Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La senklinga tranĉilo de la socialliberalismo

LA DEMANDO NE estas nova, sed ĝi fariĝas pli kaj pli brulanta: ĉar la franca Respubliko ne plenumis ĉiujn siajn promesojn, “liberecon, egalecon, fratecon”, tiujn bonegajn engaĝiĝojn kiuj skizas pli ian horizonton ol kundividitan realecon, kiel fari por ke ili estu ne plu nur rajtoj, sed donitaĵoj konkretaj, efektivaj?

Evidente, la plej videbla neplenumo troviĝas en la kampo de egaleco: ĝi montriĝas same en la impresa malsameco de enspezo kiel en la fama “paneo” de la socia “lifto”, aŭ en la grandiĝanta vundebleco de la plej malriĉaj koncerne tion kion oni kutime nomas la akcidentojn de la vivo, senlaboreco aŭ malsano, ekzemple kaj interalie... Ŝajne, la “libereco” alprenas sian plenan sencon nur kiam oni estas libera, vere, elekti sian metion aŭ sian loĝlokon. Ĉiuj liberaj kaj egalaj, kompreneble, sed iuj estas tiaj pli ol aliaj...

Multaj atendas hodiaŭ analizojn kaj proponojn por, almenaŭ, mildigi la malegalecojn. Tio estas la tradicia misio de la “maldekstro”. Sed, ekde tio kion oni nomis la “falo de la komunismo”, la orientiloj estas iom misordigitaj. Laŭdire ni eniris tiam en eraon radikale novan, stampitan per la fama fino de la ideologioj, kiu povis signi tute klare eĉ la finon de la historio*, kio povis ŝajni iomete pretenda, almenaŭ la morton de la komunisma “utopio” kaj la triumfon de la homa saĝo: ĉiu devis tiam agnoski kun pli aŭ malpli da entuziasmo la veron laŭ kiu merkatekonomio kaj demokratio estas esence kunligitaj.

* Francis Fukuyama, La Fin de l’histoire et le Dernier Homme [La fino de la historio kaj la lasta homo], Flammarion, Parizo, 1992.

Ĉio tiam samtempe simpliĝis kaj komplikiĝis. Simpliĝis, ĉar kliŝo sanktigas la “merkaton” kiel naturan donitaĵon kaj faras el ĉia “revolucio” destinita inventi alian ekonomion eraro, same pri liberecoj kiel pri efikeco — kaj montris kiel amasan pruvon tion kion oni nomis la “orientajn landojn”. Komplikiĝis, ĉar post kiam la “ekstremoj” estis bone elkonkursigitaj, post kiam la maldekstro, de s-ro Antony Blair ĝis s-ro Linonel Jospin, fariĝinte “realisma”, kaj s-ro Pascal Lamy, membro de la Socialista Partio (PS) avancita respondeculo pri la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), la realeco restas obstina, la malegalecoj kreskas; kaj la demandoj fariĝas ĉiam pli urĝaj, kelkfoje senesperaj. Kun la ekskludo de revolucio kaj akcepto de la “moderneco”, kiel fari por ke la demokratio, la regado de la popolo fare de la popolo realiĝu sub regado de la merkato? Kiel, ĉar ĝi montriĝas nesufiĉa, korekti kaj reformi ĝin? Certe, la valoroj de la maldekstro alias ol tiuj de la dekstro, sed kia idealo, kia tutaĵa projekto povas firmiĝi kun realismo? Ĉu tie ne estas, laŭdifine, por tiel diri, kontraŭdiroj nomendaj kaj solvendaj?

Adiaŭ do al la utopio: la homoj ne povas esti vere egalaj

VASTA PROBLEMO, VASTA atendo kiu koncernas ne nur la elektantojn de sentemo, kiel oni diras nun, socialista, sed verŝajne ĉiujn maltrankvilajn civitanojn kiuj deziras kompreni ĉu la socia malfeliĉo estas neevitebla, ĉu la estonteco havas nur unu vizaĝon, sub diversaj ŝminkoj. Aŭ ĉu vera ŝanĝo eblas... Mallonge, gravas pridemandi la pensadon de la maldekstro fariĝinta liberala.

Diversaj laboraĵoj kiuj, kvankam ne tute samspecaj, ne evitas tiun kampon de modernigita socialismo, respondas: estas la konkreta enskribo de etikaj valoroj kiujn oni faras agantaj, kiu, por la esenco, ebligus pli efektivigi la promesojn de demokratio. Tio ja ŝajnas implici apartan koncepton de egaleco kaj de la rimedoj por atingi ĝin. Alivorte, ĉi tie estas proponata vizio pri la homo.

Eble ne tute senutilas provi difini pli precize la “liberalan maldekstron”, des pli ke tiu ŝajnas kelkfoje suferi je certa manko de unueco. La filozofo Serge Audier, konata ĉefe pro siaj eseoj dediĉitaj al Raymond Aron, memorigas, en maldika volumo* kiu laŭspuras la genealogion de la liberala socialismo, ke ĝi baziĝis sur duobla rifuzo, tiu de la “burĝa” liberalismo kaj tiu de la “komunisma totalismo”. Se tiu de la komunista totalismo estas senambigua, tiu de la burĝa liberalismo estas senteble pli malklara. Sed kia ajn estas la diferencoj inter “moderna” maldekstra centro, la tria vojo de la New Labour kaj liberala socialismo kiu ne estus “simpla adaptiĝo de la socialdemokratio al kapitalismo”, tamen restas ke tiu novigita socialismo volas esti “egaleca” kaj ne “egalisma: ke ĝi ne pretendas elradikigi ĉiujn malegalecojn, nek naturajn nek eĉ sociajn; kaj “postulas la agnoskon de la neelimineblo kaj potenciale bonfara de merkato enkadrita kaj reguligita”. Alivorte, oni devus strebi realigi, tiom kiom eblas, en la kadro de ekonomia efikeco, “strebon al egaleco”, kiu montriĝus antaŭ ĉio per la postulo de “solidareco”.

* La citaĵoj en la sekva paragrafo estas tiritaj de ĝi.

Tio estas tre certe tio kio karakterizas la pensadon de la liberala socialismo, kiaj ajn estas la nuancoj kaj diverĝoj kiuj percepteblaj inter la diversaj tendencoj. Gravas por ĝi samtempe rezigini pri egalismo kiu celus civilan, politikan kaj socialan egalecon, kaj agi por “filozofio de homrajtoj” kompletigota de sociaj rajtoj kiuj agnoskas “al ĉiuj individuoj la minimumon da socia justeco, kondiĉo por efektiva politika libereco”. Adiaŭ do al la utopio, cedu la lokon al klarvido: la homoj ne estas, ne povas esti reale egalaj. Tamen necesas krei la instrumentojn kiuj malhelpas ke la malegalecoj fariĝu tro akraj, kio povus nur malutili al la demokratio kaj... al la merkato. Solidareco troviĝas tiam en la centro de la instrumentoj.

Tio fariĝis belege banala termino kaj kies emocia ŝarĝo kredigas ke ĝi estas vigla. Tio eble ne estas la kazo. En realo, tiu nocio kiu aperas en la kampo de politika kaj morala filozofio estis, en sia nun kutima akcepto, enkondukita en 1840 de Pierre Leroux, unu el la fondintoj de la respublika socialismo. Li klarigas tion kun bela klareco: “Mi estis la unua kiu pruntis de la leĝistoj la terminon solidareco por enkonduki ĝin en la filozofion, do laŭ mi en la religion: mi volis anstataŭigi la kristanan karitaton per homa solidareco.”* Léon Bourgeois, kiu havis belan politikan karieron sub la Tria Respubliko — li estis ankaŭ unu el la iniciatintoj de la forpasinta Ligo de la Nacioj-, pluigis fine de la 19-a jarcento tiun pensadon pri la “morala neceso” de solidareco kiel devo.* Jen nocio kiu, emante anstataŭi tiun de socia justeco, posedas la ĉarmon de malklara virto, des pli ke pri ĝi kompetentas ĉiu, anime kaj konscience, multe pli ol la aŭtoritato de la leĝoj.

* Pierre Leroux, De l’humanité, de son principe et de son avenir, Perrotin, Parizo, 1840.
* Léon Bourgeois, Essai d’une philosophie de la solidarité, Félix Alcan, Parizo, 1902.

La “solidareco” permesis la moraligon de la kruda kapitalismo, uzante, eĉ interne de ties kadro, la aspiron al mildigo de ĝiaj trudoj. Estas la dolora konsciiĝo de la neevitebla malegaleco inter individuoj kiu igas serĉi pacigon inter ekonomia efikeco kaj subteno al la “malfavorigatoj”. Kompreneble, tiu koncepto de neevitebla kaj evidenta malegaleco, kiel simpla evidentaĵo, estas centra. Kaj ĝi harmonias plej bone kun la ideologio mem de tiu kapitalismo kiu kondiĉas ke la plej bona gajnas; ke la plej laborema, aŭ la plej inteligenta, scios distingiĝi kaj trabati al si la vojon, kun helpo de la demokratio. La sukceso venas al tiuj kiuj ĝin meritas, kaj la plej belaj egalismaj paroladoj neniam malhelpos ke iu estas pli talenta ol la alia por suprengrimpi la socian ŝtupetaron.

De la suverena popolo al la civitan uzanto de demokratio

KIEL SUBSTREKAS LA filozofino Monique Canto-Sperber, direktoro pri esplorado ĉe la Ŝtata Centro pri Scienca Esplorado (CNRS), se, en nia tempo de transformiĝoj, la malstabileco kreskis, same kreskis la “ŝancoj por talentoj kaj iniciatoj”: inter tiuj kiuj scias kapti tiujn ŝancojn kaj tiuj kiuj tion ne scias, la diseco tre logike kreskas. Estas tiel, ĉiuj ne havas la samajn kapablojn. Necesus do ĉesigi tiujn “mitojn”, kiuj kondukis nur al tiu “aĉa spektaklo” de la “reala” socialismo. Prefere oni rekonu ke se “eblas influi la homon, oni ne povas ŝanĝi la homon”. For la naivan anĝelismon laŭ Jean-Jacques Rousseau kiu antaŭsupozas ke la homo estas laŭnature bona; la malbono ekzistas, kaj ĝuste “en la rekono de la malbono kaj de la konflikto” evoluis — la liberalismo — ankaŭ la maldekstra liberalismo devus konsideri tion.

La diferencoj de apetito, de volo, de kompetentoj kreas konflikton, batalon, hierarĥion. Pro tio “estas malprave uzi moralajn kategoriojn, ekzemple la predikaton “justa” por kvalifiki fenomenojn tiom kompleksajn kiel la disdividon de la havaĵoj, havaĵoj kies produktado rezultas el multeco da kruciĝintaj volaj agoj”. La maldekstra liberalismo agas do por liberalismo solidara kaj tragika”, fine disigita de ĉia idealismo — la “tragiko” tie resendas al la atenta akcepto de la konstato de la malbono potenciale enskribita en la naturo de la homo.

Oni ne trompiĝu: ĉio nodiĝas ja ĉirkaŭ tiu ĉi difino. La merkato estas nedisigebla de la homo, rifuzi tion signifus nei “la kompleksecon, eĉ plurvalidecon de la realo”, kiu estas fundamente malegaleca. Solidara socio devas do doni al si la taskon redukti la “situaciojn de dominado” kaj zorgi pri “la riĉeco de la homa vivo — la zorgo pri la komuna havaĵo, la familio, la kredo, la scio, la kreado, la tradicio, la nereduktebla forto de la malbono kaj pri humanisma vizio”. Por atingi tion, necesas ellabori “socialajn akompanadojn”, “reguladojn”, danke al konstruado de interkonsento kiu superas la “neredukteblan plurismon de interesoj kaj de opinioj”: “La homoj tuŝitaj de rompiĝo de dungo” povus tiel havi la “certecon esti protektataj kontraŭ senhaveco kaj trovi solvojn por reveni al laboro” sen ke maldungoj estu malebligataj, kio konservas la kreskon por longa tempo.

Efektive, gravus konservi samtempe la merkaton kaj daŭre ebligi al ĉiu partopreni en ĝi, ĉar ĝi estas “la kondiĉo ne nur de riĉiĝo, sed ankaŭ de memkritiko kaj do de memperfektiĝo”. Kun merkato enkadrita, instrumento de libereco kaj ne instrumento de dominado, ĉiu devas povi strebi al aŭtonomeco, kaj “forĝi vivprojekton”: la maldekstra liberalismo, prezentata malprave kiel tre malsama de la novliberalismo, certigas la “bazajn protekt-funkciojn” kaj ebligas “al la homoj repreni la iniciaton aŭ almenaŭ kompreni la sencon de sia vivo”. Sendube laŭ la mezuro en kiu ĉies respektiva inteligent-kvociento ebligas tion al li ...

Tiu norma liberalismo, tiuj socialliberalaj ideoj, kiel evidentas kaj kiel Canto-Sperber rimarkigas*, povas “servi al la maldekstro kiel al la dekstro”. Ni memorigu cetere ke Raymond Aron, kies pensado estas neniam malproksima de Audier nek de Canto-Sperber, konsideris jam repaciĝon inter socialismo kaj liberala tradicio “sen iluzio, sed ne sen volo”.* Tiu proksimiĝo ŝajnas montriĝi brilege ĉe la formiĝo de la registaro de s-ro Nicolas Sarkozy. Sed, eble ankoraŭ pli subfosa, oni perceptas ĝin en la dekstre kiel maldekstre komuna uzado de nocioj malklare moralaj por pritrakti politikajn kaj sociajn demandojn. Krom la nepra solidareco, estas nun la respekto, la travideblo aŭ, kune kun negativaj vibradoj, la ekskludo, la [socia] disiĝo; kaj ĉio ĉi kune estas ofte svingata anstataŭ la arĥaisma justeco. Sed, dum la sociala demando troviĝas ja diluita, kiu forlasas la kampon de politika decidado por pasi en tiun de la kundividata bona konscienco, pli larĝe la ideo mem de “popolo” kaŝe ŝanĝas sian difinon.

* Vd Monique Canto-Sperber: Solidareco aŭ justeco.
* Citita de Serge Audier, en Raymond Aron, philosophe dans l’histoire [Raymond Aron, filozofo en la historio]. Kolektiva verko sub la direkto de Serge Audier, Marc-Olivier Baruch kaj Perrine Simon-Nahum, Editions de Fallois, Parizo, 2008.

Kiam Audier precizigas ke la realistaj socisciencistoj juĝas la “oligarĥian fakton neevitebla”, kiam Canto-Sperber parolas pri “malkvalifikado de la popola voĉdono kiam ĝi tendencas al ekstremismo” kaj pri “tiraneco de la plimulto”, tio ne estas stranga deliro, sed logika konsekvenco de la postulato sur kiu la socialliberalismo estas konstruita: la malegaleco de la individuoj inter si estas socia fakto, sed antaŭ natura donitaĵo. Kio pasas ĉi tie kiel nekontestebla evidentaĵo estas nenio alia ol la koncepto de valorskalo kiu retroviĝas en la ekonomia liberalismo. Ĝi postulas ke la leĝo de la plej granda nombro ne povas esti aŭtomate justa, ĉar nenio garantias ke la plej granda nombro scias pensi saĝe. Alivorte, necesas rekonsideri la nocion de “popolo” kaj ĝian uzadon.

Kiam, en La demokratia legitimeco*, la historiisto [Pierre Rosanvallon] pridemandas la validecon de la universala voĉdonrajto kiel sola fonto de demokratia potenco, li tute ne apogas sin sur la malegaleco de la naturaj kapabloj, sed sur la diferencoj inter individuoj. Tamen, lia penso kondukas al dissolvado de la principo de popola suvereneco (ankaŭ konata kiel “potenco de la balot-urnoj”) por difekti la civitanon kiel uzanton de demokratiaj praktikoj. Laŭ li, “la praktika asimilado de la ĝenerala volo kun la esprimiĝo de la plimulto” povas nur ŝajni kiel “neeltenebla malvero”. Fari kvazaŭ la plej granda nombro validas vere por la tutaĵo estus nur “fonda fikcio”, en kiu la popolo estas supozata reprezenti la tutaĵon de la socio.

* La Légitimité démocratique. Tiu verko sekvas al La Contre-Démocratie. La politique à l’âge de la défiance, Le Seuil, Parizo, 2006.

Rosanvallon pristudas ĉi tie, tre detale, la historion de la iom-post-ioma malcentrado de la demokratioj, portata de la konvinko ke la civitanoj pli kaj pli konscias esti nesufiĉe reprezentataj, kion pruvus nome alta kvoto de sindeteno. “La nocio de plimulto havas aritmetikan sencon, sed ĝi kongruas neniel kun la antropologia ordo.” Por ke la demokratio refondiĝu, recentriĝu, necesas redoni al ĝi legitimecon: la popolo jam ne povus kompreni sin kiel unuforman amason, sed “kiel sinsekvo de apartaj historioj”. Ĝi estas nun la “pluralo de “malplimultoj””, kaj la “stariĝo de potenco de la socia ĝeneraleco” povos realiĝi per la zorgado de la konkretaj individuoj.

Kontraŭ la malprofanigo de la elektoj, kontraŭ parlamento supozata esti “parolilo de la publika saĝo” kie difiniĝas la ĝenerala intereso, sed transformita en marĉandejon, por provizore respondi al esence “malperfekta legitimeco” kaj kiun apenaŭ ankoraŭ subtenas administracio kiu estas ankaŭ mallegitimata, por akompani la “novan mondon” en kiun ni eniris, necesas do, laŭ Rosanvallon, konsideri la novajn valorojn kiuj donas sencon al la demokratia idealo, kaj elpensi la rimedojn kiuj efektivigos ilin.

La justeco trudas “oferi neniun al abstrakta principo” aŭ al partiaj interesoj. Tio bezonas instituciojn kiujn neniu povas alproprigi al si, la plurecon de la esprimiĝoj de la socia suvereneco, la aktivan aŭskultadon de la multeco de situacioj per rekono de la apartecoj. Estas do “sendependaj institucioj”, konsistantaj el fakuloj legitimitaj per siaj kompetentoj, perfekte aŭtonomaj, kaj ne el elektitoj emaj al antaŭjuĝoj, sed ankaŭ la organizado de la “pensado”, tia kia ĝi estis enkondukita de la proceduroj de la konstitucia juro, kiuj havas tiam la taskon “denunci la disecon de la realo kun la fondaj principoj de la demokratio”. En ambaŭ kazoj, “la postuloj pri niveloj de informado, pri rimedoj de konfrontado aŭ de maturigi la pensadon, kiujn implicas “vera” diskuto, estas tre altaj”. Estas do nepra ne anstataŭigi ilin per la “simpleco de partiecaj alfrontiĝoj” nek per la “missonado de opini-esprimado”. Al la popolo, en sia rekta aŭ pera esprimiĝo de siaj reprezentantoj, decide mankas juĝpovo ...

Tio, kio tiel povus fariĝi, por Rosanvallon, “socio de radikala senpartieco”, disvolvos la novajn valorojn karajn al la nova civitano: kompaton, proksimecon, travideblon ktp, ĉar la institucioj estas taksataj de civitanaj agentejoj — la popolo povus havi siajn “estrarojn” taskitajn orienti ĝin. Kaj tiu popolo estos tiam ne nur la voĉdon-popolo, reduktita al plimulto, nek nur la sociala popolo, “sumo de protestoj kaj iniciatoj”, sed ankaŭ la princip-popolo, en kiu “ĉiu volas esti konsiderata en sia ekzistado kaj sia digno”.

En tiu kadro la demokratio estas fine morala: la plimulto jam ne ordonas, oni pasas de la meĥanika aplikado de la statuto al aŭskultado de la individuo, “la uzado de la rajtoj fariĝas nedisigebla de la prijuĝado de la kondutoj”, la aplikado de la malhoma, ĉar meĥanika regulo estas malaktuala, la nocio de popolo larĝiĝas al tiu de popolo-homaro por ke alvenu, danke al la instancoj de “racia diskutado” konfidataj al la konantoj kaj al la kleraj civitanoj, la ebleco de “pozitiva memcertiĝo”.

Tia politika idealo ne estas tre malproksima de tiu kiun proponas la Eŭropa Konstitucia Traktato kaj kiun akompanas tre fajne certa malklara retoriko, propra al liberalismo zorganta pri sia humaniĝo kaj kiu volas esti la heroldo kaj la defendanto de “socio de aparteco” tute same kiel de “ekonomio de aparteco”. Sed ĉu la ideo, en sia celo mem kaj kun ĉiaj sekurec-bariloj kiujn la aŭtoro skizas, ne havas kelkajn tendencojn ... aristokratajn? Ho certe, tiu aristokrateco pravigus sin nur per sia klereco kaj sia merito, kaj ĝi estus supozata interveni nur en la kadro de la reprezenta demokratio. Tamen, kaj sen eĉ heziti pri certaj asertoj surprizaj — oni determinus sian voĉdonadon laŭ “allogoj kaj malalogoj”, ekzemple-, oni devas rimarkigi ke tiuj diversaj kontraŭpovoj, por “profundigi” la demokration, celas ankaŭ tutsimple limigi la universalan voĉdonrajton, la pezon de la voĉo de ĉiu voĉdonanto, ĉu klera aŭ ne ...

Tiu pia mensogo kiun oni nomas reprezenta sistemo”

EN LA SAMA SPIRITOSTATO, kaj en La reĝino de la mondo*, la historiisto-ĵurnalisto Jacques Julliard, redakteja direktoro de la Nouvel Observateur kaj studdirektoro ĉe la Sociscienca Altlernejo*, esploras, post la emocio estigita de la rezulto de la eŭropa referendumo, kiel kontraŭi “tiun pian mensogon kiun oni nomas reprezenta sistemo” kaj la “ŝtelludon” de la universala voĉdonado. Li pridemandas do la potencon de la opinio kiu ebligus ne lasi nur al la parlamento la leĝdonan funkcion kaj rompi la monopolon de la “totalisma” ĝenerala volo: la opinio estas la voĉo de la popolo, kaj ofte ĝi estas morala potenco, kiu ebligas ekzemple sukcesi la starigon de Internacia Pun-Tribunalo, unu el la sendependaj instancoj karaj al Rosanvallon. Sed opinio kaj universala voĉdonrajto ne estas kontraŭaj unu al la alia. “Enketoj, elektoj, referendumoj, kolektivaj debatoj estas fine nur diversaj metodoj de esprimiĝo de sama fenomeno: la publika opinio.” La estonteco de la demokratio kuŝus do sur kunlaborado inter la parlamenta sistemo kaj la sistemo de publika opinio — kondiĉe ke oni eduku tiun lastan. Nu, “ne ekzistas alia edukanto de la popolo ol la popolo mem, konscie pri la racio kaj la historia sperto, laŭ instigo de ĝiaj ĉefoj. La saĝo de la popolo devenas do unue el la kuraĝo de la politikistoj”. La popolo, tiu Kalibano, do bezonas “demokratian gvidanton” kiu “igas [ĝin] (...) voli tion kio estas ĝia supera intereso”. Oni ne povas esti pli klara.

* La Reine du monde. Tiu libro ricevis la Prix du livre politique [Premion de la politika libro] 2008.
* École des hautes études en sciences sociales (EHESS).

Tiel, pli aŭ malpli precize, la volo demokratiigi la demokration, kio implicas trakti la egalecon, en ĝiaj diversaj akceptoj, kondukas la socialliberalan pensadon, tian kia ĝi estas ĉi tie reprezentita, ŝovi la politikon al la nura moralo. Kaj substitui pli aŭ malpli parte elitojn al la “popolo” — eĉ se, kompreneble, travideblo necesas, oni submetas ilin al kontrolado. De la leĝo al kontrakto, de la kolektivo al privatulo, de la voĉdonita elekto al interkonsento, de la voĉdonado al dialogo, jen kion postulas la “nova demokratia individuo”. Povas nur esti zorgiga rimarki kiom tiuj modifoj de la “civitana” idealo kongruas ne nur kun la nova aspekto de kapitalismo kun homa vizaĝo, ĝis kaj inkluzive de ĝia pretendo reprezentigi nur per la figuro de la “bona mastro” la bonfarton de la entrepreno. Oni povas do demandi sin ĉu temas tie pri moderneco, aŭ pri malprogreso inteligente maskita kiel progreso survoje al la virto.

Evelyne PIELLER.