Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La palestinanoj de Israelo — ostaĝoj de la ekstremdekstro

Fine de marto, la gvidanto de la ekstremdekstro Avigdor Lieberman akiris la postenojn de vica ĉefministro kaj de ministro pri eksterlandaj aferoj de Israelo. Kiam Jörg Haider kaj liaj amikoj de la Liberala Partio (FPÖ) eniris, en 2000, la aŭstrian registaron, Eŭropo protestis kvazaŭ unuanime. Tio, strange, ne okazis ĉi-foje. Tamen, konforme al la linio de sia partio, Israel Beitenu (“Israelo, nia domo”), la rusdevena gvidanto multigis dum sia elektokampanjo la rasistajn deklarojn kontraŭ la palestinanoj de Israelo. Oni rimarkis ĉefe, en Okcidento, la unuajn deklarojn de la nova ĉefo de la diplomatio kiu ĵetis rubujen la interkonsentojn antaŭe subskribitajn de lia lando, inkluzive de la pure komunikcela konferenco de Anapolo. Fakte, ili kaŭzis kolizion kun la registaro de s-ro Barack Obama kiu serĉas malstreĉiĝon en Proksim-Oriento. Sed, pri interna politiko, la pridubigon, fare de s-ro Lieberman, de la civitaneco de la palestinanoj de Israelo kaj lia propono “transigi” ilin en antaŭvidebla tempo, riskas nutri aliajn koliziojn, ĉi-foje sangajn, inter judaj kaj arabaj civitanoj.

LIA GVIDLINIO: lojaleco al la ŝtato. Sed li neniam detaligas ĝin. Tiel ke antaŭ forlasi lin ni demandas lin: “Ni imagu ke vi troviĝas en Germanio tempe de la naziismo. Kien irus via lojaleco?”“Al la ŝtato”, respondas li senhezite. Tiu respondo, formulita en la parlamento, en Jerusalemo, mirkonsternigas. Des pli ke nia interparolanto rakontis al ni kiel lia patro forlasis la Germanan Regnon ekde kiam Adolfo Hitlero enpotenciĝis. Komprenu tio kiu povas...

La advokaton David Rotem, vicprezidinto de la parlamento, antaŭsondita por gvidi la novan leĝkomisionon, oni konsideras proksimulo de s-ro Avigdor Lieberman, la gvidanto de la partio Israel Beitenu, kies lastajn elekto-paroladojn li regurdas. “Ĉu li estas judo, islamano aŭ kristano, civitano devas montri sin lojala al la ŝtato. Alie li ne estas civitano.” Kaj li atakas, en la sama deklamo, la rabenon Meyer Hirsch, kulpa esti renkontinta la iranan prezidanton Maĥmud Aĥmadineĵad* kaj al la arabaj deputitoj kiuj kuraĝis manifestacii kontraŭ la masakro farita en Gazo.

* Kp www.protection-palestine.org.

Pro tio la propono de la partio: ke ĉiu israelano ĵuru pri la flago (kiu enhavas la ŝildon de Davido, simbolon de judismo), kantu la nacian himnon (kiu elvokas la “judan animon” kaj plenumu, eventuale en civila formo, sian militservon (kiu ne estas deviga por la araboj, escepte de la druzoj kaj de certaj beduenoj, sed ankaŭ la ultraortodoksuloj).

Lia slogano de la elektokampanjo estas rivela: “Nur Lieberman parolas arabe”. Komento de la historiisto Ŝlomo Sand: “En sia naskiĝlando Moldavio lia metio estis elĵetisto ĉe noktokluboj. Nun li volas elĵeti la arabojn.” Tiu spritaĵo tamen neglektas specifecon de la rusa partio*: la oficiala projekto de tiu movado konsistas ne en elpelado de la palestinanoj* — kiel en 1948-, sed en aldono al la estonta palestina ŝtato la teritoriojn kie ili koncentriĝas, precipe la nordan parton de la Triangulo, Um Al-Fahm kaj ties ĉirkaŭaĵon. Interŝanĝe, Israelo aneksus la blokojn de kolonioj de Cisjordanio, unuavice tiujn kiuj ĉirkaŭbaras Orient-Jerusalemon.

* Israel Beitenu estas grandparte la partio de la rusa enmigrintaro.
* Eĉ s-ino Cipi Livni, la tagon antaŭ ol retiriĝi, deklaris ke, post starigo de la palestina ŝtato “ni povos diri al la palestinaj civitanoj de Israelo, tiuj kiujn ni nomas la araboj de Israelo: “La solvo de viaj naciaj aspiroj troviĝas aliloke”” (Agence France-Presse, 11-a de decembro 2008).

Ĉar, kontraste al la Likud, Israel Beitenu planas, kompreneble formale, la perspektivon de la du ŝtatoj. “Ni akceptas, martelas s-ro Rotem, la principon de la divido de 1947. Sed la palestinanoj volas ŝtaton “judenrein”*, la israelanoj centelcente judan ŝtaton — kaj ne “ŝtaton de ĉiuj siaj civitanoj”. Sufiĉas ke internacia traktato redesegnu la landlimojn laŭ tiu spirito.”

* Adjektivo [“senjuda”, laŭvorte “pura je judoj”] uzata de la nazioj, dum la juda gentekstermo, por kvalifiki la teritoriojn kies judoj estis ĉiuj ekstermitaj.

Kial tiom furioza insisto kontraŭ la miliono kaj duono da palestinanoj de Israelo? Se la respondoj de la tri arabaj partioj reprezentataj en la israela parlamento unuanimas, ili havas tamen certajn nuancojn.

La tridekjarulino Hanin Zoabi estas la unua virino de araba partio kaj kiu sidas en la parlamento. Per sia ĥarismo ŝi kontribuis “savi” ĉe la elektoj la partion de la Demokratia Nacia Asembleo (Balad), kies fondinto Azmi Bishara, pro persekutoj pro “perfido” devis ekziliĝi. Strange, ŝi vidas en la pozicio de s-ro Lieberman ian “donanton-donanton”: “Mi retiras min el la okupataj teritorioj, do mi certigas min je via lojaleco.” Necesas do “memorigi al la palestinanoj de Israelo ke ili vivas en juda ŝtato kaj devas akcepti ĝin tia”. S-ro Benjamin Netanjahu “ne esprimas sin por du ŝtatoj, li ne bezonas insisti pri la judeco de Israelo”.

En sia oficejo de Nazareto, la araba ĉefurbo de Galileo, la advokato Taŭfik Abu Ahmad deklaras sin membro de la islamisma movado, kiu ĉeestas en la Unuiĝinta Araba Listo (TAAL). Laŭ li, la dekstro kaj la ekstremdekstro parolas kontraŭarabe por “montri al la israelaj judoj ke ili protektas iliajn interesojn”; ili kreas “internan malamikon por kontraŭbatali ĝin kaj tiel plifortigi sian popularecon”. Anstataŭ starigi la lojalecon de la israelaj araboj kiel kondiĉon de ilia civitaneco, konkludas la juristo, “la regantoj devus kompreni ke estas inverse: vera civitaneco, do la rajtegaleco, garantias ilian lojalecon. Nur la justeco, diras unu el niaj proverboj, cikatrigas la vundojn” ...

Normaligo de la rasismo

“ĈIO DEVENAS EL la fiasko de la disig-politiko inventita de la eksa ĉefministro Ariel Ŝaron, pensas siavice la juristo Hassan Jabareen, ĝenerala direktoro de Adalah, la Jura Centro por la Rajtoj de la Araba Malplimulto en Israelo, kiu akceptas nin en sia oficejo de [?Hajfo. Nek la muro nek la retiriĝo el Gazo nek la militaventurojn de somero 2006 kaj vintro 2009 sukcesis. “Estas ĝuste, daŭrigas la advokato, la neeblo trudi unuflankan solvon, kiu instigas la israelajn regantojn ataki la palestinanojn de Israelo.” Ĉar la “demografia minaco”, kiu pravigis la intereson de Israelo krei palestinan ŝtaton, koncernas nun la judan ŝtaton mem. “Neniu kredas plu je la du ŝtatoj, la konflikto evoluas denove ĉiufronte, kiel en 1948: jam ne estas granda diferenco inter Hajfo, Nabluso kaj Orient-Jerusalemo. Escepte ke “militi” kontraŭ la palestinanoj de Hajfo ŝajnas pli facile...”

Per tio lia klarigo estas tiu de... s-ro Lieberman. Kiam tiu demisiis en januaro 2008 el la antaŭa registaro, kie li estis ministro pri “strategiaj aferoj”, li deklaris senorname: [“Nia problemo ne estas Judeo kaj Samario, sed la ekstremisma fundamentisma gvidado en la parlamento. (...) Nia problemo estas [la israelaj arabaj gvidantoj] Ahmed Tibi kaj Barakeh — ili estas pli danĝeraj ol [la gvidanto de la Hamaso en Damasko ] Khaled Mechaal kaj [la ĉefo de la libana Hizbolaho ] Hassan Nasrallah. Ili laboras deinterne kaj agas metode por la detruado de la ŝtato Israelo kiel ŝtato juda.”.*

* Kp “The Palestinian Arab minority and the 2009 Israeli elections”, www.mossawacenter.org.

Envere, la mobilizado kontraŭ tiu “kvina kolono” — esprimo kutime uzata — komencis antaŭ longa tempo, en la mensoj, ene de la institucioj kaj surloke.

Unue per la normaligo de la rasismaj diroj. Kiel tiuj de la eksa deputito de la Likud Jehiel Hazan kiu komparis, en 2004, la israelajn arabojn kun “vermoj” kiuj agas “subtere” por “fari malbonon al la juda popolo de cent jaroj”.* Alia Likud-ano konkuranto por la Guinness Book pri arabofobio, s-ro Moŝe Feiglin: “Vi ne povas instrui paroli al simio, kaj vi ne povas instrui al arabo esti demokrato. Temas pri kulturo de ŝtelistoj kaj banditoj. Mahomedo, ilia profeto, estis bandito, mortigisto kaj mensogulo.”* En 1985, leĝo senigis la partion Kach, de la rabeno Meir Kahane, je elektokampanjo pro samspecaj deklaroj... La reciproka akriĝo komence de 2009 igis la prezidanton Ŝimon Peres deklari, ĵus antaŭ la elektoj: “Kiel ŝtatestro mi maltrankviliĝas pro la instigoj al perforto kontraŭ parto de la opinio. La araboj, kiel ĉiuj civitanoj de la landoj, havas egalajn rajtojn kaj devojn.”

* Tiu parolado estis eĉ denuncita de ... la Anti-Defamation League, www.adl.org/.
* The New Yorker, 31-a de majo 2004.

La malbono, ve, estis farita: laŭ la enketoj en 2006 kaj 2007, 78% de la israelaj judoj estas kontraŭ la ĉeesto de arabaj partioj en la registaro; 75% ne volus vivi en la sama konstruaĵo en kiu vivas ankaŭ araboj; 75% juĝas ilin perfortemaj (54% de la araboj pensas la samon pri la judoj); 68% timas novan intifadon; 64% timegas la araban demografion; 56% pensas ke “la araboj ne povas atingi la judan nivelon de kultura disvolviĝo”. Pri “solvoj”, 55% de la israelaj judoj kredas ke la registaro devus instigi al elmigrado de la araboj, 50% rekomendas ilian “transigon” kaj 42% proponas ke oni forprenu de ili la voĉdonrajton* ...

* www.dayan.org.

Ĉu sciencfikcio? La historio instruas ke tia etoso ebligas, aŭ eĉ probabligas, gravajn malprogresojn. Ekzemplo: la decido, en 2003, de leĝo kiu malpermesas al palestina edz(in)o de Cisjordanio aŭ de Gazo veni al sia edzo aŭ sia edzino en Israelo.* Certe, la nova registaro ne transformos jam morgaŭ la projektojn de sia ministro pri eksterlandaj rilatoj en leĝon. Sed postmorgaŭ, kiu scias?

* Vd Meron Rapoport, “Les libertés menacées des citoyens d’Israel [La liberecoj de la civitanoj de Israel en danĝero]”, Le Monde diplomatique, februaro 2004. La judoj kaj araboj kiuj kontestis tiun leĝon antaŭ la Plej supera Kortumo ĉar ĝi rompas la fundamentajn leĝojn kun valoro de konstitucio, ricevis la rebaton de la juristoj de la justec-ministrejo: “La ŝtato Israelo estas en milito kontraŭ la palestina popolo, popolo kontraŭ popolo, grupo kontraŭ grupo” (http://zope.gush-shalom.org/).

“Plej gravaj ne estas Lieberman sed la etaj Lieberman-oj kiuj svarmas kaj kreas etoson de teroro kie la plej eta okazaĵo povas graviĝi” La bakisto Ahmad Udeh scias pri kio li parolas: li loĝas en Sankta-Johano-de-Akro (kvindek-tri milionoj da loĝantoj) kaj sidas en la urba konsilantaro de tiu urbo ankoraŭ vundita de la alfrontiĝoj de oktobro 2008. Plurcentoj da judaj ribeluloj tiam detruis aŭ damaĝis tridek domojn, okdek magazenojn kaj cent aŭtomobilojn.* Jen ni faris urbopromenadon ne tre turisman: ĉi tie, la kvin malnovaj domoj de la iama urbocentro restaŭritaj kaj ceditaj al judaj studentoj fare de la kompanio Amidar, “proprietulo” de la arabaj havaĵoj “forlasitaj” en 1948; tie, la nove konstruata bloko kun la milda nomo “Norda Pugno” kaj destinita aparte por koloniintoj de Gazo; ne malproksime, la konstruejo de la plej granda jeŝiva (religia lernejo) de la nordo de la lando; en la suk [bazaro], deko da judaj lernantoj promenantaj akompanataj de gardistoj armitaj de fusiloj; sen forgesi la islaman preĝejon Al-Labadidi, daŭre fermita, kvankam la kvartalo estas plimulte loĝata de islamanoj ...

* Centro Mossawa, Akka, City on the Front, Hajfo, 2008.
Ni elektu mem la plej bonan solvon

“LA FIANĈINO DE la maro”: tiu estis iam la kromnomo de Jafo, aneksita al Tel-Avivo post la Nakba (“katastrofo” de 1948), kaj kies loĝantaro estus nuntempe je 40% da palestinanoj. Jen pro kio, ankaŭ tie, entrepreno de rejudigo, kiu ludas per ... la malriĉeco. En la oficejo de la komuna listo Hadaŝ-Balad, la kunordiganton de la helpprogramo por virinoj Judit Ilani resumas: “Vidu la familion F., sola virino kun tri infanojn. Atendante, sen granda espero, socialan loĝejon, ŝi luis privatan apartamenton por 2.000 ŝekeloj [357 eŭroj], du trionoj de siaj enspezoj. Ŝia proprietulo elpelis ŝin, kaj ŝi devis subskribi novan lukontrakton pri 4.000 ŝekeloj ... kiujn ŝi kompreneble ne povis pagi longan tempon. Enŝuldiĝinte, ŝi suferis duan elpelon. Certe, ŝi povus atingi impost-redukton, kondiĉe ke ŝi plenigu ampleksan dosieron en la hebrea, lingvo kiun ŝi ne parolas. Kaj tio ne sufiĉus por eskapi al la granda brako de la privata entrepreno taskita de la urbestraro kapti la luantojn kiuj ne pagas sian luprezon.” Pli ol kvincent elpel-ordonoj, bazitaj sur foresto de konstrupermeso* ŝvebas super Jafo kiel Damokla spado. Ankaŭ en la Negevo oni detruas domojn, sed vilaĝope (vidu la artikolon de [J. Algazy: Beduenoj forgesitaj de la Nakab [p. 9/10]->art]).

* Tiuj konstrupermesoj estis rifuzitaj de la instancoj! Jen la sama metodo kiel en Orient-Jerusalemo: kp “Kiel Israelo konfiskas Orient-Jerusalemon”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2007.

Direktorino de la asocio Women Against Violence [Virinoj kontraŭ perforto], la komunista gvidantino Aida Tuma-Sliman fondis — ŝi fieras pri tio — la unuan araban rifuĝejon de batitaj virinoj de la mondo. Kiel surloka aktivulo ŝi observas tie, pli ol en la baloturnoj, ian “faŝismemon”. Iuj pensis ke tiu formulo estas troigita. La faktoj, ve, pravigas nin: kontestado de nia legitimeco, ofte perforta ĉikanado, provoj judigi niajn urbojn... La malhumanigo de la palestinanoj de Gazo pasis tra la landlimo. Kaj ni scias per sperto ĝis kien tio povas iri.” Certe, Nazareto sentas sin forta: ne nur la ĉefurbo de Galileo restas preskaŭ ekskluzive araba, sed, manke de loĝejoj, ĝiaj loĝantoj luas aŭ eĉ aĉetas iujn en ĝia “fratino” Nazaret-Illit, konceptita unue kiel juda kontraŭpezo. Restas ke, por la aktivulino, “eĉ tie, la retoriko de Lieberman resonas kiel alvoko al sturmo kontraŭ ni”.

Kvankam en angoro, la palestina komunumo de Israelo ne volas lasi sin mistrakti. La tragedio de Gazo kaj la rasismeco de la elektokampanjo jam kaŭzis ke la anoncita bojkoto ne okazis: 52% de la israelaj araboj iris voĉdoni, kaj ilia voĉo radikaliĝis. Nur 12% de la arabaj elektantoj elektis unu el la cionistaj partioj (kontraŭ pli ol 30% antaŭ tri jaroj), la aliaj preferis la tri movadojn kiuj reprezentas ilian kaŭzon, kaj nome la Hadaŝ-on. Tiun mobiliziĝon atestis ankaŭ, la 30-an de marto, la amasa partopreno en la Tago de la Tero.

Kiel ampleksigi tiun rebaton kaj haltigi tion kion s-ro Hassan Jabareen kvalifikis kiel “rampantan rasdisigon”? Ducent araboj kaj judoj, spegulo de la diversaj tendencoj kaj generacioj, debatas pri tio, dum sunplena sabato, okaze de konferenco kontraŭ la organizita rasismo en Sankta-Johano-de-Akro. Surda kolero inspiras multajn intervenojn: la islamisma urba konsilisto Adham Jamal, aliancano de la urbestro, pagas pro esti teoriuminta pri sia senpoveco. Akuzita de unu el la familioj senigitaj je domo ekde oktobro, li forlasas la salonegon sub la mokaĵoj de la aliaj ...

Centra temo de la interŝanĝoj estis la demando de alianco. “Ni estas la viktimoj, do estas nia tasko difini ĝian bazon”, asertis al ni la juna deputito de la Balad. “Mi komprenas ke la araboj de Israelo estas disŝiritaj inter sia ŝtato kaj sia popolo, sed ili devas, en sia intereso, kompreni la frustrecojn de la judoj. Babiladi dum hurlas la sireno kiu celebras la judan gentekstermon aŭ rompi la kalmon de Kipur ne akcepteblas”, rebatas s-ino Miriam Darmoni-Ŝarbit, kiu, en la plej granda eduka neregistara organizaĵo de Israelo, formas judajn kaj arabajn instruistojn. Ŝi pensas pri “ĉiuj ĉi elektantoj de la Likud kiuj, pri socialaj demandoj, povas engaĝiĝi en la batalo por egaleco”.

Ĉu dialogo de surduloj? La 11-an de novembro 2008, en la urbaj elektoj de Tel-Avivo, la komunista deputito Dov Ĥenin rompis ĉiujn rekordojn per tio ke li akiris pli ol 30% de la voĉoj (kaj preskaŭ 75% ĉe la homoj malpli ol 35-jaraj). Sed lia ĉielarka listo “Urbo por ĉiuj” ne entenis ... palestinanojn de Jafo.

La alianco, do jes, sed por kiu celo: du ŝtatoj aŭ unu dunacia ŝtato? “Certaj solidarec-movado forgesas ke ili ne reprezentas la palestinan popolon. Nia rajto je memdeterminado konsistas ankaŭ en elekti mem la solvon kiu ŝajnas al ni plej bona”, tuj insistas s-ino Tuma-Sliman. Poste ŝi svingas ĉiujn enketojn — “sen escepto” — faritajn en Cisjordanio kaj Gazo: “Se naŭ dekonoj de la judaj israelanoj volas ŝtaton por si, ankaŭ du trionoj de la palestinanoj de la okupataj teritorioj volas tion.” Kaj ne senkiale: “En dunacia ŝtato, kio fariĝus la kolonioj?” Kaj, krome, kiu garantius niajn rajtojn? Por la aktivulino, oni ne forgesu la fortrilatojn: “Nur la internacia komunumo povas trudi solvon al Israelo: jen por kio necesas labori. Ĉi tie kaj ĉe vi!”

Joseph ALGAZY kaj

Dominique VIDAL.

Kelkaj datoj

1947-1949. Dum la milito, de 700.000 ĝis 800.000 palestinanoj devis forlasi siajn hejmojn. Nur 160.000 restas en Israelo.

21-a de oktobro 1948. La instancoj trudas al ili armean registaron, bazitan sur la britaj esceptoleĝoj (kiuj restas validaj eĉ hodiaŭ).

1948-2008. Amasa eksproprietigo de la palestinaj teroj kaj perforta proletigo de la israelaj araboj.

Fine de 1966. Nuligo de la arme-reĝimo, akompanata de starigo de “nigra listo” de aktivuloj devigataj resti hejme aŭ alie limigitaj en sia moviĝo.

Junio 1967. La okupado de Gazo, de Cisjordanio kaj de la Golano ebligas al la palestinanoj de Israelo rekontaktiĝi kun siaj elpelitaj proksimuloj.

30-a de marto 1976. La subpremo de la manifestacioj kontraŭ la konfiskado de la teroj kaŭzas ses mortviktimojn kaj dekojn da vunditoj. Poste, tiu dato estas tiu de la Tago de la Tero.

Oktobro 2000. Manifestacioj de solidareco kun la dua Intifado. La reprezalioj de la potenco kaŭzas dek-tri mortviktimojn.

Kelkaj nombroj

‣ La meza salajro de la arabaj laboristoj atingas en 2007 nur 67% de tiu de la orientaj judoj kaj 52% de tiu de la okcidentaj judoj.

‣ La pokapa meza enspezo de la israelaj araboj estas je 7.700 dolaroj, tiu de ĉiuj israelanoj je 19.000 dolaroj.

‣ En 2007, 51,4% de la arabaj familioj vivas sub la sojlo de malriĉeco, kontraŭ 19,9% de la israelaj familioj.

‣ Nur 5,86% de ĉiuj dungitoj de la registaro estas arabaj.

‣ Nur 18% de la palestinaj virinoj de Israelo havas aliron al laboro, kontraŭ 56% de la judaj virinoj (kaj 59% de la arabaj viroj).

‣ Ekde la starigo de la ŝtato Israelo en 1948, neniu araba loĝloko estis kreita, dum pli ol 600 judaj loĝlokoj aperis.

‣ La palestinanoj de Israelo posedas nur 3,5% de la tero de sia lando.

‣ La arabaj loĝlokoj ricevis malpli ol 5% el la mono de la disvolvo-buĝeto kaj 3% de tiuj de la registara buĝeto, dum la palestinanoj de Israelo estas 20% de la loĝantaro.

Fontoj: diversaj raportoj de la Oficejo de helpoj kaj laboroj de la Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj de Palestino en Proksim-Oriento (UNRWA); Centro Mossawa, The Human Rights Status of the Palestinian Arab Minority, Citizens of Israel, Hajfo, oktobro 2008; Centro Adva, Israel: Social Report 1998-2007, Tel-Avivo, 2008. Sen alia indiko, la statistikoj datas de 2006.

J. A.

Atentigo:

Ĵus aperis la libro de Dominique Vidal kaj Sébastien Boussois: Kiel Israelo ELPELIS la palestinanojn (1947-1949). Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 360 paĝoj, 21 €