Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malrapida agonio de demokratio

Baloto sen voĉdonantoj

Kvankam intence malgravigita, sindeteno tamen aperas kiel plej grava donitaĵo rilate al elektoj en la demokratiaj landoj. Ĉiutage kreskanta, ĝi aparte koncernas la popolajn mediojn. Kvankam je kelkaj kilometroj unu de la alia, la 6-a kvartalo de Parizo kaj la pariza antaŭurbo Stain (Departemento Seine Saint-Denis), havis 33-poentan diferencon de partopreno dum la eŭropa junia voĉdonado. Evoluo, kiu grave pridubigas la fundamenton mem de universala voĉdonrajto.

DIMANĈON la 7-an de junio 2009. Estas la 14-a horo en la voĉdonejo . Nur tri voĉdonantoj ĉeestas: maljunulo surhavanta kostumon kaj kravaton, kaj du blankharaj sinjorinoj. Unu el ili estas embarasita antaŭ la tablo ŝarĝita per balotiloj. En tiu regiono de Francujo estas 24 kandidat-listoj. Helpeme, la voĉdoneja prezidanto klarigas, ke sufiĉas preni du balotilojn por eniri la voĉdonĉelon. Ŝi prenas tri. Aspektas kvazaŭ oni spektus riton, iom eksmodan, kiun ankoraŭ pluvivigas kelkaj adeptoj: la universalan voĉdonadon.

Tiu institucio denove fariĝas necerta, same kiel en sia komenco en 1848, kiam, adoptita por ĉesigi la parizan popolribelon de februaro, ĝiaj iniciatintoj demandis sin, ĉu la viroj — ja temis nur pri viroj — voĉdonos, kaj ĉu ili tion faros bonorde*. Kiujn kialojn ili ja havis por eliri siajn laboron kaj vilaĝojn, por elekti reprezentantojn en malproksiman parlamenton? Kiel reagos tiu popolo, kiu ĵus popolribelis, kaj kies homamasoj estas baldaŭ reformiĝontaj ĉirkaŭ la voĉdonejoj? Kun nur kelkmiloj da voĉdonantoj, la censaj elektoj ne multe mobilizis sed kaŭzis foje batalojn. La ekrego de universala voĉdonrajto aspektis do minacoplena ... Kun pli ol 80-elcenta partopreno kaj malpli da malordoj ol antaŭvidite, tiu elekto estis sukceso, kiu entuziasmigis la tiamajn civitanojn.

* Vd “Le sufffrage universel, “invention” française”, Le Monde diplomatique, aprilo 1998.

Kvankam ili ne realiĝis, la tiamaj timoj ne estis absurdaj, ĉar ja preskaŭ neniu voĉdonis ĉe la partaj elektoj por deputitoj en junio 1848*. Necesis pluraj jardekoj por establi regulecon de voĉdonontoj, movataj de propra sento pri civitana devo kaj ne de aŭtoritatuloj, por porti al la regado programojn kaj politikajn partiojn prefere ol aprobi altrangulon aŭ imperiestron.

* La kandidatoj povis prezentiĝi en pluraj lokoj samtempe. Se ili estis elektitaj en pli ol unu loko, ili devis elekti, kaj tiel estigis alian baloton, tiel nomatan “parta” por la lokoj sen deputito.

La Respubliko establis universalan voĉdonrajton ja tiom bazitan sur relative alta kaj konstanta partopreno, ke tiu ĉi prenis aspekton de evidento. Estas tiu partopreno, kiu, de kvaronjarcento, disfalas malrapide, kiel atestas la eŭropaj elektoj de la 7-a de junio 2009. Vasta plimulto en Francujo kun 59,5% de la enskribitoj, 56,7% en Germanujo, sindeteno estas eĉ pli granda en Rumanujo (72,6%), en Pollando (75,5%) kaj eĉ 80,4% en Slovakujo. Belgujo ja amase voĉdonis, sed voĉdono tie estas deviga*. Tiu movado al indiferenteco estas daŭra: en 1979, ĝi koncernis 38% de la eŭropaj voĉdonantoj, 41% en 1984, 41,5% en 1989, 43,3% en 1994, 50,5% en 1999, 54,6% en 2004 kaj 56,8 en 2009*.

* Starigita en 1894, tiu sistemo punas la nevoĉdonantojn per monpunoj kaj, kaze de rekulpiĝo, forigo el la balotlistoj kaj ekskludo de publikaj nomumado, promocioj aŭ distingoj. Praktike maloftaj estas persekutoj, pro la tropleneco de tribunaloj, sed restas efikeco de la socia hontosigno.
* Vd Guillaume Courty kaj Guillaume Devin, La Construction européenne, La Découverte, Parizo, 2009.
Kion valoras la balotrezultoj?

ĈIUJ BALOTOJ estas koncernataj, krom eble, en Francujo, la prezidanta elekto. La voĉdonantoj fariĝas intermituloj*. La opinienketoj, dum la tago de la voĉdonado, konfirmas tion, kion oni vidas en la voĉdonejoj: maljunuloj voĉdonas, sed junuloj tre malpli. Pro la nura demografia evoluo sindeteno verŝajne plu kreskos. Skiziĝas estonteco de demokratiaj reĝimoj sen voĉdonantoj, aŭ tiom malmulte, ke oni eble atingos la proporcion de la censaj reĝimoj.

* Vd Céline Braconnier kaj Jean-Yves Dormagen, La Démocratie de l’abstention, Gallimard, Parizo, 2008.

En Francio en junio 2009 la kandidatlistoj ricevis la voĉojn de nur 36% de la enskribitoj (ni aldonis la 4% de blankaj aŭ nulaj balotiloj al la 59,5% de sindetenuloj — kiuj ne voĉdonis), aŭ 25% de la loĝantaro voĉdon-aĝa (la proporcio de neenskribitoj sur la balotlistoj estas 11,5%). Kiel klarigi tiun rekordon? Ĉu la francoj indiferentas pri Eŭropo? Tamen en Francio 70% voĉdonis en la referendumo pri la Eŭropa Traktato en 2005. Tia partopreno esperigis, ke tiu longa malfluso eble ne estas fatalo. Preskaŭ 30% de perditaj voĉdonantoj en 4 jaroj, tiu eskapado memorigas, ke civitanoj voĉdonas kiam ili sentas, ke ilia voĉo efikas.

Universala voĉdonrajto longe restis institucio mobilizanta la civitanojn, ĉar ili kredis je ĝia morala kaj praktika valoro. Ili verŝajne elektis reprezentantojn kiuj respondecis antaŭ ili, kaj do ili esperis influi la grandajn politikajn decidojn. Tiu espero svenas ĝis tiu grado, ke ĝi ŝajnas nura iluzio al multaj el ili. Kiel povas esti alie en Eŭropo, dum prezidanto, kiu interpretas sian mandaton kiel blanketon, ŝajnigis ke li ŝanĝis la tekston de la eŭropa traktato por adoptigi ĝin tra la parlamento? Vi ne volas ĝin, ne gravas, oni trudos ĝin alimaniere. En aliaj landoj la popolo estis invitita revoĉdoni. Vi ne volas ĝin, ne gravas, vi revoĉdonos. Tiom da fojoj, kiom necesos. Kaj oni miras, ke iuj civitanoj ne plu venis esprimi opinion, kiu ŝajnis tiom malmulte konsiderata...

Malfortiĝo de la civitaneca sento, oni diras. Tio estas malĝusta takso, ebliganta senkulpigi la politikajn profesiulojn. Kvankam estas ĉiam malfacile, eĉ foje trompe, interpreti la sindetenojn, ĉi-foje la opinienketoj — malgraŭvole — faciligas nian taskon. La opinienketaj institutoj ja anoncis, sen granda erar-risko, la novan rekordon. Ĉu oni do povas aserti, ke la sindetenuloj forgesis voĉdoni, facilanime kaj senzorge? Ili eĉ ne sentis bezonon — kiel tiuj, kiuj voĉdonis blanke aŭ nule — voĉdoni por voĉdoni. Ĉu indiferenteco? Eble jes, sed decidita. Ĉu pasiveco? Eble jes, sed ribelanta. Kiom ili estis? Verŝajne ne tiom kiom la 30%, kiuj forlasis la voĉdonejojn de 2005, sed ja multaj. Multaj civitanoj nun eĉ ne sentas bezonon ŝajnigi, kiel tiuj paroĥanoj, kiuj ĉeestas meson por ne esti rimarkitaj.

La 7-an de junio vespere, la franca ĉefministro s-ro François Fillon celebris la venkon sen eĉ aludi la rekordan sindetenon. La reprezentantoj de la aliaj listoj ne ŝajnis ĉagrenitaj de tio. Iuj estis tute absorbitaj de sia malvenko, la aliaj, de sia venko, venko de sia partio aŭ de sia propra persono. Konsiderante la konstantan kreskon de sindetenado, je kiu nivelo ili ekmaltrankviliĝos? Ĉu 70%? Ĉu 80%? 90%? Eŭropaj landoj jam atingis tiujn pintojn, kaj tamen elektis sian kontingenton da reprezentantoj, kies parlamentaj salajroj estis ĵus pligrandigitaj. Neniu protestis. Plej ekstreme, tio povos daŭre funkcii, dum estos kandidatoj, kiuj voĉdonos por si mem ...

Tiu kolektiva malvenko estus devinta scivoligi ĉiujn kaj malpermesi la orgojlon de la venkintoj. Ili allogis iom pli da voĉdonantoj ol iliaj kontraŭuloj, sed ili ankaŭ ŝuldis sian sukceson al la balota dizertado. Kvankam, koncerne la rangojn, la elcentaĵojn kaj la sidlokojn, estas ja venkintoj kaj venkitoj, necesis ankoraŭ demandi sin kion valoras la rezultoj 27,8%, de la Unuiĝo por la prezidanta plimulto (UMP) kaj 16,2% de la Eŭropo-Ekologio. Reale, unu voĉdonaĝa homo el dek (9,58%) voĉdonis por la UMP-listoj, kaj unu el dudek (5,6%) por tiuj de Eŭropo-Ekologio*.

* Temas pri la mobilizo-kvanto, tio estas proporcio de voĉdonantoj rilate al la tuta voĉdonaĝa loĝantaro.

La UMP estis fokuso de la komentoj ĉar ĝiaj kandidatoj estis la unuaj kaj ĉar ili estis tiuj de la prezidanto. Oni tamen malkovris, ke la plimulta partio estis tre malplimulta. Kiel ajn oni konsideru la baloton, 27,8% de la esprimitaj voĉoj estas retroiro kompare kun la rezulto 31,18% de ties kandidato ĉe la unua baloto de la prezidant-elekto de 2007. Eĉ pli maltrankvilige por ĝi, la prezidanta partio estas sola. La aliaj dekstraj voĉoj malfacile povas baskuli al ĝiaj kandidatoj. Nek tiuj de la Mo-Dem, kies kampanjo baziĝis sur “kontraŭ-Sarkozismo”, nek tiuj de la ekstremdekstro, kiuj jam estis elsuĉitaj en 2007.

Aldoniĝas, por nigrigi la bildon, la konsisto de la voĉdonantaro. Same kiel en 2007 la UMP gajnis danke al la amasa voĉdono de maljunularo. La franca demografio neniam havis tiom da maljunuloj. Kaj neniam partio tiomgrade identiĝis je maljuneco. Laŭ enketo farita la tagon de la baloto, la UMP ricevis 61% de la voĉoj esprimitaj inter la pli-ol-65-jaruloj*. Sed la maljunuloj estas ankaŭ la plej fidelaj al voĉdonado, dum la junuloj amase ne voĉdonis. Simpla natura sinsekvo de generacioj signifas, ke la UMP perdas siajn voĉdonantojn pli rapide ol ĝiaj konkurantoj. Sed kresko de la meza vivdaŭro estas hodiaŭ tre malgranda, kaj la generacio de la “naskopinto” (baby boom), atingante emeritecon, voĉdonas pli maldekstre ol la aliaj aĝklasoj. Por tiuj, kiuj profitis la malpli ol 10-elcentan partoprenon en la voĉdonejoj de la antaŭurbaj malriĉaj kvartaloj, tio estas tamen kialo de kontento ...

* Opinienketo de TNS Sofres-Logica, 7 junio 2009.

Principe, politikaj ĵurnalistoj ne devas defendi partiinteresojn, sed proponi analizojn. Malgraŭ tio, la komentoj aspektis kiel nura akompana babilado de la politikaj ludoj, ĉar ili diris nenion pli ol tion, kio gravas por la politik-profesiuloj. La registara gazetaro admiris la sukceson de la UMP kaj de ties grandulo; la alia gazetaro, tiel nomata opozicia, celebris la sukceson de ekologio kaj de ties grandulo. Kaj la rekorda sindeteno estis forviŝita per silento kaj manipulado de nombroj: oni nur citis elcentaĵojn, ne verajn nombrojn.

Ne sufiĉas diri, ke la politikaj ĵurnalistoj ne mastras la metodojn por analizi la balotojn, ke ili estas koncernataj nur de la ludoj de la politika klaso kaj kundividas ties vidpunktojn kaj celojn. Ili ankaŭ scias, ke venko aŭ malvenko ne estas nur afero de ciferoj, sed de interpretado. En politiko, “diri estas fari”, laŭ formulo de la filozofo Johano Langshaw Austin*, kaj gravas kredigi je venko aŭ malvenko, por ke ĝi ekzistu. Kiom da fojoj ili ripetadis, dum la balota semajno, same kiel antikva ĥoro, “la sukceso de Nicolas Sarkozy?

* John Langshaw Austin, How to do Things with Words, 1962, Harvard university press; traduko en la franca:Quand dire, c’est faire (1970), Seuil, kolekto “Points Essais”, Parizo, 1991.

Por ĝin establi, ili ne ŝparis siajn kontraŭdirojn, klarigante en sama movo, ke la elekto favorigis tiujn, kiuj kampanjis pri Eŭropo, sed ke ĝi permesos al s-ro Sarkozy akceli la reformojn en Francio; aŭ ke “kontraŭ-Sarkozismo” estas forigita, sed ke, laŭ la opinienketoj, malamikeco al s-ro Sarkozy ludis unuarangan rolon kiel voĉdonmotivo. Oni ankoraŭ ne mezuris la damaĝojn kaŭzatajn al demokratio de la nekoheraj kaj partiecaj komentoj, prezentataj kvazaŭ analizoj. Je ĉiu elekto, kiom da voĉdonantoj sentas sin perfiditaj de trompaj interpretoj?

Civitanoj necesas, sed ne tro

KAŜE politikumante, la komento partoprenas konstruon de la konsento. Tiu konstruo baziĝas sur saturado de la publika spaco: princo ĉiea, kiu facile povas multigi politikajn iniciatojn, konkretajn agojn kaj anoncefektojn; kiu elmontras sian privatan vivon; kiu estas laŭdata de korteganoj-ministroj, kiuj ne scias paroli sen nomi lin. Prezidanto flatata ankaŭ de la gazetaro, regata de posedantoj, kiuj estas liaj amikoj, aŭ de gvidantoj de li nomumitaj; de ĵurnalistoj, kiuj ne havas la impreson obei, tiom ili kundividas la vidpunktojn de la potenculoj; de opinienketoj, kiuj organizas la politikan vivon kiel personajn konkurojn kaj paroligas la popolon “taŭge”.

Antaŭ la referendumo de 2005, la ĉefartikolistoj unuvoĉe martelis, ke ne ekzisas alia ebleco ol voĉdoni “jes”. Cetere, oni fine kredis, ke ĉiuj estis voĉdonontaj “jes”, krom kelkaj nekuraceblaj kontraŭeŭropaj kaj kontraŭdemokratiaj uloj. Kaj, kiam ekaperis, ke oni ja povas voĉdoni “ne” pro aliaj kialoj, la opinifarantoj ektondradis. Certe, devas esti stultuloj, aŭ trompitoj. Poste, kiu ne aŭdis la refrenon, eĉ ĉe la malamikoj de s-ro Sarkozy: “Estas neniu ĉe la alia flanko”? Tiu saturado de la publika spaco malpermesas estonton al la civitanoj. Civitanoj necesas, sed ne tro, kaj nur por aprobi. Sen tion rimarki, Francujo retrovis grandan principon de la bonaparta diktatoreco: referendumon. Por ricevi konsenton, oni kreu la konfuzon, kiun denuncis Flaubert post la katastrofo de Sedan*: “Ĉio estis falsa, falsa realismo, falsa kredito kaj eĉ falsaj prostituitinoj ( ... ). Kaj tiu falseco aplikiĝis ĉefe en la ĵuĝmaniero*.

* Fina malvenko de la franca armeo en la milito kiun Francio deklaris al Prusujo, kaj ĉe kiu la franca imperiestro estis kaptita de la prusoj. -jmc
* Gustave Flaubert, Lettre à George Sand, 29-a de aprilo 1871, en Correspondance complète, L. Conard, Parizo, 1926-1954, 6-a serio (1869-1871), p. 229-230.

Alain GARRIGOU