Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KIEL NASKIĜAS REVOLUCIOJ

Geopolitiko de agitado

Fantomo tiom ofte ekzorcitaj, perspektivo barita de siaj propraj devojiĝoj, la revolucio ŝajnis kuŝi en la tombejo de la historio. Tamen, spite al la ekzorcadoj, la grandega espero ke iun tagon ĉio povus ŝanĝiĝi filtriĝas tra la kolektiva konscio kaj naskiĝas el la interplektiĝo de la eventoj. Tiu ruĝa fadeno kiu serpentumas tra la jarcentoj kaj la kontinentoj estis cetere neniam rompita. Laborista movado, emancipiĝo de la virinoj kaj de ĉiuj subprematoj, naciaj liberiĝoj: ĉu nova ĉapitro atendas sian verkiĝon en tiu ĉi momento mem? La koleroj kaŭzitaj de la ekonomia krizo maltrankviligas la konservativajn komentistojn. Konsciaj ke ilia ideologia modelo diseriĝas, ili serĉas kun zorgo la signojn de la apero, aŭskultante francajn laboristojn, ĉinajn senlaborulojn, latvajn manifestaciantojn... Ĉu alia mondo? La senbrideco de la kapitalismo ĉiukaze fendis tiun kiun ni konas.

KIEL LA ETAJ terskuoj kiuj anoncas grandskalan tertremon, la kontestmovadoj kiuj agitis la planedon en 2008 estis antaŭavertaj signoj de la nuna ekonomia tertremo. Ĉu pri sociaj, etnaj aŭ lingvaj demandoj, la konfliktoj kiuj dividas la homajn sociojn alprenas diversajn formojn laŭ la landoj. Multaj tiaj popolaj leviĝoj havas tamen klare identigeblajn kaŭzojn.

Apud la riĉaĵoj kreitaj, ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, de la tutmondiĝo kaj ekspansio de kredito, la malriĉeco instaliĝis kaj transformis tutajn naciojn kaj loĝantarojn en nevendeblan varon. Pro la sekvoj por la vivo kaj la ekzistrimedoj de milionoj da individuoj, la krizo pligrandigis la sociajn, politikajn aŭ ekonomiajn rompliniojn antaŭe percepteblajn.

En la printempo de 2008, “malsatribeloj” eksplodas tiel en Bangladeŝo, en Kamerunio, en Eburbordo, en Egiptio, en Etiopio, en Barato, en Indonezio, en Jordanio, en Maroko kaj en Senegalio. Kelkaj el la plej emblemecaj alfrontiĝoj okazas en Haitio. En Portoprinco, la ekokupo de la prezidantpalaco fare de miloj da manifestaciantoj postulantaj disdonadon de nutraĵo kaŭzas la intervenon de la armeo kaj de la fortoj de la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por la Stabileco en Haitio (MUNSTAH). En Cayes, en la sudo de la insulo, kvar homoj estas mortigitaj dum interŝanĝo de pafoj kun la blukaskuloj*. Tiuj eventoj kaŭzis la demision de la ĉefministro Jacques-Edouard Alexis.

* Kutima nomo de la soldatoj de la Unuiĝintaj Nacioj. -vl
“Urĝas revizii vian pensmanieron”

DE 2007 ĜIS 2008, la meza prezo de nutraĵoj duobliĝis en la tuta mondo, kaŭzante la malboniĝon de la vivnivelo de centoj da milionoj de individuoj kiuj, vivantaj jam en malriĉeco, dediĉas grandan parton de siaj enspezoj por aĉeti nutraĵojn. Laŭ la Monda Banko, tiun impresan prezaltiĝon kaŭzis ĉefe du faktoroj: unuflanke la grava altiĝo de la prezoj de petrolo kaj naturgaso, larĝe uzataj en terkulturado kaj en fabrikado de ĥemiaj sterkaĵoj; aliflanke la granda proporcio de kulturoj dediĉitaj al brulaĵoj.*

* Monda Banko, “Perspectives pour l’économie mondiale 2009. Marché des produits de base [Perspektivoj por la monda ekonomio 2009. Merkato de la bazaj produktoj]”, Vaŝingtono, marto 2009. Vd ankaŭ Philippe Revelli, “Quand le Brésil joue le “pétrole vert” contre la réforme agraire [Kiam Brazilo triumfigas la “verdan petrolon” kontraŭ la terreformo]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2009.

El certaj aspektoj, tiu fenomeno kompareblas kun tiu de la kolapso de la merkato de nemoveblaĵoj en Usono. En ambaŭ kazoj temas pri freneza altiĝo de la prezoj bazita sur spekulado kaj la promeso de senfina kresko. Koncerne la agrobrulaĵojn, la destinŝanĝo de la grundoj ŝajnis esti efika pri la senĉese kreskanta transportbezono, sed kaŭzis kvazaŭ aŭtomatan altiĝon de la nutraĵprezoj. Tiam estis kelkfoje tenta organizi malabundecon por enpoŝigi pli bonajn profitojn.

La “malsatribeloj” maltrankviligis multajn observantojn kiuj ĉeestis surloke. Ili eble memorigis ilin pri aliaj paĝoj de nia historio, tiuj kiuj rakontas kiel amasaj leviĝoj sukcesis renversi reĝimojn. Tion la eksa ĉefministro de Jamajko, Percival James Patterson, havis certe en la menso kiam li elvokis, en aprilo 2008, la verŝajneco de novaj incidentoj. Sur la tribuno de la G77*, en Antigvo, li deklaris: “Se vi pensas esti ŝirmataj, se vi pensas ke la ribeloj ne povas transformiĝi en revoluciojn, estas urĝa tempo por revizii vian pensmanieron.”* Neniu povas diri kio fariĝintus lia antaŭdiro se, kiam la krizo kulminis, la prezoj de la petrolo ne ekfalintus, tuj sekvataj de tiuj de la bazaj nutraĵoj, kio mildigis la streĉitecojn.

* La grupo de la Sepdek-sep (G77) kreiĝis la 15-an de junio 1964 el koalicio de sepdek-sep evolulandoj por certiĝi pri pli alta intertraktad-kapablo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Cent tridek landoj intertempe aliĝis, sed la organizaĵo konservis sian originan nomon pro ĝia historia signifo.
* www.bbc.co.uk; 5-a de aprilo 2009.

Tamen, la malsatribeloj estas nur unu el la sekvoj de la ekonomiaj malordoj aperintaj en 2008. Ĉar la amasa senlaboreco komencas fariĝi realo, la registaroj, la entreprenoj aŭ ĉia ento juĝata respondeca estas akuzataj. En Barato, kie en pluraj regionoj agas movadoj de perfortaj kontestadoj, ofte prezentataj kiel etnaj, religiaj aŭ ligitaj al la kasto-sistemo, tiuj eksplodoj rezultas ankaŭ el zorgo pri la ekonomio kaj el malklara sento de maljusteco.

En majo 2008, miloj da nomadaj paŝtistoj — la [guĝarato]j — kolektiĝas, kun ekonomiaj postuloj, por bloki la alirvojojn al Agro, la urbo de Taĝ-Mahalo. Tridek el ili pereas dum la bataletoj kun la polico. En oktobro eksplodas tumultoj en Asamio, en la nordorienta parto de la lando, dum loĝantoj apartenantaj al la plej senhavaj tavoloj provas haltigi la inundon de eksterleĝaj enmigrantoj venantaj el la najbara Bangladeŝo.*

* Heather Timmons, “Protesters sweep India in a season of unrest”, The New York Times, 29-a de junio 2008; “Assam’s largest tribe goes to war with its muslims”, The Economist, Londono, 9-a de oktobro 2008.

En Ĉinio oni kutime nomas “amas-incidentoj” la ekscesojn en kiuj partoprenas laboristoj aŭ terkulturistoj en kolero post fermo de fabrikoj, perdoj de enspezoj aŭ kontraŭleĝaj eksproprietigoj. Tiel Pekino kvalifikis ekzemple la disputojn kun la policaj fortoj okazintaj en la oriento de la lando kiam migraj laboristoj senigitaj je siaj salajroj prirabis plurajn fabrikojn.

Tiu akriĝo kaŭzita de la malrapidiĝo de la aktiveco spegulas antaŭajn zorgojn. La plej videbla rompolinio estas tiu de la riĉec-diferenco inter la mezaj klasoj de la urboj kaj la kamparaj loĝantaroj. En floranta periodo la laboristoj havis la eblecon forlasi la kamparojn por trovi laboron en la urbaj zonoj kiuj fabrikas produktojn destinitajn al eksportado. Fabrikoj fermis siajn pordojn. En tro multaj kazoj la gvidantoj proponis nenian kompenson.*

* Ian Johnson kaj Andrew Batson, “China’s migrants see jobless ranks soar”, The Washington Post, 3-a de februaro 2009.

En decembro 2008, meze de la ŝtormego, oni spertis transglitadon de la streĉitecoj al okcidenta Eŭropo kaj al la landoj de la eksa Sovetunio. La manifestacioj estas motivitaj de la timo de longdaŭra senlaboreco, perdo de konfido — kiu iras kelkfoje ĝis malfido kaj naŭzo — en la kapablo de la gvidantoj solvi la problemojn kaj, ĉie, de la sento ke la “sistemo” ne respondas plu al la bezonoj nek al la aspiroj de la plej granda nombro.

Grekio estis inter la unuaj landoj tuŝitaj de tiu nova ondo de tumultoj. Tiel Ateno spertis ses tagojn da manifestacioj kaj da perfortaĵoj, post la morto de 15-jara lernejano falinta sub la kugloj de la ordo-fortoj.* Malgraŭ la senkulpigoj de la registaro kaj la juraj persekutoj kontraŭ la miskondutinta policano, la ribeloj disvastiĝis tra la tuta lando.

* Vd Valia Kaimaki, “Aux banques ils donnes de l’argent, aux jeunes ils offrent... des balles [Al la bankoj ili donas monon, al la junuloj ... kuglojn]”, Le Monde diplomatique, januaro 2009.

La streĉitecoj apenaŭ malakriĝis en Grekio, kiam la rusoj esprimis siavice sian malkontenton. Komenca kaŭzo de la ribelo estis ke la ĉefministro Vladimir Putin instalis imposton pri importitaj japanaj veturiloj cele protekti la nacian aŭtomobilindustrion. Unue la koncesiuloj de japanaj duamanaj aŭtomobiloj alfrontiĝas por alarmi pri la malboniĝo de siaj vivkondiĉoj. Tiuj de la aŭtomobilistoj kiuj preferas aĉeti eksterlandajn veturilojn ĉar ili estas malpli kostaj, tuj aliĝas al la ribelo. Gigantaj “limakaj” operacioj organiziĝas en Vladivostoko kaj en tridek urboj tra la lando.

De Portoprinco ĝis Vladivostoko, unu sama kolero

LA JARO 2009 KOMENCIS en orienta Eŭropo per aliaj samspecaj movadoj. De la 13-a ĝis la 16-a de januaro, manifestacioj okazigas disputojn kun la polico en Rigo, Sofio kaj Vilno, ĉefurboj respektive de Latvio, de Bulgario kaj de Litovio. Tiuj incidentoj eksplodis pro fermo de fabriko, la anonco de disponoj de malabundeco aŭ pro prezaltiĝo. Tamen, pluraj sistemaj faktoroj estas ankaŭ la kaŭzo kaj, finfine, ĉiuj ĉi manifestacioj — kiel tiuj kiuj skuas Irlandon en februaro — esprimas unu saman koleron, malfidon al la regantoj.

Pakistano, siavice ankaŭ plenfrape tuĉita de la krizo, spertas gravegajn sociajn malordojn. Kvankam Vaŝingtono daŭre atentas ĉefe Al-Kajdon kaj la talibanojn, aliaj observantoj provas averti pri la malboniĝo de la ekonomia teksaĵo. “La pakistana meza klaso, kvankam malgranda, havas konsiderindan politikan influon, klarigas Niall Ferguson, historiisto ĉe la universitato Harvard. Ĝi estis laŭvorte dispremita de la kolapso de la interŝanĝ-merkatoj.” Kaj li aldonas: “Kreskanta proporcio de junaj viroj estas alfrontitaj al senlaboreco. Oni konis pli bonan garantion de politika stabileco.”*

* Niall Ferguson, “The axis of upheaval”, Foreign Policy, Vaŝingtono, DC, marto-aprilo 2009.

Similaj danĝeroj embuskas la petrolproduktajn landojn. Ili registras substancan falon de siaj enspezoj. Kiam la prezoj estis plej altaj, certaj de iliaj gvidantoj uzis la ŝtatan monon por financi socialajn programojn (Venezuelo, Bolivio per gaso), rekompenci la lojalecon de partoj de la loĝantaro kiuj apogas iliajn programojn kaj, en certaj kazoj, subteni la sekurecajn fortojn taskitajn reteni alipensantojn. Ĉar la enspezoj de la tutaj loĝantaroj malaltiĝas, la evoluo de sociaj movadoj estas timinda ĉe certaj el ili.*

* Ĉefaj petroleksportaj landoj: Alĝerio, Angolo, Barejno, Brunejo, Gabono, Indonezio, Irako, Irano, Jemeno, Kataro, Kongo, Kuvajto, Libio, Nederlandaj Antiloj, Niĝerio, Omano, Saud-Arabio, Sirio, Trinidado-kaj-Tobago, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Venezuelo.

De post la fino de la dua mondmilito, la mondo spertis plurajn periodojn de recesio. La nuna situacio ŝajnas esti tre malsama. Ĉiu demandas sin kiam aperos la revigliĝo. Tiurilate, la raporto de la Monda Banko por la financministroj de la G20 montriĝas tre alarma. Ĝi antaŭvidas ke kvardek-ses milionoj da kromaj homoj estos tuŝitaj de malriĉeco kaj elmetitaj al nesufiĉa nutrado.* La nutraĵ-rezervoj malpliiĝos pro rekordaj sekecoj atendataj en Argentino, en Aŭstralio, en nordokcidenta Ĉinio, en okcidenta Usono kaj en parto de Proksim-Oriento. La raporto asertas ankaŭ ke, en tiaj cirkonstancoj, oni ne povas ekskludi spontajn movadojn de kolero. La agadoj de francaj salajruloj (Caterpillar, Molex, Continental), ĉi-foje, pravigas ĝin.

* Monda Banko, “Comment les pays en développement font face à la crise globale [Kiel la evolulandoj alfrontas la tutmondan krizon[“, Vaŝingtono, DC, raporto preparita por la kunveno de la G20 (13-14-aj de marto 2009) en Horsham (Britio).

Daŭra malfortiĝo de la ekonomio, akriĝo de la ekzistantaj malegalecoj kaj persisto de malfido al la aktualaj institucioj konsistigas la ingrediencojn de eksploda koktelo.

Michael KLARE.