Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2008-2010

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kompliceco kun la Centraziaj Respublikoj

INTERNA SEKURECO kaj sekureco de energi-provizado kondukis Ĉinujon starigi, jam en 1996, la Ŝanhajan grupon, kun la Rusa Federacio, Kazaĥujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo. La celitaĵo tiam estis klara: intertrakti la latentajn problemojn de limoj*, pritrakti la demandojn pri sekureco (lukto kontraŭ sendependismaj movadoj) kaj plistreĉigi la ekonomiajn ligojn.

* Ĉiuj teritoriaj konfliktoj estis solvitaj, kun Rusujo en 2004, kun Taĝikujo kaj Kazaĥujo en 2002.

En la 1990-aj jaroj, Pekino timis ja postulokreskon de la kazaĥa malplimulto, multnombra en Ŝinĝjango, kaj la agitadon de la ujguraj partioj, kiuj disfloradis en la novaj ĉelimaj sendependaj ŝtatoj... En 1992, ekzemple, la Internacia Unio Ujgura kreiĝis en Almaty (Kazaĥujo); ĝi arigas tri cent kvindek delegitojn venantajn de la centraziaj Respublikoj, kaj ilia celo estas “antaŭenpuŝi memdecidon de orienta Turkestano [Ŝinĝjango]*”. Ujguraj partioj naskiĝis en Kirgizujo. La oficiala kirgiza televido disaŭdigas programojn ujgurlingvajn, kiuj povas esti aŭdataj en Ŝinĝjango, same kiel tiuj venantaj el Kazaĥujo, Uzbekujo... Speco de etna spaco formiĝis en la preciza momento, kiam, en la ĉina provinco, disvolviĝis postuloj (sociaj kaj religiaj).

* Vd Tierry Kellner, L’Occident de la Chine. Pékin et la nouvelle Asie centrale (1991-2001), Presses universitaires de France, Parizo, 2008.

La ĉinaj regantoj intencis subpremi tion. La landoj de la Ŝanhaja Grupo kontribuis al la subpremo, limigante la retroiron sur siajn teritoriojn de la postĉasataj ujguraj aktivuloj. Kelkajn jarojn poste, ili eĉ resendas al Ŝinĝjango la batalantojn — kiuj tie estis enprizonigitaj, ofte torturitaj, kaj foje eĉ ekzekutitaj. Pekino tiel sukcesis sian sekurec-veton.

En 2001, la Ŝanhaja Grupo fariĝis la Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro (ŜOK), post eniro de Uzbekujo. Mongolujo, Pakistano kaj Irano poste eniris ĝin, kiel observantoj. La prioritata celo estas lukto kontraŭ la “tri fortoj” (ekstremismo, sendependismo kaj terorismo). Pakistano, kiu en la antaŭa jardeko estis akceptinta multajn junajn ujgurojn dezirantajn studi en madrasa (islamlernejo), kvazaŭ fermis la limon. Dudek du ujguroj estis enprizonigigaj en Guantanamo, sed neniu sajnas ligita kun Al-kaido: kvin estis liberigitaj en 2006 kaj rifuĝis en Birmanujo, dek sep estis liberigitaj en 2009 kaj senditaj en la Palaŭo-insulon.

Kiel ofte okazas kun Pekino, la sekurecaj kaj ekonomiaj interesoj ne estas malproksimaj. Ŝinĝjango situas ĉe vojkruco de naft- kaj gas-vojoj, aparte venantaj el Rusujo, Turkmenujo kaj Kazaĵujo. La komercaj interŝanĝoj inter tiuj limlandoj de Centrazio kaj la provinco preskaŭ sesobliĝis inter 1992 kaj 2006. Tio montras la strategian gravecon de la provinco. La ĉinaj regantoj cetere donis prioritaton al la cirkulvojoj (aŭtovojoj, fervojoj, flughavenoj ...), ankaŭ helpante la ĵus naskiĝintajn Respublikojn.

“Ŝinĝjango estas centro de regiono kun 2,8 miliardoj da loĝantoj. Ĝi devas profiti el tiu situacio”, klarigas Tang Lijiu, sendependa ekonomikisto kaj konsilanto de la provinca registaro, kunaŭtoro de Faxian Xinjiang* (La malkovro de Ŝinĝjiango). Li inkluzivas en ĝi Rusujon kaj ĉefe Baraton. Grandegaj merkatoj konkerotaj, kaj, por granda parto de la limlandoj, valoriginda kultura proksimeco. Antaŭ la eventoj de julio 2009, Urumĉio kalkulis je disvolviĝo de turismo.

* Tang Lijiu kaj Cuil Baoxin, Faxian Xinjiang, Xingjiang Renmin Chubanshe (Eldonejo de Ŝinĝjanga popolo), Urumĉio, 2009.

Martine BULARD