Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Laŭdo de la revolucioj

DUCENT DUDEK JAROJ post 1789, la korpo de la Revolucio moviĝas ankoraŭ. François Mitterrand tamen venigis s-inon Margaret Thatcher kaj Joseph Mobutu por konstati ĝian enĉerkigon dum la ceremonioj de ĝia ducentjariĝo. Kiam montriĝis ke la jaro de tiu datreveno estis ankaŭ tiu de la falo de la berlina muro, Francis Fukuyama anoncis la “finon de la historio”, do la eternecon de la liberala dominado super la mondo kaj la fermo, laŭ li definitiva, de la revolucia hipoteko. Sed la krizo de la kapitalismo ŝancelas denove la legitimecon de la regantaj oligarĥioj. La melodio estas pli aŭ malpli peza, laŭ la preferoj. Elvokante “tiujn intelektulojn kaj artistojn kiuj alvokas al ribelo”, la franca taggazeto Le Figaro jam afliktiĝas: “Ŝajnas ke François Furet trompiĝis: la Franca Revolucio ne finiĝis.”*

* Le Figaro, Parizo, 9-a de aprilo 2009.

Kiel multaj aliaj, tiu historiisto tamen ne malŝparis penon por forŝovi ĝian memoron kaj malproksimigi ĝian allogon. Iam konsiderata kiel esprimiĝo de historia neceso (Karlo Markso, de “nova erao de la historio” (Johano Goeto), de epopeo kiun malfermis tiuj soldatoj de la jaro II prikantataj de Viktoro Hugo — “Kaj oni vidis marŝi tiujn rave belajn nudpiedulojn sur la mirigita mondo”-, oni montris jam nur la sangon sur ĝiaj manoj. De Rusoo ĝis Mao, utopio egaleca, terorisma kaj virta laŭdire tretis la individuajn liberecojn, naskis la fridan monstron de la totalisma ŝtato. Poste, la “demokratio” revigliĝis kaj venkis, gajeta, paca, merkata. Ĝi estis siavice ankaŭ heredinto de revolucio, nur de alia ordo, angleca aŭ usoneca, pli politika ol socia, “senkafeinigita”.*

* “Unuvorte, la postulo de la liberala sento estas revolucio senkafeinigita, revolucio kiu ne havus la guston de revolucio”, resumas Slavoj Zizek, en Robespierre: entre vertu et terreur [Robespierre: inter virto kaj teroro], Stock, Parizo, 2008, p. 10.

Ankaŭ en Anglio oni estis senkapiginta reĝon. Sed ĉar la rezistado de la nobelaro tie estis malpli vigla ol en Francio, la burĝaro ne vidis la neceson alianciĝi kun la popolo por trudi sian dominadon. En la riĉaj rondoj tia modelo, sen nudpieduloj nek pantalonuloj, ŝajnis pli malvulgara kaj malpli danĝera ol la alia. S-ino Laurence Parisot, prezidanto de la franca mastraro, do ne perfidis la senton de siaj klientoj konfidante al ĵurnalisto de la Financial Times: “Mi ŝategas la historion de Francio, sed mi ne tre ŝatas la Revolucion. Tiu estis ago de ekstrema perforto kiun ni suferas ankoraŭ. Ĝi devigis ĉiun el ni esti en unu tendaro.” Kaj ŝi aldonis: “Ni ne praktikas la demokration kun tiom da sukceso kiel Anglio.”*

* Financial Times Magazine, Londono, 7-8-aj de oktobro 2006.

“Esti en unu tendaro”: tiu speco de socia polusigo estas malagrabla kiam necesus, male, ĉefe dum tempo de krizo, montri sin solidara kun sia entrepreno, kun sia mastro, kun sia marko — sed kun ĉiu restanta en sia loko. Ĉar, laŭ tiuj kiuj vere ne aprezas ĝin, la ĉefa malpravo de la revolucio ne estas la perforto, fenomeno plorinde banala en la historio, sed , afero senfine pli malofta, la renverso de la socia ordo kiu okazas okaze de milito inter riĉuloj kaj proletoj.

En 1988, serĉante senreplikan argumenton, la usona prezidanto George Herbert Bush skoldis sian demokratan kontraŭulon s-ron Michael Dukakis, perfekte senofensivan teĥnokraton: “li volas dividi nin en klasojn. Tio estas bona por Eŭropo, sed tio ne estas Usono.” Klasoj, en Usono, oni mezuras la hororon de tia akuzo! Tiom ke dudek jarojn poste, en momento dum kiu la stato de la usona ekonomio ŝajne trudas oferojn same malegalece dividitaj kiel la profitoj kiuj antaŭis ĝin — verso de la Internacio postulas ke “la ŝtelisto trudredonu”...-, la nuna loĝanto en la Blanka Domo juĝis urĝa senprajmigi la popolan koleron: “Unu el la plej gravaj instruoj tirendaj el tiu ĉi krizo estas ke nia ekonomio funkcias nur se ni estas ĉiuj kune. (...) Ni ne havas la rimedojn vidi demonon en ĉiu investisto aŭ entreprenisto kiu provas realigi profiton.”* Male al la aserto de certaj liaj respublikanaj kontraŭuloj, s-ro Barack Obama ne estas revoluciulo ...

* Gazetara konferenco de la 24-a de marto 2009.

“La revolucio, tio estas unue rompo. Tiu kiu ne akceptas tiun rompon kun la establita ordo, kun la kapitalisma socio, tiu ne povas esti membro de la Socialista Partio.” Tiel parolis Mitterrand en 1971. Poste, la aliĝkondiĉoj de la Socialista Partio (PS) fariĝis malpli severegaj, ĉar ili ne malkuraĝigas la ĝeneralan direktoron de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), s-ron Dominique Strauss-Kahn, nek tiun de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), s-ron Pascal Lamy. La ideo de revolucio ankaŭ aliie retrofluis, inkluzive en la plej radikalaj grupoj. La dekstro do akaparis tiun vorton, kiu ŝajne ankoraŭ portas esperon, por fari de ĝi sinonimo de restaŭrado, de detruado de la atingitaj socialaj protektoj kiuj estis eĉ elŝiritaj kontraŭ la “establita ordo” (vidu Laurent Bonelli: Malgraŭvolaj subfosuloj)

Oni riproĉas al la grandaj revolucioj ilian perforton. Oni ŝokiĝas ekzemple pro la masakro de la svisaj gvardioj okaze de la preno de la Tuileries en aŭgusto1792, aŭ pri tiu de la rusa imperia familio en julio 1918 en Jekaterinburgo, aŭ pri la likvidado de la oficiroj de la armeo de Ĉang Kai-ŝek post la enpotenciĝo de la ĉinaj komunistoj en 1949. Sed tiam oni prefere ne prisilentus antaŭe la malsategojn de la Malnova Reĝimo surfone de baloj en Versajlo kaj de dekona imposto elpremitaj de la pastroj; la centojn da pacaj manifestaciantoj de Sankt-Peterburgo mortigitaj iun “ruĝan dimanĉon” de januaro 1905 fare de la soldatoj de Nikolao II; la revoluciulojn de Kantono kaj Ŝanhajo ĵetitaj vivaj, en 1927, en la fajrejojn de lokomotivoj. Sen diri ion pri la ĉiutagaj perfortaĵoj de la socia ordo kiun oni tiam volis faligi.

La epizodo de la vive bruligitaj revoluciuloj impresis ne nur tiujn kiuj interesiĝas pri la historio de Ĉinio, ĝi estas konata de la milionoj da legantoj de La homa kondiĉo*. Ĉar, dum jardekoj, la plej grandaj verkistoj, la plej grandaj artistoj unuiĝis kun la laborista movado por celebri la revoluciojn, la “kantantan estontecon”. Ĉe tio, estas vere, ili ankaŭ minimumigis la elreviĝojn, la tragediojn, la palajn matenkrepuskojn (politikan policon, personkulton, laborkoncentrejojn, ekzekutojn).

* La Condition humaine.

De tridek jaroj, aliflanke, oni parolas jam nur pri tio; tio estas eĉ konsilinda por sukcesi ĉe universitato, ĉe gazetaro, kaj por brili ĉe la Akademio. “Kiu diras revolucio, diras ekperforto, tiel klarigas la sukcesa historiisto Max Gallo. Niaj socioj estas ekstreme difektiĝemaj. La plej granda respondeco de tiu kiu havas aliron al la publika parolo estas averti kontraŭ tiu ekperforto.”* Furet juĝis siavice ke ĉia provo de radikala transformado estas totalisma aŭ terorisma. Li konkludis ke “la ideo pri alia socio fariĝis preskaŭ nepensebla”.* Oni komprenas ke tia malebleco ne ĉagrenus la plej multajn el liaj legantoj, protektataj kontraŭ la fulmotondroj per agrabla ekzistado de festenoj kaj de debatoj.

* Le Point, Parizo, 25-a de februaro 2009.
* François Furet, Le Passé d’une illusion. Essai sur l’idée communiste au XXe siècle [La pasinteco de iluzio. Eseo pri la komunista ideo en la 20-a jarcento], Robert Laffont — Calmann-Lévy, 1995, p. 572.
... sed la plej belajn kantojn havis ni”

LA FOBIO de revolucioj kaj ĝia korolario, la pravigo de la reganta ordo, estigis multajn pliajn referencojn ol tiujn de Gallo kaj Furet. Pensu nur pri la elekto de la komunikiloj, inkluzive de kinarto. De tridek jaroj ili volis pruvi ke ekster la liberala demokratio oni trovas nur tiranecajn reĝimojn kaj kaŝan interkonsenton inter ili. La loko dediĉita al la germana-sovetia traktato do larĝe superis tiun de la aliaj kontraŭnaturaj aliancoj, kiel la interkonsentoj de Munkeno kaj la manpremo inter Adolfo Hitlero kaj Neville Chamberlain. La nazio kaj la konservativulo interkonsentis almenaŭ en la malamo de popolaj frontoj. Kaj tiu sama timo de klaso inspiris la nobelojn de Ferrari kaj la ŝtalmastrojn de la Rurregiono kiam ili favoris la enpotencigon de Benito Mussolini kaj de la Tria Regno.* Ĉu estas ankoraŭ permesate memorigi tion?

* En 1970, la reĝisoroj Vittorio de Sica, en La ĝardeno de la Finzi Contini kaj Luchino Visconti, en La damnitoj, pritraktis tiun temon.

Tiukaze ni daŭrigu ... Kvankam li faris skandalon teoriumante sian rifuzon de sovetispeca revolucio, kvalifikita de unu liaj amikoj kiel “blankiismo kun tartara saŭco”, figuro tiom respektata de la instruistoj pri virto kiel Léon Blum pensis pri la limoj de socia transformado kies sola talismano estus la universala voĉdonrajto. “Ni ne estas tre certaj, avertis li en 1924, ke la reprezentantoj kaj gvidantoj de la nuna socio, en la momento en kiu iliaj esencaj principoj ŝajnus al ili grave minacataj, ne forlasas mem la leĝecon.” Tiaj leĝrompoj efektive ne mankis poste, de la pronunciamiento de Francisco Franco en 1936, ĝis la ŝtatrenverso de Augusto Pinochet en 1973, sen forgesi la renverson de Mohammad Mossadegh en Irano en 1953. La socialista ĉefo* emfazis cetere ke “neniam la respubliko estis proklamita, en Francio, kaŭze de laŭleĝa voĉdonado farita laŭ konstituciaj formoj. Ĝi estis instalita per la volo de la popolo ribelanta kontraŭ la ekzistanta leĝeco.”*

* Léon Blum, en Francio. -vl
* Léon Blum, “L’idéal socialiste [La socialista idealo]”, La Revue de Paris, majo 1924. Citita de Jean Lacouture, Léon Blum, Seuil, Parizo, 1977, p. 201.

Nuntempe uzata por senrajtigi aliajn formojn de kolektiva interveno (ekzemple strikojn en la publikaj servoj, konsideratajn kiel ostaĝprenojn), la universala voĉdonado fariĝintus la nepro de ĉia politika ago. La demandoj kiujn Léon Blum starigis pri tio tamen ne vere maljuniĝis: “Ĉu ĝi estas hodiaŭ plena realaĵo? Ĉu la influo de la mastro kaj de la proprietulo ne pezas sur la elektantoj, kun la premo de la monpotencoj kaj de la granda gazetaro? Ĉu ĉiu elektanto estas libera pri la voĉo kiun li donas, libera per la kulturo de sia penso, libera per la sendependeco de sia persono? Kaj, por liberigi lin, ne necesus ĝuste revolucio?”* Oni murmuras ke la verdikto de la urnoj tamen en tri eŭropaj landoj — Nederlando, Francio, Irlando — fiaskigis la kunajn premojn de la mastraro, de la monpotencoj kaj de la gazetaro. Ĝuste pro tio, oni tute ne respektis ilin ...

* Saml.

“Ni perdis ĉiujn batalojn, sed ni havis la plej belajn kantojn.” Tiuj vortoj, kies aŭtoro estas laŭdire hispana respublikana batalinto serĉanta rifuĝon en Francio post la venko de Franko, resumas siamaniere la problemon de la konservativuloj kaj de ilia obseda pedagogio de submetiĝo. Simple dirite, la revolucioj postlasas en la historio kaj en la homa konscio neestingeblan spuron, ankaŭ kiam ili fiaskis, ankaŭ kiam ili estis malhonorataj. Ili enkarnigas efektive tiun momenton tiel maloftan en kiu la fataleco leviĝas, kie la popolo alprenas la avantaĝon. Pro tio ilia universala resonado. Ĉar, ĉiu siamaniere, la ribeluloj de la Potjomkin, la postvivantoj de la Longa Marŝo, la barbudos [barbuloj] de la Sierra Maestra revekas tiun geston de la soldatoj de la jaro II* kiu sugestis al la brita historiisto Eric Hobsbawm ke “la Franca Revolucio montris la potencon de la popolo en maniero kiun neniu registaro iam ajn permesis al si forgesi — eĉ se nur per la memoro pri improvizita armeo de rekrutoj ne trejnitaj, sed venkaj kontraŭ la potenca koalicio formita el la plej spertaj elitaj trupoj de la eŭropaj monarĥioj”.*

* ... de la Franca Revolucio. -vl
* Eric Hobsbawm, Aux armes, historiens. Deux siècles d’histoire de la Révolution française [Armiĝu, historiistoj. Du jarcentoj da historio pri la Franca Revolucio], La Découverte, Parizo, 2007, p. 123.
Antaŭmalhelpi la konservativajn restaŭradojn naskitajn el la scio

TEMAS NE NUR pro “memoro”: la moderna politika vortaro kaj la duono de la jursistemoj de la mondo inspiriĝas el la kodo kiun inventis la Revolucio. Kaj kiu pensas pri la triamondismo de la 1960-aj jaroj (vidu la artikolon de Alain Gresh: Nedetruebla revo pri pli bona mondo) povas demandi sin ĉu parto de ĝia populareco en Eŭropo ne venas el la sento de rekono (en la duobla senco de la vorto) kiun ĝi naskis. La idealo revolucia, egaleca, emancipa de la klerismo ŝajnis tiam renaskiĝi en la Sudo, parte danke al la vjetnamoj, alĝerianoj, ĉinoj, ĉilianoj kiuj estis studintaj sur la Malnova Kontinento.

La Imperio grasiĝis, iamaj kolonioj ekmoviĝis, la revolucio daŭris. La nuna situacio estas malsama. La emancipiĝo de Ĉinio aŭ de Barato, ilia rolo sur la internacia scenejo vekas ie kaj tie sciemon kaj simpation, sed ili referencas nenian “universalan” esperon ligitan ekzemple al egaleco, al la rajto de la subprematoj, al alia evolumodelo, al antaŭmalhelpo de konservativaj restaŭradoj naskitaj el la scio kaj el distingiĝo.

La entuziasmo kiun vekas Latinameriko estas pli granda ĉar la politika orientiĝo estas tie samtempe demokratia kaj sociala (vidu la artikolon de Maurice Lemoine: Tiu Latinameriko kiu akceptas la alfrontiĝon). Certa eŭropa maldekstro pravigis de dudek jaroj la prioritaton kiun ĝi donis al la postuloj de la mezaj klasoj, teoriumante la finon de la “revolucia parentezo”, la politikan estingiĝon de la popolaj kategorioj. La registaroj de Venezuelo aŭ de Bolivio male remobilizas tiujn pruvante al ili ke ilia sorto estas konsiderata, ke ilia historia destino ne estas sigelita, resume ke la batalo daŭras.

Kiom ajn dezirindaj ili restas, la revolucioj estas maloftaj. Ili bezonas samtempe amason da malkontentuloj pretaj agi; ŝtaton kies legitimeco kaj aŭtoritateco estas kontestataj de parto de ĝiaj kutimaj partizanoj (pro ĝia ekonomia malkapablo aŭ ĝia milita malzorgo aŭ internaj dividoj kiuj paralizas kaj disigas ĝin); fine, la antaŭekzisto de radikalaj ideoj de pridubigo de la socia ordo, komence ekstreme minoritataj (vidu la artikolon de Laurent Bonelli: ...), sed al kiuj povas kroĉiĝi ĉiuj kies antaŭaj kredoj aŭ lojalecoj dissolviĝis.*

* Vd Jack Goldstone, Revolution, Wadsworth Publishing, Belmont (Kalifornio, Usono), 2002, kaj Theda Skocpol, Etats et révolutions sociales, Fayard, Parizo, 1985.

La usona historiistino Victoria Bonnell pristudis la laboristojn de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo antaŭ la unua mondmilito. Ĉar temas pri la sola kazo ĉe kiu tiu socia grupo estis la ĉefaganto de “sukcesinta” revolucio, ŝia konkludo meritas esti raportita: “Kio karakterizas la revolucian konscion estas la konvinko ke la plendmotivoj solveblas nur per transformado de la ekzistantaj institucioj kaj per starigo de alia socia organizo.”* Alivorte, tiu konscio ne aperas sponte, sen antaŭaj politika mobiliziĝo kaj intelekta “bolado”.

* Victoria Bonnell, The Roots of Rebellion. Worker’s Politics and Organizations in St. Petersburg and Moscow, 1900-1914, University of California Press, Berkelejo, 1984, p. 7.

Des pli ke ĝenerale, kaj tion ni vidas en la nuna momento (vidu la artikolon de Michael Klare: ...), la postulo de la sociaj movadoj estas unue defenda. Ili volas restarigi socian kontrakton kiun ili juĝas rompita de la mastroj, la ter-proprietuloj, la bankistoj, la regantoj. Pano, laboro, loĝejo, lernado, vivprojekto. Ne (ankoraŭ) “brila estonto”, sed la “imago de nuno sen ĝiaj plej doloraj aspektoj”* Nur poste, kiam la nekapablo de la dominantoj plenumi la devojn kiuj legitimas ilian potencon kaj iliajn privilegiojn fariĝas evidenta, la demando estas kelkfoje levita, trans la rondoj de la aktivuloj, nome “ĉu la reĝoj, la kapitalistoj, la pastroj, la generaloj, la burokratoj, daŭre estas socie utilaj”.* Tiam oni povas paroli pri revolucio. La transiro de unu etapo al alia povas interveni rapide — du jaroj en 1789, kelkaj monatoj en 1917 — aŭ okazi neniam.

* Barrington Moore, Injustice. The Social Bases of Obedience and Revolt, Sharpe, White Plains (Novjorko) 1978, p. 209.
* Saml., p. 84.
Demando starigita en 1977: Kial la USSR estas tiom stabila?

DE PRESKAŬ DU jarcentoj, milionoj da politikaj aŭ sindikataj aktivuloj, da historiistoj, da socisciencistoj esploris la variablojn kiuj determinas la rezulton: ĉu la reganta klaso estas dividita kaj demoralizita? ĉu ĝia subprem-aparato sendifekta? ĉu la sociaj fortoj kiuj aspiras la ŝanĝon estas organizitaj kaj kapablaj interkompreniĝi? Nenie tiaj studaĵoj estas pli ampleksaj ol en Usono, kie oni volis ofte kompreni la revoluciojn, koncedi ĉion kion ili alportis, sed por forŝovi la teruran perspektivon.

La fidindeco de tiuj laboraĵoj montriĝis ... duba. En 1977 ekzemple oni maltrankviliĝis ĉefe pri la “neregeblo” de la kapitalismaj socioj. Kaj pro kontrasto oni demandis sin: kial la USSR estas tiom stabila? En tiu kazo, la klarigoj multegis: prefero de la gvidantoj kaj de la sovetia loĝantaro por ordo kaj stabileco; kolektiva sociiĝo kiu favoras la valorojn de la reĝimo; nekumuleco de la solvendaj problemoj, kio ebligas al la sola partio manovradon; bonaj ekonomiaj rezultoj kiuj kontribuas al la celata stabileco; progreso de la vivnivelo; statuso de grandpotenco ktp.* La tiam jam famega politikscienculo de la universitato Yale, Samuel Huntington, povis nur konkludi el tiu rikolto de interkonsentaj indicoj: “Neniu el la defioj antaŭvidataj en la venontaj jaroj ŝajnas esti kvalite malsama ol tiuj al kiuj la sovetia sistemo jam sukcese respondis.”*

* Kp Seweryn Bialer, Stalin’s Successors. Leadership, Stability, and Change in the Soviet Union, Cambridge University Press, 1977.
* Samuel Huntington, “Remarks on the meaning of stability in the modern era”, en Seweryn Bialer kaj Sophia Sluzar (sub la gvid. de), Radicalism in the Contemporary Age, vol. 3, Strategies and Impact of Contemporary Radicalism, Westview Press, Boulder (Koloradio), 1977, p. 277.

Ĉiu konas la sekvon ...

Serge HALIMI.