Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu nesciuloj aŭ falsistoj?

POR DISKREDITI LA tezojn de siaj kontraŭuloj, la partizanoj de liberkomerco falsas la historion, kredigante ke la protektismaj disponoj faritaj post la Granda Depresio de 1929 gravigis la krizon. Fakte, la falo de la internacia komerco havas aliajn kaŭzojn ol la protektismon.

Tutunue oni konstatas ke la interna produktado de la grandaj industrilandoj malprogresas tiam pli rapide ol la internacia komerco malgrandiĝis. Se tiu malaltiĝo estintus la kaŭzo de la depresio kiun spertis la landoj, oni devintus vidi la inverson. Necesas krome indiki ke, se la parto de la eksportado de varoj en la Malneta Enlanda Produkto (MEP) pasas de 9,8% al 6,2% por la grandaj okcidentaj industrilandoj de 1929 ĝis 1938, ĝi tute ne estis, tuj antaŭ la krizo, je sia plej alta nivelo, do je 12,9% de 1913.* Fine, la tempa sinsekvo de la faktoj ne kongruas kun la tezo de la liberkomercistoj.

* Paul Bairoch kaj Richard Kozul-Wright, “Globalization myths: some historical reflections on integration, industrialization and growth in the world economy”, labordokumento de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), n-ro 113, Ĝenevo, marto 1996.

La esenca parto de la malpliiĝo de la komerco okazas inter januaro 1930 kaj julio 1932, do antaŭ la starigo de la protektismaj, eĉ aŭtarciaj disponoj en certaj landoj, escepte de tiuj aplikataj en Usono ekde somero 1930, sed kun tre limigitaj efikoj. Fakte estas la internaciaj disponeblaj monoj kiuj estas la kaŭzo de la malpliiĝo de la komerco. Tiuj disponeblaj monsumoj disfalas en 1930 (- 35,7%) kaj 1931 (- 26,7%). Nu, la proporcio de la senokupa mar-tonelaro rapide altiĝis ĝis la fino de la unua trimonato de 1932, poste malaltiĝis kaj stabiliĝis.

Dinamiko de la malaltiĝo de la internacia komerco tra la martransportado

Parto de senokupa mar-tonelaro

30-a de junio 1930: 8,6%

31-a de decembro 1930: 13,5%

30-a de junio 1931: 16%

31-a de decembro 1931: 18%

30-a de junio 1932: 20,8%

31-a de decembro 1932: 18,9%

Fonto: Donitaĵoj de la Societo de Nacioj (SDN), “Bulletin économique [Ekonomia bulteno]”, 1933, Ĝenevo.

NENIO MIRIGA PRI tio, ĉar la disponebla mono determinas la komercon ĉu rekte (la kapablo pagi), ĉu malrekte (la kapablo de la komercantoj lui transportilojn).

La malaltiĝo de la kreditoj estas grava kialo por la malaltiĝo de la komerco. La demando de disponebla mono estas do ja centra.* Lastatempa usona studaĵo de la National Bureau of Economic Research (NBER) montras cetere ke estas la mona malstabileco (kiu generas la krizon de internacie disponebla mono) sed ankaŭ la ega altiĝo de la transportkostoj kiuj kondukas al malpliiĝo de la komerco dum la 1930-aj jaroj.

* James Foreman-Peck, A History of the World Economy: International Economic Relations Since 1850, Harvester Wheatsheaf, Novjorko, 1995, p. 197.

Sen la protektismaj disponoj (kiujn necesas distingi disde aŭtarciaj disponoj de Germanio kaj Italio), la relanĉigaj politikoj ne povintus realiĝi, kaj la krizo fariĝintus pli profunda. Ili ebligis ankaŭ al certaj landoj eviti brutalajn krizojn de pagbilanco, kiu devigintus ilin elekti la aŭtarcion. La protektismo estas fakte garantio kontraŭ tiu, ĉar ĝi ebligas garantii la pagivon de la ŝtatoj kaj evitigas al ili la devon limiĝi al si mem kaj enkonduki pure administratan komercon (kiel oni vidis ekde la vintro 1933-1934 ĉe Germanio).

Por pretendi ke la protektismo estis la kaŭzo de la dua mondmilito, oni bezonas profundan nescion pro la naziismo kaj faŝismo, aŭ egan malsinceron.

Jacques SAPIR.

Vidu ankau Karlo Markso: Parolado pri la demando de liberkomerco, kun antauparolo de Frederiko Engelso, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-02-1