Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KIEL NASKIĜAS REVOLUCIOJ

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj

LA EKONOMIA HORORO, de Viviane Forrester*: miliono da ekzempleroj venditaj de 1996; No Logo, de Naomi Klein (2000): libro tradukita al pli ol dudek-kvin lingvoj. Planedvasta sukceso de la dokumentfilmoj de Michael Moore, “alimondismaj” manifestacioj, ĝermado de “alternativaj” eldonoj, plenaj salonegoj por miloj da publikaj kunvenoj: se konsideri la publikon de analizoj kiuj kritikas la ekonomian reĝimon, oni facile kredus ke kontest-vento trabalaas la Teron; ke la aliĝo de la kulturitaj klasoj al la “spirito de kapitalismo”, ofte priskribita kiel kondiĉo por ties eterniĝo, ŝancelas. Kaj ke publiko de intelektaj profesioj (aŭ aspiranta fariĝi tia), kiu apogas la popolajn klasojn en malfacila situacio, fendas la murojn de la liberala Babilono.

* L’Horreur économique.

Sed de la sparkanta meĉo ĝis la pulvobarelo okazis ... ia problemo. Tekstoj, kunvenoj, diskutoj, manifestacioj, agadoj: la radikala kritiko avancas sen ke la individuaj praktikoj registras notindan ŝanĝiĝon, nek la aktivaj organizaĵoj alfluon de anoj deciditaj renversi la socian ordon. Kvazaŭ la kritiko de tiu ĉi mondo ne povus preterpasi la stadion de bona ideo el kiu oni tiras nenian praktikan konsekvencon. Kvazaŭ ĝi devenus de la misfamiĝo de la politika agado (vidu la artikolon de Anne-Cécile Robert: Kiam la politika ludo strangolas la socian movadonp. 18/19) aŭ de la foresto de anstataŭa modelo, tiu kuplo-paneo klariĝas ankaŭ per la ambigua rilato de la kleraj mezaj klasoj kun la kritika scio.

La marksismo kiel la revolucia sindikatismo postulis la neceson por la laboristo akiri “la sciencon de sia malfeliĉo”, laŭ la famaj vortoj de Fernand Pelloutier, organizinto de la Laborborsoj fine de la 19-a jarcento. Nur je tia prezo la proletoj kapablus disŝiri la vualon de fataleco, kompreni la meĥanikon de ekspluatado kaj, fine, unuiĝi por rompi ĝin. “La materia forto detrueblas nur per la materia forto, notas Karlo Markso en 1843; sed la teorio siavice ankaŭ ŝanĝiĝas en materian forton ekde kiam ĝi enpenetras la amasojn.”* Ĉu tiu rolo de popola memedukado estu memmastrumata (revolucia sindikatismo) aŭ taskita al la politika partio (leninismo), unu sama kredo cimentas la argumentadon: la kritika scio emancipas tiujn kiuj aliĝas al ĝi.

* Karl Marx, Contribution à la critique de la philosophie du droit de Hegel, Allia, Parizo, 1998, p. 25.

Sed kiun uzon faras de ĝi tiuj kiuj jam posedas ĝin? La amasaj kolektiĝoj de Millau (junio 2000), de la Larzac (2003) [ambaŭ en Francio] aŭ de Portalegro kontribuis unue al politika edukado de la mezaj klasoj. En januaro 2009, la profesiaj alimondistoj alfluis el la tuta mondo al la Monda Socia Forumo de Belemo, en Brazilo. Kvankam la riĉeco de la interŝanĝoj mirigis multajn de ili, aliaj bedaŭris ke la manifestacio alprenis kelkfoje la sintenon de internacia foirfesto de kontestado. Sur la terenoj de du universitatoj, la laborejoj de pripensado kaj konferencoj estis sekvataj de brazila publiko kun forta komponanto de studentoj kaj instruistoj najbaris kun multaj standoj kie asociaj aktivuloj , gazetvendistoj kaj marksistaj librovendistoj konkurencis pri la atento de la klientoj kun la defendantoj de tutkorpa tatuado, vendistoj de mateteo-tasoj, distilantoj de alkoholo el akacioj, fabrikantoj de kolĉenoj el semoj kaj partizanoj de laŭleĝigo de mariĥuano ... Antaŭ ol ĉiu fermis sian butikon por profiti la senpagajn koncertojn kaj la festojn proponitajn de la delegacioj.

Scio kaj plezuro, tiu recepto estas ankaŭ tiu de la lokaj sociaj forumoj, foiroj de la engaĝita libro, renkontiĝoj kaj debatoj en kafejoj de aktivuloj, asociaj librovendejoj, memmastrumataj kinejoj. Komence destinitaj por rompi la izolitecon, nutri la flamon kaj la memoron de la bataloj aŭ rekruti trupojn, tiuj eventoj altiras kreskantan publikon. La urbaj instancoj toleras kaj kelkfoje subtenas ilin, ravitaj ke tiaj “kontribuoj al la kultura diverseco” per malmultaj elspezoj plenumas la taskojn kiuj tiukampe estus iliaj.

KUN LA KRESKO de la mezaj klasoj, la politika edukado tiel translokiĝis de la laborloko al la lokoj de libertempo. La lecionon pri la aferoj kiun donis la striko anstataŭis la rekta leciono: sur la podio, la personoj elektitaj pro sia kapablo venigi multajn homojn vicigas la intervenojn — ne tro longajn, por ne “lacigi la salonegon”. Tiam, anstataŭ ŝanĝiĝi en materian forton, la kontestado transformiĝas en kulturan kreadon kun politika akcento.

En sia eldono de la 9-a de aprilo 2009, la Wall Street Journal portretis malice “unu el la plej bonaj francaj konsilistoj pri protestado”, s-ron Xavier Renou, proparolanto de la Malobeemuloj. “Li fakturas al la studentoj 50 eŭrojn pokape por staĝo de malobeo, verkas librojn, produktis ludojn kun maldekstraj temoj”, sed zorgas ankaŭ pri “diversigi sian klientaron, ĉefe direkte al areoj de kresko, kiel la por-Tibetaj movadoj”. Oni ne reduktu, kiel la strikta ekonomismo de tiu gazeto instigas nin fari, la aktivan universon de la mezaj klasoj al merkato kie la liverantoj de kontestaj servoj plenumas la postulojn de publiko avida je subfosado interŝanĝe de gratifikoj ne ĉiam simbolaj. Tamen, la markoj de tiu konsumata kontestado* estas facile troveblaj. La postulo de rapidaj rezultoj estas unu el ili.

* Por parafrazi la titolon de la libro de Joseph Heath kaj Andrew Potter, Révolte consommée. Le mythe de la contre-culture [Konsumata ribelo. La mito de la kontraŭkulturo], Naïve, Parizo, 2006.

“Kia infana naiveco levi sian propran malpaciencon al teoria argumento!”* La senornama kritiko de Frederiko Engelso direktita al la anoj de la Pariza Komunumo de 1871 ekzilitaj en Londono celis tiujn, kiel Edouard Vaillant, juĝis la laboristan Internacion nesufiĉe revolucia; ili volis tujan venĝon kontraŭ la versajlanoj. Imagu la perpleksecon de Engelso se li malkovrus la dekojn da mikromovadoj aperintaj en la lastaj jaroj: Kunordigado de Senkravatuloj, Clandestine Insurgent Rebel Clown Army (“Eksterleĝa Armeo de Insurektaj Ribelaj Klaŭnoj”), nudaj biciklantoj, priŝprucado de reklamafiŝoj kaj similaj festecaj realproprigoj de la urba spaco.

* “Le programme des communards blanquistes [La programo de la blankiistaj komunumanoj]”, 1874, citita de Lenino, La Maladie infantile du communisme [La infanmalsano de la komunismo] (1920), ĉap. 8.

ĈIU KARAKTERIZIĜAS malpli per politika celo ol per interven-metodo. Ĉi tie, blanka masko, tie, piknikoj en superbazaroj kun produktoj rekviziciitaj en la bretaroj. Kiel bombonpotojn ĉe la panvendejo, ili ofertas al juna publiko koloran gamon el kiu oni prenas laŭplaĉe. Nenia organiziteco, nek longtempa perspektivo: por la “agulo” la engaĝiĝo limiĝas al “agoj”. Anoncitaj per SMS aŭ en interretaj paĝoj, ili produktas tujan rezulton pritaksatan laŭ sia komunikila efikeco.

De la honorinda televidĉeno TF1 ĝis la laŭmoda monatgazeto Teknikart*, la ĵurnalistoj pasiiĝas pri tiuj okazaĵoj kiuj facile enmeteblas en la dosieron “60 ruzaĵoj kontraŭ la krizo” de la gazeto Nouvel Observateur (19-a de marto 2009) inter reklamaĵo por la ŝuoj Hogan Rebel kaj la portreto de helpanto kontraŭ streso je 50 eŭroj poseance. Heroo de dokumentfilmo de la televidĉeno Canal+ pri “La novaj kontestuloj” (16-a de januaro 2008), “Julien, 27-jara, kun sep staĝoj, abiturienta diplomo plus kvin semestroj, respondeculo en NRO”, klarigas ke li “ne estas ĉi tie por disdoni flugfoliojn sub la neĝo ĉe la metrostacio Kremlin-Bicêtre dum tri horoj”. Kun “sia” kolektivo li altiras la atenton de la gazetaro pri la loĝproblemo per improvizado de festoj en luotaj loĝejoj. La ĵurnalistoj, antaŭe informitaj, sin trovas tie same multnombraj kiel la aktivuloj fronte al la ĉagrenita proprietulo kaj al la aŭtentaj lu-kandidatoj.

* Raportaĵo pri civila malobeo, “20 horoj” de TF1, 1-a de aprilo 2009; “Les néo-activistes”, Technikart, Parizo, februaro 2009.

IRONIA KAJ DEŜOVITA, la bildo de la tiel produktita protesto kontrastas kun tiu, peza kaj griza, kiun la komunikiloj jam delonge donis al la amasaj manifestacioj kies rekantaĵoj, estas vere, ŝajnas kelkfoje veni el 78-turna disko. Sed ĝi forigas la longan tempon de organizado, de daŭrema fortrilato. La konsumebla kontesto ĉerpas el la ekonomiaj strukturoj — enradikiĝintaj ĝis en niaj cerboj — la logikon de tujeco: tuja efiko de engaĝiĝo!

Sed, ĉi-rilate, ĉu la ribelo estus tiom avide konsumata se ekologia sistemo de doktoriĝantoj, esploristoj, ĵurnalistoj, eseistoj komence movataj de la volo ŝanĝi la mondon ne fine difinis sian engaĝiĝon mem kiel esplortemon kaj asimilis siajn studaĵojn al formo de engaĝiĝo? En gaja ekzerco de “(mem)ridigo”, la socisciencisto Alain Accardo surscenigis la figuron de la “Kritika Pensanto”: gluita al sia labortablo, li kaptas el dekstra stako libron pri la fifaroj de la kapitalismo kaj la neceso ĉesigi ĝin, prinotas ĝin, metas ĝin sur la maldekstran stakon. Poste li rekomencas. “Kiam la Kritika Pensanto ne estis okupata per legado, li estis siavice verkanta libron plenŝtopitan de faktoj kaj de nombroj kiuj konfirmas siajn antaŭajn legadojn.” Verko por klerigi liajn samtempulojn pri la fifaroj de la kapitalismo kaj pri la neceso ĉesigi ĝin. Sed, “kun kelkaj esceptoj, la verkoj de kritikaj pensantoj estis legataj de aliaj kritikaj pensantoj kiuj senlace metis de la dekstra stako al la maldekstra stako montojn da libroj”.*

* Alain Accardo, “(Auto-)dérision [(Mem-)ridigo]”, La Décroissance, n-ro 40, Liono, junio 2007.

LA AMASIĜO DE ĉiuspecaj raportoj de aktivuloj, de disidentaj revuoj, de resumoj de kolokvoj pri renversoj aŭ de artikoloj kiel tiu ĉi supozigas ke tiu fablo entenas parton de realismo. Kaj Accardo ironias sur la vojo retroe al la famaj Tezoj pri Feuerbach verkitaj de Markso en 1842: “La filozofoj nur interpretis la mondon diversmaniere; kio gravas, estas transformi ĝin.” Victor Serge, Georges Politzer, Simone Weil, Aimé Césaire... Kun sinofero kaj modesteco, ili estis multaj kiuj provis tion dum la 20-a jarcento.

La konsumebla kontestado karakteriziĝas ankaŭ per la rifuzo “partopreni” ofte observata ene de la intelektaj profesioj interesataj de radikalaj ideoj. Post prezentado de dokumentfilmo kiu volis montri la maleblon kritiki la televidon ĉe la televido, spektinto deklaris sin “tute konsenta” kun la reĝisoro kaj, samtempe, “tute konsenta” kun la animanto de televidelsendo kritika al la televido. Du politike malkongruaj pozicioj. Sed “tute” kongruaj se oni konsiderus la filmon kiel agrablan rimedon informiĝi rigardante la protagonistojn de disputo kaj iliajn argumentojn dealte kiel kolektito de papilioj.

Kiel signo de intelekta distingiĝo, la kapablo supermeti la poron kaj kontraŭon, kontraŭmeti kleran bibliografion (prefere la sian) al politika argumento, eĉ “pensi kontraŭ sin mem”, montras la malemon de parto de la mezaj klasoj partopreni en la tranĉeoj de la socia milito se ne temas pri iliaj propraj interesoj. Tiu sinteno, samtempe kun la emo engaĝiĝi por malproksimaj kaj malavaraj aferoj, troviĝas aparte enradikiĝinta ĉe la artistoj aŭ ĉe la universitatanoj, kiujn Paul Nizan denuncis en 1932 en La gardhundoj*.

* Originale: Les Chiens de garde. -vl

“Ĉu vi estas komplika?” demandis la gazeto Le Parisien (la 3-an de januaro 2003) al la kantistino Zazie, tiama idolo de la “bohemia” burĝaro. “Mi pensas ke mi estas paradoksulo, multfacete. Mi ŝatas kritiki la televidon kaj ŝategas iri tien. Mi ne ŝatas la vesperojn de la spektaklo-industrio, kaj mi ja ŝatas la “Venkojn de la muziko”... Oni petas ofte la homojn elekti sian tendaron. Mi ne emas tion.” Ĉu la spektinto de la dokumentfilmo ĉe la televido, supre menciita, farus kiel la kantistoj kiuj subite desupras de sia nubo por protesti kontraŭ la pirata kopiado kiu minacas iliajn aŭtorrajtojn, aŭ ĉu li respondus samtempe jes kaj ne, se la demando temus pri la neceso forigi lian laborlokon?

ĜUSTE TIE NI estas. La malstabiligo de la intelektaj profesioj, atakitaj en la publikaj servoj per la liberalaj politikoj kaj en la privataj per la ekonomia krizo, organizas la kunigon de la ideoj kaj interesoj. Instruistoj-esploristoj, doktoriĝantoj, ĵurnalistoj troviĝas nun ne nur antaŭ la klavaro, sed ankaŭ sur la strato. Ŝajnas denove ebla organiziĝi, partopreni en la klasbatalo, kaj ne nur por altaj kaj noblaj celoj. Ili certe daŭre interpretos la mondon diversmaniere. Ĉu ĉi-foje kun la volo ŝanĝi ĝin?

Pierre RIMBERT.

Kion fari?

Strikteca striko.* Strikta aŭ ekscesa aplikado de la instrukcioj, de la regularoj kaj de la hierarĥiaj vojoj, tiel malhelpante la bonan funkciadon de la produktado aŭ servo.

* France: grève du zèle. -vl

Momenta striko.* Ĉesigo de la aktiveco dum maksimume kelkaj horoj. Ofte la komenco de pli grava batalo, per kiu oni malkaŝas la problemojn kiujn la salajruloj ankoraŭ ne scias.

* France: debrayage. -vl

Laŭvica striko.* Momenta striko de parto de la personaro, poste rekomencata de alia parto kaj tiel plu. Avantaĝo: minimuma perdo de salajro po individuo, dum la koncerna entrepreno aŭ institucio estas praktike paralizita.

* France: grève perlée. -vl

Striko. Ĉesigo de la laboro fare de la salajruloj. Avantaĝo: ĝi esprimas certan radikalecon, partoprenon en la batalo, blokas parton aŭ la tutaĵon de la produktado. Malavantaĝo: perdo de salajro.

Manifestacio urba, nacia aŭ internacia. Ĝi malkovrigas la konflikton, popularigas la batalon, konservas la premon, ebligas pritaksi la fortrilaton.

Strikposteno. Starigo de bariloj por malebligi la nestrikantojn eniri la entreprenon aŭ institucion por labori kaj/aŭ por malebligi la liveradon de krudmaterialo.

Striko kun okupado. La strikantoj ekokupas la celatan sektoron, eligas la nestrikantojn, transformas la logistikon al sia profito: salonegoj por kunveni, manĝejoj, dormejoj, fotokopiiloj, telefonoj kaj veturiloj.

Realproprigo. Repreno sub la regadon de la salajruloj de la havaĵoj produktitaj de la entrepreno, do de ili mem.

Sovaĝa produktado, sovaĝa vendo. La strikantoj uzas la maŝinaron de la entrepreno por produkti havaĵojn kiujn ili vendas rekte al la loĝantaro.

Ĝenerala striko. Striko interkategoria, intersektora sur donita tereno: regiono, lando, internacia.

Ribela ĝenerala striko. La strikantoj, pro diversaj kialoj, fariĝas ribeluloj, barikadistoj. La popolo leviĝas, malfermante la perspektivon de ebla eksproprietigo de la kapitalistoj: por tion fari, la strikantoj akaparas la rimedojn de produktado, de interŝanĝo, de komunikado.

(listo ne kompleta ...)

Adaptita de: Sous-comité décentralisé des gardes-barrières en alternance, Ne sauvons pas le système qui nous broie! Manifestons pour une désobéissance générale [Ni ne savu la sistemon kiu dispremas nin! Ni manifestaciu por ĝenerala malobeo], Le Passager clandestin, Parizo, 2009, 45 paĝoj, 1 eŭro.

La voĉoj de tiuj kiujn oni ne aŭdas

Zapatista armeo de nacia liberigo “Iom post iom, la bezono kunigis nin kaj ni diris: sufiĉas! Ni jam ne havas la tempon nek emon atendi ke aliaj venu por solvi niajn problemojn. Ni organiziĝis kiaj ni decidis postuli tion kion oni ŝuldas al ni kun la armiloj en la manoj, tiel kiel faris la plej bonaj idoj de la meksika popolo laŭlonge de la historio.” “Deklaro de la lakandona arbaro”, 31-a de decembro 1993.

Viktoro Hugo “Ha! jen vi! 93! Mi atendis tiun vorton. Nubo formiĝis dum dek-kvin jarcentoj. Fine de dek-kvin jarcentoj ĝi eksplodis. Vi procesas kontraŭ la fulmotondro.” Les Misérables [La mizeruloj], 1862.

Vilhelmo Ŝekspiro “Se ni vivas, ni vivas por marŝi sur la kapo de la potenculoj... Ĉar la potenculoj laboras nur por marŝi sur niaj vivoj.” Henry IV (inter 1596 kaj 1598).

Louise Michel “Mi ne scias kie fariĝos la batalo inter la malnova mondo kaj la nova, sed ne gravas: mi estos tie. Ĉu tio estos en Romo, en Berlino, en Moskvo, mi ne scias, mi iros tien kaj sendube multaj aliaj ankaŭ. Kaj kie ajn tio okazos, la sparko gajnos la mondon; la amasoj stariĝos, pretaj skui la parazitojn el siaj lionaj kolhararoj.” Mémoires [Memoraĵoj], 1886.

Martin Luther King “La barikadoj estas la voĉoj de tiuj kiujn oni ne aŭdas.” Eltiraĵo el The Words of Martin Luther King, 1984.