Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malsupreniro en la inferon

“Mi puŝas la pezan ferpordon kaj eniras en la laborejon. Ĝi similas al la enirpordo de mineja lifto. Kaj kvazaŭ oni pasus de normala vivo al malnormala, ia malsupreniro en la inferon... (...) Samtempe laborante, mi pensas pri io kio ŝajnas al mi angoriga: tio, kion ni plenumas, ne estas laboro, tio estas puno. Do, kial suferi sen diri ion? (...) Kian pekon ni faris por esti kondamnitaj al tia laboraĉo? Ĉu ni estas eble punitaj, ni laboristoj, pro la simpla fakto ke ni volas vivi normalan vivon?

Kiam oni parolas pri raciigo, tio pensigas tuj pri io tre racia, teorie, sed (...) por la laboristo, tio estas nur malracia trudo (...). Oni povus kompari tion al imperia sistemo, karakterizita per senrespondeco. Estas la skipestro kiu diras: “Tio kion mi diras, estas ordono kiu venas desupre” La submastro: “Estas ordono kiu venas desupre kiun mi transdonas al vi.” La vicmajstro diras same, la sekciestro ankaŭ. Kaj la laboristoj, neniigitaj de la sistemo, forlasas ĉian batalon. (...)

Kudo, lasaspekta, plendas, apenaŭ hejme, ke lia laboro ree ŝanĝiĝis. (...) La laboro kiun oni nun farigas al li estas laboro ĉe kiu laboristo mortis antaŭ tri jaroj, kaj kroma lastan jaron, portempa laboristo. “Mi estos eble la tria, sed mi fajfas pri tio, mi povas ja aĉeti malmultekostan altaron”, diras li duonŝerce. (...) Mi aŭdis diri ke okazis akcidento en la matena grupo. Ĝuste oni aŭdas nur paroli pri sekureco. Tio estas nur rekantaĵo... Unue oni devas alveni dek minutojn antaŭ la horo (tio estas fine nepagata kromlaboro) kaj oni devas nur ripeti ĥore la sloganojn pri sekureco kiujn la skipestro legas al ni.

Tojota. La fabriko de malespero.