Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝtatrenverso

DE LA ORGANIZAĴO de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), tra la Eŭropa Unio kaj la prezidanto de Usono Barack Obama ĝis la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la reago estis unuanima: klara kondamno de la puĉo kiu, la 28-an de junio, renversis la honduran ŝtatestron Manuel Zelaya, elpelita perforte al Kostariko. Elvokante “la tujan revenon de la prezidanto Zelaya al la posteno kaj al la funkcioj kiujn la popola suvereneco atribuis al li”, la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, s-ro Miguel d’Escoto, asertis tuj: “Nenia alia opcio akcepteblos por la internacia komunumo”.*

* BBC Mundo, 29-an de junio 2009.

Iuj tamen demandis sin pri la legitimeco “de la eksprezidanto (!)” kiu “rompis la konstitucion” pretendante modifi ĝin “por povi postuli novan mandaton” (dum ĝi malpermesas tion) dum la prezidantelekto de la 29-a de novembro 2009.* Eraro (aŭ mensogo). Apogate de kvarcent mil subskriboj, la ŝtatestro planis simple organizi, en la tago de la voĉdonado, ĉe kiu li ne povis prezentiĝi — ĉar la konstitucio de 1982 restas valida ĝis ĝia ŝanĝo —, “konsultadon” kun ne deviga karaktero kiu demandas al la honduranoj ĉu ili deziras aŭ ne, ĉe normala templimo, la kunvokadon de Konstituciiga Nacia Asembleo.*

* Tezo elvokita de LeMonde.FR (29-a de junio) kaj senrezerve subtenata, interalie, de El País (Madrido, 29-a de junio), Libération (Parizo, 30-a de junio), The Economist (Londono, 2-a de julio).
* Proceduro kiu rekte kongruas kun la artikolo 5 de la leĝo pri civitana partopreno de 2006.

La nuna konstitucio havas la apartecon enteni plurajn artikolojn — artículos pétréos — el kiuj unu traktas pri la ne-reelekto de la prezidanto (art. 4) — kiun ĝi “malpermesas” reformi iel ajn. Jen stranga frenezjako trudita al la popolo al kiu, principe, apartenas “la suvereneco el kiu devenas ĉiuj potencoj de la ŝtato”.* Oni diras ke ĉar li “planis” refondadon de la baza leĝo — multe trans la temo de reelekto! — Zelaya estis eksigita.

* Artikolo 2 de la konstitucio.

En realo, li faris tri ĉefpekojn: devena el la dekstra centro (Liberala Partio), li rompis kun la politikaj-ekonomiaj elitoj kiuj ĉiam regis super la lando; altigis la minimuman salajron je 60%; aliĝis al la Bolivara Alternativo por la popoloj de Ameriko (ALBA) kaj tiel aliĝante al la tendaro — Bolivio, Ekvadoro, Kubo, Venezuelo ktp — kiu rekomendas rompon kun la novliberalismo. Jen la “malforta ĉenero” de tiu organizaĵo kiun la kontinenta maldekstro atakis.

En aprilo 2002, la prezidanto George W. Bush apogis la provon renversi s-ron Hugo Chávez, en Venezuelo. S-ro Barack Obama siavice aliĝis al la ĝenerala kondamno de la puĉisto Roberto Micheletti. Sed, dum li deklaris ke “la sola prezidanto de Honduro estas Manuel Zelaya”, la ŝtatsekretariino Hillary Clinton siavice donacis oksigen-balonon al la puĉistoj proponante peradon de la kostarika prezidanto Oscar Arias kaj per tio metis fakte la OAŜ, plimulte maldekstraj kaj maldekstre centraj, ekster la ludon.

En Vaŝingtono fortaj premoj efikas kontraŭ s-ro Zelaya. La Pentagono posedas en Honduro, en Palmerola, militbazon konsideratan strategia. Nu, ĝi ĵus perdis jam tiun de Manta (Ekvadoro, membro de la ALBA), fermitan laŭ postulo de la prezidanto Rafael Correa. Nomumita de s-ro Bush en septembro 2008, la usona ambasadoro Hugo Llorens estis, en 2002 kaj 2003, direktoro pri Andaj Aferoj (koncernantaj Venezuelon, en la momento de la ŝtatrenverso tie) de la Nacia Konsilantaro pri Sekureco (NSC laŭ la angla). En la tagoj antaŭ la 28-a de junio, li partoprenis en multaj kunvenoj kun la [“armeaj respondeculoj kaj gvidantoj de la opozicio”.*

* The New York Times, 30-a de junio 2009.

La ĉefa propono farita de s-ro Arias — registaro de nacia repaciĝo (do, reveno de s-ro Zelaya al la prezidanteco, sed sen reala povo) — estis rifuzita de tiu. Ĝi estis ankaŭ rifuzita de s-ro Micheletti, je la granda kolero de s-ino Clinton kiu donacis, sur pleto, eliron el la krizo parte venkan.

Ĉu duobla ludo de Vaŝingtono? Ĉu malkonsentoj inter la Blanka Domo kaj la duopo Ŝtatdepartemento/Pentagono? Se la jurŝtato ne estas restarigita kaj/aŭ se Honduro dronas en perforto, la kredito de s-ro Obama estos serioze makulita ĉe [?Latinameriko kiu akceptis lin kun espero kaj simpatio.

Maurice LEMOINE.