Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2008-2010
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En interna noto rivelita de la germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung (1-a de februaro 2008), la eŭropaj regantoj asimilas ĵurnalistojn al spionoj: “Antaŭnelongaj kazoj montras, ke la spion-minaco kontraŭ la Komisiono kreskas de tago al tago, ĉar iuj landoj, premgrupoj, ĵurnalistoj kaj privataj agentejoj provas ricevi sekretajn kaj protektitajn informojn.” Nevole konfirmante la jam malnovan paranojon de la Komisiono, s-ino Valérie Rampi, proparolanto de la vicprezidanto Siim Kallas, deklaris: “ne estas ĝenerala suspekto al ĵurnalistoj (...), povas ankaŭ temi pri juna kaj beleta longkrura staĝantino”... Tiel Bruselo praktikas inform-retenon kondamnitan de pluraj ĵurnalist-sindikatoj.
Anne-Cécile ROBERT