al la publikaj liberecoj, la kreskado de tiuj metioj partoprenas en la sama neado de la realeco, bazita sur la nekapablo de la plej multaj nunaj politikaj respondeculoj kritiki amasan kredon je kapitalismo fundamente bona (la novliberaluloj) aŭ fine bona (la socialdemokratoj). Eĉ se la financa kapitalismo estas hodiaŭ konkrete kaj imprese tuŝita ĉe la koro, kiom multas tiuj kiuj alvokas pie (kaj envere honte) al ĝia “moraligo”?

Isabelle PIVERT.