Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eŭropaj ŝajnigoj

“IMAGU, SKRIBAS s-ro Vaclav Havel, elektojn kies rezultoj estas larĝe konataj antaŭe kaj ĉe kiuj prezentiĝas tuta serio da kandidatoj kun konata nekompetento. Ĉia voĉdonado pretende demokratia, organizita tiel, estos tutcerte kvalifikita kiel farso.”* La ĉeĥa prezidinto ne pensis pri la Eŭropa Parlamento, sed pri la Konsilantaro pri Homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj* Kaj tamen ...

* Vaclav Havel, “A Table for Tyrants”, The New York Times, 11-a de majo 2009.
* Vd la Esperantan version de la traktato stariganta tiun konsilantaron, en: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj — Tekstoj Esperantigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 p., 18,00 eŭroj.

Post la unua elekto de la eŭropaj deputitoj per universala voĉdonado, en 1979, la kvoto de sindeteno kreskis de 37% al 54%. La povoj de la Eŭropa Parlamento estis tamen etenditaj kaj ĝia agadkampo koncernas 495 milionojn da loĝantoj (kontraŭ 184 milionojn antaŭ tridek jaroj). Eŭropo okupas la scenejon, sed ne atingas la publikon. Kial?

Certe ĉar neniu kontinenta politika komunumo ekzistas en realo. La espero ke la samtempeco de dudek-sep naciaj voĉdonadoj, kies kampanjoj koncernis preskaŭ ĉiam internajn temojn, iun tagon kondukos al naskiĝo de eŭropa identeco, apartenas daŭre al la magia pensado.

Kiu sloveno havas eĉ nur proksimuman scion pri la svedaj elekto-debatoj, kiu germano informiĝas pri la bulgara politika vivo? Tuj post la eŭropa voĉdonado, iu aŭ la alia malkovras tamen ke en Stokholmo aŭ Sofio la rezulto de la urnoj eble malkonfirmis la rezulton de la sola elekto kiun ili atentis, kaj ke iliaj voĉoj elektis en realo nur 1% (Slovenio) aŭ 13,5% (Germanio) el ĉiuj parlamentanoj de la Unio.* Kiel ono povas pensi ke tia informo ne kaŭzas ĉe la elektanto senton de lia relativa senutileco. Impreso, kiun la eŭropaj gvidantoj ne kontraŭdiris kiam ili ignoris la decidon de tri sinsekvaj popoloj pri la konstitucia traktato, post kampanjo kiu siavice estis plena de intereso kaj pasio.

* La slovenoj elektas sep delegitojn al la Eŭropa Parlamento el 736, la germanoj naŭdek.

En Francio, sep el la ok elekto-distriktoj estis ŝanĝitoj nur por favorigi la grandajn partiojn; ili respondas al nenia historia, politika aŭ teritoria realo. Tiu de la Sudoriento cetere akceptas kiel gvidanton socialiston kiu estis antaŭe elektita en la Nordokcidento kaj kiu kvalifikis sian propran “paraŝutigon” kiel “korfendan okazaĵon”. Li estas tamen antaŭe elektita, kiel la franca ministrino pri justeco, kiun tiu voĉdonado interesas tiom malmulte ke ŝi kredas ke la Justickortumo de la eŭropaj komunumoj havas sian sidejon en Hago, ne en Luksemburgo. En Italio s-ro Silvio Berlusconi rekte konsideris prezenti ok manekenojn kaj aktorinojn de sap-operoj kiel kandidatinojn.

Kaj tio ne estas ĉio. La politikaj fortoj kiuj de tridek jaroj transformis la tutan Malnovan Kontinenton en grandan merkaton senfine etenditan al novaj landoj proponas subite “Eŭropon kiu protektas”, “humanisman”, “socialan”. Nu, kvankam socialistoj, liberaluloj kaj konservativuloj alfrontiĝas en la elektokampanjoj, ili voĉdonas kune ĉe la plej multaj okazoj de voĉdonado en la Eŭropa Parlamento. Kaj ili dividas inter si la postenojn de komisaroj — el kiuj ses estas atribuitaj al la socialdemokratoj, kun la taskoj nome de imposto, industrio, ekonomiaj kaj monaj aferoj, dungo kaj komerco. La timo alfrontiĝi kaj la senpolitikigo de la temoj favoras la senfinan daŭrigon de tiu reganta bloko kiu etendiĝas “de spongeca dekstra centro ĝis moliĝinta maldekstra centro, tra kotoneca liberala koalicio.”*

*An Unloved Parliament”, The Economist, Londono, 9-a de majo 2009.

Ĉu tia foresto de alternado garantios la lokon de s-ro José Manuel Barroso ĉekape de tiu skipo kun eĉ ne mezkvalita bilanco? “Li faras bonegan laboron, mi volas tre klare diri ke ni subtenos lin”, indikis la brita laboristpartia ĉefministro Gordon Brown. La hispana socialisto José Luis Rodríguez Zapatero tute ne kontraŭdiris: “Mi subtenas la prezidanton Barroso”. Estas vere ke s-roj Brown kaj Zapatero havas la saman programon, tiun de la Eŭropa Socialista Partio (ESP). Al tiu apartenas ankaŭ s-ino Martine Aubry, la Unua Sekretario de la Socialista Partio de Francio. “La Eŭropo kiun mi volas, avertis la franca gvidantino, tiu ne estas Eŭropo gvidata de s-ro Barroso kun liaj amikoj Sarkozy kaj Berlusconi.”

Estas la vico de la elektantoj orientiĝi.

Serge HALIMI.