Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Ni riparu la domon antaŭ ol pluvos”

La ĉinaj ludilfabrikoj kaj la produktoj destinitaj al eksporto ja suferas, sed la internacia krizo ne estas la ĉefa respondeculo. Tamen la laboristoj de urboj kiaj Dongguan ricevas pro ĝi severajn batojn.

KERNE DE GUANGDONG-PROVINCO, Dongguan, unu el la ĉinaj produktocentroj kaj eksportejoj de ludiloj, mebloj, ŝuoj kaj teksaĵoj, sinkis. “Multaj fabrikoj fermiĝis tie”, rakontas s-ino Mei Hua, 26-jara laboristino devenanta de Jianĝi-provinco, nun instalita en Chenghai. “Miaj gepatroj ankoraŭ vivas tie. Ili diras, ke la salajroj ankoraŭ malaltiĝis, kvankam ili jam estis pli malaltaj ol ĉi tie, kaj ke estas malpli facile trovi laboron en fabrikoj.” Por laborigi la migrulojn (mingong), la urbo lanĉis vastan programon por renovigi siajn infrastrukturojn, danke al la mono de la registara tutlanda vigliga plano. Dongguan nun transformiĝis en granda “fromaĝo”, en kies truoj aktivas miloj da laboristoj.

Tiuj malfacilaĵoj ne tute devenas de la internacia krizo. La sinko de Dongguan ja jam komenciĝis antaŭ ol malkreskis la eksterlanda postulo dum la 2008-a jaro. “De mezo de 2007 malaperis la eksterlandaj respondeculoj, aparte el Honkongo, Tajvano kaj Sud-Koreujo, kiuj luprenis ĉi tie, sekve miloj da loghejoj malplenas”, atestas s-ro Cheng Wanhang, respondeculo pri industriaj ejoj en Dongguan-filio de la grupo de agentejoj por nemoveblaĵoj Century 21. “Estis tuja kaj rekta rilato kun la malpliiĝo de fabrik-luoj kaj -aĉetoj.”

En siaj oficejoj en Shenzhen, s-ro Liu Kaiming, prezidanto kaj fondinto de la neregistara organizaĵo Instituto pri Nuntempa Observejo, klarigas; “De la komenco de 2007, la produktkostoj kreskis je 20 aŭ 30% [pro prezaltiĝo de la krudmaterialoj], kostoj de laboro, je 10%, kaj valoro de juano altiĝis 20% kompare kun dolaro kaj eŭro; kio signifas entutan kostokreskon je 50%”. Ĉi-lastajn jarojn, salajroj altiĝis pro konstanta manko de laborfortoj, kiun s-ro Liu taksas je 4 milionoj da laboristoj en la nura Guangdong-provinco, komence de 2008. Produktistoj kaj aĉetistoj, establitaj en Ĉinujo, kies marĝenoj estis malgrandaj, ne povis, pro tiu altiĝo, daŭrigi sian komercon, ĉar ne eblis altigi la vendoprezojn, pro la longdaŭra troproduktado de tiuspecaj ĉinaj industrioj.

Sed, kiel konfirmis la juna migrulino, Dongguan ĉefe famas pro sia senkvalifika laboristaro kaj do siaj malbonkvalitaj produktaĵoj. La “skandalo de ludiloj” nur konfirmis tiun bildon. En la semajnoj, kiuj sekvis aŭguston 2007, milionoj da produktoj de kelkaj tiuj entreprenoj estis rifuzitaj de internaciaj aĉetantoj, inter kiuj la usonanoj Mattel kaj RC2, pro tro alta nivelo de plumbo en la farbo, aŭ pro malfortikeco de la plastaj elementoj.

Alia specifeco de la Dongguan-fabrikoj povas klarigi la altan proporcion de fabrikfermoj: la nacieco de iliaj ĉefoj. “Ĉi tie, ĉiuj entreprenoj estas posedaĵo de lokuloj, konfirmas unu el la respondeculoj de la Asocio de Chenghai-ludiloj. Tiuj fabrikoj estas la rezulto de ilia tuta vivo. Ili reduktas la laboristaron por teni ĝis kiam aktivado reekos. Male, en Dongguan la plej multaj fabrikoj estis luprenitaj de Honkonganoj, Taivananoj, kaj sud-koreoj. Ekde kiam marĝenoj reduktiĝis, kiam bankoj komencis fermi la depruntofluojn, aŭ kiam ilia ĉefsidejo decidis redukti la eksterlandajn elspezojn, ili ne plu povis teni, kaj do foriris. Ili povis tion fari ĉar ili malmulte investis.”

Tiu koncepto, “seninvesta entrepreno” estis lanĉita en Guangdong, antaŭ 20 jaroj, de Honkongaj entreprenistoj. “Ili iris al vilaĝoj kaj proponis kontrakton: ni provizos la maŝinojn kaj mendos materialon, vi kontribuu provizante ejojn kaj laboristojn”, rakontas s-ro Fabrice Turries, kunfondinto de la konsilentrepreno Palazzari & Turries, establita de pli ol 12 jaroj en Ĉinujo kaj Honkongo. La procedo estis unue subtenata de la centra registaro, antaŭ ol ĝi ekkonsciis, ke tiu sistemo donas tre fortan povon al la lokaj estraroj, kiuj malmulte respektas la sociajn kaj hommediajn normojn. “Pekino do lanĉis en 2006 grandan purig-agadon tra pli striktaj regularoj kaj por limigi la damaĝojn kaj forci la kvalit-altiĝon de la ĉina industrio”, daŭrigas s-ro Turries. Kio provokis amasajn forirojn de la honkongaj investintoj, aparte al Vjetnamujo, kie kostoj malpli altas.

EN NOVEMBRO, LA EKFUNKCIIGO de regularo pri la “nenormalaj foriroj de eksterlandaj investoj” konfirmas tiun klarigon. “Manke de laŭleĝa entrepren-likvido, la akciuloj povas esti deklaritaj respondecaj solidare kun sia kompanio, pri la damaĝoj suferitaj de iliaj komercaj partneroj”, analizas s-ro Bruno Grangier, advokato en Ŝanĥaja advokatejo de Gide-Loyrette-Nouel. Tiuj reguloj celas ankaŭ la ĉinajn entreprenistojn, kies entreprenoj estas registritaj en impost-paradizoj. Multaj el ili, kiuj havas duoblan ŝtatanecon, fuĝis metinte sian tutan havaĵon eskterlanden.

La ĉina registaro provas, de la somero 2008, atribui la respondecon de la tuta malbonfarto de siaj industrioj al la internacia krizo. S-ro Chen Xiwen, kiu zorgas pri la kampara planado ene de la registaro, anoncis en januaro, ke “20 milionoj da migrullaboristoj perdis sian laboron, ne trovis dungiĝon aŭ rehejmeniris” pro la redukto de manlabora kaj industria aktivado.

TIUN ANONCON oni prenu prudente kaj kritikeme. Unue, tiu nombro venas de “enketoj faritaj en 150 vilaĝoj de la lando”, kiel klarigas la oficiala gazetar-agentejo Xinhua; due, milionoj da migraj laboristoj rehejmeniras ĉiujare dum la ĉina novjaro. Fine, la landa statistik-centro precizigis fine de marto, ke, krom la 11 milionoj da migraj laboristoj en la urboj, 14 milionoj restis en siaj hejmaj vilaĝoj post la novjaro — informo tamen kontraŭdirita de ĉiuj migruloj renkontitaj de tiam.

Dum la nacia popola asembleo, en marto, la urbestro de Dongguan, s-ro Li Yuquan, avertis “Ni devus ripari la domon antaŭ ol pluvos...” Li timis disvolviĝon de sociaj movadoj, ĉar lia urbo ricevis severan baton pro malapero de 66.000 dungeblecoj, inter januaro kaj februaro 2009, kaj 440 fabrikoj enhavantaj 48.000 laboristojn troviĝas en “nestabila” situacio. Fakte, la gazetaro lastsomere publikigis multajn raportaĵojn pri la manifestacioj de maldungitaj laboristoj. Ĝi tamen forgesis mencii, kiel indikas eŭropa industriisto establita en Dongguan, ke la “fenomeno ne estas nova”. Kaj ke “plej ofte la migruloj ne kunvenis por kontraŭstari perdon de sia laboro sed por postuli la pagon de nepagitaj salajroj. Ricevinte siajn postulojn, ili malaperas por serĉi novan laboron, ĉar la fabrikoj de la provinco plu dungas”. Li tamen indikas, ke 30 laboristoj prezentiĝas al lia fabriko tuj kiam afiŝiĝas dungoferto, sed antaŭ unu jaro tiu nombro estis kvarono.

Ĉu estas koincido aŭ ne, tiu propagando estis lanĉita ĝuste en la momento, kiam la okcidentaj gvidantoj laŭte petis ke Ĉinujo, malpli trafita de la financa katastrofo kaj fortika pro kolosaj devizo-rezervoj, partoprenu finance al la savo de la internacia financa sistemo. Eble estas bona rimedo ĝentile rifuzi tion al tiuj, kiujn la ĉinaj gvidantoj konsideras ĉefaj respondeculoj pri la krizo.

Tristan de BOURBON