Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA FONO DE INTERTRAKTADO Franca sendito en Kolombio

EKSA KONSULO DE Francio en Bogoto, Noël Saez estis, sub la prezidantoj s-roj Jacques Chirac kaj Nicolas Sarkozy, la speciala sendito de la franca registaro por provi liberigi s-inon Ingrid Betancourt, forkondukita de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC) la 23-an de februaro 2002. En la parto de lia verko* dediĉita al tiuj intertraktadoj — kiun li faris kune kun la sendito nomumita de Svislando, s-ro Jean-Pierre Gontard-, Saez, sen montri ian ajn komplezon al la FARC, fingromontras la trompemon de kolombia registaro. “Ni havas la malagrablan impreson ke [la prezidanto Alvaro] Uribe utiligas nin (...). Ni povas perdi la konfidon de la FARC, kiu observas kun skeptiko ke post ĉiu nia enveno en iliajn zonojn iliaj tendaroj estas bombataj de la regulaj fortoj.” Aŭ jene: “Malgraŭ ĉiuj niaj antaŭzorgoj, la armeo utiligas nin por alveni ĝis la FARC.”

* Noël Saez, L’Emissaire, Robert Laffont, Parizo, 2009, 246 paĝoj, 19 eŭroj.

Post ses jaroj da intertraktadoj, kaj kiam skiziĝas favora solvo, ĉar la gerilo malstriktigas siajn poziciojn, “la prezidanto Uribe petas nin kun multe da insisto repreni la kontakton kun la FARC” kaj reaktivigi la procezon de liberigo de la ostaĝoj. La numero du de la armita opozicio kiu gvidis por ĝi la intertraktadojn, la comandante Raúl Reyes, starigas tendaron proksime de la kolombia landlimo, sur ekvadora teritorio. “Ingrid [devus esti] liberigita en la venontaj tagoj”, taksas Saez. Sed, daŭrigas li, “la celo de Uribe — lerte subtenata de lia alta komisaro por la paco — estis utiligi nin kroman fojon, por lokalizi la ejon kie Raúl Reyes renkontos nin, alveni antaŭ ni kaj mortigi lin.” Jen kio estis farita de komando de la kolombia armeo, la 1-an de marto 2008.

Malgraŭ la bombado kaj la sekvanta buĉado, la kolombiaj militistoj laŭdire trovis “sendifektaj” la personajn komputilojn de Reyes. La disvastigo de iliaj supozitaj enhavoj okazigis akran kampanjon kontraŭ (interalie) la ekvadora kaj venezuela prezidantoj Rafael Correa kaj Hugo Chávez, akuzataj de “koluzio” kun la gerilo.* Saez siaflanke atestas: “Ekzamenante detale la retpoŝtajn mesaĝojn kiujn mi laŭsupoze estis sendinta al Reyes [kaj kiujn Bogoto retransdonis al li], miaj brakoj falis: mi neniam estis dirinta tion! Kaj krome, mi ne skribas tiel bone la hispanan. Estas nenia dubo, tiu paragrafo estis aldonita. Jen pri la fidindeco de la sliparoj retrovitaj en la komputilo aŭ komputiloj de Raúl Reyes.”

* Vd Salim Lamrani, “Usona provo malstabiligi la Ando-regionon — George W. Bush kaj Alvaro Uribe kontraŭ la paco en Kolombio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2008.

Ĉar la intertraktado — kaj tiuj kiuj sekvis — estis torpeditaj, la vojo estas libera por la falsa “homama operacio”* de la kolombia armeo (helpate kaŝe de Israelo kaj Usono) kiu liberigis s-inon Betancourt kaj dek-kvar kromajn ostaĝojn, la 2-an de julio 2008. La operacio estis preparita kun la helpo (nevola aŭ vola) de la kolombiaj komunikiloj kiuj, en la antaŭaj tagoj, elvokis la ĉeeston de “homhelpa organizaĵo” cele al transigo de la ostaĝoj al nova tendaro, “tion por ke la ribeluloj, kiuj legas la gazetaron kiel ĉiuj aliaj, ne miru kiam ili vidas surteriĝi la famajn blankajn helikopterojn”.

* Kontraŭ la internacia juro, la komando kiu faras tiun operacion uzas la emblemojn de la Internacia Ruĝa Kruco.

Kvalifikita de multaj kiel “perfekta”, la operacio Ŝako (“Jaque”) skeptikigas Saez-on. Por li, la komandanto de la gerilo — César — kiu estis taskita pri gardado de la kaptitoj, kaj kies edzino estis kaptita kelkajn monatojn antaŭe, “ne estis trompita: li estis aĉetita. Jen mia intima konvinko (...). Uribe volis ŝajnigi militan heroaĵon kio estis perfido de komandanto de la FARC”.

Maurice LEMOINE.