Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la jaro 2005, Interreto refaris Eŭropon

FINE DE 2004, oni vidis ankoraŭ nenion veni. Ŝajnis klare ke la referendumo de la 29-a de majo 2005 pri la projekto de eŭropa konstitucio reduktiĝos al formalaĵo. Oni diras al ni ke la francoj devas legi la konstitucion. Imagu, tio estas teksto de tricent paĝoj! Mi mem ne legis ĝin”, trumpetis s-ro Malek Boutih* Kelkajn monatojn poste, la nacia sekretario de la Socialista Partio taskita pri sociaj demandoj estis sendube unue el la lastaj personoj en Francio kiuj ne legis la konstitucion.

* L’Humanité, Parizo, 29-a de septembro 2004.

Kun prema plimulto de la komunikiloj en la tendaro de la “jes”, la kontestado de la teksto submetita al voĉdonado trovis rifuĝejon en Interreto. Malpravigante la ideon laŭ kiu la retaj interŝanĝoj strangolas la “veran vivon”, la reto funkciis, male, kiel resonanca kesto de movado kiu havis ankaŭ superplenajn publikajn kunvenojn kaj entuziasmajn amaskunvenojn. Ĝi havis krome la avantaĝon ke ĝi igis ĉiujn oficialajn dokumentojn alireblaj per klako. Tiu alirfacilo ebligas, pri politiko, ŝanĝon kiun unu el la unuaj aktivuloj de la franca interreto, Laurent Chemla, komparis kun tiu enkondukita en la religia kampo per la protestanta reformo: de tiam oni postulas povi legi mem la tekstojn por fari al si opinion, anstataŭ lasi al si trudi interpreton — ĝenerale interesitan — de ia ajn instanco.

Dum kelkaj semajnoj, la tuta simbola ordo estis renversita. Ĉar li produktis efikan kaj sintezan argumentaron favore al la “ne”, kiu disvastiĝis retpoŝte kvazaŭ pulvofadeno, kompleta nekonatulo, Étienne Chouard, superis ĉiujn oficialajn komentistojn. Konsternita de la amasaj venĝ-mesaĝoj kiujn la kronikisto de la ŝtata radio France Inter, Bernard Guetta, ricevis pro sia kampanjo favore al la “jes”, li esprimis sian malesperon en la svisa taggazeto Le Temps (la 16-an de aprilo 2005): “La mobiliziĝo, la opiniŝanĝoj fariĝas de buŝo al orelo, plivastigataj per Interreto, ties “babilejoj”, ties blogoj kaj ties diligentegaj kaj falsaj analizoj de la projekto kiuj tie svarmas.”

Tiu periodo malkaŝis en aparte kruela maniero la malriĉecon, eĉ la ŝajnigon de la “normala” demokratia vivo, kaj la ĝisfundan malestimon de multaj politikaj kaj komunikilaj eminentuloj al siaj elektantoj aŭ sia publiko. Tio klarigas eble kial ĝi poste estis tiom diligente subpremata, inkluzive de tiuj al kiuj ĝi lasis bonegan memoron. Sed kiu scias per kiaj subteraj vojoj la pasintaj spertoj povas reaperi?

Mona CHOLLET.