Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Investo de Barato en Suda Afriko

Ĉu ĉesigi la suferojn de zambiaj ministoj?

De jardekoj, la kuprominejoj de Zambio allogas entreprenojn el la tuta mondo. En la 1990-aj jaroj pro stimulado kaŭzita de la prezaltiĝoj oni eĉ vidis reveni ĉinajn industriistojn, kiuj en la pasinto konstruis la fervojon al Tanzanio. Inter malbonegaj laborkondiĉoj kaj hommedia detruo, la zambianoj estis pacience atendantaj ... disvolvadon. Abrupta kaj neantaŭvidita, la krizo estigas utilajn rekonsiderojn.

PETER KAJ IRENE* estas 30-jaraj. Inĝenieroj diplomitaj de Lusako-universitato, ili laboras de 2006 en Chingola, urbeto de la Copperbelt-regiono (“kupro-zono”) en Zambio. La paro estas dungita de Konkola Copper Mines (KCM), ĉefa minekspluatanta kompanio de tiu lando en suda Afriko, kiu ricevas pli ol duonon de sia malneta enlanda produkto (MEP) el minekspluatado. Provizanta 70% de la tutlanda kupro, KCM ofertas tute taŭgajn vivkondiĉojn al tiuj idoj de novliberalismo. Kvin milionoj da kwacha (700 €) kiel neta monata salajro, kaj kapital-partoj, kiujn ili povos vendi ekde 2010. Kadrula statuso en tiu lando, kie la meza averaĝa monata enspezo de la 400.000 dungitoj en la formala sektoro estas ĉirkaŭ du milionoj da kwacha (281 €), dum 68% de la dek unu milionoj da zambianoj vivas per malpli ol 1,40 € tage

* La personaj nomoj estis ŝanĝitaj.

Kompreneble, Peter kaj Irene devis oferi iomete. En 2007, la juna virino, laboranta por la prizorgado de la kemiaĵoj uzataj por tranformiĝo de kuproerco, devis forlasi sian edzon kaj tre junan infanon por sekvi kurson en ... Barato, aliflanke de oceano. Kial? Ĉar de 2004 la barata transnacia kompanio Vedanta estas ĉefa akciulo de KCM.Tio estas nur la lasta avataro de la privatig-ondo de la fino de la 1990-aj jaroj, dum kiam 257 el la 280 zambiaj entreprenoj ĉesis esti publikaj. Preskaŭ 100.000 dungitoj estis maldungitaj en tiu periodo, inter kiuj 40.000 el la nacia modela kompanio, Zambia Consolidated Copper Mines (ZCCM), iom post iom dispecigita en tiom da minejsektoroj, kiom da privataj investantoj. Vedanta fine akaparis la plej grandan parton, aĉetante la Chingola-instalaĵon.

Pri sia restado en Barato Irene havas ne nur agrablajn rememorojn. Ankaŭ ne pri sia rehejmeniĝo. Ĉe KSM ŝi trovis, anstataŭ malnovajn zambiajn kolegojn — intertempe maldungitajn — junajn baratanojn, “pli multe pagitajn ol ni je sama kompetento, loĝantajn en domaro aparte por ili konstruita, kaj disponantajn entreprenveturilon”. Dum ŝia foresto, Peter devis fronti la prezaltiĝon: ĉiutagaj necesaĵoj, benzino, sed ankaŭ luprezoj: du milionoj da kwacha por triĉambra apartamento kun kuirejo, kun blatoj kaj regulaj interrompoj de elektroprovizo.

Je tiu findecembra tago de 2008, la luprezo de lia apartamento refalis je 1,7 milionoj da kwacha, same rapide kiel tuno da kupro falis de pli ol 8.675 dolaroj (6.700 €) en julio ĝis 2.817 dolaroj (2.206 €), kiel plejparto de la krudmaterialoj sur la tutmondaj merkatoj. Rekorde. Reaperas la fantomo de minejfermiĝoj. La festo de Kristnasko estos malgaja por la ĉirkaŭ 20.000 konstantaj salajruloj de la minejsektoro, trione malpli nombraj ol la dungitoj de la publika mineja entrepreno ĉe la fino de la 1970-aj jaroj. Dungintoj kaj dungitoj, ĉiuj zorgas pri ŝparo por alfronti la anoncitan tempeston. Laboristoj, por pagi la lernejajn elspezojn de la lernejmalferma dato, la 12-an de januaro, en kunteksto de prezaltiĝo; entreprenoj, cele al pluteni siajn komercajn marĝenojn.

En la zambia filio de Vedanta — preskaŭ 122 milionoj da dolaroj, enspezo deklarita por la lasta trimestro de 2008, kontraŭ preskaŭ la duoblo antaŭe — oni unue reduktis la kontraktojn kun la societoj de portempa laboro, ĉefe sudafrikaj, enŝteliĝintaj en la fendojn malfermitajn de la privatigoj. Miloj da laboristoj, malbone pagitaj, sensindikataj kaj dediĉataj al la plej danĝeraj taskoj, estis maldungitaj. Por certigi maksimuman rendimenton, kiel estas skribite ĉe la enirejo de la zambia entrepreno, Vedanta poste faris aliajn “oferojn”. La provizantoj atendis pli longe siajn pagojn; kelkaj bankrotis. La laborhoraroj intensiĝis: “kvar 12-horaj tagoj, sekvataj de du ripoztagoj”, precizigas sindikatulo de la loka branĉo de la Minista Sindikato de Zambio (MSZ), ĉefa sindikato de tiu sektoro.

Plenplena de toksaj forĵetaĵoj, la rivero iĝis verdblua

“ILI igas nin frenezaj, diras Peter, kiu tamen estas modela dungito. Ni devas reagi 24 horojn el 24, je nura telefonalvoko. Se tio daŭros, estos denove akcidentoj.” Instruisto en la Copperbelt-universitato, en Kitwe, la ekonomikisto James Lungu demandas sin: “Kiu profitis el la prezaltiĝoj de krudmaterialoj ĉi-lastajn jarojn? La minejaj kompanioj kaj iliaj akciuloj. Kaj kiu suferos pro la prezfalo? La ministoj, iliaj familioj kaj la hommedio. Ni estas travivontaj socian katastrofon.”

Necesas cent tunoj da erco por produkti unu tunon da kupro. La 6-an de novembro 2006, la bordloĝantoj de Kafue-rivero, kiu fluas al Lusaka antaŭ ol kunflui pli sude en Zambez-riveregon, malkovris mirigan spektaklon. La rivero estis iĝinta verdblua. Vedanta akcidente verŝis en ĝin siajn toksajn elĵetaĵojn. Dum almenaŭ du tagoj, du milionoj da loĝantoj en la Chingola-distrikto, inter kiuj preskaŭ cent mil rekte ĉerpas el la riverego, restis sen trinkebla akvo. Centoj da homoj konsultis la hospitalon, manĝinte fiŝaĵon el Kafue-rivero. Analizoj montris, ke unu litro enhavis 38,5 mg da mangano, 10 mg da kupro kaj 1 mg da kobalto, tio estas koncentriĝoj respektive 1,7- , 10- kaj 10,7-oble pli altaj ol la limoj fiksitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Kun sia pH* je 1,5 , Kafue-rivero estis fariĝinta acido-rivero.

* La pH (hidrogeno-potencialo) mezuras acidecon aŭ alkalecon de solvaĵo. PH de acida solvaĵo estas malpli ol 7.

La Vedanta-dungito, kiu agnoskis la respondecon de sia entrepreno, estis tuj maldungita. La multnacia entrepreno minacis la registaran ĵurnalon Times of Zambia, ke ĝi ne plu mendos reklamon se la afero estas malkaŝita. La redakcio ne cedis. Skandalo eksplodis. Laŭ decido de la Hommedio-Konsilio de Zambio, publika organismo taskita respektigi normojn, Vedanta haltigis portempe siajn minejajn aktivaĵojn en Chingola. Kaj poste la negoco rekomenciĝis. La kuproprezo plu altis. Kaj polucio plu kreskis.

Ĉe la pluvsezono, vizito — senpermesa — de la giganta Vedanta entreprenejo malkaŝis inferan spektaklon. Tri kilometrojn for de la minejoj, la kontrol-baraĵo elverŝiĝas, kraĉanta siajn kuprajn akvojn tre acid-odorajn en rivereton fluantan al Kafue. “Ni ja poluas, sed ĉiuj minejoj poluas, komentas, surprizite, la zambia dungito. Estis pli malbone en la ZCCM-epoko. Sufiĉas la akuzoj! Oni ne povas ekspluati minejon sen polui”, koleras s-ino Sampa Chita, direktorino de la programo “Socia respondeco de entrepreno” de la KCM.

La oficejo malplenas, ne estas komputilo. Vedanta estas la sola mineja kompanio en Zambio disponanta pri departemento — kun buĝeto taksata iom hezite de s-ino Chita “12, 13 milionoj da dolaroj” — dediĉita al la komunumo: batalo kontraŭ malario, aidoso-antaŭmalhelpo, orfejoj, studstipendioj, puto-fosado. Kaj subteno “al kriketklubo prefere al tiu de futbalo”.

“Ĉu ĉar baratanoj pli multe ludas kriketon ol futbalon?”, ni demandis ŝin. S-ino Chita por eviti respondon ŝanĝas la temon. La unuan fojon en sia 60-jara vivo, la Nchanga Rangers, la teamo de la kupraj minejoj de Chingola retroiris en duan kategorion ... S-ino Chita asertas ne koni la precizan profiton de sia entrepreno. Post niaj insistaj demandoj, ŝi nur konfesas, ke ŝia oficejo administras buĝeton malgrandan kompare kun la bezonoj. “La ZCCM havis socian politikon. Eble eĉ tro socian, ŝi klarigas. Ni mem privilegias la financajn rezultojn. Sed ĉu malprave voli profiton? Investante, kaj minejo postulas multan investon, oni ĉiam deziras profiton. Ni estu realismaj.” Tri monatojn post kiam ĝi reprenis 51% de la KCM-kapitalo en 2004, Vedanta jam realigis plivaloron je 19,5 milionoj da eŭroj...

Konfuza diagnozo de la Internaciaj Financaj Institucioj

LUNGU ESTAS kunaŭtoro de miriga raporto pri la cirkonstancoj de privatigo de la zambiaj kuprominejoj*. Decidita de la Internaciaj Financaj Institucioj (IFI), la Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF), ĝi estis efektivigata de la registaro de la prezidanto Frederick Chiluba*. “La ZCCM-privatigo estis kondukata en plena mallumo, sen parlamenta debato, laŭ malekvilibraj kontraktoj, kiujn malmultaj deputitoj sukcesis eĉ vidi. Ĝi neniam profitis al la loĝantaro de la Copperbelt-regiono. Ankaŭ ne al la hommedio.”

* Alastair Fraser kaj John Lungu, “For whom the windfalls? Winners and losers in the privatisation of Zambia’s copper mines”, januaro 2007, www.minewatchzambia.com.
* Dua ŝtatestro de Zambio, de 1991 ĝis 2001, s-ro Chiluba estas akuzita pri ŝtelo de 500.000 dolaroj da publika mono. Lia proceso devus pluokazi en 2009.

Tiun konstaton konfirmas s-ino Edith Nawakwi, eksministro pri financoj en Zambio, taskita kontroli la privatigojn. Ŝia atestaĵo malkaŝas la sintenon de la IFI: “La Monda Banko kaj la IMF diris al ni, ke neniam ni revidos altiĝon de kuproprezoj. Ĉiuj raportoj montris, ke ni povas nenion elprofiti dum la dudek venontaj jaroj. Male, se ni privatigos, nia ŝuldo malpeziĝos. Estis bela allogilo por ni, kvazaŭ oni montrus kuracilon al mortanto. Ni ne havis alian eblecon ol jesi*.

* “Undermining development? Copper mining in Zambia”, oktobro 2007, www.sciaf.org.uk.

Ĉi-lastajn jarojn, la atento de la internaciaj amaskomunikiloj fokusiĝis al la socia respondeco de la ĉinaj entreprenoj establitaj en la Copperbelt-regiono. Konstruinte Tanzam, la fervojon ligantan Zambion al la Daresalamo-haveno en Tanzanio, pli ol 40 jarojn antaŭe, Pekino revenis en la landon, rimarkite. La ideologian kredon — naciisma triamondismo* — anstataŭis pli pragmata sinteno. Pekino estas nun la tria plej grava komerca partnero de Subsahara Afriko.

* Ĉe la fino de la 1960-aj jaroj, la prezidanto Kenneth Kaunda subtenis la naciisman gerilon, financatan aparte de Ĉinujo kaj Sovetunio, kontraŭ la blankula rego de Suda Rodezio (nun Zimbabvo), sed ĉiam tenis bonajn rilatojn kun la okcidentaj landoj.

Sed la simpatio estigita de la diskurso “ĉiu gajnas” jam malaperis en aprilo 2005, kiam akcidente eksplodis ĉina dinamitfabriko de Beijing General Research Institute of Mining and Metallurgy (BGRIMM), subkontraktita al Chambishi de la NFC Africa, mem filio de la China Non-Ferrous Metal Industry’s Foreign Engineering and Construction (NFC). Bilanco: 52 mortintoj kaj forta kresko de kontraŭĉina sento. En februaro 2007, la prezidanto Hu Jintao, oficiale vizitante la landon, devis rezigni sian viziton en la mineja nordo.

Ŝankro meze de fruktiva tero

LA SALAJROJ, la neado de sindikataj rajtoj, kaj laborkondiĉoj de zambianoj dungitaj en ĉinaj entreprenoj estas verŝajne malpli bonaj ol tiuj en la aliaj transnaciaj minejaj entreprenoj, el Kanado, Svislando aŭ Sudafriko. Laŭ s-ro Samuel Mulafulafu, direktoro de la zambia branĉo de la katolika reto Caritas, “Ni ne forgesu tamen, ke ne la ĉinoj ja privatigis la kupran industrion”. De post tiam, en tutmondigita Zambio, avide rigardata de minejaj kompanioj el ĉiuj anguloj de nia planedo, la Bench Marks Foundation, sudafrika asocio, rimarkas, ke nombro da minejaj filioj laboras laŭ normoj multe malpli postulemaj pri sano, sekureco kaj hommedio, ol tiuj postulataj de siaj sidejoj en la disvolvitaj landoj*.

* “Mining Companies neglecting social responsability”, 22-a de septembro 2008, www.bench-marks.org.za.

En januaro 2006, la mineja polucio frapis la akvotavolojn de Mufulira, 40 kilometrojn for de Chingola, kaŭzante denovan elverŝiĝon de acidaj elĵetaĵoj. Pli ol 800 homoj el la laborista kvartalo ĉe la Mopani Copper Mines (MCM), kunposedata de la svisa grupo Glencore kaj de la kanada First Quantum suferis pro lakso, ventrodoloroj kaj vomado. La kuninvestado (joint-venture) ja tamen ricevis por ĝia muntado, financon el la Eŭropa Invest-Banko. Tiaj ripetiĝantaj akcidentoj kreskigas la “ekologian ŝuldon” denuncatan de du junaj zambiaj esploristoj, la ekonomikistino Nachilala Nkombo kaj la juristino Brenda Mofya. Laŭ ili, la hommediaj demandoj estis oferitaj favore al la privatigoj: “Male kiel ĉe la publika ŝuldo, la zambia popolo estas tie rekte trafita. Sed tiu ekologia ŝuldo estas multe pli granda ol la 5,4 miliardoj da eŭroj, kiujn la zambia ŝtato ŝuldis al la IFI kiam ĝi estis devigita eki la privatigojn*.

* “Ecological debt owed to African countries, a case of the Zambian mineral extraction industry”, septembro 2008. Tiu raporto baldaŭ estos disponebla ĉe www.afrodad.org.

Vizitante la laboristajn kvartalojn de la mineja urbo Mufulira, oni pli bone komprenas la signifon de tiu ekologia ŝuldo. Aparte Kankoyo, kiu havas 30.000 loĝantojn. Ĝi estas ŝankro meze de la malhel-verdo de riĉa tero, tre humida dum la pluvsezono. Nur du plantoj kreskas tie: avokadoj kaj kaktoj. Subĉielaj kloakoj, malbonstataj dometoj kun tegmentoj rustiĝintaj pro acidaj pluvoj; forlasitaj sanigejoj, nutraĵvendejoj kun rompitaj fenestroj... La konstruaj kaj sociaj ruinaĵoj de la ZCCM, kiu povis esti komparita al la franca mineja publika entrepreno Charbonnages de France, estas pli malpli bone prizorgataj de la loĝantaro. Kankoyo estas sub vento; tiu de la fornegoj de la MCM, kiuj kraĉas sian fumon. Iujn tagojn, la kvartalo vivas en densa nebulo nespirebla. Abstrakto de nombro tie montras sian realecon. Ĉirkaŭ 700.000 tunoj da sulfura dioksido estas ĉiujare elĵetataj al la ĉielo. Ĥolero regule aperas. Kaj malsekureco kreskas samritme kiel senlaboreco. Ĉe la pinto de minejaj teramasoj, sidantaj sur plastaj seĝoj, armitaj gardistoj malhelpas eventualan entrudiĝon de ministoj, kiuj senpermese traserĉus la rubaĵojn.

Peza kaj malpura aero ĉirkaŭas la eksan malsanulejon, kie la honorinda Percy Chanda, deputito de la Mafulira-distrikto, ano de la Patriota Fronto, ĉefa opozicia partio, instalis sian oficejon. “Mi ne estas kontraŭ la eksterlandaj entreprenoj, ni bezonas ilin. Sed la maniero laŭ kiu ili agadis en Copperbelt-regiono estas aparte bedaŭrinda. Ili ne aŭskultas nin. Imagu: vi venas ĉe mi, mi kuiras. Vi verŝajne proponus helpi min per telerlavado. Sed tie, la situacio estas, ke vi restas ĉetable sen moviĝi, atendante la sekvan pladon.” Eksministo, s-ro Chanda memoras la “belan epokon” de la ZCCM, kiam tiu “ŝtato en la ŝtato” zorgis de leviĝo ĝis endormiĝo, de naskiĝo ĝis morto, pri la ministoj kaj iliaj familioj: prizorgado de la loĝejaro, edukado, flegado, vesperkursoj, sportaj kluboj, futbalo, kriketo, naĝado, ktp... ĉio estis administrata de la ZCCM, kiu eĉ ...“ŝanĝis la difektitajn ampolojn en la hejmoj”, ŝercas la maljunuloj.

Sesdek policistoj por gardi la minejan enirejon

S-RO CHANDA ankoraŭ estis ministo kiam Zambio, premata inter la martelo de la ŝuldo-malpezigo kaj la amboso de la ZCCM perdanta 550.000 eŭrojn tage, aplikis la sagacajn konsilojn de la IFI. Unu tuno da kupro kostis ĉirkaŭ 2.500 dolarojn. Poste, kiel aktivulo de la sindikato, s-ro Chanda travivis la maldungojn truditajn de la privatigo. Ĝis li fariĝis deputito en 2006. “Mi neniam ricevis iun ajn informon pri la farita interkonsento de privatigo, li konfesas. Nek pri la postaj profitoj. Ni cetere neniam renkontis la membrojn de la administra konsilio, kiam ili vizitis la ejon. Mi havas la senton, ke mi krias en mallumo.”

Kiam la kuproprezoj komencis flami, s-ro Chanda provis intertrakti salajro-altigon por la ministoj. “Ili respondis, ke ni ne povas profiti el la altiĝo, ĉar ilia kupro estis antaŭe vendita, je prezoj fiksitaj unu jaron antaŭe. Nun, ili diras ke ili estas devigitaj maldungi pro la prezofalo. Tamen ili vendas ankoraŭ je la prezoj de lasta septembro. Plej altaj! Sed, vi scias, estas danĝere vivi en malamika teritorio, meze de siaj malamikoj. Iam ili bedaŭros tion, kion ili faris al ni.”

Ŝtormo trafis Luanshya. La Luanshya Copper Mines (LCM), kuninvestaĵo israelo-svisa registrita en Nederlando, ĵus maldungis siajn 1.300 konstantajn laboristojn. “Aktivaĵoj rekomenciĝos nur kiam la kuproprezo realtiĝos”, komentas la ĝenerala direktoro de LCM, s-ro Derek Webbstock. En la mineja urbo, la etoso malgajas. Sesdeko da policistoj estis senditaj por gardi la minejenirejon. Laŭdire la LCM jam eksportis per kamionoj minejmaterialon — postamentoj kaj tubaroj en pecoj — al Sudafriko. Nenio perdiĝas, ĉio transformiĝas. Kaj vendiĝas.

Oni aŭdas, ke la ĉinoj povus reaĉeti la minejon. En la ĉiovendejo homoj kalkulas sian monon. “Des pli malbone por la kristnaska festo.” Loka reprezentanto de la minista sindikato, s-ro Boniface Kabwe havas kvar infanojn. La abrupta fermo skuis lin: “En oktobro, ministoj iris al banko por peti prunton. Oni respondis al ili, ke ili ne havas sufiĉe da garantioj. Ŝajnas, ke la banko jam sciis pri la mineja fermo, antaŭ ol la registaro! La registaro cetere estis informita la lasta!”

Ni ne mortigu la kokinon, kiu metas orajn ovojn

INTER la LCM kaj la popolo la rilatoj estis ĝis nun sufiĉe bonaj. Male kiel ĉe aliaj minejaj urboj, la vojo kondukanta al Luanshya estas bone prizorgata. En 2008 la urbo estis elektita “plej pura urbo el la Copperbelt-regiono, okaze de konkurso organizita en la ZCCM-epoko. Du trionoj de la impostaj enspezoj de la urbo — tio estas pli ol 1,2 miliardo da kwacha (168.000 €) por la 6 lastaj monatoj de la jaro — devenis de la impostoj pagitaj de la LCM.“Antaŭ nelonge, ili ankoraŭ diris, ke malgraŭ la krizo ili havas sufiĉe da mono por ne fermi, memoras s-ro Mutakela Kayonde, respondeculo pri la urba planado en Luanshya. Ne nur la ministoj estas trafitaj de tiu fermo. Kun 8 personoj en ĉiu familio la tuta urbo estas tuŝita.” Same kiel pli kaj pli da loĝantoj de la Copperbelt-regiono, unuavice la lokaj korespondantoj de la nacia gazetaro, s-ro Kayonde pripensas. Kun la falo de la kuproprezoj, ĉu la entreprenoj ne trovis novan pretekston por ĉantaĝi la zambian ŝtaton?

Printempe de 2008, multe tro malfrue laŭ iuj, la registaro fine decidis revizii siajn minejajn kontraktojn. La imposto pri la kompanioj pasis de 25 al 30%*. La impostoj pri la profitoj, de ridinda 0,6% al 3%. Eĉ la Monda Banko subtenis la iniciaton, ĝi ja devis rekoni la etecon de la ĝis nun ricevitaj sumoj de la zambia ŝtato. La kuprominejoj lasis nenion por la lando... dum ili havigis komfortajn dividendojn al la multnaciaj kompanioj, kiuj ilin ekspluatas. Veraj impostaj sifonoj, la minejaj kompanioj organizis, per filioj establitaj eksterlande, i.a. en Maŭricio, komplikan sistemon celantan protekti siajn profitojn kontraŭ impostado. En 2006, kupro enspezigis 103 milionojn da eŭroj al Zambio... el eksportaĵoj taksitaj je 2,3 miliardoj da eŭroj.

* Vd Raf Custers, “L’Afrique révise les contrats miniers”, Le Monde diplomatique, julio 2008.

En 2008, kuproekspluatado ebligis al la minkompanjoj amasigi pli ol 2,34 miliardojn da eŭroj. Sed, el la 225 milionoj da eŭroj, kiuj devus reveni en la zambian ŝtatkason, nur 200 verŝajne estis fine enspezitaj. Malgraŭ imposta premo, kiu plu estas unu el la plej malfortaj el tuta suda Afriko, la ĉefaj minkompanioj ne ĉesis kontesti ĝin, eĉ minacante porti la konflikton antaŭ komerctribunalo... de sia originlando. Kaj tiel, ĝis la maldunga minaco, fone de prezfalo, prezentis al ili novan pretekston por premi al la zambia registaro. La celo ŝajnas atingita.

Elektita kun apenaŭa plimulto fine de oktobro 2008, post forpaso de sia antaŭulo*, kaj tuj enoficiĝinta, la prezidanto Rupiah Banda anoncis, ke lia registaro diskutas kun la minejkompanioj... malpezigon de la imposta regularo: “Ni ne mortigu la kokinon, kiu metas orajn ovojn. Kiel helpus enspezi kelkajn milionojn da dolaroj da kromaj impostoj, se ni perdos milojn da dungebloj*?”.

* Reelektita en 2006, la zambia prezidanto Levy Mwanawasa forpasis la 19-an de aŭgusto 2008 en franca malsanulejo. La opozicia kandidato s-ro Michael Sata, aparte ŝatata en la Copperbelt-regiono, ankoraŭfoje malvenkis en la prezidanta baloto de oktobro 2008. Multe malpli kritikema al la ĉinaj entreprenoj ol en 2006, li diris al ni, ke li konsideras kandidatiĝi kvaran fojon en 2011.
* “Zambia may cut mining taxes, president says”, Reuters, 16-an de januaro 2009.

S-ro Fred M’membe estas direktoro de The Post, ĉefa opozicia ĵurnalo en Zambio, naskita dum la Chiluba-jaroj. Kun kaskedo de la sudafrika komunista partio kaj volonte sin montranta en Hummer-terena aŭtomobilo, li hodiaŭ estas unu el la plej riĉaj kaj influaj homoj de la lando, tiom pro siaj ĉefartikoloj kiom pro siaj monpartoprenoj en la nova zambia ekonomio. “Nia registaro larĝe malfermis pordon al eksterlandaj entreprenoj, kaj neniam povis refermi ĝin. La ekonomia politiko de lando ne povas esti decidita surbaze de interkonsentoj faritaj kun privataj kompanioj.” Kaj la magnato aldonas: “Ja veras, ke la privatigoj estigis iun formon de espero. Nun la holliwood-filmo finiĝis. Kun la internacia krizo, ni remalkovras la realan mondon. Ne estas alia ebleco ol konsideri revenon de la ŝtato en la kapitalon de la minejoj. Ĉu kooperativoj aŭ ŝtatigo, ne gravas. La minejoj devas el la generitaj profitoj unue profitigi la popolon.”

La zinko- kaj plumbo-tavoloj de Kabwe estis la plej riĉaj el Afriko. Meze de la 1990-aj jaroj, ekspluatinte ilin dum preskaŭ jarcento, la sudafrika mineja giganto Anglo American finfine forlasis ilin, preskaŭ elĉerpitajn. De tiam, malgraŭ la purigado de la loko financita de la Monda Banko, la urbo, loĝata de 3.000 homoj, estas enkalkulata inter la dek plej poluciitaj industriaj urboj de la mondo, laŭ raporto de la Blacksmith Instituto*. La meza proporcio de plumbo en sango de la infanoj estas dekoblo de la limo fiksita de la usona Protekt-Agentejo por Hommedio (Environmental Protection Agency EPA).

* www.blacksmithinstitute.org.

Sur kavo de la rubejo, riske de forfaloj, kontraŭleĝaj ministoj venintaj el la ĉirkaŭaj laboristkvartaloj trovas kaj ŝovelas pecojn da mangano-, kupro-, kobalto-ercoj, kiuj vendiĝos en 100-kilogramaj sakoj al peranto. Iliaj patroj estis minejdungitoj. La metio estas danĝera: tri junuloj mortis en 2007, pro terfalo. Sed ĉu estas alia ebleco postvivi?

“Iam restos nur polucio”

JE DISTANCO de 20 km ĉirkaŭ Kabwe troviĝas maltrankviligaj koncentriĝoj de plumbopolvoj en grundo kaj de metaloj en akvo, kiuj damaĝas agrokulturon. Laŭlonge de la vojo kondukanta al Lusako, maizkampoj kaj vendotabloj de kamparaninoj kun grandegaj fungoj tamen memorigas, ke Zambio same riĉas je kultiveblaj teroj, kiel je minejaj riĉaĵoj. Multaj eksministoj cetere revenis al la kamparo, al siaj familiaj teroj.

Por atingi la domon de s-ro Peter Kapumba, ekslaboristo de la ZCCM, aspektanta kiel boksisto kun okuloj heligitaj pro acidoj, oni devas trairi ĉarman kamparan pejzaĝon, kiu preskaŭ forgesigus, ke 80% de la neurba loĝantaro vivas sub la malriĉeco-sojlo. Alkroĉita al sia rent-ekonomio bazita sur minejoj, Zambio forlasis sian agrokulturon. 35% de la loĝantaro nun suferas pro malsato. Necesas 1,2 miliono da kwacha (168 €) monate por vivigi sespersonan familion. En la malnova kolonitempa farmdomo kunvivas tri generacioj. “La vivo estas malfacila, konfesas s-ro Kapumba. Sed prefere esti ĉi tie ol enurbe. Mi kredas, ke agrokulturo estas la estonto de tiu lando. Kondiĉe, ke la registaro finfine zorgos pri diversigo de ekonomio. Ja necesos. Iam, ne plu estos kupro. Restos nur polucio.”

Dum vintro 2008-2009, pli ol 8.000 zambiaj ministoj estis maldungitaj ...

Jean-Christophe SERVANT