Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Englutitaj sindikatoj?

EN KVAR juĝdecidoj la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (KEK) pravigis socian dumpingon en la Komuna Merkato*. En la Viking-afero, juĝita la 11-an de decembro 2003, finna firmao ŝanĝis ŝtatecon de sia pramo al estona, por eviti aplikon de finna kolektiva konvencio, kiu fiksas salajrojn de la maristoj. La KEK malpravigis la sindikatojn, kiuj oponis manovron celantan malaltigi la salajrojn.

* Internacia juĝo Transport Workers’ Federation kontraŭ Viking Line de la 11-a de decembro 2007, nomata “Viking-juĝo”; juĝo Laval un Partneri Ltd kontraŭ Svenska Byggnadsarbetare Förbundet de la 18-a de decembro 2007, nomata “Laval-juĝo”; juĝo Dirk Rüffert kontraŭ Land Niedersachsen de la 3-a de aprilo 2008, nomata “Rüffert-juĝo”; juĝo Komisiono kontraŭ Luksemburgio de la 19-a de junio 2008. Tiuj juĝoj disponeblas sur la retejo de KEK.

En la Laval-afero, juĝita la 18-an de decembro 2007, sveda sindikato provis, organizante blokadon de ĝiaj konstruejoj en Svedujo, devigi latvian serv-entreprenon subskribi kolektivan konvencion, kiel oni kutimas fari en Finnlando. Temis pri fiksado de salajroj. La KEK pravigis la entreprenojn, kiuj plendis pri malrespekto de la establo-libereco, kaj de la libero vendi servojn, kiuj estas rajtoj agnoskitaj de artikoloj 43 kaj 49 de la Roma Traktato.

En la Rüffert-afero, juĝita la 3-an de aprilo 2008, la KEK kondamnis la landon Malsupra Saksio pro malhelpo al la establo-libereco de pola entrepreno. Tiu entrepreno pagis salajrojn malpli altajn ol la minimumo deviga en ĉiu konstru-kompanio subskribinta publikan kontrakton. La KEK juĝis, ke tiu regularo estas tro truda. Ĝi konsideras, ke la direktivo 96/71 pri la delokado de laboristoj starigas nur minimumojn, kiujn la membroŝtatoj ne devas transpasi por ne malhelpi la liberan konkurencon.

En la afero “Komisiono kontraŭ Luksemburgio, juĝita la 19-an de junio 2008, la KEK pravigis la Eŭropan Komisionon, kiu plendis ke Luksemburgio transskribis tro limige la direktivon de 1996 en la lokan leĝaron. La kortumo, al kiu la Eŭropa Komisiono, ĝendarmo de la Komuna Merkato, submetis la aferon, kvalifikis “superfluaj” la kondiĉojn truditajn de Luksemburgio por la aktivaĵoj de eksterlanda serv-entrepreno en la lando. Temis interalie pri ligado de salajroj al ĝenerala preznivelo, kaj pri informoj provizendaj al la laborinspektejo, kiujn la kortumo ne opiniis utilaj.

La altaj magistratoj plurfoje kvalifikis la establo-liberecon kaj la liberan servovendon “fundamentaj liberecoj” agnoskitaj de la Roma Traktato, klare indikante hierarkion inter la rajtoj de entreprenoj kaj la sociaj normoj, la unuaj superante la duajn. Kiam la KEK koncedas, ke sindikata agado konsistigas “fundamentan rajton” — kio estas ja progreso en la eŭropa socia dezerto — ĝi tuj senigas ĝin je signifo, submetante ĝin al devigo ne “malhelpi” la establo-liberecon (art. 43 de la Roma Traktato kaj la liberan servovendadon (art. 49) de entreprenoj en la Komuna Merkato.

En la bombasta lingvaĵo de la Luksemburgiaj juĝistoj, defendo de minimuma salajro estas ja ne kongrua kun la eŭropa juro, se ĝi “povas igi malpli allogaj, eble eĉ pli malfacilaj”, la kondiĉojn metitajn al entreprenoj de alia membroŝtato. Ĝi krome maltrankviliĝas, ke la kolektiva intertraktado estigas troan “juran malcertecon”(Laval-juĝo). En la Viking-juĝo, ĝi konsideras kiel “eksterproporcian” la strikon de salajruloj, kiuj rifuzis la flago-ŝanĝon de sia ŝipo de Finnlando al Estonio, lando kie salajroj malpli altas.

Tiuj juĝoj estos eble la unuaj de longa serio*...

* Vd, ekzemple, la paroladon de la deputito Francis Wurtz (EUM) en la debato pri la Viking-, Laval- kaj Rüffert-juĝoj en la Parlamento la 22-an de aprilo 2008.

Anne-Cécile ROBERT