Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Direct 8”, tv-kanalo de la industria afrik-optimismo

“PAROLES D’AFRIQUE” (Paroloj el Afriko) , ĉiumonate elsendita de la tv-kanalo Direct-8, estas verŝajne la elsendo, kiu plej bone ilustras la kunfluon de la amaskomunikaj kaj afrikaj aktivaĵoj de s-ro Vincent Bolloré. Lanĉita en marto 2006, tiu elsendo estas prezentata de la eksa ministro pri internacia kunlaboro Michel Roussin mem, el la grup-sidejo — la Bolloré-turo — en Puteaux (Parizo) Ĝi enhavas du partojn. La unua estas dediĉita al la “seriozaj” temoj, monigeblaj: ekonomiko, geopolitiko, millitistaferoj, ktp. S-ro Roussin tiam estas helpata de Guilllaume Zeller, eksa konsultisto pri publikaj rilatoj, nun ĉefredaktoro de Direct soir.

La dua parto temas pri la “kulturaj demandoj” — libroj, spektakloj, kino — kaj donas pli brilbuntan aspekton al iom sengusta elsendo. S-ro Roussin estas helpata por tio de komerca prezentistino, Véronique Forge, nun kune kun afrikaj rubrikistoj. La anoncita celo de la programo estas montri “bonan bildon” de la nigra kontinento “donante la parolon al afrikanoj”. Prezentiĝas efektive imagita Afriko, kiu sekvas tre intime la ekonomiajn interesojn de la Bolloré-grupo. Kio estas bona por Bolloré en Afriko fariĝas, en la tv-elsendo de s-ro Roussin, bona por ĉiuj afrikanoj. La konzerno montras tiel plaĉan bildon pri si.

En “Paroloj el Afriko”, oni ekzemple laŭdas “tre interesan” libron de la senegala prezidanto Abdoulaye Wade. Oni plenrespekte aŭskultas la gabonan prezidanton Omar Bongo. Oni invitas la ambasadoron de la Konga Respubliko en Parizo, proksimulon de s-ro Denis Sassou Ngesso; aŭ la ĉefon de la kameruna dungist-sindikato, kiu estas politika subtenanto de la prezidanto Paul Biya. Kaj ne forgesas dissendi buntajn raportaĵojn pri la havenoj Dualao kaj Pointe-Noire; pri la mara transportado en Senegalo aŭ fervoja en Madagaskaro.

Neniam nomata, la Bolloré-grupo tamen estas ĉie ĉeestanta. La elsendejo eĉ similas al administra konsilantaro, kiam la vicprezidanto de tiu grupo dediĉas la elesendon al la “infrastrukturoj en Afriko”. La “invititoj”: la prezidanto-ĝenerala direktoro (PĜD) de la internacia Societo de afrika perrela transporto (Sitarail), kiu fariĝis kelkajn semajnojn poste ministro pri transporto en Ebur-Bordo, kaj la PĜD de Antaŭenigo kaj partopreno por la ekonomia kunlaborado (Proparto), filio de la Agentejo Franca por disvolvado (AFD) specialigita pri subteno al privata sektoro.

La elsendo, kiu invitas nur riĉajn kaj bone lokitajn afrikanojn, kelkfoje donas la parolon al ankoraŭ pli specifaj “afrikanoj”. La invitito , la 25-an de septembro 2008, ja estis la generalo Emmanuel Beth, komandinto de la “Licorne”-operacio en Ebur-Bordo*, fariĝinte direktoro de militista kaj pridefenda kunlaborad-fako en la ministrejo de eksterlandaj aferoj.

* “Licorne”-operacio estas la nomo de la misio de la franca “intermetiĝa armeo” en Ebur-Bordo, post la komenco de la interna milito en septembro 2002.

Oni estus povinta indiki, ke la homo kelkajn monatojn antaŭe deponis florojn sur la tombo de la togolanda eksdiktatoro Gnassingbé Eyadéma*. S-ro Roussin elektis alian vojon: “Vi jam scias tion delonge, ni estas tiuj, kiuj anoncas bonajn novaĵojn. En nia elsendo kaj nia kanalo, oni ĉiam batalas kontraŭ antaŭjuĝojn. Tial hodiaŭ, por tiu batalo, ni ne povis pli bone fari, ol peti generalon veni al nia elsendo: francan generalon, sed tute mergitan en la afrikaj aferoj...” Kaj ekas amika diskuto inter la paraŝutista oficiro de la Légion Etrangère kaj lia invitinto, eksa oficiro de la Servo por eksterlanda dokumentado kaj kontraŭspionado (Sdece). Ĉe s-ro Bolloré, la “paroloj el Afriko” estas kalibritaj.

* Laŭ la retejo de la togolanda televido TVT.

Thomas DELTOMBE