Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu regulado de la krizo aŭ preterpaso de kapitalismo? — Markso kontraŭatakas

Malŝatataj de la eŭropaj socialistaj partioj kiel “simplismaj malnovaĵoj” kun kiuj oni devas urĝe rompi, senkreditigitaj en la universitato kie ili estis longtempe instruataj kiel bazo de ekonomia analizo, la verkoj de Karlo Markso vekas denove intereson. Ĉu la germana filozofo ne sekcis la meĥanismon de la kapitalismo kies skuiĝoj igas la fakulojn senkonsilaj? Dum la iluziistoj pretendas “moraligi” la financon, Markso klopodis por nudigi la sociajn rilatojn.

Oni preskaŭ sukcesis persvadi nin ke la historio estas finita, la kapitalismo, je ĝenerala kontentiĝo, konsistigas la definitivan formon de la socia organizo, la “ideologia venko de la dekstro”, laŭ la ĉefministro, estas atingita, kaj ke nur kelkaj nekuraceblaj kavkapuloj svingas ankoraŭ la flagon de nekonata alia estonteco.

La eksterordinara financa tertremo de oktobro 2008 subite forbalais tiuj mensan konstruaĵon. En Londono, la Daily Telegraph skribas: “La 13-a de oktobro 2008 restos en la historio kiel la tago en kiu la brita kapitalisma sistemo rekonis esti fiaskinta.”* En Novjorko, manifestaciantoj svingas antaŭ Wall Street ŝildojn “Markso pravis!”. En Frankfurto, eldonisto anoncas ke lia vendo de la Kapitalo triobliĝis. En Parizo, konata revuo, en tridekpaĝa dosiero, ekzamenas, pri tiu kiun oni diris definitive morta, “la kaŭzojn de renaskiĝo”.* La historio remalfermiĝas ...

* The Daily Telegraph, Londono, 14-a de oktobro 2008.
* Le Magazine littéraire, n-ro 479, Parizo, oktobro 2008.

Legi Markson signifas pli ol fari malkovrojn. Linioj verkitaj antaŭ jarcento kaj duono ŝajnas tie paroli pri ni kun spirhaltiga trafeco. Ekzemplo: “Pro tio ke la financa aristokrataro diktis la leĝojn, gvidis la mastrumadon de la ŝtato, disponi pri ĉiuj organizitaj publikaj potencoj, dominis la publikan opinion en la faktoj kaj per la gazetaro, reproduktiĝis en ĉiuj sferoj, de la kortego ĝis la fifama kafejo, la sama prostituado, la sama senhonta trompado, la sama soifo riĉiĝi, tute ne per produktado, sed per forĵonglado de jam ekzistanta riĉaĵo de aliuloj.”* Markso priskribis tie la staton de la aferoj en Francio antaŭ la revolucio de 1948 ... Jen io por mediti.

* Karl Marx, Les Luttes de classes en France, Editions sociales, Parizo, 1984, p. 84-85; citita en Manière de voir, n-ro 99, “L’Internationale des riches”, junio-julio 2008. — En la Esperanta versio citita laŭ la germana originalo, Karl Marx — Friedrich Engels — Werke, Band 7, “Die Klassenkämpfe in Frankreich 1848-1850”, S. 12-34, Dietz Verlag Berlin/DDR 1960, p. 14.

Sed, transe de la impresaj similaĵoj, la epokdiferencoj misgvidas ĉian rektan transponadon. Multe pli funda troviĝas la denove flamanta aktualece de tiu bonega Kritiko de la politika ekonomio, kiu daŭre estas La Kapitalo de Markso.

De kie venas efektive la amplekso de la nuna krizo? Laŭ tio kio skribiĝas pri tio en la dominanta maniero, oni devus kulpigi la malfirmecon de la altevoluintaj financaj produktoj, la senpovecon de la kapitalmerkatoj reguligi sin mem, la tro malgranda moralon ĉe la monuloj ... Mallonge, la mankojn nur de la sistemo kiu regas tion kion, fronte al la “reala ekonomio” oni nomas “virtualan ekonomion” — kvazaŭ oni ne ĵus rimarkis kiom tiu estas ankaŭ reala.

Tamen, la komenca krizo de la subprimes ja naskiĝis el la kreskanta nepagipovo de milionoj da usonaj mastrumejoj fronte al ilia enŝuldiĝo kiel kandidatoj je proprieto. Kio devigas koncedi ke finfine la dramo de la “virtualo” havas siajn radikojn en la “realo”. Kaj la “realo”, ĉi-rilate, estas la tutmondigita tutaĵo de la popolaj aĉetpovoj. Sub la kreviĝo de la spekulveziko formita de la pufiĝo de la financo, troviĝas la universala akaparo, fare de la kapitalo, de la riĉaĵo kreita de la laboro, kaj, sub tiu distordo kie la parto de la salajruloj malaltiĝis je pli ol dek poentoj, kio estas kolosa malaltiĝo, ni havas kvaronan jarcenton de malabundo por la laboristoj nome de la novliberala dogmo.

La trumpetoj de la moraligo

Ĉu manko de financa regulado, de mastruma respondeco, de borsa moralo? Certe. Sed pripensi sentabue devigas iri pli antaŭen: kritiki la ĵaluze konservatan dogmon de sistemo kiu mem estas super ĉia suspekto, mediti pri tiu lasta kaŭzo de la aferoj kiun Markso nomas “ĝenerala leĝo de kapitalisma akumulado”. Tie kie la sociaj kondiĉoj de la produktado estas privata proprieto de la kapitalista klaso, pruvas li, “ĉiuj rimedoj kiuj celas disvolvi la produktadon transformiĝas en rimedojn de dominado kaj ekspluatado de la produktanto”, oferata al la akaparo de riĉaĵo fare de la posedantoj, akumulado kiu nutras sin el si mem kaj tendencas do freneziĝi. “La akumulado de riĉaĵo ĉe unu poluso” havas kiel nepran kontraŭflankon “proporcian akumuladon de mizero” ĉe la alia poluso, de kie renaskiĝas senkompate la antaŭkondiĉoj de la fortegaj komercaj kaj bankaj krizoj.* Ĉi tie temas ja pri ni.

* Karl Marx, Le Capital, livre I, Editions sociales, 1983, aŭ Presses universitaires de France, Parizo, 1993, p. 724.

La krizo eksplodis en la sfero de kredito, sed ĝia detruforto formiĝis en tiu de la produktado, kun la senĉese pli malegaleca disdivido de la aldonita valoro inter laboro kaj kapitalo, detruego kiun ne povis malhelpi la malaltnivela sindikatismo kaj kiun eĉ akompanis socialdemokrata maldekstro kie oni traktas Markson kiel mortan hundon. Oni komprenas do kion valoras la krizosolvoj — “moraligo” de la kapitalo, “regulado” de la financo — trumpetataj de politikistoj, mastrumantoj, ideologoj kiuj hieraŭ ankoraŭ vipis la simplan dubon pri la ĝusteco de la “ĉio liberala”.

Ĉu “moraligo” de la kapitalo? Slogano kiu meritas premion de nigra humuro. Efektive, se ekzistas ordo de konsideroj kiun forblovas ĉia reĝimo de la sankta libera konkurenco, tio ja estas la morala konsidero: la cinika efikeco gajnas ĉe tio ĉiufoje kun la sama certeco kiel la malbona mono forpelas la bonan. La “etika” zorgo estas reklama. Markso fintraktis la demandon per kelkaj linioj en sia antaŭparolo al la Kapitalo: “La figurojn de kapitalisto kaj terposedanto mi tute ne pentras roze”, sed “Malpli ol ĉiu alia, mia vidpunkto, kiu komprenas la evoluon de la ekonomia socisistemo kiel naturhistorian procezon, povas respondecigi la unuopulon pri kondiĉoj kies kreitaĵo li socie restas, kiom ajn li subjektive povas leviĝi super ili.”*... Jen pro kio certe ne sufiĉos distribui kelkajn trulojn por “refondi” sistemon kie la profito restas la sola kriterio.

* Le Capital, livre I, p. 6 — Citita ĉi tie el Karlo Markso: La Kapitalo, vol. 1, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) [aperonta], (p. 11)

Ne ke oni estu indiferenta pri la morala aspekto de la aferoj. Eĉ male. Sed, se preni ĝin serioze, la problemo estas de tute alia speco ol la deliktemo de fimastroj, senkonscio de frenezaj makleristoj aŭ eĉ la maldeco de oraj paraŝutoj. Tio kio estas nedefendebla ĉe la kapitalismo tiurilate, trans ĉia individua konduto, estas ĝia principo mem: la homa agado kiu kreas la riĉaĵojn havas tie la statuson de varo, kaj estas tie do traktata ne kiel celo en si, sed kiel simpla rimedo. Ne necesas esti leginta Kanton por vidi en tio la konstantan fonton de senmoraleco de la sistemo.

Se oni volas vere moraligi la ekonomian vivon, necesas vere ataki tion kio malmoraligas ĝin. Tio pasas certe — plezura remalkovro de multaj liberaluloj — tra la rekonstruado de ŝtataj reguladon. Sed tiucele baziĝi sur ŝtato laŭ la Sarkozy-sistemo, do de impostŝildo por riĉuloj kaj privatigo de la poŝto, tio transas la limojn de naiveco — aŭ de hipokrito. Ekde kiam oni pretendas ataki la demandon de regulado, nepras reveni al la fundamentaj sociaj rilatoj — kaj ĉi tie, denove, Markso donas al ni analizon de nepreterirebla aktualeco: tiun de la fremdigo.

En sia unua signifo, ellaborita en famaj tekstoj de junulo*, la koncepto signas tiun malbenon kiu trudas al la salajrulo de la kapitalo produkti la riĉaĵon de aliaj nur per produktado de sia propra materia kaj morala senhaveco: li devas perdi sian vivon por gajni [perlabori] ĝin. La multforma malhumaneco kies viktimoj estas amase la salajruloj de hodiaŭ*, de la eksplodo de labormalsanoj tra tiu de la malaltaj salajroj ĝis tiu de la borsaj maldungoj, ilustras tre kruele la trafecon kiun tia analizo konservas.

*Le travail aliéné”, Manuscrits de 1844, Flammarion, Parizo, 1999.
* Vd Christophe Dejours, Travail, usure mentale, Bayard, Parizo, 2000; “Aliénation et clinique du travail”, Actuel Marx, n-ro 39, “Nouvelles aliénations”, Parizo, 2006.

Sed, en siaj laboraĵoj de matureco, Markso donas al la fremdigo ankoraŭ multe pli vastan sencon: ĉar la kapitalo reproduktas senĉese la radikalan disigon inter produktadrimedoj kaj produktantoj — fabrikoj, oficejoj, laboratorioj ne apartenas al tiuj kiuj tie laboras-, iliaj produktaj kaj konaj agadoj, ne kolektive mastrataj ĉe la bazo, estas liverataj al la anarĥieco de la konkurencsistemo, kie ili transformiĝas en nekontroleblajn teĥnologiajn, ekonomiajn, politikajn, ideologiajn procezojn, gigantajn blindajn fortojn kiuj subigas kaj dispremas ilin.

La homoj ne faras sian historion, sed ilia historio faras ilin. La financkrizo ilustras terure tiun fremdigon, tute kiel la ekologia krizo kaj tiu kiun oni devas nomi antropologia, tiu de la homaj vivoj: neniu volis tiujn krizojn, sed ĉiuj suferas ilin.

El tiu “ĝenerala senposedigo” ĝisekstreme pelata de la kapitalismo reaperas nehaltigeble la ruinigaj forestoj de interkonsentita regulado. Do, tiu kiu pretendas “reguligi la kapitalismon” estas tutcerte politika ĉarlatano. Vere reguligi bezonas multe pli ol ŝtatan intervenon, kiom ajn necesa tiu povas esti, ĉar kiu reguligos la ŝtaton? Necesas la rekaptado de la produktadrimedoj fare de la materiaj-intelektaj produktantoj fine rekonataj tiaj kiaj ili estas, kaj kiaj ne estas la akciuloj: la kreantoj de la socia riĉaĵo, kiuj havas kiel tiaj nerifuzeblan rajton partopreni en la decidoj de mastrumado kie temas pri ilia vivo mem.

Fronte al sistemo kies evidenta malkapablo reguligi sin kostas al ni eksterordinaran prezon, necesas, sekve al Markso, komenci tuj la preterpasadon de la kapitalismo, la longan marŝon al alia socia organizo kie la homoj, en novaj formoj de asociiĝo, kontrolos kune siajn sociajn potencojn kiuj freneziĝis. La tuta resto estas polvo en la okulojn, do kun nepra seniluziiĝo.

Oni certe ripetos ke Markso, forta en kritiko, estus sen kredindo pri la solvoj, ĉar lia komunismo, “provita” en la Oriento, radikale fiaskis. Kvazaŭ la forpasinta stalineca-breĵneva socialismo havintus ion vere komunan kun la komunisma vizio de Markso, kies realan sencon cetere preskaŭ neniu provas kompreni, je la antipodoj de tio kion la kuranta opinio metas sub la nomon “komunismo”. Fakte skiziĝas tute alie sub niaj okuloj tio kio povos esti, en la aŭtente marksa senco, la “preterpasado” de la kapitalismo en la 21-a jarcento.*

* En Un futur présent, l’après-capitalisme, La Dispute, Parizo, 2006, Jean Sève skizas impresan bildon pri tiuj komencoj de preterpasado observeblaj en tre diversaj kampoj.

Sed ĉi tie oni haltigas nin: voli alian socion estus mortiga utopio, ĉar oni ne ŝanĝas la homon. Kaj la “homo”, la liberala pensado scias kio li estas: animalo kiu havas esence tion kio li estas ne de la homa mondo sed de siaj genoj, kalkulanto movata de sia sola intereso kiel individuo — Homo oeconomicus*—, kun kiu eblas do nur socio de privataj proprietuloj en “libera kaj sendifekta” konkurenco.

* Vd interalie Tony Andréani, Un être de raison. Critique de l’Homo oeconomicus, Syllepse, Parizo, 2000.

Nu, tiu pensado bankrotis ankaŭ. Sub la impresa katastrofo de la praktika liberalismo okazas kun malpli da bruo la fiasko de la teoria liberalismo kaj de ĝia Homo oeconomicus. Fiasko duobla. Unue scienca. En la momento kiam la biologio distanciĝas de simplisma “ĉio genetika”, la naivecoj de la ideo de “homa naturo” estas okulfrapaj. Kie estas la genoj, anoncitaj trumpete, de inteligento, de fidelo aŭ de samseksamo? Kiu klera spirito povas kredi ke la pedofilio, ekzemple, estas gene kaŭzita?

Kaj etika fiasko. Ĉar tio, kio de longa tempo patronas la ideologion de la konkurenca individuo, estas malhumaniga pedagogio de la “fariĝu mortiganto”, programita likvidado de la sociaj solidarecoj kiu estas ne malpli drameca kiel la fondiĝo de la polusaj glacioj, ĉiuflanka malcivilizaciado per la frenezo de la facila mono kiu devus ruĝigi tiun kiu kuraĝas anonci “moraligon de la kapitalismo”. Sub la historia ŝiprompo en kiu dronas kaj nin dronigas la diktatoreco de la financo, estas tiu de la liberala retoriko pri la “homo”.

Kaj jen la plej neatendita el la aktualecoj de Markso. Ĉar tiu senkompara kritikisto de la ekonomio estas ankaŭ, samtempe, la iniciatinto de vera revolucio en la antropologio. Dimensio nekredeble nekonata de lia pensado kiu ne klarigeblas per dudek linioj. Sed lia sesa tezo pri Fojerbaĥo* diras ĝian spiriton per du frazoj: “la homa estulo ne estas abstraktaĵo ene de la unuopa individuo. En sia realo ĝi estas la tutaĵo de la sociaj kondiĉoj.” Kontraste al tio kion imagas la liberala individuismo, la “homo” historie evoluinta estas la mondo de la homo. Tie, ekzemple, ne en sia genaro, troviĝas la lingvo. Tie fontas niaj superaj psiĥaj funkcioj, kiel montris bonege tiu marksisto longe nekonata kiu estis unu el la grandaj psiĥologoj de la 20-a jarcento: Lev Vigocki, kiu tiel malfermis la vojon al tute alia vido al la homa individueco.

* Originale: Feuerbach [elpar.: fojerbaĥ], germana filozofo en la sekvo de Hegelo. -vl

Ĉu Markso estas aktuala kaj eĉ pli ol oni pensas? Jes, se oni pretas ĝisdatigi la tradician bildon kiun oni tro ofte faras al si pri li.

Lucien SÈVE.

Verkoj de Karlo Markso en Esperanto

— Karl Marx, Friedrich Engels: Manifesto de la Komunista Partio, trad. de Detlev Blanke, Progreso

— Karlo Markso: La interna milito en Francio (La Pariza Komunumo 1872), Mondial, trad. de Vilhelmo Lutermano, Mondial;

— Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito (prelego pri bazaj ekonomiaj fenomenoj antaŭ internaciaj delegitoj de la laborista movado), en traduko de V. Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2007;

— Karlo Markso hodiaŭ — Nerefuteblaj citaĵoj, trad. V. Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2008;

— Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, trad. V. Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009;

— Karlo Markso: Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, trad. V. Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009;

— Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, trad. V. Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009.

Ĉiuj ĉi verkoj haveblas ĉe la libroservoj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).