Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La profetoj trompiĝas neniam

En Lake City (en la usona ŝtato Minnesota), iam septembre en la 1950-aj jaroj, la Lake City Herald publikigis artikolon pri profetaĵo de Maria Keech: la urbo, same kiel aliaj usonaj lokoj, estus detruota per ondego, sed la kredantoj estus savotaj de eksteruloj venantaj en fluganta telero el la planedo Klariono. La mondfino estis prognozita por la 21-a de la sekvanta decembro. Tiu miljarisma atendego partikulariĝis pro tio, ke ĝi estis kontrolita de skipo de socio-psikologoj, kiuj, el samtempa observado de la malvarma milito, intencis klarigi la universalajn mekanismojn de profetaĵoj, ekde la kristanismo ĝis nun.

La atendego estis vana, kaj la disĉiploj trovis bonajn kialojn por la malsukceso de la profetaĵo. La observantoj identigis samajn reagojn kiel tiujn malkovritajn ĉe malnovaj miljarismaj sektoj, pri kiuj la informoj estis malabundaj.

La millerismanoj, disĉiploj de William Miller, farmulo de Nova Anglio kiu kredis je la laŭlitera plenumiĝo de la biblia profetaĵo, atendadis tute tra la jaro 1843, sen rezigni ĝin: “Finiĝis la jaro de la mondfino. La millerismo pluis. La hezituloj senkuraĝiĝis, sed ili malmultis; tiuj estis multaj, male, kiuj plu tenis sian fidon kaj fervoron. Ili atribuis sian disreviĝon al ajna kalkula eraro. Malgraŭ la malsukceso de la profetaĵo, la fajro de fanatikeco intensiĝis. Flamoj de tiuspeca emocio ne estingiĝas pro ordono. (...) Anstataŭ malkreski sub sprono de malsukceso, la eksterigoj de lojaleco iĝis ankoraŭ pli rezolutaj ĉe la atendo de la tute baldaŭa lasta juĝo*.

* Leon Festinger, Hank Riecken kaj Stanley Schachter, L’échec d’une prophétie[Malsukceso de profetaĵo], Presses universitaires de France, Parizo, 1993, (unua eldono en 1956), p. 16.

Kiel verkintoj de Malsukceso de profetaĵo, Leon Festinger kaj liaj kolegoj evidente pensis pri la precipa peco en la originoj de la katolika eklezio, organizita el frustrata atendego de la glora kaj rapida reveno de Kristo por la lasta juĝo.

Kiam la profetaĵo malsukcesas, la kredantoj, do, ne nepre forlasas siajn senvalidigitajn kredojn: tial, ĉar la formetado de sia fido tro multekostas, ili reagas, male, kun ekstra engaĝiĝo. Ili povas tiam elpensi ĉiajn artifikojn koncerne la eventodaton — iliaj taksadoj estis eraraj — , persvadi sin pri tio, kaj intensigi sian piecon klopodante pli ol iam ajn konvinki la aliajn. Laŭ Festinger, tiu konduto paradoksa, se ne diri neracia, klarigeblas per “kogna disonanco”, morala kaj intelekta malkomforto tiel doloriga, ke la realo devas cedi antaŭ la kredo.

Ekzistas tamen aliaj konvinko-kampoj, kiel la politiko, al kiu la franca antaŭparolinto sin turnas anoncante, ke la libro prilumas “niajn reagojn al laikaj kaj politikaj profetaĵoj okupantaj plurajn generaciojn ekde 1917*. La dato de la sovetia revolucio subparolas pri kiom da atento la liberala pensulo Serge Moscovici dediĉis en sia menso al la tezoj de Raymond Aron pri “sekularaj religioj”, formulitaj sammomente kiel la verkoj pri kogna disonanco. En La opio de la intelektuloj, Aron atakis la komunismon, politikan ideologion, kiu, laŭ li, konsistigas, sub sciencaj ŝajnoj, religian kredon tute sorbiĝintan de sav-esperoj. Ĝiaj adeptoj, li substrekis, manifestas obstinan rifuzon pri la plej kulpatestaj veroj, kiel la diktatoreca naturo de la stalinismo aŭ la malriĉeco de la sovetia socio.

* Leon Festinger..., citita verko, p. 10.

La sociologo, profesoro kaj ĉefartikolisto ĉe Le Figaro, tiel atingis du celojn per sola frapo: li reguligis siajn kontojn kun siaj eksaj kamaradoj, simpatiantoj de la komunista partio, kaj, meze de la malvarma milito, li utiligis la kontraŭkomunismon de sia politika familio. Sed, kial la komunistoj estintus solaj iluziiĝi? Kiam Aron asertas, ke “la senklasiĝinta socio enhavanta socialan progreson sen politika revolucio samvaloras kiel la miljara regno revata de miljarismanoj* , kiel ne vidi, ke la religia difino de la komunismo aplikeblas al aliaj ideologioj? Tamen, la akuzanto tuj ekskluzivis tiun eblon: li elvokis siajn rilatulojn, la liberalistojn, kiel tiujn, kiuj dubas kaj havas nenian dogmon.

* Raymond Aron, L’Opium des intellectuels [La opio de la intelektularo], Hachette, kolekto “Pluriel”, Parizo, 2000 (1955), p. 276.

La analizo pri sekularaj religioj estus tamen gajninta universalecon se ĝi estus aplikita al aliaj; sed necesintus tiukaze kritiki la propran kampon, en la momento kiam ties ideologoj ne multe briladis. Tiu malforto rekte devenis de la tiam ĵusa malprospero kaŭzita de la krizo de 1929 kaj de la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj. Kia estis la reago de la liberalistoj al tia malsukceso de la memreguliga merkato? Ili montris, rifuzante la realon, sektanajn sintenojn, ilustritajn per la fama deklaracio de la usona prezidanto Herbert Hoover, kiu spite la evidentaĵojn certigis, ĝuste meze de la depresio, ke “la prospero estas tute baldaŭa”.

Estis ankaŭ kredantoj, kiel Claude Gignoux, direktoro de La Industria Tago, en 1936, kiu asertis, ke ne kulpas la merkatoj sed la ŝtato, tro intervenisma. “Tio, kion oni nomas kapitalisma ĥaoso estas nenio alia ol malbona funkciado de organizo distordata de dudek jaroj kaŭze de senkoheraj ŝtataj intervenoj*.

* Citita de Richard T. Kuizel, La kapitalismo kaj la ŝtato en Francio. Modernigo kaj intervenismo en la 20-a jarcento, Gallimard, Parizo, 1984, p. 174.

Antaŭ la rigora malkonfirmo liverata de la realo, la liberala miljarisma obstino nutris do revigliĝon de varbado kaj la kredantoj atakadis la Novan Interkonsenton [New Deal] kaj ĉiajn socialajn politikojn. La Dua Mondmilito, kvankam naskita de la krizo, donis al ili kromajn kialojn por malaprobi la ŝtatan intervenon, oportune similigante naziismon kaj komunismon. La milito ankoraŭ ne estis finita kiam Frederiko Hajeko [ Friedrich Hayek ] ekignoris la unuan por dediĉi sin al la kritiko de la socialema ŝtato, en kiu li vidis — alia eraro — ne malpli ol la fantomon de komunismo. En 1946, li starigis la Societon Mont-Pèlerin por kunigi la klopodojn de la venkitoj. Sed kiu konis tiun diskretan klubon kiu kunigis la malmultajn ekonomikistojn rezistantajn al la dominanta kejnzismo?

Necesis pluraj jardekoj por triumfigi denove la liberalan fidon, interalie danke al la ekonomia premio, falsa Nobelo kaj vera premio, iniciatita en 1968 de la Banko de Svedio kaj donacata honore al Alfredo Nobelo: ĝi ebligis kroni ekde 1974, sinsekve de Hajeko, la liberalajn ekonomikistojn. “Ni finvenkis”* , triumfadis afekte milde la heredantoj, al kiuj la sperto ne instruis modestecon. Antaŭ ilia ĵusa kaj fine mallonga triumfo, estis malfacile vidi kiom la liberalaj kantoroj nutradis fanatikan kredon, al kiu tute ne mankis radiaj estontecoj kiel tiuj de la marksistoj. La antaŭzorgeco de la merkato estas sendube malforta substituaĵo de tera paradizo, kaj des pli ankoraŭ de ĉiela paradizo; sed ĝi sufiĉas por profetaj deliraĵoj. Ĝi taŭgas ja por klarigi tiun kuriozan konservativisman interligon inter kristanaj fundamentistoj kaj evangeliistoj de la merkato, kiu dominis la usonan politikon ĝis la fino de la prezidanteco de s-ro George W. Bush*, kaj kiu servis kiel modelo, en Francio, al la interligo de tradiciismaj katolikoj kaj liberalistoj ĉirkaŭ s-ro Nikolas Sarkozy. Kiel kompreni, ke la adeptoj de la profito estas konkordintaj tiel bone kun la adeptoj de l’ elaĉeto, alie ol per la kuniĝemo de kredantoj, kiuj, krome, havis la bonguston ne translimiĝi sur siajn respektivajn regnojn?

* Jean-Claude Casanova, Le Point, Parizo, 26-an de junio 1989.
* Vd Thomas Frank, Kial la malriĉuloj voĉdonas dekstre Kiel la konservativuloj gajnis la koron de Usono, Agone, kolekto “Contre-Feux”, Marsejlo, 2008.

Alain GARRIGOU.