Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Daniel Ortega — Prezidanto pridisputata

La nuna ŝtatestro, tiu kiun la nikaragvanoj nomas familiare “Danielo” — s-ro Daniel Ortega —, ne havas plu multon por fari kun la juna gerilano kiu, akompanate de ok pliaj gvidaj ribeluloj, estis parto de la unua sandinista ara registaro, post la fino de la Somoza-tiraneco.

Dum la agresmilito de Usono, la vertikala aŭtoritatismo trudiĝis ene de la Sandinisma Fronto de Nacia Liberigo (FSLN). Ĉia diseco fariĝintus memmortiga por la revolucio. La elektomalvenko de 1990 modifis la situacion. Aŭ devintus modifi ĝin. Ene de la partio aperis la demando de interna demokratio. Delonge la krizo koviĝis inter la “reformistoj” grupitaj ĉirkaŭ la vicprezidinto Sergio Ramírez kaj la “radikaluloj” de s-ro Ortega. Ĝi eksplodis dum la eksterordinara kongreso de majo 1994. Ĝi kulminis la 9-an de majo kun la simpla elpelo de la tendenco de Ramírez. Ekde tiu momento, la akuzoj de “persona ambicio”, de “gvidistismo”, de “aŭtoritatismo” kaj de “privatigo de la partio” ne ĉesis esti lanĉataj kontraŭ s-ro Ortega fare de liaj kontraŭuloj ene de la Fronto, aŭ de liaj eksaj kamaradoj kiuj forlasis lin.

En marto 1998, lia adoptofilino Zoilamérica Narváez (naskita el unua edzineco de lia edzino Rosario Murillo) akuzas lin esti sekse misuzinta ŝin dum dek jaroj — ekde kiam ŝi estis 11-jara. Maltrankviliga cirkonstanco: tiuj malfruaj riveloj — ŝi havis tiam 31 jarojn — intervenas ĵus antaŭ la 3-a kongreso de la FSLN, okazonta de la 15-a ĝis la 18-a de majo, kaj ardigas la internajn batalojn kiuj ne ĉesis. Multaj pensis ke la skandalo tro precize en la ĝusta momento por esti tute hazarda. Defendantoj aŭ kontraŭuloj de Zoilamérica kaj, siavice, de s-ro Ortega, ĉiuj agantoj pri la afero okupas gvidajn postenojn — tre disputatajn — en la partio. Ŝi mem estis unu el la precipaj gvidantoj de la Sandinista Junularo. Ĉu akuzo fundita? Ĉu manipulado? Kiel ĉiu ajn, s-ro Ortega profitas la antaŭsupozon de senkulpeco. Ekde la komenco de la afero, lia edzino, s-ino Murillo, cetere helpas lin denuncante tiujn “kiuj lavis la cerbon” de ŝia filino.* Sed lia imuneco kiel ĉefo de la sandinista grupo en la Nacia Asembleo estis neniam nuligita — interŝanĝo de bonaj procedoj kun la Liberal-konstituciisma Partio (PLC) de s-ro Arnoldo Alemán —, s-ro Ortega estis neniam juĝita kaj do lia akuzo neniam forigita.

* Kp Amérique centrale. Les naufragés d’Esquipulas, L’Atalante, Nanto, 2002.

Estas ankaŭ la traktato de “regebleco” farita fine de la 1990-aj jaroj inter s-roj Ortega kaj Alemán kiu ebligis kolekti la necesan nombron da voĉoj, en la Nacia Asembleo, por ŝanĝi la elektoleĝon. Ĝia reformo reduktas al 35% la elcentaĵon necesan por esti elektita prezidanto ĉe la unua baloto (kondiĉe de 5% da voĉoj pli ol la dua). Kaj ĝi ebligis la venkon de s-ro Ortega, per 38% da voĉoj, la 5-an de novembro 2006. Siatempe, la revuo de la Centramerika Universitato akre kritikis la novajn ludregulojn starigitajn de tiu traktato: “Fari la elekto-organojn dupartiaj kaj enkanaligi perforte la volon de la voĉdonantoj al la dupartiismo. [Kun] jena filozofio: La plimultoj trudiĝas, la malplimultoj ne estas respektataj.”*

* Envio, Managŭo, januaro-februaro 2000.

Antaŭ la elektoj de 2006, la 26-an de oktobro, kun la celo komplezi la katolikan eklezion, la sandinistaj deputitoj aligis siajn voĉojn al tiuj de la PLC por aprobi leĝon kiu malpermesas terapian abortigon, inkluzive por virinoj viktimaj de seksperforto aŭ kies nasko prezentas mortoriskon. Ĉiu kuracisto kiu helpas iun de ili riskas nun, nome de elekta oportunismo, kvar ĝis ok jarojn da malliberejo.

Maurice LEMOINE.

Kelkaj datoj

19-a de julio 1979. La gerilo de la Sandinista Fronto de Nacia Liberigo (FSLN) renversas la diktatorecon de la generalo Anastasio Somoza.

1981. Komenco de la milito de la “contras”.

4-a de novembro 1984. Unuaj plurismaj ĝeneralaj elektoj. La FSLN venkas per 66% de la voĉoj. S-ro Daniel Ortega estas elektita prezidanto.

25-a de februaro 1990. Elektovenko (55% de la voĉoj) de la Nacia Unuiĝo de Opozicio (UNO), koalicio gvidata de s-ino Violetta Chamorro, kontraû la FSLN (43%). La interna milito fakte finiĝas.

3-a de marto 1991. Nova ekonomia plano, devaluto, enkonduko de nova mono (la ora córdoba) kaj programo de privatigoj.

Januaro 1993. La modera parto de la UNO formas novan parlamentan plimulton kun la sandinistaj reprezentantoj.

Aprilo 1994. Unuaj interkonsentoj kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko, kiuj submetas estontajn financadojn al politiko de severa alĝustigo.

20-a de oktobro 1996. Prezidantelekto. Venko de s-ro Arnoldo Alemán, kandidato de la Liberal-Konstituciisma Partio (PLC, novliberala dekstro) per 51% de la voĉoj kontraû 38% por s-ro Ortega.

Aprilo 2000. Alemán kaj Ortega subskribas “traktaton FSLN-PLC” kiu dividas la potencon inter la partio de la prezidanto kaj la sandinista opozicio. La elektoleĝo estas modifita.

Novembro 2001. S-ro Enrique Bolaños (PLC) gajnas la prezidantelekton fronte al s-ro Ortega. S-ro Alemán postlasas ekonomian situacion katastrofan.

Decembro 2002. S-ro Alemán estas kondamnita je dudek jaroj da malliberejo pro korupto.

Januaro 2004. La Monda Banko nuligas 80% de la ŝuldo de Nikaragvo.

5-a de novembro 2006. Venko de s-ro Ortega ekde la unua baloto de la prezidantelekto (38% de la voĉoj) antaû la kandidato de la Nikaragva Liberala Alianco (ALN) Eduardo Montealegre (28%).

16-a de novembro 2006. Promulgo de la leĝo kiu malpermesas abortigon. Subskribita de la prezidinto, s-ro Bolaños, ĝi estas subtenata de s-ro Ortega.

Januaro 2007. Nikaragvo aliĝas al Venezuelo, Kubo kaj Bolivio en la Alternativo Bolivara de Ameriko (ALBA, kreita en 2004).

9-a de novembro 2008. Komunumaj elektoj. La FSLN gajnas cent kvin el la cent kvardek-ses komunumoj. La incidentoj en kiuj alfrontiĝas partizanoj de la registaro kun tiuj de la opozicio kaûzas plurajn vunditojn.

16-a de januaro 2009. La Plejsupera Justec-Kortumo dekretas la liberigon de s-ro Alemán.

17-a de aprilo 2009. La Banko de la ALBA decidas doni 50 milionojn da dolaroj al Nikaragvo. Celoj: ĉirkaûiri la bojkoton de Usono kaj financi la projektojn de terkultura disvolvado kaj de malanalfabetigo.